La estraro forgesis resanigi la financojn de UEA

En januaro la estraro de UEA devis prezenti al la komitato alternativojn por financa resanigo de la asocio. Tiu raporto daŭre mankas, sed nun la estraro fondis ”investan konsilantaron” kaj komisiis Francesco Maurelli labori pri ”investo de nemoveblaĵoj”.

La Centra Oficejo de UEA.

Fordonaci la bibliotekon Hodler, fermi la libroservon en Roterdamo, luigi la domon Nieuwe Binnenweg kaj movi la reduktitan oficejon al malpli kosta lando estis kelkaj el la paŝoj kiujn la eliranta estraro de UEA pasintjare proponis por solvi la financajn problemojn de la asocio.

Dum la UK en Lahtio la financa situacio de UEA estis traktita en fermita kunsido de la komitato, kiu daŭris du horojn. Poste la komitato formale notis ricevon de la raporto pri evoluvojoj de UEA, sed postulis pli profundan analizon antaŭ ol pluiri kun la proponataj paŝoj.

Laŭ la komitata decido necesas pli da alternativoj kaj analizo de iliaj konsekvencoj: “Ene de 6 monatoj la Estraro, helpe de la financa komisiono, sendu al la Komitato plian raporton pri financaj kaj administraj evoluvojoj inkluzive de kostanalizoj alternativaj.”

La decido estis farita la 27-an de julio, do raporto de la estraro pri alternativaj evoluvojoj devis atingi la komitatanojn plej laste la 27-an de januaro. Ĉar neniu raporto ĝis nun venis, Libera Folio turnis sin al Renato Corsetti, kiu devis gvidi la laboron de la financa komisiono.

Laŭ li, la komisiono ja sendis sian raporton al la estraro jam en decembro:

Renato Corsetti: – La komisiono prezentis sian planon al la estraro antaŭ la fino de la pasinta jaro, sed la estraro ne povis prezenti ĝin al la komitato antaŭ la ekesto de la epidemio, kiu poste okupis la estraron ĝis nun. Espereble baldaŭ ĝi iros al la komitato.

Libera Folio: Kiel tiun planon influas la lastatempaj okazaĵoj, precipe la nuligo de la UK kaj la decido de la estraro rilate la aliĝkotizojn?

Renato Corsetti. Foto: Aleks Andre CC-BY-SA-4.0

– Certe la nuligo de la UK kaj la perdo de la licenc-pago serioze influos la bilancon, kvankam laŭ miaj antaŭvidoj la deficito restos multe malpli granda ol tiuj de la antaŭaj jaroj. Aliflanke en situacio kiel la nuna kun monda problemo kaj fermo de flugoj kaj landlimoj neredonado de la kotizoj aspektus tre esperantisto-malamika sinteno, por uzi komputilan esprimon. La financa komisiono kunlaboras kun la estraro por solvi ankaŭ la nunajn problemojn.

La prezidanto de UEA, Duncan Charters, klarigis al Libera Folio, ke la estraro intense laboras kvankam fizikaj kunsidoj ne eblas. Retaj kunsidoj laŭ li okazas ĉiun duan semajnon:

Duncan Charters: – En la pasinteco, la estraranoj kunsidis en Roterdamo en aprilo, ofte sed ne necese koincide kun la Malferma Tago. Ni nun pritraktas ĉion, inkluzive buĝeton kaj raportadon pri financoj, virtuale, same kiel ni faradas pri la aliaj respondecoj de la Estraro. Tiel ni evitas nenecesajn kostojn por UEA kaj ĝia membraro.

Li tamen ne povis diri, kiam la komitato ricevos la raporton kun alternativoj por financa resanigo de la asocio. Ankaŭ al demando pri tio, kiom da dungitoj UEA nun havas kaj kiom da homoj laboras en la Centra Oficejo, li ankoraŭ ne povis respondi:

Duncan Charters. Foto: UEA.

– En tiu ĉi kazo ni iom zorgas pri privateco kaj mi volis mem raporti tion al la Komitato post konfirmo de la oficistoj mem ke la informo estas tute ĝusta. Mi havas informojn sed la efektiva situacio ŝanĝiĝis dum la lastaj du semajnoj, kaj povas esti eĉ pli en la lastaj tagoj, do mi ne volas krei konfuzon per informo kiu devos poste esti ĝisdatigita. Tio okazos post espereble du tagoj, almenaŭ laŭ mia sincera intenco, do vi havos vian respondon tiel.

Tion Duncan Charters skribis la 20-an de aprilo. Pliajn informojn pri la stato de la aferoj en la Centra Oficejo post tio ricevis nek la komitato nek Libera Folio.

La 30-an de aprilo la komitato tamen ricevis raporton pri la laboro de la estraro dum la unuaj tri monatoj de la jaro. Laŭ tiu dokumento la prezidanto ”La 8an februaro la tutan nokton laboris por verki malneton de Financa Raporto por la komitato”. Kio poste okazis pri la financa raporto ne klaras.

Laŭ la sama dokumento la estraro ”komisiis Francesco Maurelli labori por investo de nemoveblaĵoj; fondis provizoran kvarkapan investan konsilantaron en aŭkcio”.

Kion signifas ”investo de nemoveblaĵoj” ne klaras, sed laŭ respondo de vicprezidanto Fernando Maia al Libera Folio la asocio ĉiukaze ne intencas nun aŭkcii siajn nemoveblaĵojn:

– Bedaŭrinda tajperaro. Akcioj. Temas pri du malsamaj aferoj. Unu pri nemoveblaĵoj. Alia pri akcioj.

La raporto de la estraro informas ankaŭ, ke UEA decidis finance ​subteni la fotoretejon ​Ipernity por revivigi ĝian Esperantan version. Aliflanke mankas ajnaj informoj pri tio, kiel UEA intencas pluiri pri la renovigo de sia propra retejo, anoncita en 2013.

22 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Jovana
Jovana
2020-05-04 14:29

Tion, kion li ne sukcesis en Skotlando antaŭ pluraj jaroj, baldaŭ sukcesos Maurelli helpe de la estraro de UEA: havi propran Universalan Esperanto-Asocion!

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2020-05-04 22:09
Respondo al  Jovana

Kiu ne sukcesis kion en Skotlando? De kie aperas Skotlando ĉi tie?

Tim Owen
2020-05-05 8:35

La komento ŝajne aludas al tio, ke antaŭ pluraj jaroj iu en la Centra Oficejo hazarde eksciis, ke ekzistas en Skotlando privata firmao nomita Universala Esperanto-Asocio Ltd, kiun registris Francesco Maurelli, kiu loĝis tiam en tiu lando. Laŭ mia memoro, la firmao neniam aktivis, kaj post peto de UEA, s-ro Maurelli preskaŭ tuj malstarigis ĝin.

Sebastiano
Sebastiano
2020-05-08 14:15
Respondo al  Johano

Kiu strangaĵo estas tio?

Hejmano
2020-05-04 22:23

Certe tiu komento estos konsiderita iomege stulta; tamen: kial oni ne povu havi pli da fotoj de Duncan Charters kaj Renato Corsetti? Ĉiam oni vidas la samajn fotojn.

Aleks
Aleks
2020-05-08 17:54
Respondo al  Hejmano

Jes! Almenaŭ por Renato!

Aŝkenaz
Aŝkenaz
2020-05-06 3:46

La tuta mondo ekde januaro spertas gravan financan malsaniĝon, kio pli severigas jam ekzistajn malsanojn, ĉu korpajn, ĉu financajn. Ĉe Libera Folio estas alia malsano, manko de empatio, eĉ malica ĝojo pri la malbona sorto de movadaj institucioj.

leganto
leganto
2020-05-09 10:44
Respondo al  Aŝkenaz

Unu el la taskoj de bona ĵurnalismo estas kritika kontrolo de la povhavantoj kaj tio validas eĉ – kaj precipe – en krizaj periodoj. En demokratioj en tiu ĉi kriza tempo la povhavantoj ne povas eskapi la ĝenajn demandojn de ĵurnalistoj kiuj konfrontas ilin kun ilia konduto. Nur en totalismaj reĝimoj vi vidas ke ĵurnalistoj senescepte laŭdas kaj aplaŭdas la regantojn. Ni devus ĝoji ke en la movado estas la ĝena LF.

Sebastiano
Sebastiano
2020-05-09 11:07
Respondo al  leganto

»En demokratioj en tiu ĉi kriza tempo la povhavantoj ne povas eskapi la ĝenajn demandojn de ĵurnalistoj kiuj konfrontas ilin kun ilia konduto. Nur en totalismaj reĝimoj vi vidas ke ĵurnalistoj senescepte laŭdas kaj aplaŭdas la regantojn.« – Ĉu vi volas diri, ke en Germanujo ne estas demokratio, sed totalisma reĝimo? Certe ne.

Mi kredas, ke la afero funkcias inverse: Precipe en krizaj periodoj la ĵurnalismo ne aldone provas malstabiligi la sistemon, sed ĝi laboras pozitive kaj kunhelpe por komune travivi la krizan periodon.

Tiel okazas almenaŭ ĉe ni en Germanujo jam de mulmultaj jardekoj.

leganto
leganto
2020-05-09 11:46
Respondo al  Sebastiano

Do, se ŝtatestro diras ke estas bona ideo injekti desinfektaĵon por mortigi la koronviruson, ĵurnalistoj ne devus diri ke ĝi estas idiotaĵo por ne pridubigi lian aŭtoritaton kaj malstabiligi la sistemon?

“Ĉu vi volas diri, ke en Germanujo ne estas demokratio, sed totalisma reĝimo?”
Ĉu en Germanujo la ĵurnalistoj ĉiam laŭdas kaj aplaŭdas la regantojn? Mi ne konsciis pri tio.

Sebastiano
Sebastiano
2020-05-09 12:50
Respondo al  leganto

La ĵurnalistoj en Germanujo aŭ prisilentus tian eldiron aŭ konvinke klarigus, ke temas pri satira ŝerco, per kiu la kancelierino moke senmaskigis la malbonajn socidetruajn elementojn.

Aŝkenaz
Aŝkenaz
2020-05-09 13:42
Respondo al  Sebastiano

Sebastiano, vi parolas pri la ekzisto de aĉaj ĵurnalistoj, kvazaŭ tio signifas, ke ĉiuj ĵurnalistoj laŭdas la germanan registaron. Sed en Nazia Germanio ĉiuj kritikemaj ĵurnalistoj estis mortigitaj kaj nur stultaj ĵurnalistoj rajtis vivi. Simile, en Usono la perfortuloj de Donald Trump atakas kritikemajn ĵurnalistojn, ofte fizike, sed laŭdegas la stultajn ĵurnalistojn de FOX News ktp.. Aŭ tiuj en CNN k.a., kiuj lasas al la registaro disvastigi sian propagandon senkritike.

Leganto, mi miras lerni, ke UEA estas potenchava organizo. Miascie, ĝi havas la saman rilaton al potenchavuloj, kiun havas Libera Folio. Kaj bona ĵurnalisto ĉiam konsideras kuntekston kaj proporciojn, ne troigas cele de klaĉo.

Sebastiano
Sebastiano
2020-05-09 15:32
Respondo al  Aŝkenaz

Aŝkenaz, eble vi miskomprenis min: Mi ne parolas pri aĉaj ĵurnalistoj. Mi tute ne diris, ke estas aĉe, sed mi ja diris, ke tiu ĵurnalistoj agadas pozitive kaj kunhelpe por komune travivi la krizan periodon.

Aĉaj estus tiuj, kiuj eluzus krizan periodon por malstabiligi la sistemon kaj tiel akcelus pliakriĝon de la krizo. Ekzakte tial oni malpermesas tian agadon en Germanujo.

kanjo
kanjo
2020-05-09 16:43
Respondo al  Sebastiano

La imperiestro ja portis vestaĵojn! Sed se li ne portis ilin, li nur ŝercis. Kaj fi al vi, ke vi volas malstabiligi nian imperion dum krizo.

Sebastiano
Sebastiano
2020-05-09 17:42
Respondo al  kanjo

Jes, Kanjo, vi bone komprenis. 🙂

leganto
leganto
2020-05-09 20:19
Respondo al  Aŝkenaz

Aŝkenaz, mi ne diris ke UEA estas potenchava organizo nek mi parolis pri potenchavantoj. Kiel ĉiuj organizoj ĝi havas estrojn, povhavantojn, nome tiujn kiuj havas povon, decidorajton, kaj tio estas normala afero.
Kaj laŭ mi ĝiaj estroj devas submetiĝi al kritika kontrolo, same kiel la estroj de liberaj landoj, kie estas diversaj organismoj, i.a. libera gazetaro, kiuj sendepende kontrolas agojn kaj misagojn. Kompreneble UEA ne estas ŝtato kaj kontrolo flanke de la membroj en la praktiko apenaŭ eblas, do estas bone ke estas ĵurnalistoj kiuj starigas kritikajn demandojn kaj konfrontas gvidantojn kun iliaj eldiroj kaj planoj.
Mi ne vidas kio estas klaĉa en la artikolo. La Estraro promesis ion al la Komitato kaj ne liveris, kvankam tio okazis antaŭ la koronkrizo. Normale la Komitato devus esti la kontrolorgano kiu puŝas la Estraron plenumi siajn taskojn, sed ŝajne ankaŭ ĝi ne interesiĝas. Do ĵurnalisto demandas al la koncernatoj kiel statas la afero kaj kiel la nuna krizo influis. La koncernatoj povis respondi kaj iliaj vortoj supozeble ne estis torditaj, do kie estas la klaĉo? Krome ni eksciis pri aferoj kiuj devus esti publikaj sed pro la nuna fermiteco de la komitata listo restas nekonataj.
Flanke, bv. ne identigi UEA kun ĝiaj estroj. Kritiki estraranon ne signifas esti kontraŭ UEA same kiel kritiki la politikon de Trump ne signifas esti kontraŭ usonanoj kaj kritiki Putin ne signifas esti kontraŭ rusoj.

leganto
leganto
2020-05-09 20:14
Respondo al  Sebastiano

Do, estas memcenzuro kaj senkondiĉa pravigo de la laŭvica reganto, eĉ per kaŝado de la vero. Ne estas diferenco kun la ĵurnalistoj de totalismaj reĝimoj. Se Germanujo ne estas tia estas ĉar ĝi bonŝancas havi saĝajn regantojn. Sed se frenezulo sukcesus atingi la povon, kun tia sinteno la konsekvencoj estus teruraj.

Sebastiano
Sebastiano
2020-05-10 12:19
Respondo al  leganto

»Germanujo … bonŝancas havi saĝajn regantojn.« – Viaj vortoj belsonas kiel tiuj de Platono.

Jovana
Jovana
2020-05-13 13:29

“Ankaŭ al demando pri tio, kiom da dungitoj UEA nun havas kaj kiom da homoj laboras en la Centra Oficejo, li ankoraŭ ne povis respondi” Kial fari tiajn demandojn? Ĉu la informoj en la oficiala retejo de UEA (https://uea.org/asocio/oficistoj) ne ĝustas?

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2020-05-13 21:11
Respondo al  Jovana

La informoj en la oficiala retejo evidente ne ĝustas. Sekretariino Katarzyna Marciniak estis jam longe maldungita. Kontisto Ralph Schmeits same jam longe maldungiĝis. Se ne paroli pri la partatempigo de la apenaŭa manpleneto da restantaj oficistoj.

Ĉu oni intertempe (re)dungis iun? Kiu scias. UEA fariĝis organizo tiagrade sekretema, ke eĉ la propra estraro ne scias pri siaj homfortoj.

Jovana
Jovana
2020-05-18 13:03

Tio, kion la prezidanto de UEA asertas publike: “En tiu ĉi kazo ni iom zorgas pri privateco kaj mi volis mem raporti tion al la Komitato post konfirmo de la oficistoj mem ke la informo estas tute ĝusta.” ne kongruas kun tio kion montras la oficiala retejo de UEA. Pri kies privateco zorgas tiuj “ni” (kiuj ili estas?), se la oficiala retejo de la organizaĵo montras malĝustajn (= falsajn) informojn pri siaj (eks)dungitoj? Se oni konsideras la difinon de “mensogi”, oni povas sentime diri ke iu mensagas. Kiu?