La viruso aktivigis esperantistajn ŝakemulojn

Same kiel multaj aliaj esperantistaj fakaj asocioj, ankaŭ la ŝakista EŜLI delonge ne montras ajnajn vivosignojn. Sed tio ne signifas ke malaperis esperantlingvaj ŝakemuloj. Nun pro la viruso ili aktiviĝis en la reto kaj ĉiusabate turniras.

Lichess havas esperantlingvan interfacon jam de kelkaj jaroj.

La populara senpaga, senreklama kaj liberkoda ŝak-retejo Lichess.org jam de pluraj jaroj havas esperantlingvan interfacon, eĉ se restas iuj malglataĵoj en la traduko. Evidente inter la ludantoj tie estas ankaŭ esperantistoj, kaj jam en 2016 okazis la unua turniro de esperantlingvaj ŝakemuloj en Lichess.org.

La unuan turniron gajnis Chuck Smith, kiu ankaŭ estas unu el la tri administrantoj de la esperantista teamo en la retejo. La aliaj administrantoj estas Joop Kiefte kaj Robert Nielsen.

Entute estas kvindeko da membroj en la Esperanto-teamo, sed post ses turniroj en 2016 daŭris ĝis 2020 antaŭ ol oni revivigis la tradicion de esperantistaj turniroj. Ŝajne kontribuis la kronvirusa pandemio, pro kiu multaj sidas hejme kaj trovas tempon por retaj hobioj.

– Nu, la grupoj estas kreitaj multe pli frue kaj ni jam longe provis trovi momenton por havi turniron, sed tio neniam vere efektiviĝis, diras Joop Kiefte.

Krom la teamo en Lichess, la esperantistaj retŝakuloj havas grupojn en Facebook kaj en Telegram. Tie estas anoncataj la turniroj, kaj kompreneble eblas babili pri rilataj aferoj. La 14-an de marto 2020 okazis la unua turniro de la nova ciklo.

– La semajnon post tio mi iris en kvarantenon kaj ekhavis multe pli da tempo por organizi la turnirojn, diras Robert Nielsen.

De tiam la turniroj okazas ĉiusabate, kaj foje ankaŭ merkrede. Kutime estas proksimume deko da partoprenantoj kun iom diversaj niveloj.

– Mi dirus ke la plejparto estas meznivelaj, kun unu aŭ du komencantoj. Neniu kun profesia aŭ tre alta nivelo. La komputilo kunigas homojn kun ludantoj je simila nivelo, do eĉ nespertuloj povas gajni ludon kontraŭ alia nespertulo, diras Robert Nielsen.

Kutime la turniroj daŭras unu horon, kun diverse longaj ludodaŭroj en malsamaj semajnoj – foje po 3 minutoj, foje 5 aŭ 10. Sed pasintsemajne tute ne okazis turniro.

– Mi volis havi paŭzon, do mi ne organizis pasintsabate, kaj poste mi volis havi epopean turniron, do decidis pri 90 min. kaj pli longaj ludoj, diras Chuck Smith.

La sekva turniro en la serio ”Kronvirusa ĉampioneco” do okazos sabate la 2-an de majo je 19.00 laŭ la mezeŭropa somera horo (17.00 laŭ UTC), kaj daŭros 90 minutojn. La daŭro de la ludoj estos 10+5, alivorte ĉiu ludanto havos je sia dispono dek minutojn, kaj aldoniĝos kvin sekundoj por ĉiu farita movo.

Por partopreni en la turniro oni devas doni ŝlosilvorton, kiu estas la nomo de la lingvo en kiu ĉi tiu artikolo estas verkita.

2 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Neil
Neil
2020-05-04 21:41

Ne nur ŝakludo sed ankaŭ aliaj tabloludoj aktiviĝas inter esperantistoj dum la kvaranteno. Ĉiudimanĉe estas grupo kiu renkontiĝas por ludi ludojn per BoardGameArea kaj Discord. https://discord.gg/8evwYEs

Ankaŭ estas nova retejo por ludi pli simplajn kartludojn kun interfaco en Esperanto. http://gemelo.org/ludoj/eo/

Hejmano
2020-05-14 14:26

Ankaux indas paroli pri “chess.com”. Estas esperantista teamo tie.