Forpasis Hans Erasmus

Fine de marto forpasis Hans Erasmus (1933–2020), la ĉefa arkitekto de la katedro pri Interlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamo. ”La granda merito de Hans estis triobla: li kunkreis la katedron, kontinuigis ĝin sub la nova flago de IEI kaj savis ĝin per transdono al la nuna partnero UEA”, skribas lia multjara kolego Wim Jansen.

Hans Erasmus kun la edzino Marjet en la taŭge nomita Erasmus-kapelo en Chester.

La 29-an de marto mortis pro falakcidento Hans Erasmus, kiu ludis ŝlosilan rolon en la diskonatigo de Esperanto en la medio de universitataj instruado kaj esplorado en Nederlando. Ofte li ludis tiun rolon en la fono, senbrue, sed ĉiam trafante sian celon kun tiu pacienca precizeco kiun li, emerita juristo, elmontris dum multaj jaroj en la loka, landa kaj eŭropa politiko.

Mi renkontiĝis kun Hans iam en la naŭdekaj jaroj de la pasinta jarcento, kaj niaj kontaktoj fariĝis regulaj post kiam li sukcesis persvadi min kandidatiĝi por la katedro pri Interlingvistiko kaj Esperanto en la universitato de Amsterdamo.

Hans estis unu el la arkitektoj de tiu tiel nomata speciala katedro, kies kreon nederlanda universitato povas delegi al eksteruniversitata organizaĵo pro ties scienca aŭ socia valoro, kondiĉe ke la instru- kaj esplorprogramo kaj la antaŭvidata katedrulo kongruu kun la profesiaj normoj kaj kvalifikoj kiuj validas por ĉiuj aliaj katedroj kaj ties estroj, kaj kondiĉe ke la partnera organizaĵo mem provizu la katedron per almenaŭ minimuma laborkapitalo.

Subtenate de impona rekomenda komitato Hans gvidis la kampanjon al sukceso kaj en 1998 la Fondaĵo “Esperanto en la Publikan Instruadon” instalis sian katedron en la universitato de Amsterdamo, nomis Marc van Oostendorp sia unua katedrulo kaj Hans Erasmus kuratoro apud du universitataj kuratoroj de la fakultato kiu gastigis la katedron. Kiam du jarojn poste Marc forlasis sian postenon, Hans sukcesis veki mian interesiĝon pri la vakanta loko. De 2002 ĝis 2013 mia vivo estis markita de la katedro kaj ĝia kuratoraro, inter kiuj Hans reprezentis, por tiel diri, la interesojn de Esperanto.

En 2004, kiam la Fondaĵo kunfandiĝis kun Internacia Esperanto-Instituto (IEI, kun sidejo en Hago), Hans certigis la transiron de la katedro al IEI, kiun la universitata estraro akceptis. En julio 2011, du jarojn antaŭ mia emeritiĝo, IEI decidis ke ekde 2013 ĝi ĉesos subteni la katedron. Nur dank’ al la fortostreĉoj de Hans kaj interveno de la direktoro de CED, la katedro estis savita el embarasa situacio, kaj ĝia daŭrigo sub la aŭspicioj de UEA estis garantiita.

Hans, kiu jam eksiĝis el la estraro de IEI, decidis eksiĝi ankaŭ el sia kuratora rolo, samtempe kun mia emeritiĝo. Tiel finiĝis nia komuna Amsterdama periodo. La granda merito de Hans estis triobla: li kunkreis la katedron, kontinuigis ĝin sub la nova flago de IEI kaj savis ĝin per transdono al la nuna partnero UEA.

Pri la demando, kion instrui, kiel instrui, kion esplori, kaj tiel plu, Hans plene respektis la akademian liberecon al kiu mi rajtis, kaj neniam provis puŝi min en direkton kiun li eble juĝis pli konvena. Komence ni multe diskutis pri lia projekto “Neighbour”, kies temo estis la propedeŭtika valoro de Esperanto, sed post longa kaj zorga pesado de ĉiuj aspektoj kun miaj novaj kolegoj montriĝis ke la projekto laŭ sia tiama difino estis tro ambicia kaj finance kaj home neefektivigebla.

Bonŝance, la ideo mem de la propedeŭtika valoro (kun la necesaj relativigoj, kiujn oni inklinas malatenti) ne perdiĝis en projektoj kiel la brita “Springboard” kaj en aliaj valoraj esploroj pri ‘lingva konsciigo/konsciiĝo’ en iu rilato kun Esperanto, interalie en la universitato de Essex.

Sian interesiĝon pri lingvistiko Hans esprimis ankaŭ per sia membreco en la Babela Laborgrupo (pri lingvaj problemoj ĝenerale) ene de la humanisma fakultato en Amsterdamo, kaj partopreno en ĝiaj kunsidoj kaj per okazaj prelegoj. En 2016 ni ambaŭ, kun niaj edzinoj, partoprenis en la Buchanan Masterclass en la universitato de Liverpolo kaj ĝuis la programon pri Esperanto, ĝiaj literaturo kaj kulturo, kaj la gastigon de la seminario en la prestiĝa historia konferencejo de la universitato.

Pripensante ke la Liverpola Fondaĵo Buchanan (kun kapitala postlasaĵo por financi Esperanto-agadojn en la universitato) reviviĝis ankaŭ, kaj certe ne nur dank’ al la kunlaboro kun la Amsterdama katedro inter 2009 kaj 2013, la leganto komprenos la fierecon de la du familioj pri la sukceso de la aranĝo ĝuste en tiu loko. La akompana foto montras Hans kun la edzino Marjet en la Erasmus-kapelo(!) de la katedralo de Chester, ekskursante okaze de la seminario.

Dum la lasta tempo ni renkontiĝadis du-tri fojojn ĉiujare por komuna manĝo, interŝanĝo de spertoj kaj skrablopartio en Esperanto. Nova kunveno estis planita por la komenco de marto, kiam pro la subite aperinta korona viruso ni decidis prokrasti ĝin. Se ni estus sciintaj ke el prokrasto fariĝos nuliĝo, ke stumblo batos viruson…

Wim Jansen