IJK 2020 okazos nur en la reto

La Internacia Junulara Kongreso de TEJO, kiu ĉi-jare estis planita por Nederlando, pro la kronvirusa pandemio ne povos okazi ĉeeste. Anstataŭe ĝi okazos rete.

Laŭ ĵusa komuniko de la LKK, la diversaj limigoj pri kunvenoj kaj vojaĝado nun tute malebligas fizikan kongreson en Nederlando en julio. Tial la ĉeesta kongreso estas nuligita, sed anstataŭ ĝi en la sama semajno okazos reta IJK, kun programo ĝuebla ĉie ajn en la mondo.

La aliĝintoj de la IJK aŭtomate estos aligitaj al la reta kongreso, kies baza kotizo estos 20 eŭroj. Tiuj, kiuj jam pagis pli da mono, povos uzi ĝin por aliĝi al IJK en posta jaro. Ankaŭ repagoj eblos, laŭ Rogier Huurman, la prezidanto de la loka kongresa komitato de la IJK. Tiuj tamen ne okazos aŭtomate.

– Por tiuj, kiuj pagis pli ol 20 eŭrojn, la resto estas momente konservata kaj kalkulata kiel antaŭpago por IJK 2021 aŭ 2022, ni ankoraŭ precize decidos. Oni povas ankaŭ peti reĝiron.

Parton de la programo de la reta IJK eblos sekvi senpage, li aldonas.

– Ni planas, ke iu enhavo estos havebla senpage, sed en ne-interaga formo. Do simile kiel pasintjare en la slovaka IJK oni povos vidi interesajn partojn de la IJK de distance, sed por vere partopreni necesos kotizi. Tiun kotizon la teamo bezonos por starigi aŭ lui taŭgan retan platformon, kaj pagi artistojn aŭ aliajn programkontribuantojn.

Rogier Huurman. Foto: Marc Konijnenberg.

Ĉu eblas jam diri ion pri la programo de la reta kongreso?

– Ne estos trinkejo, homoj bedaŭre mem devos provizi sin per trinkaĵoj kaj manĝaĵoj.

Bone, sed kiuj elementoj de la tradicia programo estos?

– Ni provos proponi laŭeble multajn programerojn de tradicia IJK en la nova formo, kaj eble iujn novajn. Ni multe cerbumos pri tio, kaj ankaŭ rigardos la spertojn de aliaj nun okazantaj retaj eventoj. Ni estas en kontakto kun organizantoj de aliaj grandaj renkontiĝoj por interŝanĝi ideojn kaj spertojn. Estus ja bedaŭre, se ĉiu organizo farus denove la tutan saman laboron.

Ĉu la sama teamo organizos la retan kongreson?

– La nuna IJK2020-teamo eklaboras pri reta kongreso, sed ni estas malfermaj por teamanoj, kiuj portas aldonajn kapablojn. Ekzemple nun malpli gravas, ke la teamanoj loĝu en aŭ proksime de Nederlando.

2 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Ŝtefan
Ŝtefan
2020-04-26 15:47

Domaĝe, sed por mi tio estas bona novaĝo. Mi nun ja povas partopreni en la IJK.

Hejmano
2020-04-26 23:07
Respondo al  Ŝtefan

Tut-same! Mi estas partoprenonta IJK-on! Mojosege!
Estas ja malĝojiga afero por la “veraj” partoprenontoj, kaj mi ne scias kion diri por reĝojigi ilin. Mi senkulpigon petas.