Eventa Servo helpas trovi retajn renkontiĝojn

La malferma tago de la Centra Oficejo okazos sabate la 25-an de aprilo – en la reto. Pro la kronviruso multaj renkontiĝoj ne povas okazi fizike, eĉ ne la Universala Kongreso. Eventa Servo nun proponas tute novan manieron trovi retajn aranĝojn.

Antaŭ unu jaro Fernando Ŝajani donacis al UEA la retejon Eventa Servo, kiun li kreis. Li plu prizorgas la programadon de la retejo, dum Yves Nevelsteen helpas kiel konsilanto, testanto kaj komunikanto. Chuck Smith petis lin rakonti al Libera Folio pri la novaj ebloj kiujn  Eventa Servo enkondukis por helpi al esperantistoj resti en kontakto dum la pandemio.

Libera Folio: Kiel kaj kial Eventa Servo ekestis?

Yves Nevelsteen. Foto: Patricia Gobert CC BY-SA 3.0

Yves Nevelsteen: – Fernando Ŝajani kreis la retejon Eventa Servo en 2017. En lia urbo troviĝas malmultaj esperantistoj, tial maloftas la renkontiĝoj. Li certis, ke esperantistoj agas en aliaj urboj kaj landoj, sed kiujn eventojn ili organizas? Kie? Kiam? Li kreis Eventan Servon, kiu estas sistemo por registri, listigi kaj diskonigi Esperantajn eventojn tutmonde. Kvankam ekzistas aliaj sistemoj por listigi eventojn, plej ofte mankas al ili funkcioj pro malmoderna programado, aŭ ilin posedas neesperantistaj entreprenoj.

– Eventa Servo estas senpaga kaj malfermitkoda. Tio signifas ke iu ajn povas kontribui al ĝia disvolviĝo. Ĝi same uzeblas per poŝtelefono kiel per komputilo, ĝi estas rapida kaj aspektas bele. Kiam evento estas registrita, la sistemo kreas daŭran ligilon al tiu specifa evento. Tiel oni povas diskonigi tiun ligilon tra sociaj retejoj kiel Facebook kaj Telegram, kaj la sistemo konservos la eventajn informojn eĉ post ĝia fino.

Kiujn ŝanĝojn vi faris al la servo pro la kronviruso?

– Ĉar subite multegaj eventoj estis nuligitaj, ni aldonis la eblon nuligi eventon. Ni ne volis simple forigi la eventojn, ĉar pro diversaj kialoj estas interese konservi informojn pri planitaj okazaĵoj. Ni ankaŭ rimarkis kelkajn nelogikaĵojn – ilin ni korektis.

– Multaj retaj eventoj aperas nun en Eventa Servo. Kelkaj uzantoj plendis, ke ne estas facile scii kiam ekzakte evento komenciĝas. Retaj eventoj ja okazas en la tuta mondo kaj ne ĉie estas sama horo. Fernando tial plibonigis la sistemon de horzonoj: eblas nun agordi lokan horzonon ĉe eventoj.

– Antaŭ nelonge, ni krome plibonigis la kalendaran vidon. Ĝi nun defaŭlte ligas al la semajna kalendaro kaj tre utilas por havi superrigardon de retaj eventoj. Estas kvazaŭ konstanta Esperantista Kongreso Reta.

Kiel oni povas plej bone uzi la servon? Ĉu oni devas krei konton?

– Ne necesas instali aplikaĵon aŭ krei konton, oni bezonas nur retumilon. Sufiĉas iri al www.eventaservo.org, ĉu per komputilo, tabulkomputilo aŭ poŝtelefono. La retejo aŭtomate adaptas sin al via ekrano. La servo estas senpaga.

Se oni havas konton, ĉu eblas indiki, ke oni ĉeestos aŭ eble ĉeestos, samkiel en Facebook?

– Tio nuntempe ne eblas, sed estas planata. Ni ne tro rapide enkondukas novajn eblojn; ni preferas unuavice zorgi pri tio ke la aktuala retejo bone funkciadu. Ni volas trankvile pripensi kaj testi antaŭ ol lanĉi ion novan. Ofte mankas tempo al Fernando kaj mi; ni ja volontule okupiĝas pri la retejo.

Se oni volas diskonigi sian propran eventon, kiel oni faras tion?

– Oni registriĝu. Poste oni povas aldoni eventon, alklakante ‘Aldoni eventon’. Mi rekomendas ligi eventon al organizo; ĉe la organiza paĝo eblas havi superrigardon de pasintaj kaj venontaj eventoj. Se oni spertas problemon aŭ havas demandon aŭ rekomendon, eblas persone kontakti min. Tre gravas por ni, ke la retejo estu kiel eble plej uz-afabla.

Kiuj laŭ vi estas la plej ĉeestindaj eventoj dum la venonta monato?

– Dum venontaj monatoj, mi supozas ke plej multaj eventoj plu okazos rete. Mi persone antaŭĝojas la virtualan malferman tagon de UEA, la retan plurlingvulan kunvenon de E@I, la retan kongreson de ILEI kaj Paralelan Universon. Mi cetere tre scivolas, kiel ĉi-somere okazos UK kaj IJK. Estas bela defio. Kompreneble mi plej antaŭĝojas fizikajn renkontiĝojn. Mi tre esperas ke povos okazi la Beneluksa Kongreso en septembro.

Eventa Servo apartenas al UEA jam de longe, kial ĝi, kaj amaso da aliaj retaj servoj de UEA, ne estas integritaj kun la retejo de UEA?

– Pri la kialoj mi ne ekzakte scias. Fernando kaj mi provas koncentriĝi pri niaj propraj projektoj kaj ne tro enmiksiĝi en la diskutoj de kaj kun UEA. Gravas por ni precipe, ke Eventa Servo estas agnoskita kiel Servo de UEA (kaj TEJO). Tiel ĝi ne estas projekto de du-tri personoj, sed de grava Esperanto-asocio. Tio donas garantion pri ĝia longedaŭra funkciado. UEA multon faras por disvastigi la servon inter siaj membroj: la revuo Esperanto informas pri ĝi, Fernando Maia mencias ĝin en la komunikoj de UEA kaj tiel plu.

– Kvankam la retejo ekzistas jam du jarojn, estas nur komenco. Daŭras longe, antaŭ ol iuj homoj komprenas la utilon de nova retejo kaj ke ĝi estas ĝenerale akceptita de la iom tradiciema Esperanto-movado. La entuziasmo kreskas. Mi optimismas pri la evoluoj, bone progresas. Intertempe, 436 aktivuloj jam registriĝis en Eventa Servo; tio estas multege! Vidu statistikojn pri tio.

Kiuj estas viaj nunaj planoj por ĝia estonto? Ĉu ankoraŭ iuj novaj funkcioj?

– Ni havas multajn planojn. Ekzistas interna listo kun pli ol 70 eroj. Ni donas prioritaton al rapida solvado de cimoj kaj provas maksimume ekscii kaj plenumi la bezonojn de la uzantoj de la servo. Uzantoj sciigis al ni ke ekzemple utilus komentoj ĉe eventoj, rektaj ligiloj al Zoom, Jitsi, Facebook kaj similaj servoj, indiko pri la ĉeestoj de partoprenantoj, formularo por aliĝi al evento kaj pli facila aldonado de ripetaj eventoj.

Intervjuo: Chuck Smith