UEA perdos 45.000 eŭrojn pro la nuligo de la UK

La estraro de UEA konfirmis, ke la ĉi-jara Universala Kongreso ne okazos, sed la kongresanoj, kiuj jam pagis aliĝkotizon, rajtos uzi la monon por pagi la kongreskotizon en 2021 aŭ 2022. La nuligo de la kongreso kreskigas la buĝetan deficiton de UEA je 45.000 eŭroj.

La estraro de UEA nun faris la formalan decidon pri nuligo de la ĉi-jara Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo, Kanado. Anstataŭe la kongreso en Montrealo okazos en la jaro 2022.

La decido estis farita laŭ rekomendo de la Loka Kongresa Komitato (LKK) en Montrealo, kaj la LKK jam konsentis plu labori por aranĝi la kongreson de 2022.

Al la definitiva decido de la estraro de UEA evidente kontribuis la fakto, ke la registaro de la provinco Kebekio, kie situas Montrealo, petis la nuligon de ĉiuj kulturaj aranĝoj kaj festivaloj ĝis la fino de aŭgusto.

Laŭ la vicprezidanto de UEA, Fernando Maia, la asocio ne perdos faritajn antaŭpagojn pro la nuligo:

– Kompreneble antaŭpagoj estis faritaj, sed neniu mono estos pro tio perdita. Ekzempla kunlaboro inter LKK, CO, estraro kaj la kongresejo permesis prokrasti la UK-on sen punpagoj kaj financaj perdoj rilate al la kongresejo, kiu redonos ĉiujn antaŭpagojn.

Tamen nerekte la nuligo de la kongreso signifas, ke la buĝeta deficito de la asocio en 2020 kreskos je almenaŭ 45.000 eŭroj. En letero sendita al ĉiuj aliĝintoj la estraro de UEA nome informis, ke la jam pagitaj kongresaj kotizoj povos esti uzitaj por pagi aliĝon al la Universala Kongreso en Belfasto 2021, aŭ la UK en Montrealo en 2022.

Laŭ la kondiĉoj indikitaj en la aliĝilo, subskribe konfirmitaj de ĉiu aliĝinto, UEA efektive ne havas la devon kompensi la aliĝkotizon eĉ se kongreso estos nuligita. Tion la estraro tamen decidis fari.

Laŭ la kongresa regularo, 65% el la kongresaj kotizoj iras al la kongresa kaso, dum 35% (la tiel nomata kongresa licencpago) iras al la ĝenerala kaso de UEA, interalie por financi la salajron de la konstanta kongresa sekretario.

En la buĝeto de UEA por 2020 oni antaŭvidis, ke la ĝenerala kaso gajnos 45.000 eŭrojn pro la kotizoj. Tiun monon UEA nun ne ricevos, kaj sekve la buĝetita deficito de 62.890 eŭroj nun kreskos je minimume tiu sumo, al entute 107.890 eŭroj.

La buĝetita sumo egalas al kongreso kun proksimume mil aliĝintoj. Ĝis nun al la nun nuligita kongreso aliĝis 824 personoj el 57 landoj. Se UEA tenus la jam pagitajn kotizojn, ĝi do ricevus grandan parton de la buĝetita licencpago.

Osmo Buller

En mesaĝo sendita al la komitata diskutejo, Osmo Buller (pli frue ĝenerala direktoro, nun komitata revizianto) atentigas, ke UEA ne havas tro da mono kaj ke la aliĝintoj povas rericevi siajn kotizojn alimaniere, se ili sekvis la rekomendojn de UEA pri asekuroj:

– Tiuj, kiuj faris vojaĝasekuron, povas ricevi repagon por la kotizo kontraŭ sia asekuro same kiel por ekskursoj kaj loĝigo, se ili ne povis nuligi siajn mendojn ĝis la anoncita limdato. La regulo pri nerepagebleco estas asekuro de UEA mem por situacioj kiel la nuna, kiu krome trafas la asocion en profunda financa krizo.

Kvankam la kongreso ne okazos, UEA jam havis pro ĝi diversajn kostojn, ekzemple la presadon kaj dissendon de la Unua kaj Dua Bultenoj, la vojaĝojn kaj restadon de la konstanta kongresa sekretario al Montrealo kaj simile.

La kotizoj povus financi tion, kaj la ceteran parton de la mono UEA povus meti en la kongresan rezervan fondaĵon – ĝi estas eksterbuĝeta konto, kiun oni kaze de bezono uzas por kovri kongresajn deficitojn. Tio nun ne okazos.

Laŭ vicprezidanto Fernando Maia estas ankoraŭ tro frue por analizi la financajn sekvojn de la decido.

Libera Folio: Kial UEA en la nuna situacio konscie decidis kreskigi la deficiton?

Fernando Maia Jr. (fotis Anna Striganova, revuo “Esperanto”)

Fernando Maia: – La decidoj de UEA kompreneble ne estis por kreskigi deficiton. Fronte al la monda situacio, ĉefe en Kanado, fariĝis entute ne ebla la okazigo de la UK en 2020. La ĉefa motivo de decido por tio tamen estis antaŭ ĉio la sano kaj la sekureco de esperantistoj kaj de ĉiuj homoj ĝenerale. Financaj sekvoj de tio jam estas traktataj inter la Centra Oficejo kaj la estraro, kiuj unue prezentos la analizojn al la Komitato de UEA.

– Planoj por mildigi la financajn sekvojn jam estas prilaborataj, tiel ke ne estas ĝuste fari la kalkulojn krude laŭ la kongresa licencpago. En rekta komuniko al kongresanoj fare de la CO, ili estis afable invititaj konsideri donaci siajn aliĝkotizojn al UEA, se tio eblas. Kiel estrarano, kun sincera antaŭdanko nome de la asocio, mi ŝatus profiti la okazon por kuraĝigi kongresanojn konsideri tiun opcion, se tio estos ebla al ĉiu el ili.

Ĵenja Amis, la sekretario de la Montreala LKK, aprobas la decidon de UEA, laŭ kiu aliĝintoj rajtos uzi la jam pagitajn kotizojn por alia UK, ekzemple tiu en Montrealo en 2022:

Ĵenja Amis.

– Laŭ mi estas tre bona decido. Fine de marto, kiam fariĝis pli kaj pli klare, ke la UK en Montrealo ne povos okazi, ni (la LKK) skribis al la estraro de UEA kun la rekomendo prokrasti la UK-on. Nia rekomendo estis ke la kotizoj por la UK-2020 estu uzeblaj por la du sekvaj kongresoj. Ni estas ege dankaj ke la UEA-estraro sekvis tiun rekomendon, eĉ se laŭ la statuto ĝi rajtus konservi la monon de la kongresanoj.

– Laŭ mi estas vere strategia decido, bona por UEA longdaŭre, t.e., ne nur bona por unu buĝeto de unu jaro – la reputacio de la organizo estas ja plej grava afero, mi pensas … Estas fakte mia espero ke eble kelkaj aliĝintoj, kiuj povus tion fari, simple donacos tiun kotizon al UEA por kovri la kostojn, kiuj jam okazis: ekzemple, presi kaj dissendi la Duan Bultenon.

Libera Folio: Pri kio laboras la LKK nun, post la decido de UEA movi la kongreson al 2022?

Ĵenja Amis: – Estas multaj aferoj, kiujn ni ankoraŭ devas fari: skribi al ĉiuj ekskursgvidantoj, volontuloj, kontribuantoj al la programo, honora komitato, diversaj partneroj. Ĉi-semajne ni devos dissendi gazetarkomunikon kanadan pri la prokrastiĝo de la UK al 2022, esti pretaj por la intervjuoj … Ni konsideras fari montrealan kontribuon al la virtuala kongreso en 2020.

–Kiam ĉiuj farendaĵoj pri la 105-a kongreso estos finitaj, ni intencas simple iom ripozi antaŭ ol rekomenci la laborojn por 2022. Kiel vi povas imagi, ni lacas – ne nur fizike, sed ankaŭ mense: la necerteco pri la evento, timo por la vivo de la kongresanoj, la devo ĵongli ĉiujn aliajn familiajn respondecojn, laborojn, kaj tiel plu, tute elĉerpis nin. Sed pro tio, ke tiom da laboro jam estis farita, ni pensas ke estos facile uzi ĉion jam preparitan, kun etaj ĝustigoj kaj aldonoj.

6 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Neil
Neil
2020-04-13 10:25

Mi esperas ke la titolo de la artikolo ne estos vidata kiel kritiko de la UEA. Imagu se ili farus la alian elekton, t.e. simple konservi la monon por ne havi deficiton. La titolo povus esti eĉ pli malbona kiel “la UEA ŝtelas 45 000 eŭrojn de siaj membroj”. Ŝajnas al mi ke la UEA faris la ĝustajn decidojn, kvankam la rezulta situacio estas bedaŭrinda.

Ŝtefan
Ŝtefan
2020-04-13 13:06

Mi pensas nun estas bonan tempon por membriĝi al UEA.

Jozef Haazen
2020-04-13 15:04

Kial etali la financajn zorgojn de UEA? Ĉu sarkasmo? Ni ja scias ke nia asocio funkcias kiel eble plej bone. Malkontentaj kritikantoj donacu iom pli da mono por helpi la plej gravan, internacie rekonitan Esperanto-Asocion. Sunbrilu anstataŭ ombrumi!

Iu ulo
Iu ulo
2020-04-13 19:47
Respondo al  Jozef Haazen

Ĉu vi donacas?

Responde
Responde
2020-04-17 14:57
Respondo al  Iu ulo

Plimulte da donacantoj eblas koni sub la rubriko ”Oficiala informilo” de la revuo Esperanto. Tie oni trovos respondon por tiu demando.

gasto
gasto
2020-04-14 6:41

“por mildigi la financan” staton de uea indas
kuraĝigi kaj afable inviti konsideri donaci la sumon al uea, personoj kiuj ja asertas havi altajn vojaĝkostojn sed ech NE vojagxas entute🤔