Sumoo instigas al vekado de dormantaj libroj

Hori Jasuo elpensis la Esperanto-sumoon por ke ankaŭ komencantoj eklegu librojn en Esperanto, ĉar nur tiel oni laŭ li povas vivteni la lingvon. ”Mi ĉiam aĉetis plurajn Esperanto-librojn, sed tiuj libroj tuj kuŝis kaj endormiĝis en mia libroŝranko, kaj neniam vekiĝis”, li klarigas en intervjuo de Libera Folio.

307 homoj el 38 landoj legis esperantlingvajn librojn inter la 15-a kaj 29-a de marto, kadre de la 62a Esperanto-sumoo. Sumoo estas tradicia japana sporto kie oni luktas kontraŭ alia homo, sed en la Esperanto-sumoo oni luktas kontraŭ si mem. Ekde 2009, ĉiun duan monaton centoj da esperantistoj partoprenas la projekton, kiu celas instigi legadon de esperantaj libroj. Ni intervjuis la inicitanton kaj ĉeforganizanton, Hori Jasuo, pri la projekto.

Kio fakte estas la Esperanto-sumoo?

Hori Jasuo. Foto: Vasil Kadifeli CC BY-SA 4.0

– La sistemo estas tre simpla. La partoprenantoj anoncas, ke ili legos iun libron dum la 15-taga Sumoa periodo kaj, ekzemple, 3 paĝojn ĉiun tagon. Laŭ anonco aŭ promeso al si, ili legadas dum la Sumoo, kaj kiam iun tagon ili plenumas sian promeson, ili gajnas unu venkon, ĉu ili legas 20 paĝojn de filozofia libro aŭ ĉu unu paĝon de infanlibro. Tiamaniere komencantoj kaj veteranoj povas “lukti” dum 15 tagoj sur la sama ringo.  Tial eĉ komencantoj povas ĝoje partopreni en tiu Sumoo.

De kie venis la ideo por la sumoo?

– Mi estas multjara esperantisto, sed antaŭ ol mi komencis organizi tiun Sumoon, mi ĉiam hontis pro mia maldiligenteco pri legado de Esperanto-libroj. Mi ĉiam aĉetis plurajn Esperanto-librojn, sed tiuj libroj tuj kuŝis kaj endormiĝis en mia libroŝranko, kaj neniam vekiĝis. Mi sciis, ke samo okazas al multaj esperantistoj. Se ni ne legas librojn, nia Esperanto-kapablo neniam altiĝas, kaj la librokulturo velkas, nome nia nelegado signifas velkadon de Esperanto.

– Tamen kiamaniere ni povos instigi esperantistojn legi librojn? Ĉu ni simple havigu al ili celon, ekzemple legi 500 paĝojn dum unu jaro? Eble iuj veteranaj esperantistoj provos legi tiom da kvanto, sed komencantaj esperantistoj neniam volas, nek provas. Kiamaniere mi povos instigi eĉ komencantojn legi librojn?

Kiel la projekto komenciĝis?

Statistiko pri la partoprentaro de la sumooj

– Mi prove komencis la Sumoon septembre 2009 nur al japanoj. Komence partoprenis nur dek personoj. Post du Sumooj, mi havis memfidon pri la sukceso, kaj mi malfermis la Sumoon al la mondo. Kaj poste pli kaj pli multiĝis la partoprenantoj.

– La pinto estis julio 2017, antaŭ la Seula UK. La nombro kreskis preskaŭ ĝis 400, dank’ al multaj partoprenantoj el Koreio, sed poste koreoj perdis entuziasmon kaj ĉesis partopreni en ĝi, do nun la nombro vagadas je ĉirkaŭ 300 el 35 landoj, sed ankoraŭ sufiĉe multe.

Kiel ĝi fartas nuntempe?

– Nun la partoprenantoj venas el ĉirkaŭ 35 landoj. Konstante plej multe partoprenas el Japanio, ĉirkaŭ sepdeko, kaj poste, longe Francio okupis la duan lokon, sed nun la dua estas Brazilo, kaj sekvas ilin Pollando, Rusio, Vjetnamio, Nepalo ktp. Unu fojon multaj partoprenis el Afriko, sed nun malmulte pro la ekonomiaj kaj politikaj problemoj, kaj plej bedaŭrinde el Oceanio preskaŭ neniu partoprenas.

– Resume la plej multaj partoprenas el Azio. S-ro Renato Corsetti ofte diras, ke venos tempo, kiam Azio estos la centro de Esperanto-movado. Li povas esti prava, sed mi timas, ke la japana movado maljuniĝis kaj en la estonteco ne povos sendi tiel multajn partoprenantojn kiel nun.

Kiel la sumoo kontribuas al Esperantujo?

– Libroj longe kuŝantaj en ŝranko vekiĝis. Longe la partoprenantoj legis tiujn dormintajn librojn, sed ili jam finis tiujn librojn kaj aĉetas la novajn. Laŭ statistiko, unu partoprenanto legas meznombre 60 paĝojn dum unu Sumoo. Certe la Sumoo kontribuas al la movado.

– Mi estas verkisto. Mi verkas kaj eldonas, sed se esperantistoj ne legas miajn librojn, mia verkista laboro estas tute senutila. Mi estas certa, ke ankaŭ aliaj verkistoj ĝojas pro la Sumoo. Anna Löwenstein, Trevor Steele kaj Julian Modest estas tre ŝatataj verkistoj.

Diplomo kiun ricevas la partoprenantoj de la sumoo

Ĉu vi volas diri ion al niaj legantoj pri la projekto kaj legado?

– Por esperantistoj estas devo legi Esperanto-librojn kaj devas esti ankaŭ ĝojo. Sen legado via kapablo ne altiĝas, nek vi povas vere ĝui Esperanton. Sen aĉeto de Esperanto-libroj la Esperanto-kulturo velkas kaj fine malaperos. Dum mi faras liston de partoprenantoj kaj vidas, kiujn librojn ili legas, mi ĉiam miras. En 300 partoprenantoj 270 homoj legas malsamajn librojn. Tio signifas, ke en Esperantujo ekzistas abundege da libroj, kiujn niaj prauloj verkis kaj eldonis en la pasintaj 130 jaroj. Tio estas gravega kultura heredaĵo de Esperanto. Se vi ne tuŝus tiun abundecon, ĉu vi povus nomi vin esperantistoj?

– La Sumoo estas kreita por okupitaj, sed maldiligentaj homoj, kiel mi kaj kiel vi. Partprenante en la Sumoo, ŝanĝu vian vivmanieron, la Esperanto-movadon kaj celu ŝanĝi la mondon.

– La Sumoo estas la plej granda leg-movado en la historio de la homaro, dank’ al interreto kaj dank’ al Esperanto. La Sumoo havas gravegan historian mision por ŝanĝi la mondon pli paca kaj pli egala. Partoprenante en la Sumoo, vi povas dediĉi vin al tiu sankta misio. La Sumoo ne estas simpla legkonkurso, sed grava mond-ŝanĝilo.

La sekvanta Sumoo (la 63a) okazos inter la 10a kaj la 24a de majo. Pli da informoj troveblas ĉe la retejo http://www.esperanto-sumoo.pl/

Robert Nielsen

10 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
galeno
galeno
2020-04-16 0:13

Plejparte partoprenas Azio… Kaj civilizita Euxropo obstine ne legas?

galeno
galeno
2020-04-21 21:20
Respondo al  galeno

Mi ne komprenas: kial mi ricevas malaprobojn pro nura demando? Cxu la respondo estas tro evidenta, sed ne agrabla?

leganto
leganto
2020-04-23 19:45
Respondo al  galeno

Mi metis malaprobon ĉar mi ne konsentas kun vi pri tio, ke se oni ne partoprenas sumoon signifas ke oni obstine ne legas. Mi multe legas, en Esperanto kaj aliaj lingvoj, sed mi ne ŝatas devi legi pro konkurso, poentoj, ludo. Eble estas similaj homoj en Eŭropo.

galeno
galeno
2020-04-23 22:49
Respondo al  leganto

Mi gratulas legemulojn okaze de la Tutmonda Tago de Libro!

Krizipo
Krizipo
2020-04-24 13:26
Respondo al  leganto

Luda konkurso ne kontraŭ aliaj, sed kontraŭ mi mem, ne tro malhonorigas. Esperanto-sumoo certe estas bona afero, ĉar ĝi faras el individua legado socian eventon, kiu instigas al plia legado.

Krizipo
Krizipo
2020-04-24 13:18
Respondo al  galeno

Mi ĵus malaprobis vian “nuran demandon”. Ĝi ŝajnas aparte stulta. Unue vi rilatigas Eŭropon kun civiliziteco. (Eĉ dum epoko de koloniismo arogaj eŭropanoj opiniis aziajn landojn “civilizitaj”!) Due vi tro pigras, por mem rigardi en la statistikoj, kiom multaj eŭropanoj partoprenas Sumoon.

galeno
galeno
2020-04-25 15:29
Respondo al  Krizipo

Ho-la-la! En 3 linioj – 2 personaj insultoj: stulta kaj pigra. Fakte, gxuste tiujn epitetojn mi subkomprenis en mia mesagxo (almenaux unu el ili – certe). Sed mi faris tion vualite kaj gxentile, kiel decas al civilizita homo:-).
Sed la respondo estis barbara:-(

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2020-04-26 21:28
Respondo al  galeno

Jen kial oni ne demandu, kial homoj ne ŝatis afiŝon, se oni ne pretos akcepti la respondojn.

galeno
galeno
2020-04-27 19:11
Respondo al  Yves Bellefeuille

Respondojn kun insultoj?
Mi legas foj-de foje LF, kaj nenie vidis rektajn insultojn: homoj cxiam diskutis civilizite, tenante sin en certa kadro. Nur cxi tie oni permesas al si senbridi. Kial? Cxu la temo vere rivelis ian internon de la menso, kiun oni kutime kasxas sub kutima gxentileco?

dieter rooke
2020-04-18 17:46

gramatikon mi ne konas kaj gazeton de abonas, librojn legu la verkisto – Estas mi Esperantisto