UEA nuligos la ĉi-jaran Universalan Kongreson

La Universala Kongreso ne povos okazi en Kanado en 2020. Anstataŭe ĝi eble estos ŝovita al 2022. Tion komunikas la estraro de UEA en mesaĝo sendita al la komitatanoj.

Al la ĝenerala publiko la estraro de UEA donas iom malpli detalajn informojn ol al la komitato. En gazetara komuniko, nun legebla ankaŭ en la retejo de UEA, la estraro atentigas, ke Kanado malpermesis enveturon el ĉiuj landoj krom Usono ĝis la fino de junio, kaj nun malfacilas antaŭvidi kiam eksterlandanoj denove rajtos viziti Kanadon.

Aldone evidentas, ke “la medicinaj, ekonomiaj kaj aliaj implicoj povas daŭri longe post la estingiĝo de la epidemio”, la estraro skribas. “Sekve, la Estraro, konsulte kun la LKK, la kongresa fako kaj la instancoj en Kanado, planas prokraston de la UK en Montrealo”, la komuniko tekstas.

Laŭ la gazetara komuniko la fina decido ankoraŭ ne estas farita: “Kiam la Estraro faros decidon, la kongresanoj kaj ĝenerala publiko estos tuj informitaj. Samtempe venos informo, kiel oni pritraktos malmendojn kaj kotizojn.”

En mesaĝo sendita al la komitatanoj la estraro tamen jam klare indikas, ke la kongreso ne okazos en Montrealo ĉi-jare:

Pro la malpermeso eniri Kanadon, kiel klarigite en la tuj sendota Gazetara Komuniko n-ro 861, la UK ne povos okazi en Montrealo en 2020. La Estraro konsulte kun la LKK, la kongresa fako kaj la instancoj en Kanado, planas ĝin prokrasti, prefere al 2022.

Laŭ la sama mesaĝo, ne sendita al la ĝenerala publiko, UEA nun negocas kun la kongresejo pri tio, ĉu en la nunaj kondiĉoj eblos nuligi la kontrakton sen punpago. La rezulto de tiu negocado evidente influos la financojn de la asocio.

Se la kongreso estus formale nuligita, UEA laŭ la kondiĉoj skribitaj sur la aliĝilo ne devus repagi la kotizojn. Se aliflanke la kongreso estos ŝovita al alia dato aŭ jaro, supozeble jam pagitaj kotizoj plu validos je tiu posta dato.

Laŭ la letero sendita al la komitatanoj, la estraro efektive planas aranĝi ĉi tiel, sed ankaŭ pri tio mankas fina decido:

La detaloj de tiu pritrakto ne aperas en la nuna GK. La nuna propono estas, ke la kotizo por Montrealo validos por UK 2021 aŭ 2022. Por tre aĝaj membroj, eblos alia aranĝo laŭ individua trakto.

Ĵenja Amis.

Ĵenja Amis, la sekretario de la Montreala LKK, opinias ke la plano prokrasti la Montrealan kongreson estas saĝa kaj prudenta:

– La situacio estas serioza en Kanado kaj tutmonde, kaj ni ne scias, post kiom da monatoj la vivo revenos al la normalo. Por mi, kaj ĉiuj ni en la LKK, plej gravas ke la sano de la kongresanoj kaj de ĉiuj homoj en Kanado ne estu endanĝerigita pro la kongreso. Kompreneble, ni faris jam enorman laboron por sukcesigi la UK-on, ni laboras jam de longa tempo kaj ni pretas daŭrigi la laboron, por ke nia Montreala kongreso okazu, nur en alia jaro!

Anstataŭ la Universala Kongreso UEA laŭ la gazetara komuniko ”konsideras organizi virtualan eventon, kiu konservos plurajn elementojn de la tradicia UK kaj estos amase disvastigita rete al la tuta mondo”.

La sorto de la ĉi-jara IJK ankoraŭ ne estas decidita. Post sabata retkunsido ĝia LKK komunikis, ke oni ”atendas ĝisdatigojn de registaroj” kaj ke fina decido estos anoncita la 25-an de aprilo. Oni konsilas antaŭ tiu dato ne rezervi vojaĝojn.


Pli pri la temo:

18 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Mesxig
Mesxig
2020-04-04 21:53

Komence de Auxguston, evidente eblos eniri Kanadon. Kaj la UK estos okazajxo por gxui vivon denove. Nuligu gxin estus malbona decidon.

Mesxig
Mesxig
2020-04-05 6:45
Respondo al  Mesxig

La reagoj al mia mesagxo ridetigas min. Certaj personoj havas malmulte da mono. Ili sxparas dum por acxeti aviadilbiletojn, kiujn ne estos repagitaj al ili, kaj la sola respondo al ili estas “ni bonvenigos vin venonjare”? Komence de Auxgusto, la epidemio estos malperita (mi povas erari pri tio, ni vidos).

Przemysław Wierzbowski
2020-04-05 7:12
Respondo al  Mesxig

Eĉ se la viruso malaperus, kio estas tre malverŝajna, restus postsekvoj de la epidemio. Pro malcerteco, ekonomia situacio, nuligo de pluraj konektoj, enlandaj reguloj kc. kc. tre multaj partoprenantoj ĉiuokaze rezignus.

Mesxig
Mesxig
2020-04-05 7:31

Cxu oni demandis al la partoprenantoj? Cxu ne devus esti la unua farendajxo?

Mi opinias, ke:
– la viruso malaperitos. Aspektas logika se oni rigardas la situacion en la landoj kiuj estis unuatempe koncernataj kaj pro la sxangxo de klimato.
– la ekonomio ie renormaligxos, kaj estos grava normale konduti por renormaligi gxin.

Mi mem sxparis monon dum unu jaro por acxeti aviadilbiletojn kiuj ne estos repagitaj al mi. Do mi iros en Kanado tiusomere, kaj malcertas cxu mi partoprenos en venonta UK en tiu lando.

leganto
leganto
2020-04-05 9:23
Respondo al  Mesxig

“Cxu oni demandis al la partoprenantoj? Cxu ne devus esti la unua farendajxo?”

Ne, la unua farendaĵo estas sekvi la leĝojn de la koncernataj ŝtatoj kaj la preskribojn de la sanaŭtoritatoj. Per via aserto ke “Komence de Auxguston, evidente eblos eniri Kanadon” vi ŝajnigas havi pli da kono ol la virologoj kaj epidemiologoj de la tuta mondo, sed ĝi estas bazita nur sur via deziro ne perdi la monon de la jam aĉetita ne repagota flugbileto.

Mesxig
Mesxig
2020-04-05 9:56
Respondo al  leganto

“Ne, la unua farendaĵo estas sekvi la leĝojn de la koncernataj ŝtatoj kaj la preskribojn de la sanaŭtoritatoj. ”

Cxu tiuj legxoj kaj preskriboj malhelpas eniri Kanadon komence de Auxgusto? Ne aktuale. La decido almenaux estus povante esti prokrastita.

“vi ŝajnigas havi pli da kono ol la virologoj kaj epidemiologoj de la tuta mondo”

Ecx se mi kontrauxis la opinion de iu fakulo (toi, kio ne estas vera), ne estus argumento: ili ne kapablis antauxdiri toin, kio okazos.

leganto
leganto
2020-04-05 13:34
Respondo al  Mesxig

“ili ne kapablis antauxdiri toin, kio okazos.”

Nek vi estas pli fidinda profeto. Resume: la Olimpikaj Ludoj kaj la Eŭropa futbalĉampionumo prokrastitaj kun enormaj financaj konsekvencoj, sed la UK nepre okazu ĉar vi aĉetis flugbileton sen nuligoasekuro malgraŭ la rekomendoj de UEA (el la Dua Bulteno: “Bv. nepre akiri vojaĝ­an asekuron”. Nu, vi havas sufiĉe fortan argumenton, vi verŝajne facile konvinkos la Estraron de UEA ne nuligi.

Mesxig
Mesxig
2020-04-05 15:27
Respondo al  leganto

Cxiukaze, mi opinias ke la ekonomia masxino ne povos esti blokita dum tiom da tempo. Jam estas gravaj problemoj.

Hejmano
2020-04-05 9:26
Respondo al  Mesxig

Afriko kaj Latinameriko ne estas ankoraux, feliĉe, tuŝitaj de la pandemio. Sed bedauxrinde okazos. Ja ne la pandemio ne estas finiĝonta. Ĝi finiĝos vere tiam, kiam oni trovos vakcinon. Do post almenaux unu jaro.

Sebastiano
Sebastiano
2020-04-05 10:12
Respondo al  Hejmano

Tiaj grandaj griposimilaj virusaj epidemioj malaperas kutime pli-malpli jam la sekvan jaron aŭtomate kaj retiras sin en la grupon de la ne multe atentataj ĉiujaraj gripoepidemioj.

Robb Kvašňák
Robb Kvašňák
2020-04-09 0:17
Respondo al  Mesxig

En kiu lando vi loĝas Mesxig? Ĉu certe ke aviadilkompanio sub tiaj teruraj kondiĉoj ne repagos aŭ replanos flugon por vi?

Mesxig
Mesxig
2020-04-09 10:55
Respondo al  Robb Kvašňák

Absolute certe, mi elektis tiajn biletojn pro monaj kialoj. Iu penajxo kiun me ne vidas, en la artikolo kaj en la komentarioj: ni ne cxiuj estas ricxaj. Ne temas nur pri mia propra kazo, sed pri cxiuj al kiuj la aligx- kaj keskurs- kotizoj eble ne estos repagitaj. La sekvoj povus esti por ili gravaj. Tiuj kiuj havas multe da mono povus provi pripensi tion.

Sebastiano
Sebastiano
2020-04-09 11:22
Respondo al  Mesxig

En la jardeko, en kiu mi ne havis “multe da mono” mi ne havis la ideon aviadile vojaĝi. Kaj mi certe ne havus la ideon, lamentadadi kaj akuzi publike pro propra nesingardo.

Cvi
Cvi
2020-04-09 16:05
Respondo al  Sebastiano

Se iu ne loĝas en Usono aŭ Kanado, estus tre multekosta kaj malfacila vojaĝi alimaniere.

Sebastiano
Sebastiano
2020-04-10 10:33
Respondo al  Cvi

Jes, Cvi, tute ĝuste.

Tial mi ekz-e ne vojaĝis al IJK 1992 en Montrealo (mi konsideretis), sed partoprenis IJK-on nur kvar jarojn poste, ĉar en tiu jaro ĝi okazis en multe pli proksima loko. Simile pri UK. Mi ne povis vojaĝi al UK en Seulo aŭ Tampereo, sed al la sekva en Prago. La sekvan en Adelaido mi ellasis kaj ŝparis por la sekva en Montpeliero.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2020-04-11 21:59
Respondo al  Mesxig

Hodiaŭ oni anoncis, ke la kebeka registaro petis la nuligon de ĉiuj kulturaj aranĝoj kaj festivaloj ĝis la fino de aŭgusto. Do, eĉ se tiam eblos eniri Kanadon, vi tamen ne povus iri al UK.

Stefan
Stefan
2020-04-04 22:21

Mi esperas ke ĉi-somere ni vidos amason da novaj formoj de renkontiĝoj. Mi ne havas la eblon viziti UK-on, sed mi tre ŝatus partopreni en virtualan kongreson.

Roberto da Silva Ribeiro
Roberto da Silva Ribeiro
2020-04-24 21:04
Respondo al  Stefan

Somero estos nur en decembro