Nuligo minacas al IJK kaj UK

La kronvirusa pandemio nun minacas kaŭzi nuligon de la ĉefaj Esperanto-aranĝoj en 2020. Decidoj pri la sorto de la ĉi-jaraj IJK kaj UK devos esti faritaj tre baldaŭ, kaj la cirkonstancoj ne estas favoraj.

Nur mondmilitoj ĝis nun povis perturbi la ĉiujaran ritmon de la ĉefaj esperantistaj kongresoj. En 1914 la 10-a Universala Kongreso en Parizo estis efektive nuligita pro la komenciĝo de la Unua mondmilito: la malfermo samtempe iĝis la fermo de la kongreso, al kiu anticipe aliĝis 3.700 esperantistoj.

Eĉ dum la Unua mondmilito fakte okazis unu Universala Kongreso: tiu en Sanfrancisko en Usono en 1915, kun nur 163 partoprenantoj. Post la milito la Universalaj Kongresoj okazis ĉiujare de 1920 ĝis 1939, kaj denove ekde 1947.

La unuaj Internaciaj Junularaj Kongresoj estis aranĝitaj en 1938 kaj 1939. Post la milito la unua IJK okazis en 1947. De tiam la kongresojn oni organizas regule ĉiujare. Neniu kongreso estis nuligita, eĉ se en la jaro 1967 ambaŭ kongresoj estis movitaj el Israelo al Nederlando pro risko de milito. La decido de la estraro de UEA movi la kongreson al Roterdamo estis publikigta fine de majo, kaj post malpli ol semajno efektive okazis la Sestaga milito.

Sed nun la mondvasta kronvirusa pandemio minacas ambaŭ ĉefajn esperantistajn aranĝojn.

Unuavice la risko trafas la Internacian Junularan Kongreson en Nederlando: ĝi devus eki la 11-an de julio, sed ekzistas la risko, ke la nuna malpermeso de publikaj renkontiĝoj povos esti longigita ĝis julio. Malcerta estas tamen ankaŭ la sorto de la Universala Kongreso, kiu laŭplane devus komenciĝi en Kanado la 1-an de aŭgusto.

La prezidanto de la LKK de la nederlanda IJK, Rogier Huurman, rakontas ke por decidi pri eventuala nuligo de la kongreso gravas ne nur la situacio en Nederlando, sed tiu en la tuta mondo.

Li konfirmas, ke la LKK konsideras eventualan nuligon de la kongreso, sed ankaŭ ekzemple la eblon okazigi ĝin kelkajn semajnojn aŭ monatojn poste.

– Ni jam havis cerbuman kunsidon kaj elpensis multajn verŝajnajn kaj malpli verŝajnajn alternativojn. Ĝis nia anonco ĉiuj el ili konsideriĝas.

Neniu ano de la organiza teamo ĝis nun serioze malsaniĝis, kaj la diversaj malpermesoj kaj limigoj enkondukitaj pro la pandemio ne multe influis la organizan laboron, ĉar la kunlaboro ĉiel okazas distance, diras Rogier Huurman.

Rogier Huurman. Foto: Marc Konijnenberg.

– La ĉefa efiko al nia organiza laboro estas jena: ĉio paŭzas. Ne plu venas novaj aliĝoj, nek estas malaliĝoj. Ni ne rezervas busojn aŭ luas ekiparon, ni ne subskribas kontraktojn kun artistoj. Aliflanke nia kongresa organizado fartis vere bone, kaj multaj aferoj jam estis planitaj. Duono de la programo estas konata, kaj se ni nun magie ricevus certigon, ke la IJK normale povos okazi, ni povus meti plejparte plenan programtabulon reten post kelkaj tagoj.

Oni jam promesis repagi la kotizojn de la aliĝintoj, se la kongreso estos nuligita. Aliflanke la LKK jam faris unu signifan elspezon: oni antaŭpagis la kongresejon.

– Se venos oficiala malpermeso organizi eventojn en julio, tiam pli verŝajnas, ke ni rehavos tiun sumon, aŭ ŝovos al alia dato. Se ne, tiam necesos negoci, kaj kompreneble ankaŭ la posedantoj de kongresejoj nun estas en malfacila financa situacio. Nederlanda Esperanto-Junularo havas financajn rezervojn kaj el tio pagis la antaŭpagon, ni ne bankrotos. Pro tio ni dankas al niaj fidelaj patronoj.

Ankoraŭ ne klaras, kiam venos la fina decido pri la sorto de la ĉi-jara IJK, sed tio okazos ene de la plej proksimaj semajnoj aŭ eble eĉ tagoj:

– La teamo decidos en kunsido ĉi-dimanĉe, aŭ se tiam decidas prokrasti, du aŭ kvar semajnojn poste, diras Rogier Huurman.

Simile malcerte statas la situacio pri la Universala Kongreso en Montrealo, kiu devos okazi komence de aŭgusto. Eĉ se Kanado ĝis nun ne estis same forte trafita kiel Usono, la risko ke la epidemio iĝos severa kaj longedaŭra evidente ekzistas ankaŭ tie.

UEA jam plilongigis la duan aliĝperiodon ĝis la fino de aprilo, por ke aliĝemuloj ne devu rapidi fari sian decidon.

La retejo de la LKK informas: ”La organizantoj sekvas ĉiujn evoluojn pri la koronviruso, daŭrigas ĉiujn preparojn por la UK kaj antaŭvidas ke la kongreso okazos kiel planite.” Tamen tute ne klaras, kia estos la situacio en Kanado kaj en la mondo post kelkaj monatoj.

Laŭ Ĵenja Amis, sekretario de la LKK, eventualan decidon pri ŝanĝoj aŭ nuligo devas fari kaj diskonigi la estraro de UEA:

– Ili baldaŭ komunikos – ene de 2-3 tagoj. Nun ili laboras tiom forte kiom ili povas kun ĉiuj partneroj, la Turisma Oficejo kaj tiel plu, ŝi skribis en Facebook en merkredo.

Tio ŝajnas indiki, ke la kongreso tre verŝajne ne okazos laŭ la plano. Se ĝi estos nuligita, la aliĝintoj laŭ la reguloj skribitaj sur la kongresa aliĝilo ne rericevos sian monon. Repageblaj laŭ certaj kondiĉoj estas nur la kongresaj mendoj, sed ne la kotizo mem.

Se tiuj reguloj estos aplikitaj, la nuligo de la kongreso ne tre multe influos la financojn de UEA. Eventuale la asocio tamen perdos iom da mono pro malmendo de la kongresejo, depende de la kondiĉoj en la lukontrakto kaj la aktuala jura stato de la pandemiaj limigoj.

La kongresanoj siaflanke en tia kazo eventuale povos rericevi la kongreskotizon kaj aliajn jam pagitajn kostojn el sia vojaĝasekuro.

11 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Hejmano
2020-04-03 10:59

Ĉu UEA perdos monon? Ĉu male ĝi povos ŝpari?

Rafa
Rafa
2020-04-03 14:17

Ĉu tamen temas pri nepra nuliĝo? Ĉu ne eblas okazigi la UK-on en Montrealo, sed sekvontsomere?

Tim Owen
2020-04-03 14:33
Respondo al  Rafa

Sendube tio dependas de la kontraktoj jam subskribitaj. Eĉ se la montreala flanko permesus fari tiel, ĉu estus same pri la belfasta?

Estus tre domaĝe, se la laborego jam farita estus forĵetita. Tial mi, kiel brito, tute bone komprenus, se UEA decidus prokrasti Montrealon ĝis 2021 kaj movi Belfaston al 2022, se fari tiel estus eble. Tion mi proponus en la sama situacio. Sed restas por vidi, kia estas la situacio rilate kontraktojn, devigojn ktp.

Sandor Hideg
Sandor Hideg
2020-04-03 18:57

Se la nesukcesantaj partoprenuntoj pagus 10% de siaj vojaĝkostoj al teknika plibonigo de retaj elsendoj, multe pli da homoj povus rete partopreni UK-n ol en la antaŭvirusa epoko.
Eble eĉ oni povus aŭdi kio okazas, ne nur per unu mikrofono en la salono.
Persona ĉeesto estus pli plaĉa, sed tiel eblus partopreni kiuj neniam, aŭ unufoje estis tie, ĉar ĉio estas tro kosta por ili.

Retumanto
Retumanto
2020-04-04 18:12
Respondo al  Sandor Hideg

Kaj kiom vi pretus pagi por partopreni retan UK-on?

Sandor Hideg
Sandor Hideg
2020-04-04 23:19
Respondo al  Retumanto

Mi pretus pagi 10€, se farus tion 10 mil homoj, tio estus 100 mil €.

Retumanto
Retumanto
2020-04-05 9:50
Respondo al  Sandor Hideg

Unue vi proponas 10% de la vojaĝkostoj kaj poste 10 €??? Ĉu vi vojaĝas al Kanado kaj restas tie unu semajnon por entute 100 €? Bonvolu indiki al mi la adreson de via vojaĝagentejo!

Kaj kie vi trovos 10.000 homojn pretajn partopreni retan UK-on? Eĉ se tiun nerealisman celon oni atingus, 100.000 € estas sendube ridinda sumo kompare kun la perdoj kaŭzitaj de UK-nuligo.

Sandor Hideg
Sandor Hideg
2020-04-05 12:57
Respondo al  Retumanto

Normalkaze estus seriozaj respondoj, sed ne al retorikaj kriodemandoj de ajnanoma fantomo.
En la ŝajndemandoj jam estas asertoj kiun mi ne skribis, estus subnivele reagi al ili.
Mi reagis al la artikolo kaj en taŭga forumo mi pretas pli detaligi.

Kris
Kris
2020-04-04 15:36

“Se ĝi estos nuligita, la aliĝintoj laŭ la reguloj skribitaj sur la kongresa aliĝilo ne rericevos sian monon.”

Tio estas kontraŭleĝa laŭ Nederlanda juro. UEA jam parolu kun juristoj.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2020-04-04 23:11
Respondo al  Kris

Tio estas interesa informo, sed ĉu ĝi validas se la kaŭzo de la nuligo estas io neatendita kiun neniu povas regi (“force majeure”)? Aŭ se la kaŭzo de la nuligo estas decido de alia ŝtato?

Roĉjo
2020-04-04 21:27

Legeblas nun sur la IJK-retpaĝo:
Grava anonco: pro la nuna kronvirusa pandemio estas malcerte, kiam kaj en kiu formo okazos la IJK. Ni atendas ĝisdatigojn de registaroj kaj anoncos nian decidon je la 25-A de APRILO. Ĝis tiam NE REZERVU viajn vojaĝojn.