Tertremo difektis la Zagreban klubejon

Unu persono mortis kaj 27 estis vunditaj en la tertremo kiu trafis la ĉefurbon de Kroatio la 22-an de marto. Ŝajne neniuj esperantistoj estis rekte trafitaj, sed difektiĝis la sidejo de la loka Esperanto-klubo, kiu nun bezonas kostajn riparojn.

La klubejo en Zagrebo en pli feliĉa tempo.

Kvazaŭ ne sufiĉus la daŭranta pandemio, Zagrebo frumatene la 22-an de marto estis trafita de tertremo kun la forteco de 5,5 laŭ la skalo de Richter. Laŭ informoj de lokaj esperantistoj estis difektitaj 26.000 konstruaĵoj, el kiuj 1.900 ne plu estas uzeblaj.

Post inspekto montriĝis, ke inter la malpli serioze difektitaj konstruaĵoj estas ankaŭ la sidejo de la loka Esperanto-klubo en la adreso Vodnikova 9 en la forte trafita urbocentro.

Samkiel en multaj aliaj domoj, damaĝita estis la fumtubo, kiu nun postulas renovigon. Post la rekonstruo la klubo devos pagi por instalo de nova sistemo por hejtado kaj akvovarmigo.

En teksto publigita en la retejo de Kroata Esperanto-Ligo ĝia prezidanto Spomenka Štimec priskribas sian sperton:

Mi loĝas en la urbocentro de Zagrebo en la strato Nova ves, tre malnova strato de Zagrebo el la mezepoka tempo. La unuaj tertremoj estis du, la unua je la 6.24 kun intertempo de ĉirkaŭ duonhoro venis la dua, iom malpli forta.. Ni aŭdis fortegan bruon kaj tuj post ĝi venis skuegoj en kiuj mi flugis de la lito. La bruo ne venis nur de la tertremo sed tute aparte de frakasitaj glasoj (jes, miaj belaj verdaj alzasaj glasoj, el ses, la tertremo ŝatis detrui kvin, ĉampanaj glasoj aldone, glasoj por glaciaĵoj, japanaj teleroj kaj ceramikaĵoj, tekruĉoj kaj vinkruĉoj, ĉio muelita en polvon ĉar la puŝo de la tertremo elĵetis ilin el mia kuireja ŝranko.) La tertremo ĉe mi odoris je kuba rumo, ĉar frakasiĝis plena botelo da blanka rumo kaj aspergis la polvon.

La domoj en la strato estas ege trafitaj kaj multaj domoj estas damaĝitaj. Dum la matena tertremo la 22an de marto ĉiuj loĝantoj elkuris surstraten en malvarman matenon en noktoĉemizoj kaj kovriloj kaj kun la piedoj sur la tero forgesis por momento korona-viruson. Mi havis nian maskon survizaĝe, mi havis gantojn. Post la unuaj tertremoj… ĝis hodiaŭ atakis nin 90 tertremoj malpli fortaj. Se iu demandas onin: Kiel vi fartas? La respondo estas: Mi fartas 5,50 laŭ Richter.

La riparon de la fumtubo en la klubejo la zagrebaj esperantistoj povos pagi per ŝparmono el sia konto por la  prizorgo de la domo. Tiu mono tamen ne estas uzebla por la novaj hejtaparatoj, kaj Kroata Esperanto-Ligo nun esperas je la solidareco kaj subteno de alilandaj esperantistoj por restarigi la klubon.