Estraro rekomendas fermi la buŝon

[ŜERCO] La estraro de UEA sekvas la ekzemplon de pluraj ŝtatoj kaj uzas la kronvirusan krizon por alpreni plenpotencon en la asocio, komplete flankenmetante la demokratie elektitan komitaton. Responde al la decido, komitatanoj forte protestas pro la uzo de la formo ”kronviruso” en la estrara dekreto.

En sia laŭvica videokonferenco la estraro de UEA faris plurajn eksterkutimajn decidojn, kiuj efektive komplete nuligas ĉiujn restojn de demokratio en la asocio, tute flankenmetante la elektitajn gvidorganojn kaj enkondukante dekretan regadon.

La estrara dekreto, kiu estis sendita al la komata diskutejo, vekis nekutime akrajn reagojn. Aperis eĉ tri protestaj mesaĝoj, kiuj trovis tute neakceptebla la nefundamentan uzon de la vorto ”kronviruso” fare de la estraro. La tri indignaj komitatanoj tamen malkonsentis pri tio, kiun formon oni anstataŭe uzu.

Libera Folio publikigas la kompletan tekston de la dekreto, kies efektiva celo tamen estas koncentrita en ĝia lasta alineo:

Dekreto n-ro 1

Por kontribui al la tutmondaj fortostreĉoj de la lukto kontraŭ la kronviruso, la Estraro de UEA post konsultiĝo kun la Akademio de Esperanto formulis urĝajn rekomendojn kaj entreprenas decicajn paŝojn renkonte al la viruso.

Ekde la 1-a de aprilo:

membroj de UEA estas petataj ne komuniki buŝe kun pli ol unu alia persono;

laŭ la principo de neceso kaj sufiĉo, oni uzu laŭeble mallongajn frazojn por ellasi malpli da virusoj (”Ne pli ol unu verbo”);

alligitaj membroj de UEA povas en la unua tempo de la pandemio tute ne uzi la akuzativon;

estas enkondukata specifa Esperanta saluto, sen fizika kontakto (du manoj super la kapo formas ĉapelon, je dumetra distanco de la alia salutanto);

la Universala Kongreso en Montrealo okazos, sed je socia kaj emocia distanco de ĉiuj partoprenantoj;

la funkciado de la Komitato estas suspendita, la Estraro regos per dekretoj – ĝis tempopunkto decidenda de la Estraro.

Laŭ informoj ricevitaj de Libera Folio, la nun diktatore reganta estraro intencas uzi sian novan potencon por fine kompletigi la delonge promesitan rekonstruon de la retejo de la asocio. La unua paŝo en tiu direkto estos la kreo de estrara laborgrupo, kiu ellaboru strategian laborplanon por la kunordigo de la jam ekzistantaj 32 retejoj de UEA.

Aldone la estraro intencas devontigi la komitatanojn en Nederlando kaj najbaraj landoj laŭvice purigi la necesejojn en la Centra Oficejo, kies purigisto estis maldungita antaŭ pluraj monatoj. Striktigo de la higienaj kondiĉoj laŭ la estraro estas nepraĵo pro la nuna krizo. Pro la sama kialo ĉiuj vizitantoj al la Centra Oficejo ekde tuj estos direktataj al Samarkando.

La impetan laboron de la nun suverene reganta estraro ŝajne iom bridas tio, ke la kompleta estraro troviĝas en kvaranteno, sed malkune.

– La nuna fizika distanco helpas eviti certajn ĝisnunajn konfliktojn. Mi nun havas bonan esperon gardi senlezan haŭton post kunsidoj, kaj komencas malaperi la bluaj makuloj, deklaris estrarano kies nomo estas konata al Libera Folio, kaj al kelkaj UEA-membroj.

– Estas klare perceptebla la idiopatie diktatora tendenco sine de UEA, deklaris la Prokonsulo de la Esperanta Civito, Malzorgata Nekonathy.

En malofta samopinieco, proteste kontraŭ la diktatora tendenco en UEA, Libera Folio decidis aliĝi al la Akto de la Esperanta Civito. Por eviti misidentigojn kun Literatura Foriro, ĝi alprenos de la 1-a de majo la jam bone konatan nomon Nord-Eŭropa Skandalgazeto.

Lige kun la aliĝo Libera Folio transprenos la retejon de la Civito. Ni jam transprenis la tradicie Civitan adreson www.esperant.io, kiu ekde nun gvidos al Libera Folio.

17 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Tim Owen
2020-04-01 8:17
Marc Bavant
Marc Bavant
2020-04-01 9:14
Respondo al  Tim Owen

Amuze.

Iu ulo
Iu ulo
2020-04-01 8:42

Oooooh…
Damna Libera Folio, kial vi lasis pasi okazon fari aprilaĵon pri la membrokvanto? (“Intervjuo el Imaglando kun 24.500 membroj de TEJO”)

Tamen vi ja entemigis la Esperantan Civiton, do mi pardonas vin.

Sten Svenonius
Sten Svenonius
2020-04-01 10:04

Kiam mi legas ĉi tion mi povus kredi ke temas pri ŝerco de unua de aprilo.

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2020-04-01 11:00

Mi opinias misgusta 1a-aprilan ŝercon dum personoj malsaniĝas, enhospitaliĝas kaj mortas eĉ sen la konsolo de siaj familianoj kaj sen funebraĵo. Evidente katastrofon oni sentas nur kiam oni estas peze en ĝi, kaj la feliĉuloj de la redaktejo de Libera Folio ne perceptas la tragedion

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2020-04-01 16:26
Respondo al  CARLO MINNAJA

Carlo, vi ŝajnas implici, ke oni (morale) NE PLU RAJTAS fari ion ajn, krom morni post la ĉiutaga lavangado da samaj novaĵoj jam de semajnoj.

Morni, funebri kaj respekti? Sendube. Sed tio NE signifas, ke oni ne rajtas (provi) fari “normalaĵojn” (jes, iam ekzistis mondo normala – nu, malpli nenormala ol la nuna). Laŭ via sinteno, oni eĉ ne rajtus ridi pri spritaĵo, ĉar morale kondamninde: anstataŭ funebri (kiel decas) oni ridas! Senhontulo!

Oni sin foje demandas, kia mondo rezultos el ĉi ĉio.

Jens Stengaard Larsen
2020-04-01 17:05

Oni sin foje demandas, kia mondo rezultos post la kronvirusa epidemio.

Se Libera Folio estus loko kie oni legus perspektivajn artikolojn pri tiaj demandoj, aprila ŝerco definitive estus mislokita. En la Danlingva blogosfero, Lingoblog havas kronvirus-rilatan ŝercon hodiaŭ, sed Zetland evitas ĝin.

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2020-04-01 18:45

Mi konfirmas: kiun ne trafas katastrofo, tiu havas emon ridi kaj dediĉi abundan tempon (kaj humuran talenton) por moki trafitojn. Mi konfirmas: mi trovas tion misgusta (mi uzis tre mildan esprimon, ne menciis moralon). Nun ni NE estas en normala mondo kaj la “lavangado da samaj novaĵoj jam de semajnoj” evidente ne trafis la gajajn ridemulojn de la redaktejo kaj tiujn kiuj kunridas aŭ/kaj polekse aplaŭdas al la ridoj; al tiu kiu ne konscias pri tio, bonŝancon, ke li (ri???) neniam havu okazon konsciiĝi, ke la mondo ŝanĝiĝas kaj ke pasos longa tempo antaŭ ol ĉiuj sekvoj de la nuna situacio forgeseblos (se eĉ entute Eŭropa Unio konscios, ke urĝas konduti aliamaniere ol ĝis faras).

Marc Bavant
Marc Bavant
2020-04-01 21:25
Respondo al  CARLO MINNAJA

Mi unue havis la saman reagon, kiel vi. La ŝerco eble ne estas tre sprita ĉi-momente. Aliflanke ĝi estos verŝajne la ununura tia ŝerco, kiun ni devos elteni hodiaŭ, do mi provu rideti. Pli amuzis min la (komedia) kaperado de la Civita TTT-ejo farita de Tim.

Melo N. Geno
Melo N. Geno
2020-04-07 3:19
Respondo al  CARLO MINNAJA

Mi atentigas, ke Carlo simple esprimis ke la ŝerco estas misgusta. Ne estas ebleco tion diskuti aŭ disputi. Laŭ la malnova latinaĵo: De gustibus non est disputandum …

Lee Miller
Lee Miller
2020-04-02 21:54
Respondo al  CARLO MINNAJA

En la usonangla estas esprimo ke “ridado estas la plej bona kuracilo”.

Unu grava flanko de la pandemonio estas zorge izoliĝi, ktp.
Alia grava flanko estas k.e.p. multe teni la normalan vivon viva.

Mi nenion legas en la ŝerca artikolo kiu mokas viktimojn de koronaviruso, aŭ malseriozigas la mondan situacion.

Jen ŝerco:

Post la morto, tri Esperantistoj paŝis al la pordego de la Ĉielo. Sankta Petro haltigis ilin je distanco de du metroj. Kaj li demandis al la unua, “Kial vi estas ĉi tie?” kaj tiu diris “Mi mortis pro la kronviruso.” Sankta Petro forsendis tiun al Infero. Al la dua li demandis, “Kial vi estas ĉi tie?” kaj tiu diris “Mi mortis pro la koronviruso.” Kaj la sanktulo sendis tiun ĉi al Infero. Al la tria li demandis, “Kial vi estas ĉi tie?” Kaj tiu respondis “Mi mortis pro la koronaviruso; min trafis la malsano Kovido-19.” Kaj Sankta Petro diris “Bonvenon al via eterna ripozejo.”

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2020-04-03 3:02
Respondo al  CARLO MINNAJA

Mi pensas, male, ke estas bone havi iom da normaleco dum malfacila periodo.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2020-04-04 1:17
Respondo al  CARLO MINNAJA

Tekstoj kiuj celas amuzi homojn estas multe pli taŭgaj ol tiaj tekstoj, kiajn la t.n. “Civito” nun afiŝas.

Alex Cesario
Alex Cesario
2020-04-01 13:27

😁😁😁😁😁

Marko
Marko
2020-04-01 20:05

Fakte morgau estas jubileo de 1 jaro sen purigo en CO. Por montri subtenon al la tamen laborantaj oficistoj, ni ekkantu La Esperon starante je niaj balkonoj/ghardenoj, morgau je 9:00 CET kiam oficejo malfermighos kaj oficistoj eklaboros denove por servi al la membroj.

Hejmano
2020-04-02 6:29

“laŭ la principo de neceso kaj sufiĉo, oni uzu laŭeble mallongajn frazojn por ellasi malpli da virusoj (”Ne pli ol unu verbo”);

alligitaj membroj de UEA povas en la unua tempo de la pandemio tute ne uzi la akuzativon;

estas enkondukata specifa Esperanta saluto, sen fizika kontakto (du manoj super la kapo formas ĉapelon, je dumetra distanco de la alia salutanto);

la Universala Kongreso en Montrealo okazos, sed je socia kaj emocia distanco de ĉiuj partoprenantoj;”

Ĉu tio ne estas ŝerco? Hieraŭ estis la 1-a de aprilo!

Rafa
Rafa
2020-04-02 22:09

Ĉu vere ĝi ”entreprenas decicajn paŝojn”? Kiu verkis tiun dekreton? Ĉu István Ertl…? 😉