TEJO kaj Kontakto kreskis en 2019

La kvanto de individuaj membroj de TEJO en 2019 kreskis je 8 procentoj kompare kun la antaŭa jaro. Eĉ pli, je 24 procentoj, kreskis la legantaro de Kontakto. Aliflanke la legantaro de la revuo Esperanto unuafoje dum la konata historio falis sub 2.000.

En la aprila numero de la revuo Esperanto aperis detalaj informoj pri la membrostatistiko de UEA, pri kiu Libera Folio rakontis la 7-an de marto. Dum la suma kvanto de individuaj membroj de UEA pasintjare atingis novan malrekordon, montriĝas, ke la membrokvanto de TEJO efektive kreskis de 549 al 593, do je proksimume 8 procentoj.

La kresko ĉe TEJO okazis ĉefe en la kategorio de membroj, kiuj ne abonas la revuon Esperanto. La kvanto de TEJO-aĝaj membroj-abonantoj kreskis nur je 4 personoj, el la suma kresko de 44 personoj. Tamen eĉ tiu kresketo de membroj-abonantoj estas rimarkinda, konsiderante, ke la suma kvanto de la legantoj de la papera revuo plu malkreskis de 2.011 en la jaro 2018 al 1.912 en la pasinta jaro.

Unuafoje dum la konata historio de la oficiala historio de oficiala revuo de UEA ĝia eldonkvanto falis sub du mil. En la 1980-aj jaroj la eldonkvanto superis eĉ ok mil, do de tiam ĝi kvaroniĝis.

La antaŭaj kategorioj ”juna membro kun Gvidlibro” kaj ”juna membro kun Jarlibro” malaperis, ĉar Jarlibron aŭ Gvidlibron UEA ne plu eldonas. Ilin anstataŭas la nova kategorio ”baza membro”. TEJO-aĝaj bazaj membroj havas aliron al la reta versio de la revuo Esperanto, kaj krome ricevas la revuon Kontakto.

La kvanto de homoj, kiuj ricevas la revuon Kontakto, kreskis de 690 en 2018 al 859 pasintjare. Al tiu kresko evidente kontribuis la kresko en la membraro de TEJO, sed ankaŭ novaj patronoj de TEJO, kiuj same ricevadas la revuon, kaj kresketo en la kvanto de kolektivaj abonoj.

La kvanto de aligitaj membroj de TEJO, do unuavice membroj en la landaj sekcioj, kreskis de 1.123 en la jaro 2018 al 1.314 pasintjare, kio egalas al kresko je 17 procentoj. La suma kvanto de aligitaj kaj individuaj membroj de TEJO do kreskis de 1.672 al 1.907, aŭ je 14 procentoj.

La kresko estas rimarkinda, eĉ se la suma kvanto daŭre restas sub 2.000, kaj klare sub la cifero 25.000 membroj, kiun TEJO pasintjare raportis al instancoj de la Eŭropa Unio. TEJO volas kalkuli inter siaj membroj ankaŭ la tiel nomatajn ”junajn amikojn de Esperanto”, kiuj ne pagas kotizon, sed kiuj lasis sian nomon en la retejo Esperanto.net. Tamen neniu scias, kiom da homoj fakte registriĝis tie, kaj eĉ la koncerna paĝo nun ne funkcias.

Querino Neto.

La ĝenerala sekretario de TEJO, Querino Neto, estas kontenta ke la membrokvanto de la asocio denove kreskas.

– Ĝenerale mi ĝojas pri la evoluo tiucele, sed mi ne dirus ke ĝi jam estas kontentiga. Tute male, mi opinias ke multo mankas, kaj bona organiza gvidado estas nepra por tio. Mi jam esprimis al la komitato la estrarajn nunajn malfacilaĵojn, kiujn mi preferis ne kaŝi.

Laŭ li gravas plu labori por fortigi la membran bazon de la asocio.

– Pri la laborplano, nia nuna celo estas precipe fokusiĝi pri Junaj Amikoj, kiuj en TEJO ja estas konsiderataj membroj. Kaj nun, ĉar jam estas nova estrarano por landa kaj faka Agado, mi opinias ke la vojo devas nepre esti tiu, ke nia laboro en tiu komisiono estu tiom forta kaj efektiva, ke ni sukcesos membrigi la membrojn de niaj sekcioj kiel individuajn membrojn de TEJO. Ili estas konsiderataj membroj por ĝenerala kontrolo de la juna esperantistaro, sed ne “individuaj” — do ili ne havas la samajn rajtojn.

Por ke pli da homoj membriĝu, gravas, ke la membreco estu alloga kaj la membroj vidu, kiajn avantaĝojn ĝi donas, li opinias.

– Por averaĝa esperantisto kiu tute ne konas nian agadon, kontribui per kotizo al loka klubo, al landa asocio kaj UEA/TEJO postulas bonan kialigon. Kaj tion ni efektive faras nun. Plue, mi taksas la diskutojn kiujn levis Libera Folio pri tiu temo vere gravaj kaj vekaj de la estraroj ĝenerale. Do jes, tio funkcias parte kiel propagando, parte kiel starigo de grava cerbumado.

6 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Mi mi
Mi mi
2020-03-23 17:15

Kiel organizo kiu ne scias kiom da anoj havas (ĉar koni tion utila nur por nombromasturbado), scias ĉu kreskas aŭ malkreskas?

Sebastiano
Sebastiano
2020-03-27 0:17
Respondo al  Mi mi

Kien malaperis la restaj 23.093 membroj, kiujn TEJO indikis siatempe al EU-instancoj?

kjhkjh¡ kljh
kjhkjh¡ kljh
2020-03-27 18:44
Respondo al  Sebastiano

Iu miksis la signifon de ”mi iam audis pri TEJO” kaj ”mi estas ano de TEJO”

Kvereligonto
Kvereligonto
2020-03-27 21:01
Respondo al  kjhkjh¡ kljh

Iu miksis la demandon ”Kiom da membroj vi havas?” kaj ”Kiom da membroj vi bezonas indiki por ricevi de ni dikplenajn monsubvenciojn?”

Hejmano
2020-03-26 12:36

Ĉu signifias, ke la asocia Esperantujo estas juniĝanta?

Hejmano
2020-03-26 12:37

Ĉu Libera Folio ŝanĝis sian skribostilon? Ŝajnas.
Mi persone preferis la antauxan skribostilon!