Nova malrekordo: UEA plu ŝrumpas

En 2019 UEA havis entute 4.162 individuajn membrojn. Tio estas nova malrekordo: neniam post la krizo de la 1930-aj jaroj, kiam UEA disfalis en du konkurantajn organizaĵojn, la asocio havis tiel malmultajn membrojn. Tamen laŭ la estraro la ”nova kotizsistemo estis pozitiva por UEA”.

Post trijara stabiliĝo je historie malalta nivelo, la membronombro de UEA denove falas. Neniam en la postmilita historio de la asocio UEA havis tiel malmultajn individuajn membrojn. De 4.581 en la jaro 2018 la nombro de individuaj membroj en 2019 falis al 4.162, do je 419 personoj. Tio egalas al malkresko de 9,1 procentoj.

Fondaĵo Canuto en 2019 membrigis 481 personojn, kio estas 35 pli ol en la antaŭa jaro. La fondaĵo Canuto estas mono donacita al UEA por membrigi nepagipovajn esperantistojn, do oni povas supozi, ke la 60-procenta kresko de la membraro en Afriko (de 145 al 234) parte konsistas el personoj, kies kotizon pagis la fondaĵo. Tamen la prezo de reta membreco por malriĉaj landoj nun estas nur 2 eŭroj jare, kio supozeble povis logi iom da novaj membroj tie.

La falon de la suma membronombro la estraro en la gazetara komuniko klarigas per la malgrandeco de la Universala Kongreso en Lahtio, kiu havis nur 904 aliĝintojn. Neniu UK en Eŭropo post la dua mondmilito havis tiel malmultajn partoprenantojn.

Tamen la fakto ke la Universala Kongreso en iu jaro estas malpli granda ol en la antaŭa jaro, ne aŭtomate signifas, ke estos malpli da individuaj membroj. Ekzemple la kongreso en Bonaero en 2014 havis nur 706 aliĝintojn, sed en tiu jaro la membronombro kreskis.

Se oni kalkulas ankaŭ la membrojn de aliĝintaj landaj asocioj, la tuta membraro de UEA en 2019 estis 12.779. Tio signifas falon de 327 kompare kun la antaŭa jaro. Do, efektive la membraro de la landaj asocioj eĉ kreskis je 92, dum la kvanto de individuaj membroj de UEA malkreskis je 419.

La gazetara komuniko de UEA tute ne mencias la suman nombron de la TEJO-aĝaj membroj, do oni facile povus suspekti, ke ĝi same plu ŝrumpis. La haveblaj ciferoj tamen indikas, ke ĝi eble restis relative stabila. En 2018 estis 549 TEJO-aĝaj individuaj membroj, el kiuj 486 en kategorioj similaj al la nuna baza membreco. En 2019 estis 482 TEJO-aĝaj membroj en la kategorio “baza membro”.

Ni petis la prezidanton de TEJO, Joop Kiefte, komenti la ŝrumpantan membronombron de UEA. Laŭ li la membronombro ne tre gravas:

Joop Kiefte.

– La malkresko ironie estas rezulto de ege pozitiva disvolviĝo, nome la interreto. La historiaj funkcioj de UEA nun estas plene kovrataj per simpla interreto-uzo, kaj ni bezonas tempon por trovi novajn manierojn por fari membrecon alloga ĉe la esperantistaro. La sola gravega funkcio de UEA kaj TEJO kiu restas kaj ne estas plenumata pli bone per interreto estas internacia reprezento, por kiu ĝuste ni devas adapti kiel ni traktas membrokvantojn, ĉar por internacia reprezento oni atendas ke membrokvanto respegulas reprezentatojn.

Laŭ li ne indas, ke Libera Folio raportu pri la membronombroj de Esperanto-organizaĵoj, ĉar tio nur kaŭzas problemojn.

– La antaŭa membrokvanto-artikolo de Libera Folio kaŭzis ke plendo venis al EU baze de la artikolo, kiun ni feliĉe sukcesis kontraŭi sed kiu serioze uzis nian tempon, kiu estas pli bone uzata por aferoj kiuj antaŭenigas Esperanto-pozitivajn aferojn.

Joop Kiefte asertas, ke li eĉ mem ne konas la kvanton de TEJO-aĝaj membroj-abonantoj.

Libera Folio: Ĉu ne vi kiel prezidanto de TEJO devus koni la kvanton de pagantaj membroj?

– Kiucele ekzakte?

Vi ne opinias tion grava informo?

– Denove, kiucele ekzakte? Mi laboras pri la aferoj kiuj gravas por la fakta plenumo de la celoj de TEJO. Masturbi pri kvantoj ne estas parto de tio.

Laŭ la vicprezidanto de UEA, Fernando Maia, la kvanto de TEJO-aĝaj individuaj membroj de UEA fakte kreskis en 2019. Li tamen ne volas diri la precizan nombron.

Fernando Maia. (Foto: Anna Striganova, revuo Esperanto)

– La ne-mencio de la tuta TEJO-membronombro ligita al UEA en la komuniko ne estis intenca. Ne ekzistis subintencoj en tio, simple okazis, ke mi preteratentis tiun menciindaĵon meze de la laborado. Por tiu specifa demando, mi povas informi, ke la rezulto de 2019 por TEJO-aĝuloj ligitaj al UEA kiel individuaj membroj superis tiujn de 2018, 2017 kaj 2016.

Tio signifus, ke TEJO havas almenaŭ 550 individuajn membrojn. Maia atentigas, ke TEJO nun aldone kalkulas inter siaj membroj ankaŭ la membrojn de fakaj asocioj kaj ”junajn amikojn de Esperanto”, kiuj skribis sian nomon en reta formularo. Tamen la nombro de tiaj homoj estas konata al neniu, laŭ Joop Kiefte pro problemo en la koncerna retejo.

Laŭ la gazetara komuniko de UEA, la reformo de la kotiza sistemo kaŭzis, ke spite al la falinta membronombro la asocio en 2019 fakte ricevis pli da kotizaj enspezoj ol en 2018. Ekde 2019 la UEA la kotizo de membro-abonanto en riĉaj landoj estas 74 eŭroj, kaj eĉ por nura reta membreco loĝantoj de riĉaj landoj pagas 44 eŭrojn jare.

Laŭ la komuniko UEA dum 2019 faris ”milojn da kontaktoj” por varbi novajn membrojn, interalie mesaĝante al eksmembroj, ĉeestante en gravaj Esperanto-eventoj kaj laborante per retaj platformoj.

– Ni ankoraŭ mezuras la rezultojn. Kion mi povas anticipi estas ke la varblaboroj ĉe Amikumu estis aparte utilaj por revenigi al la statistikoj de UEA landojn, kiuj historie ne havis membrojn, kiel okazis ekzemple kun Trinidado, diras Fernando Maia.

Libera Folio petis komenton ankaŭ de tri antaŭaj prezidantoj de UEA. Respondis Renato Corsetti kaj Probal Dasgupta.

Renato Corsetti. Foto: Aleks Andre CC-BY-SA-4.0

Laŭ Renato Corsetti pri la ŝrumpo de UEA kulpas la gvidantoj de la asocio, sed ankaŭ la ĉiam pli granda superrego de la angla lingvo en la mondo:

– De hieraŭ vespere, kiam mi legis la gazetaran komunikon, amaso da prem-sonĝoj premas min, ĉefe, kiam mi estas veka kaj ne sonĝas. Mi ĵus legis, ke en 1948 UEA havis entute 17.707 membroj kaj, ke pro la agado de Lapenna kaj liaj samtempuloj en la posta jardeko, ĝi atingis 32.202 en 1966. Simpla komparo kun la nunaj 12.779 montras, ke ĉiuj prezidantoj, estraranoj kaj ĝeneralaj direktoroj de tiam ĝis nun devus fari kolektivan ritan memmortigon kun la lastaj vortoj ”En la mondo mortis nova sento”. Fakte per mikso de retoriko pri imagitaj triumfoj kaj manko de adaptiĝo al la ŝanĝiĝanta mondo ni sukcesis malgrandigi UEA-n ĝis nerekoneblo.

Por fortigi UEA-n laŭ li unue necesus fortigi la landajn asociojn.

– Iri la malan vojon, kiel oni konstatas, ne portas nin malproksimen.

Probal Dasgupta. Foto: Ziko M Sikosek. CC BY-SA 3.0

Probal Dasgupta dividas la Esperantan mondon en ”birdoplimultaj landoj”, kun ĉefe malnovaj esperantistoj, kaj ”ovoplimultaj landoj”, kie pli multas la komencantoj.

– Mi hazarde loĝas en ovplimulta lando. Al mi ŝajnas ke la bildo de Esperanto en la ĵusaj jaroj transiris de draste negativa stato al relative akceptebla. Pli frue estis nepenseble ke iu universitato serioze traktu la proponon enkonduki Esperanto-kurson ian ajn. Hodiaŭ okazas ke nove lanĉita universitato aktive varbas instruiston por funkciigi tian kurson kaj tiamaniere avangardi.

Laŭ li, la komencantoj malmulton gajnas per aliĝo al UEA, al ili pli utilas retaj kontaktoj kaj servoj kiel Amikumu.

– Tial la statistiko pri individuaj membroj de UEA ja ne indikas ion pri la kresko de la nombro de ovoj kaj pri la pliheliĝo de la kultura pejzaĝo kiun respegulas tiu kresko.

Probal Dasgupta konsentas pri la analizo de UEA, laŭ kiu grave kontribuis al la malalta membronombro la nemultnombreco de la Universala Kongreso en Lahtio.

– Laŭ mi, efikon mulditan de tiaj tre specifaj kialoj oni prefere ne legu kiel indikon pri ĝenerala malsukceso de la novaj membrecotarifoj. La revuo mem kaj ĝia reta suplemento bone fartas almenaŭ ĉe la lega publiko en mia lando. La plimulto de la junaj komencantoj kaj progresintoj en Barato interparolas en vacapa grupo. Tie oni ofte afiŝas por atentigi pri specifaj tekstoj aperintaj en la revuo plus kromrevuo. La legantoj aktive reagas al ili; iuj barataj “ovoj” kontribuas al la facila tekstejo. Mi legas tiun fakton kiel pozitivan.

15 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Ĵajro
Ĵajro
2020-03-07 15:24

“Por fortigi UEA-n laŭ li unue necesus fortigi la landajn asociojn.”

Kiam esp-istoj vekiĝos por reala mondo? UEA bezonas sponsorojn kaj financapogantojn. Esperantaj organizoj bezonas apogon de monprofitaj organizoj faritaj de Esp-istoj al ĝenerala publiko! Por amo de Eo kaj al revo de Zamenhof, vekiĝu vi ĉiuj! Esp-istoj bezonas kuniĝi por labori, ne por frivolaj kunsidoj!

Hejmano
2020-03-08 10:46
Respondo al  Ĵajro

UEA bezonas esperantistigi la “alimondistojn”. Ili estas laux mi esperantistigeblaj.

roland schnell
2020-03-08 20:27
Respondo al  Ĵajro

Sponsoroj? Financapogantoj? Bela revo. De kie ili venu? Oni devus prezenti sukceson al ili aux almenaux la promeson de sukcso. Alternative la batalon por inda afero. La kutime menciitaj organizoj kiel Greenpeace funkcias laux cxi tio modelo kaj tial ili ricevas donacojn. La temoj kaj agadoj de Esperantistoj ne malfermas monujojn.

Mitg
Mitg
2020-03-07 17:13

Prezidanto de organizo ne prizorgas pri la kvanto de anoj de ŝia organizo…

Ĉu tio estas prezidanto aŭ zeloto?

Jens Stengaard Larsen
2020-03-08 17:23

Joop Kiefte trafas gravan kaj pravan punkton kiam li demandas “Kiucele ekzakte?”, ĉar la membronombro de la Esperantoorganizoj neniam dependis ĉefe de la agado de la aktivuloj. Bona ekzemplo estas Danio komence de la 30-aj jaroj, kiam en unu sola jaro la membronombro duobliĝis. Kiun geniaĵon do faris la tiama gvidantaro de la tiama CDEL (Centra Dana Esperantista Ligo) por atingi tiel spektaklan rezulton?

Absolute nenion eksterordinaran! Multegaj homoj havis kaj ankaŭ nuntempe havas simpation al Esperanto, sed tio kio instigis homojn ne nur havi tiun simpation private, sed ankaŭ esprimi ĝin publike, estis la potenctranspreno de Hitler en Germanio. Oni ĝenerale sciis ke la Nazioj malamas ĉion internacian, do Esperanto estis bona kontraŭNazia esprimilo (kaj perfekta se oni volis ne tro politikecan esprimon). CDEL tute ne estis aparte modela organizo (kontraste al la Sveda, kiom mi scias). Dum la 1920aj jaroj CDEL eĉ ne sukcesis aperigi propran revuon, kaj inter la gvidantoj la tutan tempon estis gigantaj personaj problemoj, kiuj kulminis nur komence de la 1960-aj jaroj. Malgraŭ tio la asocio kreskegis, tute ignorante la duan mondmiliton (tre milda en Danio kompare al aliaj landoj, tamen) kaj kulminante en 1959!

Jens Stengaard Larsen
2020-03-08 17:33

Por kompreni la evoluon necesas ankaŭ memori ke dum la pliparto de la 20-a jarcento Britio estis la plej grava amiko kaj protektanto de la Esperantomovado. Malgraŭ ke la Angla el ĉiuj naciaj lingvoj evidente perdus relative plej multe da internacia graveco se la Esperantomovado atingus sian celon, Esperanto neniam estis persekutata en iu Anglalingva lando. Neniu Esperantisto en Anglalingva lando iam spertis pro sia Esperantisteco ion similan al la Sovetaj ekzekutoj, la Germanaj enkoncentrejigoj, la Portugalaj asoci-dissolvoj aŭ eĉ tiel relative modestan ĉikanon kiel la Francan malpermeson de Esperanto-instruado en publikaj lernejoj komence de la 20-aj jaroj. La Esperanta kaj Anglosfera kulturoj estis konkurantoj, sed konkuradis amike. Nur kun la ĉiam pli vasta bona scio de la Angla kiel dua lingvo la Esperantomovado komencis senti premon.

Kaj tial ĝi tiam devis fari 180-gradan turnon. Ĝis tiam ĉiam plej gravis la universaleco: la deziro de mondpaco per unueco. Nun rapide altrudis sin la graveco de la diverseco: la deziro de monda libereco per reciproka agnosko de malsamecoj. Kaj tio estas diable malfacila. Kiu post Lapenna entute provis konfrontiĝi kun la kontrastaj postuloj de unueco kontraŭ diverseco?

Dieter Rooke
2020-03-08 19:14

BV. respondi la lastan demandon de Jens

Sebastiano
Sebastiano
2020-03-09 18:00

Ĉu vi povus nomi almenaŭ du okazojn, en kiuj Esperantistoj spertis germanan enkoncentrejigon pro sia Esperantisteco? Mi estas scivola.

Bertilo Wennergren
2020-03-09 21:41
Respondo al  Historiŝatanto

La unuaj du el tiuj tri tekstoj nenion ajn diras pri koncentrejo. La tria ja parolas pri enkoncentrejigo, sed laŭ la teksto tion kaŭzis aktivado en la rezista movado, ne Esperanta agado.

Dieter Rooke
2020-03-11 14:09
Respondo al  Bertilo Wennergren

Kara Bertilo , la unuaj du el tri tekstoj tute klare ion diras pri koncentrejoj. E-isto Metzger ech estis senkapigita…E-istoj aktivis kaj en rezista movado – kaj movado de fashistoj. En hispana civila milito ili trovighas en du malamikaj tendaroj.En unua mondmilito E-isto same buchis sin reciproke- kiel nuntempe jaro 2020 en moderna epoko ili apartenas al diversaj militistaj aliancoj.

Sebastiano
Sebastiano
2020-03-13 0:53
Respondo al  Dieter Rooke

S-ro Rooke, bv. citi tiujn pecojn, kiuj laŭ via aserto »tute klare ion diras pri koncentrejoj.« Mi ne trovis ilin.

Pastro Metzger (en kies paroĥo mi vivis dum kelkaj jaroj) estis senkapigita en malliberejo (kiu troviĝas en mia loĝurbo), sed li laŭ mia scio ne estis enkoncentrejigita.

Georges Salan, pri kiu parolas la tria teksto, estis en pluraj germanaj koncentrejoj, sed ne pro sia esperantisteco, sed pro sia laboro en la franca rezistomovado.

Mi ripetas mian peton al ›Jes jen Jens‹ kaj al ĉiu alia, nomi almenaŭ du okazojn, en kiuj Esperantistoj spertis germanan enkoncentrejigon pro sia Esperantisteco.

Kvankam la kredo, ke tiaj okazoj ekzistis, ŝajne regas en la E-komunumo, mi ĝis nun ne konas tiajn okazojn. Multaj esperantistoj kontraŭis la nacian socialismon kaj pro tio ne malmultaj estis enkoncentrejigitaj, sed laŭ mia scio ne pro sia esperantisteco. Tial mi petas, nomu almenaŭ du kontraŭekzemplojn.

roland schnell
2020-03-14 7:33
Respondo al  Sebastiano

Dankon por la mencio de Max Josef Metzger. Li vere estis esperantisto kaj partoprenis la kongreson (UK) en Hago 1920, do akurate antaŭ 100 jaroj. En Graz li instruis Esperanton al gejunuloj per la “Katholische Jugendzeitung” [esperanto.berlin/onklo-max-instruas/] kaj poste li invitis esperantistojn por ferii en Meitingen.
La teksto , kiu estis la bazo de lia kondamno al morto, temas pri la strukturigo de “nova germanio” post la milito. Eĉ la germana versio estas malfacile trovebla: [esperanto.berlin/max-josef-metzger/memorandum-metzger-1943]
Li celis al socio, kiu eble estas konforma kun certaj ideoj de E-D-E aŭ EEU, kiuj kutime nek konas, nek mencias la pli fruajn ideojn. Metzger celis al demokratio, socia egaleco, interkompreniĝo kaj senarmigo, ekumeno. La politika karaktero de la manifesto estis la kialo por la kondamno al mortpuno.
Estas menciinde, ke la verdikto restis valida dum jardekoj kaj eĉ Esperantistoj taksis lin ordinaran krimulon kaj frenezulon.

Marcos Zlóv Zlotovich
Marcos Zlóv Zlotovich
2020-03-10 18:48

Esperantujo maljuniĝas, sed mi certas, ke ĝi rejuniĝos. La krizo estas enorma, simila al tiu (al la mankopiistoj!) en la epoko de la apero de la preso. La fervoro, la idealismo kaj la amo en la koro de la juneco en venontaj junularoj ne formortis, kaj reaperos. Asocioj pereos, esperantistaroj ankaŭ, sed alvenos multaj novaj! Sed ne sinkos ĉefe/nur tiuj, kiuj adaptiĝos al la nuntempa kaj estonta mondo kaj, precipe, tiuj, kiuj restos memfidaj esperantistoj kaj fidelaj al (la interna ideo de) Esperanto. Brakumojn, M. Zlóv.

simonet.noel
simonet.noel
2020-03-13 23:03

”Fakte per mikso de retoriko pri imagitaj triumfoj” poviĝas grande konstati la manko de sento kaj adaptiĝo al l’akuzativo. El tre ŝanĝiĝanta mondo ĝis tre severa malgrandigo de Uea, ĉiu stranga supersigno puŝas al mem lingva nerekoneblo.