UEA kaŝas informojn pri siaj fondaĵoj

UEA ĵus dissendis gazetaran komunikon kun la titolo ”2019: nova rekordo ĉe donacoj por UEA”. Efektive tamen la suma kvanto de donacoj al la asocio ŝrumpis, sed ial la estraro ne raportis  pri la fondaĵoj. Ĝenerale ne klaras, kion UEA faras per siaj fondaĵoj, ĉar la komitato ne plu ricevas informojn pri tio.

En sia gazetara komuniko pri asertata donacrekordo UEA elektis listigi nur la donacojn al la ĝenerala kaso de la asocio. Tamen la plej granda parto de la donacoj al UEA estas destinita por specifaj celoj, nome fondaĵoj kaj diversaj kampanjoj, kaj tial tute ne pasas tra la ĝenerala kaso.

Ekzemple en 2019, laŭ informoj publikigitaj en la rubriko Oficiala Informilo de la revuo Esperanto, UEA ricevis donace 54.577 eŭrojn. El tio nur 14.855 eŭroj trafis en la ĝeneralan kason, sed ĝuste pri tiu sumo UEA elektas fanfaroni kiel pri “rekordo”.

Efektive kreskis la sumo de donacoj al la ĝenerala kaso, kompare kun la du antaŭaj jaroj. La gazetara komuniko ne mencias, ke en tiuj jaroj venis multe pli da donacoj kun specife indikita celo.

La suma kvanto de la donacoj en tiuj jaroj, laŭ informoj aperintaj en Oficiala Informilo, estis almenaŭ 68.923 eŭroj en la jaro 2018, kaj almenaŭ 57.102 eŭroj en la jaro 2017. Do en ambaŭ jaroj la sumo de la donacoj estis klare pli alta ol en la “rekorda” 2019.

En la gazetara komuniko UEA raportas ankaŭ, ke en la jaro 2012 la ĝenerala kaso de la asocio ricevis donace nur 1.446 eŭrojn. Tamen en la sama jaro la ĝeneralan kapitalon de la asocio trafis pliaj 125.000 eŭroj, kiujn ĉefe konsistigis la heredaĵo de Adriana Middelkoop.

El aldonaj 50.000 eŭroj de la sama heredaĵo oni formis specialan fondaĵon por la Amsterdama katedro pri interlingvistiko kaj Esperanto.

Se rigardi la unuopajn fondaĵojn, al kiuj UEA kolektas donacojn, oni povas konstati, ke ekzemple fondaĵo Canuto, kies celo estas helpi aktivajn esperantistojn en ekonomie malfortaj landoj membriĝi al la asocio, en 2019 ne estis aparte vigle subtenata. Kompare kun la bela sumo 10.559 eŭroj en 2018, en la pasinta jaro fondaĵo Canuto ricevis nur 4.363 eŭrojn.

Por la konto Informado la asocio, laŭ ciferoj aperintaj en Oficiala Informilo, en 2019 ricevis sume 1.984 eŭrojn. La tuta sumo estis celita por informado dum la pola rokfestivalo, pri kiu Libera Folio raportis. En la antaŭa jaro la sama konto ricevis donace 4.762 eŭrojn.

Multe malkreskis ankaŭ la sumo de la donacoj por la Amsterdama katedro pri interlingvistiko kaj Esperanto, kiun UEA plu subvencias. La sumo de la donacoj en 2019 estis proksimume 11.000 eŭroj, dum en la antaŭaj du jaroj la katedro ricevis sume 49.000 eŭrojn. La ĉefaj donacintoj tiam estis Esperanto Nederland  kaj Esperantic Studies Foundation. (La Oficiala Informilo ne detalis, kiom el la sumo estis donita en 2017 kaj kiom en 2018.)

Se detali ankaŭ pozitivajn atingojn, la konto Afriko en la jaro 2019 ricevis entute 9.100 eŭrojn, preskaŭ duoble pli ol en 2018, kiam la sumo estis 4.864 eŭroj. Tiu tamen estis preskaŭ la sola konto, en kiu la sumo de la donacoj en la “rekorda jaro” 2019 efektive estis klare pli alta ol en 2018.

Ne estas tute facile sekvi la financojn de la fondusoj de UEA. Jam meze de la 1990-aj la komitato decidis, ke pri la fondaĵoj estu faritaj apartaj spezokontoj kaj buĝetoj por aprobo de la komitato, konforme al la Ĝenerala regularo de UEA. Tamen de kelkaj jaroj la komitato ne plu ricevas detalajn informojn pri la spezoj de la fondaĵoj.

Lastfoje la estraro prezentis la kutiman dokumenton pri la efektivaj enspezoj kaj elspezoj de la fondaĵoj en julio 2017, tuj antaŭ la kunsido de la komitato de la asocio en la UK en Seulo. La dokumento Spezoj de UEA-fondaĵoj montras la efektiviĝintajn en- kaj elspezojn ĝis 2016, kaj buĝetojn de la fondaĵoj por la jaroj 2017 kaj 2018. La komitato de UEA en Seulo cetere rifuzis la proponitan buĝeton de la asocio.

En 2018 la estraro donis al la komitato informojn pri la ekonomio de la fondusoj en nova formo. La dokumento denove estis prezentita en la lasta momento antaŭ la kunsido de la komitato, ĉi-foje la 23-an de julio.

En la novstila dokumento kun la titolo Fondaĵoj – buĝeto 2018 la komitatanoj povis legi, ke ”kunlige kun la streboj plisanigi la financojn de UEA, la Estraro decidis ŝanĝi la prezenton de la buĝeto de la fondaĵoj por videbligi ilian rilaton al la Strategia Laborplano kaj ĝiaj kvar ĉefaj agadkampoj”.

Tamen, spite la novan aranĝon, la dokumento efektive prezentas neniajn novajn informojn pri la en- kaj elspezoj de la fondaĵoj de UEA. Same kiel unu jaron pli frue, eblas legi la efektivan rezulton de la jaro 2016, sed nur buĝetojn por 2017-2018. Mankis propono de buĝeto por la jaro 2019.

En la UK en Lahtio en julio 2019 la komitato jam tute ne ricevis ajnajn dokumentojn pri la spezoj aŭ financa stato de la fondaĵoj. Tio signifas, ke la fondaĵoj dum pluraj jaroj efektive estas uzataj sen la aprobo de la komitato, kio laŭ la ĝenerala regularo ne estas permesita.

Efektive neniam dum la tuta oficperiodo de Martin Schäffer kiel ĝenerala direktoro de UEA la komitato ricevis informojn pri la spezoj de la fondaĵoj de UEA. Dum la komitata kunsido en Lahtio komitatano Renato Corsetti, antaŭa prezidanto de UEA, atentigis pri la manko de la fondaĵaj buĝetoj, sed senrezulte.

En la ĵusa gazetara komuniko pri “rekordaj” donacoj al UEA la estraro denove decidis tute forgesi pri la fondaĵoj de la asocio. Supozeble tio estas sekvo de la strebado ”prezenti pli aktivan kaj entuziasmiga bildon pri UEA”, kio laŭ la dokumento ”Fondaĵoj – buĝeto 2018” estas ”ŝlosila por la kreskigo de nia membraro kaj la varbado de pliaj donacoj”.

Ĉu la kreskigo de la membraro dum la jaro 2019 sukcesis, ni tamen ne scias. Ankaŭ pri tio neniaj ciferoj ĝis nun estis publikigitaj, kvankam en antaŭaj jaroj oni regule raportis pri la evoluo de la membronombro dum la tuta jaro.

10 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Verulo
Verulo
2020-02-26 9:02

Estimata Libera Folio,

Bonvolu konfesi rekte kaj honeste ke vi volas morton de UEA.
Ĝi estas sekreto por neniu plu nun.

Sincere al vi,

Dankon.

Daniel
Daniel
2020-02-26 12:01
Respondo al  Verulo

Kritiki ian malbonon en UEA ne nepre egalvaloras deziri ke ĝi malaperu, sed pli verŝajne ke ĝi pliboniĝu. Kiuj strebas kaŝi la veron pri la malbona farto de UEA, aŭ silenti ĝin, estas tiuj kiuj faras pli por helpi ĝian malaperon.

Verulo
Verulo
2020-02-26 12:41
Respondo al  Daniel

Nu, kutimaj esperantistoj ne komprenas duagradan humuron. Ne gravas.
Mi tamen esperis ke la “ĝentilecaj formulaĵoj” helpus kompreni…

Plisincere, mi ja scias ke Libera Folio ne volas morton de UEA, eĉ kvankam ĝi definitive ne helpas konstrui belegan bildon de ĝi, tamen ja endas konsideri ke la kelkfoje skandalstilaj titoloj de ĝiaj artikoloj jam farigis kaj daŭre farigas ŝercajn onidirojn.
Iu memeo eĉ ŝerce akuzis LF spioni komitatkunsidojn de TEJO.
Mi simple daŭrigis tiuvojen.

Kaj por respondi al via mesaĝo, mi ja dubas ĉu iuj kiuj provu kaŝi/silenti la veron vere malhelpus al UEA nunepoke, pro tio ke LF ĝuste bone zorgas pri malkaŝi ĉiujn malkaŝindaĵojn laŭeble.
Krome, antaŭ apero de la LF-artikoloj, UEA jam havis problemojn, kaj nun daŭre havas (kaj verŝajne pli kaj pli…), mi ne certas ke tiuj artikoloj vere utilas por pliboniĝo.

Aliflanke, kaj pri tio mi esperas ke la teamo de LF konscias, tiajn artikolojn multe ŝatas la Esperanta Civito, kiu (almenaŭ sinkonsidere) pli serioze deziras morton de UEA…

Miko de Amsterdamo
Miko de Amsterdamo
2020-02-27 21:28
Respondo al  Verulo

Fek al tiu “Civito.” La vero mem jam sufiĉe valoras.

Verulo
Verulo
2020-02-28 2:08
Respondo al  Miko de Amsterdamo

“Tiu Civito” bedaŭrinde ne multe zorgas pri tio kaj emas konstrui sian veron

Hejmano
2020-02-27 22:39

Libera Folio estos la “Washington Post” de Esperantujo, kiam temos pri “watergate” de UEA :).

Sebastiano
Sebastiano
2020-02-29 11:02

»Dum la komitata kunsido en Lahtio komitatano Renato Corsetti, antaŭ prezidanto de UEA, atentigis pri la manko de la fondaĵaj buĝetoj, sed senrezulte.«

Kiujn eblecojn, devigi la estraron, havas la komitato? Se la estraro vere agis kontraŭ la Ĝenerala regularo, tio devus kaŭzi sankciojn. Kiujn paragrafojn de la Ĝenerala regularo la estraro malatentis laŭ opinio de LF?

Kalle Kniivilä
2020-02-29 11:09
Respondo al  Sebastiano

Ĝenerala regularo, artikolo 13, specife 13:2.
https://uea.org/teko/regularoj/ghenerala_regularo#a13

Ĉar la komitato ne ricevis spezokontojn kaj buĝetojn de la fondaĵoj, ĝi ankaŭ ne povis aprobi ajnajn elspezojn el la fondaĵoj.

Sebastiano
Sebastiano
2020-02-29 16:01
Respondo al  Kalle Kniivilä

Dankon! – La Ĝen. reg. estas klara en tiu punkto. Ĉu vi scias, kial la komitato ne sankciis la estraron ĉi-afere?

Kalle Kniivilä
2020-02-29 16:02
Respondo al  Sebastiano

Tion vi devas demandi al la komitato.