La Komitato de UEA malakceptis la buĝeton

La Estraro volas tranĉi la salajrojn de la oficistoj de UEA venontjare, sed neniu decido pri buĝeto 2018 estis farita. Same oni ne decidis pri nova kotiza sistemo, nek pri nova strategia plano. Tiaj estas la nerezultoj de la dua komitata kunsido en Seulo.

Komuna fotado de kongresanoj.

La Komitato de UEA, kiu havis sian duan kunsidon vendrede matene la 28-an de julio en Seulo, ne akceptis la buĝeton proponitan de la Estraro. Anstataŭe oni komisiis al la Estraro reprepari ĝin ĝis la fino de oktobro kaj prezenti poste por reta voĉdonado.

Eĉ se la Komitato estus preta akcepti la buĝeton, ĝi ne povus sekve fari tion, se kontrolo de la kvorumo estus postulata, ĉar granda parto de la komitatanoj devis antaŭ la fino de la kunsido foriri al alia kunsido, pri korea unuiĝo, kiu posttagmeze okazis en la Korea parlamentejo. Kiam la kvorumo estis kontrolita post la decido resendi la buĝeton al la Estraro, montriĝis ke restis en la ejo nur 25 komitatanoj, dum 31 estus bezonataj por kvorumo.

La kritikoj rilate la buĝeton temis interalie pri la mono rezervita por la salajroj de la oficistoj. La buĝetpropono enhavas 10-procentan redukton ĉe tiu punkto. Akcepto de la redukto necesigus aŭ malaltigon de la salajroj aŭ malpliigon de la laborfortoj en la oficejo.

Eventuale parton el la laboro, kiun nun faras pagataj oficistoj, la nova ĝenerala direktoro Veronika Poór planas farigi per volontulaj fortoj, laŭ ŝia sufiĉe obskura klarigo pri la uzo de subvencia mono.

Ekzemple ĉi-jare parto el la laboroj por la Jarlibro estas farita de volontuloj, por kio estas ricevita subvencio el iu eŭropa subvencifonto. La Jarlibro cetere ĝis nun ne aperis. Post la ekspliko de Veronika Poór pri la uzo de subvencioj multaj komitatanoj flustris, ke ili ne komprenas pri kio temas.

Al la demando, ĉu estis ricevita kiel subvencio la sumo de 90.000 eŭroj, buĝetita por la nuna jaro, venis nenia klarigo aldone al pli frua informo de Mark Fettes, laŭ kiu estis ricevitaj 20.000 eŭroj.

Komitatano Osmo Buller kontraŭis la proponon de la Estraro investi pli da mono en dungo de oficistoj en aliaj landoj kaj samtempe tranĉi ĉe la salajroj de la stabo en Roterdamo. Krome li proponis jam pli frue, en la komitata forumo pri kunordigo, ke oni reduktu la buĝeteron de movada evoluigo de 30.000 eŭroj al 20.000.

Fakte, la teksta klarigo de la buĝetpropono diras, ke “Subvencioj kovros kostojn precipe sub Aliaj Oficejoj kaj Movada Evoluigo”. Tamen tiam necesus aparte difini, ke se ne venos tiuj subvencioj, tiuj eroj de la buĝeto restu neplenumitaj.

Krome kiel buĝetero kie eblas redukti kostojn estis menciita ankaŭ la presado kaj sendado de la revuo Esperanto, por kiuj oni buĝetis 51.000 eŭrojn.

La Komitato ankaŭ ne akceptis ion novan pri membrokategorioj, kvankam la ideo pri reta membreco estas jam diskutata de du jaroj. Ankaŭ pri tio la Estraro estis komisiita fari proponon ĝis la fino de oktobro. La decido pri novaj membrokategorioj kaj ties kotizoj evidente havas influon ankaŭ al la buĝeto, do necesus trakti ilin kune.

La Komitato tamen nomumis novan elektokomision kaj akceptis ŝanĝojn en elekta regularo, tiel ke la elektoj povos okazi pli rapide. Ne plu necesas kandidatigo 120 tagojn antaŭ la kunsido, sed nur 60 tagojn. Krome la membroj de la elektokomisiono ne plu rajtos mem  kandidati.

Per sekreta voĉdono al la elektokomisiono estis elektitaj Guy Matte (34 voĉoj por, neniu kontraŭ kaj du sindetenoj), Ileana Schrøder (28 por, 1 kontraŭ kaj 7 sindetenoj), Michael Boris Mandirola (28 por, 6 kontraŭ, 2 sindetenoj) kaj Didi Weidmann (22 por, 5 kontraŭ kaj 9 sindetenoj).

Inter la komisionanoj Weidmann planas mem kandidatiĝi por la estonta estraro kaj se tiel okazos, li devos laŭ la nova regularo tiam forlasi sian postenon en la komisiono.

La regularo postulas ke estu minimume tri membroj en la elektokomisiono, do la nun elektita komisiono povas funkcii eĉ se unu el ĝiaj membroj demisios.

Multaj komitatanoj estis sufiĉe malkontentaj pri la kunveno, interalie ĉar mankis kelkaj raportoj komence de la kunsido pro paneo de kopimaŝino vendrede matene. Ekzemple Francesco Maurelli nomis la komitatajn procedurojn “manipulado de faktoj kaj homoj” kaj krome li proponis renomi la komitatajn forumojn, kiuj principe povus kaj devus fari proponojn por la Komitato, al cerboŝtormaj kafumadoj, ĉar praktike ne venis proponoj, nur ideoj ne aparte bone formulitaj.

La tikla demando pri la rilatoj inter UEA kaj TEJO estis traktita mallonge, ĉar la laborgrupo kiu devis solvi la konflikton inter la du organizoj, kunvenis dum UK kaj trovis solvon al kelkaj sed ne ĉiuj problemoj.

Laŭ la prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola, parto de la problemoj estas “nesolvebla”. Tamen la laborgrupo fokusiĝis al solvoj kaj ne al problemoj. La klarigo, kvankam mallonga kaj nebula, ŝajnis kontentigi la komitatanojn, ĉar ne aperis ajna diskuto pri rilatoj inter UEA kaj TEJO.

Ankaŭ la novan strategian planon la Komitato traktos rete, ĉar dum la kongreso mankis tempo por tio. Krome mankis eĉ propono pri la plano, kvankam ĝi estis pli frue promesita de la Estraro.

En la unua kunsido estis elektita komisiono pri kongresa rezolucio, sed ĝi ne sukcesis ĝustatempe kunveni kaj trakti la rezolucion. La rezolucia propono aperis nur komence de la komitata kunsido kaj estis kaj enhave kaj lingve malklara. Ĉar la Komitato sekve ne povis decidi pri la rezolucio, ĝia fina akcepto estis lasita al Estraro de UEA.

Jukka Pietiläinen

10 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Roland Schnell
2017-07-28 16:25

Similas al infanĝardene, sed ne al grava internacia organizio. Estas bone, ke nur malmultaj eksteruloj komprenas Esperanton.

Sola Malsamideano
2017-07-30 22:32
Respondo al  Roland Schnell

Ankaux estas bone ke nur malmultaj eksterteruloj konas la homaron.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2017-07-28 18:23

Malakcepto de la buĝeto estas grava riproĉo al la estraro kiu proponis ĝin. La estraro devus demandi sin, ĉu la komitato ankoraŭ havas fidon en ĝi.

Lee Miller
Lee Miller
2017-07-28 18:38
Respondo al  Yves Bellefeuille

La estraro ne devus demandi sin; ili jam havas la respondon.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2017-07-28 18:50
Respondo al  Yves Bellefeuille

… Kaj la komitatanoj kiuj preferis sociumi en la korea parlamento anstataŭ kunsidi devus demandi sin ĉu ili vere volas esti komitatanoj.

Sola Malsamideano
2017-07-28 20:15

Cxu kliri nun?

Andreas J. PENK
Andreas J. PENK
2017-07-29 0:01

Dio mia! Resendu bonvole Hodler-on, Privat-on respektive Lapenna-n, por ke UEA ne spertu la sorton de Titanic …

Oficisto
Oficisto
2017-07-29 1:21
Respondo al  Andreas J. PENK

Jam resendo de Buller povus signife kontribui.

Sola Malsamideano
2017-07-29 1:58
Respondo al  Andreas J. PENK

Do, Kirlu! Kaj jen la remilo! En la bruna maro.

michel
michel
2017-07-29 14:25

Terure!! Unue oni selektas finance la membrojn!! Aŭtomate, malkreskigas la membroj!! Konstato: Esperanto fariĝas ”amuzilo por riĉuloj”!!
Aŭ, eble estos la fino de UEA kaj UK, ĉar la UEA estraro tre bone regas la aferon por tiu celo!!
Grava krizo!!!