Saltu al enhavo
Libera Folio

Libera Folio

sendependa movada bulteno

  • ĉefpaĝo
  • movado
  • interreto
  • kulturo
  • vidpunkto
  • pri libera folio
  • privateco
  • kontakti la redakcion
  • ensaluti

Kategorio: UK2017

Sekvaj kongreslandoj: Finnlando kaj Kanado

de Libera Folio je 2017-07-292017-07-30

En la fermo de la Univeralaj Kongreso en Seulo sabate matene estis anoncitaj la kongresurbroj de la jaroj 2019 kaj 2020: Lahti en Finnlando kaj Montrealo en Kanado. Jam pli frue estis konate, ke la kongreso en 2018 okazos en Lisbono, Portugalio.

Fina venko de la Esperanto-teamo

de Libera Folio je 2017-07-292017-07-29

Unuafoje dum la mallonga historio de la Esperanta kongresa futbolado, la esperantista teamo en Seulo gajnis super teamo de lokanoj.

La Komitato de UEA malakceptis la buĝeton

de Libera Folio je 2017-07-282017-07-28

La estraro volas tranĉi la salajrojn de la oficistoj de UEA venontjare, sed neniu decido pri buĝeto 2018 estis farita. Same oni ne decidis pri nova kotiza sistemo, nek pri nova strategia plano. Tiaj estas la nerezultoj de la dua komitata kunsido en Seulo.

Prozo, teatraĵo kaj eseo sen unua premio

de Libera Folio je 2017-07-282017-07-28

La rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA estis anoncitaj en Seulo en vendredo. La unuan premion en la branĉo poezio ricevis Nicolau Dols el Hispanio pro “Pasio. Poemo en ses stacioj”.

Centra Oficejo respondis pri nudaj kruroj

de Libera Folio je 2017-07-272017-07-29

Kongresanoj demandis la Centran Oficejon pri ĉio ebla, krom pri la laboro de la Centra Oficejo. Osmo Buller rekomendis, ke la proponata buĝeto de UEA ne estu akceptita de la komitato.

Mankas konsento pri kotizoj en UEA

de Libera Folio je 2017-07-242017-07-25

Post du jaroj da diskutado, daŭre mankas konsento pri tio, kiel aspektu la nova sistemo de kotizoj kaj membrokategorioj de UEA. Ne klaras, ĉu la komitato sukcesos decidi pri tio en Seulo.

Mark Fettes: ”La kongreso estas urbo de gastoj”

de Libera Folio je 2017-07-242017-07-25

En sia inaŭgura parolado en la Universala Kongreso en Seulo Mark Fettes nomis la kongreson kultura ĉefurbo de la esperantistoj, kiuj tie trovas sin samtempe hejme kaj gaste.

Estrareto respondetis en Seulo

de Libera Folio je 2017-07-232017-07-23

1.168 esperantistoj el 62 landoj aliĝis al la Universala Kongreso. Landajn salutojn en Seulo neatendite faris ankaŭ reprezentantoj de Katalunio kaj Tajvano. La estraro respondis en nekutima maniero.

Laborgrupo traktos la krizon inter UEA kaj TEJO

de Libera Folio je 2017-07-222017-07-23

La Universala Kongreso en Seulo kiel kutime komenciĝis per kunsido de la komitato de UEA. En la tagordon estis aldonita punkto pri la krizo inter UEA kaj TEJO, sed la komitato ne havis tempon pritrakti ĝin dum sabato.

Komitatanoj ne ricevis financajn dokumentojn

de Libera Folio je 2017-07-182017-07-24

La komitatanoj de UEA ne ricevis la dokumentojn kiujn ili devus atente trastudi por povi fari seriozajn decidojn post nur kelkaj tagoj.

Lastaj komentoj

  • István Ertl pri Esperanto en la dosieroj de Epstein: “jes, mi fakte pensis (sed ne vortumis tiel) ke mi celis “denaskula” ne en la Esperanta senco, sed lau la…” feb 15, 23:53
  • Jouko Lindstedt pri Esperanto en la dosieroj de Epstein: “Tre akravida analizo, István – mi eĉ kopiis ĝin por memori kaj mediti. Nur unu komenteto: la plej fluan nivelon…” feb 15, 21:22
  • István Ertl pri Esperanto en la dosieroj de Epstein: “Jes, Johannes tre bone priskribas problemon. Kun la paso de la tempo, Esperanto ighis pli kompleksa: tiel kompleksa kiel homa…” feb 15, 19:23
  • Jens Stengaard Larsen pri Esperanto en la dosieroj de Epstein: “Nu, Johannes, se al vi la Angla estas tiom facila, ja estas ne laste ĉar vi siatempe same arde provis…” feb 15, 18:20
  • Johannes Genberg pri Esperanto en la dosieroj de Epstein: “Tiun kritikon mi ofte aŭdas pri la angla, sed oni ja povas diri la precize saman pri Esperanto. Mi ne…” feb 15, 10:38

Lastaj 50 komentoj

Lastaj artikoloj

  • Esperanto en la dosieroj de Epstein
  • Esperanto eniros lernejojn en Lubumbaŝo
  • Fendo en la ĉielo de ĉina Esperantujo
  • Vendo de la domo de UEA denove prokrastita
  • Kanada filmo en Esperanto nun rete spektebla

Aboni retpoŝte

Aliĝi al 522 aliaj abonantoj
Konvertilo por ĉapeligi iksojn
Permesilo Krea Komunaĵo Se nenio alia estas indikita ĉe la koncerna artikolo, la tekstoj de Libera Folio
estas disponeblaj laŭ la permesilo
Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.
Temo Gatsby de FRT