Mankas konsento pri kotizoj en UEA

Post du jaroj da diskutado, daŭre mankas konsento pri tio, kiel aspektu la nova sistemo de kotizoj kaj membrokategorioj de UEA. Ne klaras, ĉu la komitato sukcesos decidi pri tio en Seulo.

Foto: TaxRebate.org.uk

Jam en la Universala Kongreso en Lillo en 2015 estis starigita komisiono pri membrokategorioj kaj kotizoj. La komisiono eklaboris en novembro 2015.

Dum 2016 la demando pri plena reformo de la kotiza sistemo de UEA estis diskutata en la komitata retlisto, en la Universala Kongreso, kaj kompreneble en la estraro de UEA.

La celo estis, ke la komitato en Seulo finfine povu aprobi novan kotiz-sistemon, kiu baziĝu sur la koncepto de reta membreco. Ĉiuj bazaj servoj, kiel la revuo kaj la Jarlibro, laŭ la diskutita propono estonte unuavice estu retaj, kaj la atendata nova retejo de UEA laŭeble proponu ankaŭ tute novajn retajn servojn.

Tamen montriĝis, ke la estraro de UEA kaj la ĝenerala direktoro de la asocio Veronika Poór ne sukcesis ĝustatempe interkonsenti eĉ pri la bazaj principoj de la nova kotizsistemo. Sekve anstataŭ preta propono la estraro dissendis al la komitato “diskutdokumenton” pri la temo.

Laŭ la diskutdokumento, ordinara reta membreco en landoj de la plej alta kotizkategorio en 2018 povus kosti 45 eŭrojn. Aldona kosto por ricevi paperajn servojn en ĉiuj landoj povus esti 18 eŭroj.

Kompare kun la nunaj kotizoj temus tiukaze pri grava altigo ĝuste por multaj el tiuj membroj, kiuj ne deziras ricevi paperan revuon. La plej alta prezo (en tiel nomataj A-landoj) de ordinara membreco kun papera Jarlibro kaj elektronika versio de la revuo nun estas 26 eŭroj.

En sia mesaĝo al la komitato Mark Fettes tamen atentigas, ke ne temas pri preta propono:

– Dum la diskutoj pri tio en la Estraro, montriĝis ke ni vere bezonas enplekti komitatanojn en la planadon de la nova sistemo – estas pluraj aspektoj pri kiuj necesas konsideri diversajn vidpunktojn por veni al la plej bona decido.

Tiu diskuto devis okazi en la komitata forumo pri membreco kaj kotizoj, kiu kunvenis en Seulo lunde. La komitatan forumon partoprenis kvardeko da personoj, kaj la diskuto ne vere alportis plian klarecon al la afero.

Laŭ tio, kion diris prezidanto Mark Fettes dum la komitata forumo, efektive mankas konsento pri la temo inter li mem, ĝenerala sekretario Martin Schäffer kaj ĝenerala direktoro Veronika Poór. Tial la estraro laŭ li decidis doni al la komitato pli vastajn marĝenojn por la diskuto.

La du horoj de la komitata forumo tute ne sufiĉis por veni al konkludo pri la plej taŭga kotiza sistemo. Fine ĝenerala direktoro Veronika Poór krome neatendite anoncis, ke antaŭ decido necesus trovi fakulon, kiu analizu la sekvojn de eventualaj ŝanĝoj en la kotiza sistemo.

Michael Boris Mandirola, la prezidanto de TEJO, kiu pasintjare gvidis la laborgrupon pri la kotiza sistemo, responde al demando de Libera Folio esprimis miron pri la prokrastiĝo de la afero:

– Mi bedaŭras ke oni parolas nun pri dungado de fakulo por esplori la konsekvencojn de propono kiu esence estis starigita antaŭ pli ol unu jaro kaj prezentita kaj debatita dum pasintjara komitatkunsido.

En la diskutdokumento dissendita al la komitato Mark Fettes atentigas, ke indus decidi pri nova kotiza sistemo en Seulo, por ke la jarfina membrovarba kampanjo povu okazi surbaze de la nova sistemo de reta membreco:

– Ĉar la plimulto de aliĝoj okazas inter novembro kaj aprilo, estos eble jam antaŭ la UK en Lisbono pritaksi la rezultojn de la ŝanĝoj, kaj konsideri eventualajn modifojn surbaze de la spertoj.

Enkonduko de nova kotiza sistemo tamen postulus ankaŭ ŝanĝojn en la regularo de UEA. Ankoraŭ tute ne klaras, ĉu efektive la komitato vendrede ricevos konkretajn proponojn pri ŝanĝoj en la kotiza sistemo kaj la regularo.

4 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Vasil Kadifeli
Vasil Kadifeli
2017-07-25 10:03

Mi forigus la kotiz-tipojn MG MA SA kaj KTO kaj konservus nur la kategorion MJ.
SZ estas iu alia kategorio.
Mi pensas ke MA kaj SA estas la kategorioj en kiuj estas tre malmultaj esperantistoj.
Do la enspezo el nur MJ kategorio irus al UEA aŭ al TEJO laŭ la membrado.
En MJ mi disdonus ambaŭ Esperanto kaj Kontakto revuojn rete.
Se oni volus ilin papere, mi aldonus kotizon per numero kaj mi eble aldonus ciferecajn mezurojn por protekti la pdf revuojn.
Plue mi agordus la kotizojn laŭ la lastaj ekonomiaj problemoj de landoj. Ekzemple la kotizo por Grekujo kaj Portugalujo povus estis malpli alta ol tiuj de Eŭropo. Aŭ mi iomete altigus la kotizojn de la plej riĉaj landoj.
Se oni havas nur unu kategorion tiam estus pli facile decidi kiel ŝanĝi la kotizojn por la diversaj landoj laŭ la mondaj situacioj.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2017-07-25 10:44
Respondo al  Vasil Kadifeli

> Aŭ mi iomete altigus la kotizojn de la plej riĉaj landoj.

La damna problemo pri la “richaj landoj” estas, ke ne chiuj homoj en tiuj landoj estas richaj. Ekz. al senlaborulo au pensiito en “richa lando” povas esti netolereble koste alighi al UEA, dum salajrulo en “malricha lando” povas havi nenian problemon.

Mi agnoskas, ke ne estus facile konsideri tiajn situaciojn: kion oni faru? Chu chiu unuopa membro en “richa lando” havanta malmultan monon (kiom malmulta estas “malmulta”?) devus sendi atestilon al la CO? Kiel la CO povus ekzameni eble centojn da atestiloj en plej diversaj lingvoj? Kaj chu eblas certi, ke la atestiloj estas malfalsaj? Ja chefdelegito povus esti granda helpo: li/shi ja konas la lingvon kaj la kutimojn de la lando kaj povus (pli) facile rimarki (mal)fasecon de atestilo. Sed certe ne chiuj landoj havas chefdelegiton.

Nu, kiel dirite, tute ne facile fareble. El administra vidpunkto ja multe pli facilas simple dividi la mondon en “richajn” kaj “malrichajn” landojn. Sed indas, kaj endas, almenau mencii tiun aspekton.

Vasil Kadifeli
Vasil Kadifeli
2017-07-25 10:56

Vi pravas ne estas solvo por tiaj aferoj. Sed UEA bezonas monon, pro tio mi nur konservis la MJ kolumnon (kiun oni povas plue agordi laŭ viaj indikoj) kaj forigis la opcion de papera eldono. Mi plue proponis ke ambaŭ Esp kaj Kont revuoj estu sendota al ciuj abonantoj. por fari pli allogan la kotizon.

Nuntempe ĉiuj povas legi elektronikajn dokumentojn. Tiuj kiu volas ĝin papere, aŭ povas printi ilin mem, aŭ povas pagi plue por ricevi ilin papere. Sed elektronikaj dokumentoj bezonas ciferecan protektadon, kiu neniam certas pri iliaj sekureco. Sed UEA ĝis nun ne faris ion pri tio. Nenion faris ankaŭ La Ondo kaj La Monato revuoj ĝis nun.

Roland Schnell
2017-07-25 16:48
Respondo al  Vasil Kadifeli

La plej sekura metodo por forigi membrojn estas la altigo de kotizoj. Oni nur gajnas membrojn per utilaj servoj. Tion nek UEA, nek aliaj Esperanto-organizoj komprenis dum la lastaj jardekoj. Kiam ili havas financan problemon, ili altigas la kotizojn ke pensas, ke tiel kreskas ankaux la enspezoj. Granda eraro. Oni ne plu devas esti membro de iu renoma organizo por flari la etoson de la movado.