Dmitrij Bogatov nun en hejma aresto

La esperantista matematikisto Dmitrij Bogatov estis liberigita el arestejo pro sanproblemoj. Li nun restos arestita en sia hejmo en Moskvo ĝis la proceso, kaj lin plu minacas severa puno pro “alvokoj al terorismo”.

Dmitrij Bogatov kaj lia edzino Tatjana Fjodorova antaŭ la kortumo. Alklaku la bildon por vidi la filmeton de Meduza.io.

Dmitrij Bogatov estis arestita en Moskvo komence de aprilo pro suspekto pri alvokoj al publika malordo lige kun manifestacio, kiu okazis en la centro de Moskvo la 2-an de aprilo. La 25-jara Dmitrij Bogatov estas membro de la Moskva Esperanto-Asocio MASI.

Laŭ akuzo li sub la kaŝnomo “Ajrat Baŝirov” en la reto instigis manifestaciantojn porti al la Ruĝa Placo “ĉifonojn, botelojn, benzinon, terebinton kaj ŝaŭmplaston”. Laŭ liaj advokatoj pri la alvoko kulpas ne li, sed alia persono, kiu uzis lian elirnodon de la sistemo Tor, kiu permesas anoniman aliron al la reto.

En aprilo la prokuroro argumentis, ke Bogatov devas resti en la arestejo ĝis la fino de la jura proceso, ĉar li havas bonajn komputadajn kapablojn kaj tial povas detrui pruvojn pri krimo, se li ne estos malliberigita. Aldone oni atentigis, ke Bogatov havas validan pasporton kaj vizon kaj planis veturi al Esperanto-aranĝo en Italio.

De tiam Bogatov restis en la arestejo, sed antaŭ kelkaj tagoj la ŝtata esplorkomitato proponis, ke li pro sanproblemoj estu kondiĉe liberigita el la arestejo kaj anstataŭe restu arestita en sia hejmo, sen rajto uzi interreton aŭ aliajn komunikilojn.

La 24-an de julio la propono estis prezentita al kortumo. Laŭ la reprezentanto de la esplorkomitato nun eblas liberigi Bogatov el la arestejo al hejma aresto, ĉar “jam estas konstatita la partopreno de Bogatov en la krimoj pri kiuj oni lin akuzas, ĉar ne estas atestantoj aŭ viktimoj, kiujn Bogatov povus influi, kaj lige kun liaj sanproblemoj.”

Laŭ la patrino de Dmitrij Bogatov, kun kiu parolis Meduza, li havas renproblemon, pro kiu li regule devas esti esplorata en malsanulejo.

Post mallonga proceso la juĝisto decidis, ke Dmitrij Bogatov restu en hejma aresto ĝis la 31-a de aŭgusto. Li ne rajtas forlasi sian loĝejon sen la permeso de la krimesploristo, nek uzi komunikilojn, inkluzive interreton.

Aŭdinte la decidon, la subtenantoj de Bogatov en la juĝejo aplaŭdis.

Duonhoron poste, Dmitrij Bogatov eliris el la konstruaĵo kaj brakumis siajn edzinon kaj patrinon antaŭ la kameraoj. Bogatov dankis ĉiujn pro la subteno, kaj ripetis, ke li ne opinias sin kulpa pri la asertata krimo.

– Laŭ la kondiĉoj de la aresto mi devas nun hejme aranĝi al mi ŝtonepokon, sen interreto kaj sen telefono, li diris.

Li aldonis, ke la liberan tempon li uzos studante lingvojn.

12 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Gecxjo
Gecxjo
2017-07-27 9:35

Bone! Almenaŭ tiel, ja sistemo devas iel pravigi siajn agojn kaj ricevadi GRANDAN salajron.

Sebastiano
Sebastiano
2017-07-27 20:22

“Laŭ la kondiĉoj de la aresto mi devas nun hejme aranĝi al mi ŝtonepokon, sen interreto kaj sen telefono, li diris.”

Do ŝtonepokon kun akvokranoj, litomatracoj, kun hejtiloj, kun fridujo, elektra lumo, radio, televido, kuracistoj, dentokremo ktp. Ĉu jen vere ŝtonepoko? Beh, kia arogantulo.

Molnár László
Molnár László
2017-07-28 8:03

Kiu ne estas juristo, malfacile povas orientigxi en/inter la kontrauaj, kontraudiraj eldiroj, en labirinto de la jura lingvajxo.

Kiel gxenerale, ankau cxi-kaze mi sxatus ekkoni/ekscii nur la veron. Por tio, kiel estas sciate, nepras la klara kompreno de la okazintajxoj, de la interrilatoj. En mala kazo temas nur pri la supozoj.

En la 4-a alineo legeblas : “Lau la reprezentanto de la esplprkomita …nun eblas liberigi Bagatov…cxar “jam estas konstatita partopreno de Bagatov en la krimoj, pri kiuj oni lin akuzas, cxar ne estas atestantoj au viktimoj, kiujn Bagatov povus influi…”

Povas okazi, ke mi estas stultulo, sed mi la supran frazon ne komprenas.

Cxu iu helpus klarigi al mi, cxirkauskribi, pri kio temas konkrete? Antaudankon.

Multsalute:
Molnár László

Sebastiano
Sebastiano
2017-07-28 10:59
Respondo al  Molnár László

S-ro Bogatov estis ghis nun en esploraresto, do li trovighis en aresto, por ke la polico kaj la prokuroro kaj la esplorkomitato povis esplori la aferon sen ke s-ro Bogatov havu okazon malaperigi eventualajn pruvojn au spurojn au interkonsenti kun atestantoj pri ties eldiroj.

Nun la esplorkomitato konstatis, ke ghi konas chiujn gravajn faktojn kaj do ne plu estas necese por la pluesploro, ke s-ro Bogatov estu fortenita en arestejo, sed li nun povas reiri al sia hejmo kaj tie atendi la komencon de sia tribunala proceso.

Molnár László
Molnár László
2017-07-30 7:31
Respondo al  Sebastiano

Est. Sebastiano,

Dankon pro via helpo.Kion Vi skribis, mi tute komprenis, sed pardonu min, la komencon de la citajxo – “…jam estas konstatita la partopreno de Bagatov en la krimoj…” Vi malatentis kaj restis sen klarigo/reago.

Lau la teksto estas konate, ke Bagatov diris “…li ne opinias sin kulpa pi la asertata krimo “/9a alineo/, plue, lau liaj advokatoj ” pri la alvoko kulpas ne li sed alia persono…”/2a alineo/

Kio konkrete/klare,sendube,unusence/ konstateblas ? Ke Bagatov uzis komputilon, sed ne, ke li partoprenis en la krimoj. Cxu ne? Patopreni en io kaj uzi ion-estas du diversaj aferoj -kun du malsamaj konsekvencoj, konkludoj. El la okazintajxoj logike neniel sekvas/konstateblas la partopreno. Se tamen jes, cxi tio nur el jura lingvajxo /valida estas tio, kion la oficejo eldiras/deklaras tia /.

Duobla vero lau mia mia scio ne ekzistas. Cxu ne ?

Kun scivolemo mi atendas vian reagon, klarigon se Vi estas preta por fari tion. Gravas, ke mi neniel deziras gxeni vin per demandoj kaj forrabi vian tempon. Onidire : tempo toleras, sed vero aperas – pli au malpli frue.

La veramaj , precipe la koncernatoj memkompreneble sxatus ekkoni la veron pli frue, do nur pro tio estas tute ne indiferente, kiam .

Kun salutoj kaj bondeziroj,
M.L.

Sebastiano
Sebastiano
2017-07-30 9:26
Respondo al  Molnár László

Ladislao Müller: “Kio konkrete/klare,sendube,unusence/ konstateblas ? Ke Bagatov uzis komputilon, sed ne, ke li partoprenis en la krimoj. Cxu ne?”

Mi ne scias, kio konstateblas. Mi legis nek la akuzan akton nek la dosieron de la esplorkomisiono. Mi pensas, ke tiu komisiono detale esploris la aferon kaj scias multe pli pri tio, kio konkrete, klare, sendube, unusence konstateblas, ol mi. Ĝuste tio ja estas ĝia tasko.

Molnár László
Molnár László
2017-07-31 14:05
Respondo al  Sebastiano

Dankon pro via respondo.Gxi estas iom vortavara sed simpatia pro viaj klaraj eldiroj: “Mi ne scias “,”Mi pensas..”, “Mi legis nek la akuzan akton, nek la dosieron.. ” Estas vere, ke per tio – pardonu -nenion plusan mi eksciis pri la afero. Mi pensis vane, ke Vi aldonas vian propran opinion al miaj eldiroj, rimarkoj sed Vi detenis de tio.

Sebastiano
Sebastiano
2017-07-31 20:07
Respondo al  Molnár László

Nu, eĉ se mi aldonus mian opinion, vi ne ekscius ion “plusan” pri la afero, ĉar mi apenaŭ scias ion pli ol tion, kiun LF raportis pri la afero. Kaj LF siavice nur rerakontis tion, kiun aliaj rakontis pri la afero. Ĉar LF kompreneble ne povis mem investigacii.

Mi ne scias, ĉu la informado de LF estas ĝusta, mi eĉ ne scias, ĉu ĝi estas kompleta. Mi havas neniun duan, sendependan informfonton.

Tial mi devus respondi al la demando “Kio konkrete/klare, sendube, unusence/ konstateblas?” jene: Nenio – por mi. Ĉar mi ne konas la okazintaĵojn, mi ne povas dividi vian enhavan opinion, ke “el la okazintajxoj logike neniel sekvas/konstateblas la partopreno” de Bogatov. El la RAPORTITAJ EN LIBERA FOLIO okazintaĵoj ne nepre sekvas la partopreno de Bogatov. Sed mi fidas, ke Libera Folio ne raportis ĉiujn okazintaĵojn, kiujn eltrovis la esplorkomisiono. Kaj ĉu el la ELTROVITAJ DE LA ESPLORKOMISIONO okazintaĵoj “logike neniel sekvas/konstateblas la partopreno” de Bogatov, nek vi nek mi povas scii.

Cetere, kompreneble validas la jena proverbo, kiu certe ekzistas similenhave en ĉiuj civilizitaj lingvo: “Antaŭ la juĝisto kaj sur alta maro ni estas en la mano de Dio.”

Molnár László
Molnár László
2017-08-02 6:56
Respondo al  Sebastiano

Por ni ambau kiel diskutmaterialo servis la artikolo de LF sur kies bazo mi povis ion konstati, konkludi. Viaj respondoj, konstatoj estas tute akcepteblaj, konvinkaj.

Temante pri jurtema afero mi devintus kaj decintus tuj diveni/konstati/ekscii ke logiko cxi-kaze ne helpas. Cxi tion mi malatentis.La unua instruajxo por mi estas tio.

Momente, kiam neniu novajxo por priparoli, mi denove tralegis nian korespondadon, kaj trovis gxin tute normala. Se ankau la komentantoj opinias gxin kulturita , la dua instruajxo povas esti : eblas, ecx dezirindas apliki/ daurigi/ uzi tian kontaktsintenon -malgrau malaj ekzemploj – favore al plifortigo de prestigxo de E. kaj gxiaj uzantoj, esperante ke cxi tiun eldiron neniu pensas memlaudo.

Aldone: pri LF mi scias lausperte ke la Redakcio estas tre helpema. Kelkfoje la teamo helpis min solvi la komputilproblemon.

Dieter Rooke
2017-08-10 9:31
Respondo al  Molnár László

Dum UK 2017 en SAT kunveno la cheestantoj postulis plenan liberigon de E- isto Bogatov.

Igorj
Igorj
2017-08-16 12:27
Respondo al  Dieter Rooke

Al kiu la postulo estis sendita?

simonet.noel
simonet.noel
2017-08-16 23:13
Respondo al  Igorj

Kara tre estimata Igorj, Dmitrij ne estis viktimo de iu ajn malbona aviadil traduko, li estis viktimo pro lingvo internacia ne sufiĉe simpla, punkto. Mi montris kvantoj da fojoj: -alfabeto mem dispartigata, -vortoj ŝanĝantaj pro pozicio en la frazo, -landnomoj ne ĉiuj egalaj (oni imagu), -u foje signifo verbo, foje signifo montro, dum nur ‘ti’ sufiĉus (kantu al mi ti kanto, tij kantoj …), ‘ĉi-‘ havas du sensoj.

Tie signifas tieje, kial tio signifas tio, tia signifas tia, sed tie ne? tie.

Neniu gramatiko estas necesa en lingvo, radiko estas radiko, radiketo estas radiketo, punkto. Dato estas alio, pluralo estas alio. Ni ne plu havas sufiĉe da tempo por lerni gramatiko, la infanoj vidas unu vorto, la infanoj tuj ‘vidas’ la aŭdo kaj ili pravas.

Nur, nur unu alfabeto neniam escepta komplete kaj nepre baza kaj esenca taŭgos por internacieco.

Ni havas urĝajoj, migrantuloj klimataj, migrontuloj pli kaj pli.

Britijanoj (danko al ili) ĵus malkovris 91 vulkanoj sub la du kilometroj da glacio en Antarkto, la temperaturoj nun videblas sur la montrilo des horloĝo.