Centra Oficejo respondis pri nudaj kruroj

Kongresanoj demandis la Centran Oficejon pri ĉio ebla, krom pri la laboro de la Centra Oficejo. Osmo Buller rekomendis, ke la proponata buĝeto de UEA ne estu akceptita de la komitato.

Publiko en Seulo antaŭ teatra prezentado.

Malmulte da kongresanoj venis al la kunsido “Centra Oficejo respondas”, kvankam – aŭ ĝuste pro tio ke – ĝi okazis dumtage je la 13-a horo, anstataŭ la kutima matena tempo.  La kunsido ĉi-jare ne postulis fruan ellitiĝon, sed ja devis konkurenci kun aliaj programeroj.

El la stabanoj de la Centra Oficejo ĉeestis la ĝenerala direktoro de UEA Veronika Poór, la konstanta kongresa sekretario Clay Magalhães, la kasisto Stanka Starčević kaj la kongresa asistanto Tobiasz Każmierski.

Komence ĉeestis nur ĉirkaŭ 20 kongresanoj, sed la nombro iom kreskis dum la kunsido. La demandoj estis iom nekutime senproblemaj, do eventuale la servoj de UEA funkciis dum pasintaj monatoj bone almenaŭ el la vidpunkto de ordinara kongresano.

Plejparte la demandoj temis ne pri la Centra Oficejo, sed pri atentigoj rilate informadon ĉirkaŭ la kongreso. Ĉi-foje en la kongresaj sakoj estis korelingva informilo pri Esperanto, sed tiun iuj volis havi jam dum antaŭkongreso. Estis demandoj kaj petoj ankaŭ pri kursoj por komencantoj dum la kongresa semajno.

Ĝenerale la okazanta kongreso ŝajnas plaĉi al la kongresanoj. Inter la plendoj tamen estis tio, ke la salonoj ne ĉiam estas ordigitaj antaŭe, ekzemple dum publika kunsido de Akademio. Tial la enirantoj devis mem okupiĝi pri tabloj kaj seĝoj.

Inter la plendoj estis ankaŭ interalie la ĝenerala malestetikeco de la kongreso kompare al nacilingvaj kongresoj, nudaj kruroj de partoprenantoj kaj neordigitaj kurtenoj de scenejoj.

Krome la grandaj salonoj, interalie la salono kie okazis la inaŭguro, aspektis neplenaj pro la malmulteco de la kongresanoj. Inter la plendoj estis ankaŭ troa klimatizado, kiu aparte dum la iom malpli varmaj tagoj post la komenco de la kongreso igis la salonojn malvarmaj, kaj multaj kongresanoj malvarmumis.

Inter la nekongresaj temoj la prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola, demandis pri la administrado de membroj kaj traktado de paperaj aliĝoj al UEA, kiuj laŭ la respondo de Stanka Starčević estas traktataj ene de kelkaj tagoj, se la necesaj informoj interalie pri pagoj estas haveblaj.

Inter la petoj al la CO estis ankaŭ pli aktiva videbleco de la laboroj de la Centra Oficejo en sociaj retejoj. Veronika Poór opinias, ke eble la estraranoj povus disvastigi informojn pri tio dum siaj vojaĝoj. La antaŭa direktoro, Osmo Buller, estis aktiva uzanto de Facebook, dum Veronika Poór, kiu ja havas konton tie, enmetas informojn tre malofte. Krome ankaŭ UEA havas propran paĝon en Facebook.

Inter la petoj estis ankaŭ tio, ke la revuo Esperanto donu pli da atento al la ankoraŭ ekzistantaj esperantlingvaj radioprogramoj.

Ĵaŭde okazis ankaŭ komitataj forumoj pri kunordigado kaj komunumo.

En la kunsido pri kunordigado grandan parton de la tempo prenis la traktado de la buĝeto, kiu antaŭvidas malaltigon de la sumo uzata por salajroj je 10 procentoj. Tio praktike devus signifi redukton de la laborhoroj en la Centra Oficejo, kie la oficistoj jam nun laboras kun granda laborpremo.

Krome la buĝeto enhavas 30.000 eŭrojn da esperataj enspezoj el subvencioj, kio eventuale estas tro optimisma. Ĉi-jare la buĝeto kalkulis je 90.000 eŭroj el subvencioj, sed, laŭ buŝa informo de Mark Fettes, estis ĝis nun ricevitaj nur 20.000 eŭroj da subvencioj.

Krome ne klaras, ĉu efektive eblas uzi la subvenciojn simple por plenigi la buĝeton, ĉar UEA apenaŭ ricevas subvenciojn por sia ĝenerala agado; subvencioj estas celitaj por specifaj agadoj.

La ĝenerala direktoro Veronika Poór ne ĉeestis dum tiu diskuto, fakte ŝi forkuris tuj antaŭ ol komenciĝis la diskuto pri subvencioj.

Osmo Buller diris, ke li proponos en la vendreda komitata kunsido, ke la komitato ne akceptu la buĝeton. Anstataŭe la komitato laŭ li postulu, ke la estraro refaru la buĝeton ĝis la fino de oktobro kaj ke la decido okazu rete.

Li proponis malaltigi ekzemple la planitajn 30.000 eŭrojn el subvencioj al 20.000. Pri tio tamen malkonsentis vicprezidanto Stefan MacGill, kiu grandparte gvidas la seminariojn kaj aliajn agojn, kiuj estas financataj el tiu buĝetero.

La forumo pri komunumo produktis unuavice diversajn ideojn prio tio, kiel evoluigi Universalajn Kongresojn. Ekzemple Dennis Keefe proponis ke okazu konkurso pri la plej bona ŝerco en Esperanto. Alia simila propono estis konkurso pri satiro kaj parodio en Esperanto.

Jukka Pietiläinen