UEA elspezas milojn por informado sen rezulto

De pluraj jaroj UEA regule subvencias sensukcesan informan agadon ĉirkaŭ rokfestivalo en Pollando. Ekzemple en 2017 UEA donis 2.000 eŭrojn al lokaj aktivuloj. Neniu poste kontaktis homojn, kiuj tie registris sin kiel ”amikoj de Esperanto”. Nun la krizanta UEA denove investas monon kaj prestiĝon en Pol’and’Rock.

La Esperanto-tendo en 2019. Foto: Maria Sułkowska.

Daŭre mankas publikaj informoj pri tio, kiel evoluis la membronombro de UEA dum la jaro 2019, sed eblas supozi, ke la ciferoj ne estas tre favoraj, ĉar apenaŭ okazis membrovarbado dum la pasinta jaro. Ankaŭ post la jarŝanĝo ne videblis rimarkeblaj signoj pri tia aktivado.

Anstataŭe la estraro de UEA investas monon, laboron kaj prestiĝon por subteni lokajn aktivulojn en Pollando, kiuj volas lui tendon por informi pri Esperanto en granda rokfestivalo. La 10-an de februaro UEA dissendis gazetaran komunikon, petante donacojn por lui tendon dum la festivalo Pol’and’Rock. 

Estas bezonataj tri mil eŭroj. UEA promesas pagi unu milon el sia propra poŝo, se venos du miloj en donacoj. “Jam la kvaran sinsekvan jaron UEA subtenas la agadon”, la gazetara komuniko aldonas.

Mankas informoj pri ajnaj rezultoj de la informaj kampanjoj dum pli fruaj jaroj.

– Mi ne memoras renkonti iun ajn, kiu ekscius pri Esperanto tie, diras Łukasz Żebrowski, multjara estrarano de Pola Esperanto-Junularo (PEJ).

– Ekde la komenco de la Esperanto-agado en la festivalo ni trovis neniun spuron de ĝiaj rezultoj. Neniu persono aliĝis al PEJ aŭ al konataj de ni junularaj Esperanto-eventoj pro ĉeesto en la festivalo, komentas Tobiasz Kubisiowski, la nuna sekretario de PEJ, responde al demando de Libera Folio.

En la jaro 2017 UEA pagis 2.000 eŭrojn por ke lokaj aktivuloj povu lui tendon dum la rokfestivalo kaj interalie registri novajn “amikojn de Esperanto”. Estis kolektitaj pli ol ducent nomoj, sed laŭ informoj de la aktivuloj neniu fakte iam ajn poste kontaktis tiujn homojn, do la tuta laboro estis vana. Spite tion, ankaŭ en la jaroj 2018 kaj 2019 UEA finance kontribuis al la luo de tendo en la festivalo.

Nek Pola Esperanto-Asocio nek Pola Esperanto-Junularo partoprenas en la Esperanto-tendo en la festivalo Pol’and’Rock (pli frue nomata Woodstock). Teorie informado tie ja povus indi, diras Łukasz Żebrowski:

– Se la demando estas principa – ĉu indas investi en varbadon dum la festivalo, tiam la respondo estas, ke sendube jes. Ĝi estas grandega festivalo, plena de homoj kies aliroj al la mondo kongruas kun tiuj de Esperantistoj kaj kiuj povus serioze interesiĝi pri nia lingvo. Do ĝi ja estas taŭga medio por Esperanto-varbado.

Tamen efektive la informado evidente ne sukcesas, verŝajne interalie pro tio, ke la aktivuloj kiuj provas allogi la junajn partoprenantojn de la festivalo mem grandparte estas pensiuloj.

– El tempo kiam mi ankoraŭ aktivis en PEJ mi memoras, ke la estraro de PEJ komence de la jaro 2016 estis petita pri opinio pri la plano kiel realigi la varbadon en la festivalo. La opinion kun pluraj plibonigproponoj la tiama PEJ-estraro pretigis kaj mi sendis ĝin, kiel PEJ-sekretario. Nia mesaĝo, kvankam ĝi ja estis petita opinio, renkontiĝis kun enorme akra respondo de la organizantoj. Tia sperto je la komenco evidente malinstigis PEJ al plua kunlaboro pri la temo, diras Łukasz Żebrowski.

– En la unua jaro de la “Esperanto-stando” en la festivalo PEJ estis la organizanto de IJK kaj pro tio ni ne povis engaĝiĝi en la iniciato. Tamen la organizantoj uzis la emblemon de PEJ en la reklamado de sia aranĝo. Ekde tiu tempo en ĉiu sinsekva jaro PEJ decidas ne okupiĝi oficiale pri la afero, diras Tobiasz Kubisiowski, la nuna sekretario de PEJ.

Do, UEA jam la kvaran jaron investas monon, prestiĝon kaj laborfortojn por subteni informstandon de lokaj aktivuloj, kiuj ne kunlaboras kun la landa sekcio de TEJO nek kun la landa asocio de UEA, kaj kies informa agado ĝis nun havis neniajn pruveblajn sukcesojn.

Ni demandis al Fernando Maia, la vicprezidanto de UEA, kial UEA decidis prioritatigi ĝuste ĉi tiun projekton kaj elspezi monon por loka informado, kiu kutime ne estas la tasko de UEA.

Libera Folio: Ĉu ne unuavice la landa asocio de UEA aŭ eĉ pli bone la landa sekcio de TEJO devus okupiĝi pri tiu afero, se oni opinias ĝin inda?

Fernando Maia. Foto: Anna Striganova por larevuo Esperanto.

Fernando Maia: – Certe la agadoj de la pluraj Esperanto-grupoj distribuitaj laŭ pluraj niveloj ne estas ekskluzivaj inter si. Estas surprize, kiam oni dubas, ke al UEA estas tute kutime kunlabori kun landaj, lokaj grupoj, ĉefe se temas pri subvencio al specifaj informagadoj.

– Aparte la Festivalo Pol’and’Rock ne estas simpla, malgranda loka evento. La festivalo atingas la rangon de la plej popularaj muzikeventoj en Eŭropo, kun preskaŭ miliono da partoprenantoj, kio sendube pravigas disvastigon de nia afero en tia medio. Ne hazarde internaciaj grupoj kiel Greenpeace kaj Amnestio Internacia de longe ĉeestas la eventon, kaj tre agorde ankaŭ al Esperanto indas ĉeesti. Aŭ ne?

Fernando Maia atentigas, ke ĉi-jare UEA elspezos maksimume mil eŭrojn por la pola festivalo Pol’and’Rock, se venos du mil eŭroj en donacoj.

– La elspezo por Pol’and’Rok ne estas konsidereble pli alta ol aliaj elspezoj por subteni informagadojn aŭ sponsori eventojn, kiel Polyglot Gathering. Kaj por fini, gravas al UEA la subteno al tiu juneca evento, ĉar ĝi junigas la agadojn kadre de UEA, kio ankaŭ estas iugrade celata de la pasinta kaj nuntempa estraroj en nia asocio.

Libera Folio: UEA subtenas la informadon en la koncerna festivalo ekde 2017. Ĉu oni iel pritaksis la ĝisnunan sukceson de la investo? Se jes, kion oni atingis? Se ne, kial ne?

– Jes, certe. La teamoj pritaksis kaj konscias pri punktoj plibonigendaj. Ili estas. Certe la kvar unuaj jaroj ankoraŭ ne estas la perfekta formo, sed la organizo de la agado progresas. El la raporto de Halina Komar (Revuo Esperantowww.gazetaro.org) eblas legi, ke ŝi kalkulas je la helpo de pluraj valoraj junuloj. Por 2020 ni intencas pli bone organizi la fortojn inter UEA, TEJO, PEA, PEJ kaj CEM – por pli bone kaj konstrueme profiti el la investo en tiu evento.

Do, evidente UEA mem ne faris sendependan takson pri la eventualaj sukcesoj de la ĝisnuna informa agado ĉe la pola festivalo. Anstataŭe eĉ la revuo de UEA publikigis laŭdan raporton verkitan de la ĉefa organizanto de la subvenciata informa agado.

En la raporto ne estas menciite, ke eĉ unu homo lernus Esperanton sekve de la agado. Ja estas menciite, ke unu interesita persono efektive pretis organizi Esperantan agadon en sia regiono.

”Kompreneble ni postulis unue lerni la lingvon, kion ŝi promesis tuj komenci”, la raporto pri la jaro 2018 aldonas. Pliaj informoj pri la nova aktivulo mankas.

37 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Ŝtefan
Ŝtefan
2020-02-18 8:46

Mi visitis tiun festivalon en 2013 kaj mi pensas ke ĝi tre bone taŭgas por informi homoj pri Esperanto. Nenie ajn mi trovis tiel multe da homoj el diversaj eŭropaj landoj. Mi ŝategas la ideon,eĉ se ĝi ne havas direktan resulton.

Stano Belov
2020-02-18 8:49

UEA degeneras kaj estas mortanta same kiel ĉiuj tradiciaj eo-organizoj. Jam tempas forgesi pri ili kaj koncentriĝi je estonteco.

Iu ulo
Iu ulo
2020-02-18 11:48
Respondo al  Stano Belov

*Esperanta Civito ĵus metis “mi ŝatas” al tiu komento*

Stano
Stano
2020-02-18 12:02
Respondo al  Iu ulo

Mirinde, ĉar ĝi apartenas al la sama mondeto, nur en sekcio “klaŭnoj”.

Iu ulo
Iu ulo
2020-02-18 13:50
Respondo al  Stano

Ĝuste pro tio ke ili estas de la sekcio “klaŭnoj”, temas pri tute ne mirinda imageblaĵo de ĝi, ĉu ne ?

Krome, mi ne tiom konsentus pri asociigi ĝin al klaŭnoj, tio estus malrespektema por tiuj ŝatindaj ŝminkituloj kun kostumoj kiuj ridigis min kiam mi estis infano.

Hejmano
2020-02-18 13:51
Respondo al  Stano Belov

“Jam tempas forgesi pri ili kaj koncentriĝi je estonteco.”
Kiel? Ĉu vi havas veran ideon aux ĉu vi nur estas rauxmisto?

Hejmano
2020-02-18 14:04

Necesas fari “propagandon” rete, krei multege da esperantistaj afiŝigeblaĵoj, en la angla sed ankaux en aliaj naciaj lingvoj, ne sole en euxropaj lingvoj : ankaux en ekzemple la araba, la turka, la japana, la hindia, ktp.
Esperantistoj kapablu en 2020 fejsbukumi kaj afiŝigi aferojn pri Esperanto en naciaj lingvoj! Ni bezonas verdigi la reton.
La politikistoj jam komprenis tion : la usona prezidenta baloto ekzemple estos gajnita per la reto.
Kaj agadi tiel estas kvazaux senpaga : ne bezonas printigi milojn da afiŝoj!

UEA kreis Instagram-konton : mojose! Sed kial nur en Esperanto?

Ĉu oni do jam forgesis tiun artikolon ? https://www.liberafolio.org/2019/11/04/kirill-svedov-direktu-la-agadon-eksteren/
Indas “direkti la agadon EKSTEREN”, t.e. krei Instagram-konton ankaux en NACIAJ LINGVOJ.

Roland Schnell
2020-02-18 15:15
Respondo al  Hejmano

Kompreneble oni povas havi Instagram-kontojn en cento da lingvoj. Sed al kio utilas, se la enhavo estas simile enuiga kaj trista kiel nun en Facebook? Ekstere estas la Festvalo apud Odro, se oni konscias, ke temas pri interfaco inter du landoj, vizitata de miloj da pacemaj homoj, kies gepatroj kaj geavoj tourismumis precipe milite. Ŝanĝo pri kiu revis Esperantistoj antaŭ pli ol jarcento kaj spertis la malaprobon de la tuta socio.

Hejmano
2020-02-18 22:45
Respondo al  Roland Schnell

Mi ne diris, ke oni ne plu devas agadi en festivaloj kaj tiel plu.
La moderna komunikado estas reta. Nu, necesas ankaŭ fari tion en naciaj lingvoj al cele informi al neesperantistoj pri Esperanto, ne sole al cele informi al la esperantistoj.

Roland Schnell
2020-02-19 9:42
Respondo al  Hejmano

“infomado pri Espeanto” kutime estas la konata fanfaronado pri teoriaj avantaĝoj de Esperanto. De pli ol 100 jaroj laŭ la sama skemo. Ripeti tion en Facebook ktp. ne utilas., ĉar senefika. Elteneblaj ekzemploj, kiuj montras la utilon de Esperanto al eksteruloj estas raraj. Neniu kolektas ilin kaj nur de tempo al tempo oni trovas ilin sub monto da rubaĵo.

Hejmano
2020-02-19 10:07
Respondo al  Roland Schnell

Multege da homoj ne konas la ekziston de Esperanto. Tio devas ŝanĝi.

Roland Schnell
2020-02-19 10:55
Respondo al  Hejmano

Certe, pri tio revas la Esperantistoj de pli ol 100 jaroj, sed sen konvinka strategio. Nun ili esperas, ke Faceobook & Co. solvos ĉion, kion gazetaroj, radio kaj televido ne sukcesis. Sed sen klera analizo pri la funkcio de la komunikiloj nenio funkcios. Tamen vi rajtas revi.

Hejmano
2020-02-19 12:18
Respondo al  Roland Schnell

Uzegi la reton ne solvus ĉion, sed ĝi helpus ja. Mi ne revas.
Jam esperantistoj neoficiale, ne-nome de UEA faras tiun laboron, kaj ili certe sukcesis esperantistigi homojn.
Mi ne revas; mi scias, ke povas helpi al la movado, almenaux pli ol “Ne funkcios : ni provu nenion”.

Kirill Ŝvedov
2020-02-19 13:47
Respondo al  Roland Schnell

Mi plene konsentas. Tamen, la situacio, miavide, estas ankoraŭ pli malfavora: “ekzemploj, kiuj montras la utilon de Esperanto al eksteruloj” ne estas simple raraj, sed praktike forestas tiaj ekzemploj, kiuj aspektus konvinkaj en la kondiĉoj de la hodiaŭa mondo. Ĉion prezenteblan en Esperanto oni renkontas per vortoj “Sama troveblas anglalingve”. Nur se oni kapablus demonstri ion ekskluzivan, kion faras neniu alia — per la angla aŭ ajna alia lingvo — la ekstera publiko emus turni atenton al Esperanto.

roland schnell
2020-02-19 14:37
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Prava rimarko. Do ni trovu la unikajn trajtojn de Esperanto, anstataux kopii la anglan.
Ebleco estas nia projekto en Berlin: https://esperanto.berlin/terapio/raporto-flores-2011/
Sed la karaj samidanoj preferas postkuri la “junularon”

Kirill Ŝvedov
2020-02-19 14:47
Respondo al  roland schnell

Nu, ĉefa unika trajto de Esperanto, utiligenda en la modernaj kondiĉoj, estas, ke ĝi ebligas organizi efikan kaj relative malmultekostan informinterŝanĝon inter diversaj lingvoj. Uzante tion, oni povas alporti informon al la plej vasta publiko en multaj landoj de la mondo. Mi skribis pri tio en LF: https://www.liberafolio.org/2019/11/04/kirill-svedov-direktu-la-agadon-eksteren/

Hejmano
2020-02-19 17:02
Respondo al  Kirill Ŝvedov

La simpleco estas funkciebla argumento – almenaux en Francujo; kulture la francoj estas grumbluloj, foje lernantoj ne ŝatas la elparolon de la angla, kaj ankaux ne ŝatas la “el-regulajn verbojn”.
Esperanto-parolantoj konas la avantaĝojn de la Esperanta elparolo kaj de la Esperanta gramatiko.
Sama simpleco ne troveblas anglalingve.

Roland Schnell
2020-02-20 8:53
Respondo al  Hejmano

Denove “teoria avantaĝo” kaj nur por kelkaj francoj. Kie estas la praktika pruvo?

Hejmano
2020-02-20 10:34
Respondo al  Roland Schnell

Nu, ekprovi novajn rimedojn estas io necesa.

Alia ulo
Alia ulo
2020-02-20 11:58
Respondo al  Hejmano

Simpleco? “Funkciebla”? “El-regulaj”? Hm.

Roland Schnell
2020-02-18 14:52

Belege, ke Libera Folio povis utiligi la larĝan foton, kiun mi vane petis de la organizantoj. La festivalo okazas proksime al la multmilionloĝantara urbo Berlin kaj estas facile atingebla per rekta trajno. Eĉ trans la limo sen dogano. Sed la organizantioj neniam pretis kunlabori kun la berlina organizo, kiu kontraste al PEA kaj PEJ volonte subtenus varbajn aktivecojn, se oni scius pri ili iomete antaŭe. Rilate UEA la festivalo aspektas kiel la plej lasta pajlero, ĉar la oficialaj polaj organizoj (landaj asocioj de UEAa) vegetas kaj okupiĝas pri si mem. Kompreneble ili ne gajnas membrojn, se ili ne ĉeestas. Ne estas la tasko de aliaj alkonduki membrojn por ili.

Ĉielismo
Ĉielismo
2020-02-24 23:58
Respondo al  Roland Schnell

La propagando estas necesa, sed ne plej necesa hodiaŭ por Esperanto. La plej necesa estu plikvalitigo de esperantistoj kaj fakaj agadoj, aŭ interna plibonigado. Fakte sur la retpaĝaro ne mankas informo pri Esperanto, sed mankas fakaj agadoj de Esperanto. Tio donas al la publikaro, ke Esperanto estas senutila kaj nelerninda por valora tempo, aŭ estu sufiĉe, se mi konas ĝian nomon! Pro tio mi okupas min je la faka agado ol je fanfarona propagando.

Johano
Johano
2020-02-25 22:56
Respondo al  Roland Schnell

Laux miaj scio kaj rektaj spertoj la PEA kaj PEJ ne vegetas kaj okupigxas pri si mem. Ili havas kialojn se ne kunlabori/as. Tial la opinion de Roland mi jugxas kiel lian subjektivan iamgon pri PEA kaj PEJ.

Szilvási László
2020-02-20 0:35

12.000 eŭroj de la pasintaj 4 jaroj estas sufiĉe granda sumo. Kio estas la konkretaj rezultoj? – Mi ne vidas ilin…

Per triono de tiu sumo oni povus fari efikajn reklamkampanjojn en Facebook, kiu donus videblan, konkretan rezulton, multe pli grandan ol la festivala ĉeesto. La restintan 2/3-an parton oni povus turni al okazigo de esperantistaj personaj renkontiĝoj por komencantoj, baze necesaj por reteni novajn homojn en la movado.

Antaŭ 2 semajnoj mi raportis pri la pasintjaraj fejsbukaj reklam-kampanjoj de nia Esperanto-Centro (Lingvo-Studio) en Budapeŝto. Ni elspezis nur ĉ. 300 mil forintojn ( = ĉ. 1000 eŭroj = averaĝa monata salajro en Hungario). Pere de ĝi estis atingitaj 566.514 personoj (pli ol duonmiliono), kiuj pli ol 24 mil fojojn klakis sur nian reklambildon, kaj venis al niaj koncernaj retaj kaj fesbukaj paĝoj… (pli detale vidu la raporton ĉe https://www.facebook.com/Ret.Info/posts/2741943092551782 ) – La foruzita sumo por pola festivalo estis 12-foje pli granda ol nia tuta pasintjara buĝeto…

Metodoj de reklamado povas esti tre diversaj. Por ni – por la Esperanto-movado – ne nepre taŭgas tiuj metodoj, kiuj utilas por grandaj internaciaj kompanioj. Ni devus trovi nian ĝustan lokon en la merkata sistemo, kaj taŭge adaptiĝi al ĝi… Sed ĉeesta reklamo en grandaj, amasaj festivaloj per niaj rimedoj povas doni nur tre-tre-tre malaltan reklaman efikecon.

Kalle Kniivilä
2020-02-20 7:25
Respondo al  Szilvási László

De kie venas la sumo 12.000 eŭroj? Laŭ la gazetaraj komunikoj de UEA, 2020 estas la kvara jaro dum kiu UEA kontribuas. Dum la lastaj tri jaroj laŭ la gazetaraj komunikoj de UEA temis pri kosto de entute 10.500 eŭroj, el kiuj UEA supozeble pagis 4.000 eŭrojn. Se oni al tio aldonas la ĉi-jaran buĝeton de 3.000 eŭroj (UEA pretas pagi 1.000), la sumo dum kvar jaroj (do, inkluzive de 2020) iĝos 13.500 eŭroj. El tiu sumo UEA supozeble estos paginta 5.000 eŭrojn rekte el sia informada buĝeto, dum la ceteron konsistigas donacoj.

Szilvási László
2020-02-22 23:45
Respondo al  Kalle Kniivilä

Vi pravas Kalle, la vortumado ne estis sufiĉe preciza. Por ilustri la amplekson de la suma buĝeto mi simple multobligis per 4 jaroj la ĉi jaran 3 milan sumon. Vere ĝi ne estas preciza sumo, aliflanke tamen povas ilustri la grandecon de la temita sumo. Cetere mi parolis ne pri la elspezaĵoj de UEA, sed ĝenerale pri la neefikeco de partopreno en tiaj grandaj amasfestivaloj, kaj eventuala pli efika utiligo de la disponata buĝeto.

ormonto
ormonto
2020-02-20 19:10

En ajna elementa legolibro de Esperanto troviĝas “La Vojo”. Mi sugestas al ĉiuj skeptikemuloj, mokantoj, defetistoj, pesimistoj, ĝenuloj, troloj, ventkapuloj, klaŭnoj, kaj similtipaj ŝajn-esperantistoj, de tempo al tempo, relegi ĝin, ĝis ili parkere konas ĝiajn vorton, aparte la jenajn:

Ni semas kaj semas, neniam laciĝas,
pri l’ tempoj estontaj pensante.
Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas,
ni semas kaj semas konstante.
„Ho, ĉesu!” mokante la homoj admonas,
„Ne ĉesu, ne ĉesu!” en kor’ al ni sonas:
„Obstine antaŭen! La nepoj vin benos,
se vi pacience eltenos”.

unuel
unuel
2020-02-20 19:15
Respondo al  ormonto

Tamen, se la kvanto de semoj estas limigita, kio sendube nun validas pri UEA, indas tre atente rigardi kiel kaj kie oni semas, por ne perdi dekmilojn da semoj sen rezulto.

Ralf Fröhlich
Ralf Fröhlich
2020-02-20 20:28

Pli indas organizi pli da aktivaĵoj ol kritikegi tiujn kiuj ekzistas.

Ivano
Ivano
2020-02-22 11:25

La plej bona diskonigo de Esperanto estas instruado en lernejoj kiel plenrajta fremdlingvo. Tamen mencio de lernejoj mankas ekde jardekoj en esperantaj ĵurnaloj kaj dokumentoj de Esperantaj organizaĵoj. Nek ILEI strebas enkonduki Eon en lernejojn. Kial? Ĉu ne volas, ke esperantistoj gajnu almenaŭ modestan salajron de instruistoj?

Andreas
Andreas
2020-02-22 13:02
Respondo al  Ivano

En Federacia Respubliko Germanujo en 1954 estis vochdonite en konferenco de edukministroj de la federaciaj landoj tiuefike, ke Esperanto, kiel deviga fako, ne estu enkondukata en lernejojn; nur en libervolajn lernejajn laborgrupojn eblas tia enkonduko:comment image

Ivano
Ivano
2020-02-24 8:33
Respondo al  Andreas

Tiun voĉdonon oni faris evidente sub la premo de Usono.

Edmundo
Edmundo
2020-02-24 11:06
Respondo al  Andreas

“Deviga fako” estas malklara esprimo. Iusence en Britio la sola deviga fako en lernejoj estas religio: ĝi estas deviga en la senco, ke ĉiu lernejo devas havi ĝin kiel devigan fakon. Kompreneble, preskaŭ ĉiuj lernejoj havas multajn aliajn devigajn fakojn. Praktike la plej multaj lernejoj ne estas sufiĉe grandaj aŭ riĉaj por lasi al lernejanoj multe elekti, do preskaŭ ĉiuj fakoj estas devigaj: oni disponas instruiston pri lingvo X, do ĉiuj lernejanoj lernas lingvon X.

Andreas
Andreas
2020-02-24 14:07
Respondo al  Edmundo

Mi estas nek juristo nek eduk-ofica funkciulo. Tial mi unue klarigas, kio miakomprene en Germanujo estas ne deviga fako: Tio chi estas fako, en kiu, se ghi entute estas instruata – kaj tia instruado ne estas deviga -, partopreni estas tute libervole flanke de la lernantoj. Kaj deviga fako estas tia, kiu ne estas ne deviga fako lau la supra difino.

Ivano
Ivano
2020-02-24 16:00
Respondo al  Andreas

En Rusio en la listo de fremdlingvoj estas 10 lingvoj. Ĉiu lernejano povas elekti unu aŭ du lingvojn el ili. Kelkajn lingvojn el ili oni instruas tre malmulte. Ekzemplo la finnan nur proksime de la landlimo kun Finnlando, kie estas intereso pri lingvo kaj instruistoj. Ĉu la finna estas en Rusia deviga fako? Formale samtiel ne deviga, kiel la angla. Tamen la anglan lernas preska; ĉiuj lernejanoj. Kiam ni parolas pri fremdaj lingvoj, la esprimo “deviga fako” estas iom konfuza.

Kirill Ŝvedov
2020-02-22 16:05

Por trovi vojojn al pli efika diskonigado kaj utiligado de Esperanto, necesas analizi kondiĉojn, en kiuj la Esperanto-komunumo troviĝis antaŭe kaj troviĝas nun.

Dum preskaŭ tuta sia historio la Esperanto-komunumo troviĝis en situacio, kie Esperanto al praktike neniu povis doni ajnajn konsiderindajn avantaĝojn en ĉiutaga vivo, kaj la Esperanto-komunumo havis neniujn seriozajn resursojn (ekonomiajn, politikajn k.a.) por investi en ĝian disvastigon. Kaj novaj homoj ja devis veni en la komunumon, almenaŭ por anstataŭigi tiujn, kiuj malaperis pro natura forpaso. En ĉi tiuj kondiĉoj ununura ebla metodo kreskigi Esperantistaron estis informi pri Esperanto kaj instrui ĝin al kiel eble plej multe da homoj, por ke certa parto da ili: 1) interesiĝu pri la lingvo; 2) komencu lerni ĝin; 3) finlernu ĝin ĝis certa grado; 4) restu en la Esperanto-komunumo kaj aktive partoprenu ĝin. Kompreneble, efikeco de ĉi metodo estis tre malalta, tamen ĝi, kiel mi jam diris, estis ununura ebla kaj ja ĝi sukcesis plenumi sian taskon: subteni la ekzistantan Esperanto-komunumon.

Hodiaŭ, tamen, dank’ al la interreto kaj informaj teknologioj, Esperanto unuafoje dum la tuta sia historio kapablas doni praktikajn avantaĝojn — ne al ĉiuj, kompreneble, sed al certaj celgrupoj. Tiuj estas transnaciaj grupoj (ekzistantaj jam reale aŭ potenciale), kiujn kunligas certa komuna intereso, komuna afero. Apliko de Esperanto kiel laborlingvo ebligus al ili facile interŝanĝi informon pri sia afero kaj entrepreni komunan agadon.

Do, efektiva strategio disvastigi Esperanton hodiaŭ estas, miavide, serĉi tiaspecajn celgrupojn kaj proponi al ili Esperanton kiel ilon por internacia kunagado kun samokupananoj. Kaj oni proponu ne nur la lingvon mem, sed ankaŭ infrakstrukturon, dank’ al kiu oni povos ekuzi la lingvon tuj kaj senprobleme (specialaj sociaj retoj kaj aliaj similaj interretaj platformoj, sur kiuj oni povos interkomuniki).

Andi
2020-03-03 21:50

Kion vi nomus sukceson? Ĉu nur novajn individuajn UEA-membrojn?
Mi nomas sukceson ke ĉiujare mil junaj homoj sidis en duonhora informprelego pri Esperanto. Aldone miloj prenis informmaterialon.

Mi (memstare, memzorge) ĉeestis ĉiujn festivalojn kiam okazis la informado kaj spertis la informkampanjon pri Esperanto. Krom 2019 pro la samtempa IJK.

Eblas disputi ĉu UEA finance subtenu ĝin. PEA kaj PEJ ŝajne ne havas sufiĉe da mono kaj homfortoj. La Esperanta organizo ”Multkultura Edukcentro” en Nowy Sącz vidis unikan ŝancon kaj prenis ĝin. Jes, kunlabori kun ili povas esti ne ĉiam simpla.

Por neĉeestintoj: Kio okazas dum PollandRok?
Dum 4 vesperoj kaj noktoj de la ĉefaj tagoj estas koncertoj, dumtage kaj posttagmeze la pli ol 500.000 partoprenantoj de la muzikfestivalo ĉirkaŭvagadas la vastan terenon, multaj vizitas la ”AFA-monton” kun kulturo, diskutoj kaj organizoj kiel Greenpeace kiuj prezentas sin. Homoj preterpasas la Esperanto-budon, ĉiuj vidas la afiŝegon, kelkaj kunportas informilon hejmen. Kaj kelkaj eĉ tiom interesiĝas ke ili sidas tie longe kaj aŭskultas kio estas Esperanto kaj kion eblas fari per ĝi. Mi mem partoprenis unu sesion de la rapidkurso kaj -informado de Stano Marĉek. La tendo estis plena kun proksimume 60 homoj. Dum lia pli ol 30-minuta prezentado de la lingvo kaj ĝiaj utiloj li kaptis la atenton de la festivalanoj tiom, ke apenaŭ iu foriris.
Multaj subskribis subten-liston pri Esperanto, en la pola, do mi ne scias detalojn.
Antaŭ kelkaj jaroj ludis Jomo.

Kompreneble tia informado ne tuj donas amason da membroj kaj aktivuloj, sed se vi kalkulas ke tia prezentado okazis kelkfoje tage en plena tendo estis eble en ĉiu jaro po mil partoprenantoj de la detala prezentado. Kaj certe miloj libervole prenis inform-flugfoliojn. Neniu altrudis al homoj informilon kiujn preskaŭ ĉiuj tuj forĵetas.

Reklamo: Legu pli en mia retpaĝo pri „PollandRok kiel memzorganto“: http://29m.de (tro da teksto, mi scias).