Kirill Ŝvedov: “Direktu la agadon eksteren”

Ĉi tiu artikolo de Kirill Ŝvedov respondas la julian publikaĵon de Grigorij Arosev, kiu, laŭ li, trafe formulis la ĉefan kaŭzon de la nuntempa stagnado de la Esperanta komunumo: “La plej granda [malfeliĉo] estas la manko de rezulto. Iu ajn aktivado de esperantistoj jam delonge havas preskaŭ nulan efikon… Ĉiuspeca agado de esperantistoj estas direktita internen, ne eksteren. …oni ne vidas progreson, ne vidas celon kaj pro tio malaktiviĝas.”

Tio aspektas ankoraŭ pli mirinda, se konsideri, ke neniam estis tiel favora tempo por Esperanto, kiel hodiaŭ. Homoj, varoj kaj, plej grave, informoj nuntempe povas moviĝi tra la mondo nekompareble pli facile ol antaŭe. Ĉio ĉi tio, ŝajne, devus krei fekundan sojlon por florado de la internacia lingvo. Tamen, la Esperantistaro aspektas nekapabla uzi la aperintajn eblojn. Kial?

Mi opinias, ke ĉi situacion kreas tio, ke Esperanto, kiu celas forigi la lingvan barieron, montriĝas mem ŝirmita fare de ĝi de la ekstera mondo. Ajna Esperanta agado povas havi kiel adresatojn nur tre malvastan rondon de samlingvanoj.

Rezulte de tio, homoj kiuj havas entuziasmon, energion kaj ambicion por fari ion sur nivelo konvena al la moderna tempo, trovas en Esperanto nenion interesan; kaj tiuj kiuj jam apartenas al ĝia komunumo, havas neniujn stimulojn por fari ion pli grandskalan kaj kompleksan.

Tamen, jam delonge oni konas ilon kapablan trahaki ĉi nodon. Tio estas multlingva agado, kiu celas nacilingvan publikon en diversaj landoj kaj uzas Esperanton kiel pivotlingvon. La avantaĝoj de ĉi tiu vojo estas jenaj:

1. Tia agado povos kontakti nekompareble pli grandnombran publikon kaj, sekve, ricevi fortan respondon de ĝi. Ĉi tiu respondo bone stimulos la partoprenantojn de la agado kaj instigos ilin al disvolviĝo, kvanta kaj kvalita.

2. Ĝi kapablos altiri ne-Esperantistajn aktivulojn, kiuj ekvidos en ĝi efikan instrumenton por realigi siajn celojn.

3. Ĝi draste ŝanĝos la publikan aspekton de Esperanto. La fakto ke ĉi tiu lingvo jam utile servas al granda nombro da homoj, kiuj eĉ ne bezonas posedi ĝin, kaj ke oni entreprenas per ĝi ion vere novan, kion ankoraŭ faris neniu, igos ĝin atentinda kaj taksinda pozitive.

4. Ĝi povos formi bazon por enpraktikigo de Esperanto kiel laborlingvo en konkretajn celgrupojn, kies anojn interesos informa interŝanĝo kun alilandaj samokupanoj. Tio estas temo por aparta kaj ampleksa pridiskuto; ĉi tie mi nur notos, ke plej taŭgaj por tio aspektas la areoj de hobioj kaj nekomerca agado.

Kiu povas esti la unua paŝo sur ĉi tiu vojo? Ekzistas nemalmulte da kreivaj homoj, kiuj faras, individue aŭ kolektive, diversspecajn informajn kaj artajn verkojn kaj publikigas ilin en la interreto. Kun helpo de pivotlingvo ili povos tre forte vastigi sian spektantaron kaj ricevi respondon fare de alilanda publiko kun alia kultura fono; tio estos por ili nova kaj interesa sperto.

Krome, tio povos rezultigi ankaŭ praktikajn avantaĝojn (utilaj kontaktoj, mendoj, enspezo per reklamo en jutubaj kanaloj kaj aliaj). Do, ekzistas neniaj kialoj por supozi, ke ili ne emos al tiaspeca kunlaboro, se oni proponos ĝin al ili. Ĉio dependas nur de nia flanko.

Koncepto de tia kunlaboro, miavide, povas aspekti jene: laŭ interkonsento kun aŭtoroj de interesaj videoj ĉe Jutubo oni aldonas al tiuj subtekstojn kaj priskribon en multaj lingvoj, tradukitajn per Esperanto. La priskribo enhavos ligilon al retejo de la projekto, kie oni trovos katalogon de tradukitaj videoj, similan al tiu de Tubaro.

Certe, oni selektu por la kunlaboro nur enhavon vere altkvalitan, “kremon”. Kiel specimenon de tia, mi povas nomi, ekzemple, ŝikvidan dokumentan filmon pri Sergej Prokudin-Gorskij, unu el la pioniroj de kolora fotado.

Do, espereble, mi sukcesis montri, ke Esperanto havas ŝancon esti hodiaŭ ne postrestaĵo de jam delonge pasinta tempo, sed pioniro, kiu malfermas novajn vojojn al interhomaj kontaktoj en la nuna “tutmondiĝinta” epoko. Ja ĝuste por tio ĝi estis kreita.

Kirill Ŝvedov

27
Lasi respondon

avatar
2000
10 Komento-fadenoj
17 Respondoj al fadeno
0 Sekvantoj
 
Komento kun plej multaj respondoj
Plej furora koment-fadeno
12 Aŭtoroj de komentoj
Molĉanov A.AndreasRoberto RibeiroFrancisco Javier MoleónTjeri Lastatempaj aŭtoroj de komentoj

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

  Aboni  
plej nova plej malnova plej populara
Avizi pri
Jes jen Jens
Tre ŝatata komentanto
Jes jen Jens

Lingvo ne estas komunikilo, sed esprimilo. Tial estas vane esperi ekspansion de la movado por la internacia lingvo nur pro tio ke la tutmondaj komunikaj kondiĉoj pliboniĝas. La realaj kondiĉoj estas lokaj: la Esperantomovado prosperas aŭ ŝrumpas pro tio kion oni povas esprimi per Esperanto en la lokoj kie loĝas la esperanistiĝontoj. En Danio, ekzemple, Esperanto estis sendanĝera esprimo de kontraŭnaziismo dum la Germana okupado 1940-1945. Tial ĉe ni la movado tiutempe estis relative giganta. Ni eĉ havis duan landan neŭtralan asocion starigitan de homoj kiuj sentis ke la oficiala asocio ne povas enteni ilian entuziasmon. Do ĉiuj aplikoj utilas,… Legi pli »

Hejmano

Jen bela citaĵo
« Oni lernas Esperanton tial ke oni ion esperas pri la estonteco de siaj infanoj. »

Pablo

Mi ne konsentas. Eble la aŭtoro nur rigardas enen kaj nur tiuj vidas. Aperis ĉe liberafolio artikolo pro Esperanto en mezlernejo. Estas multaj kursoj kaj propagando ne direktita al esperantistoj. Sed esperantisto vidas nur la "enan" agadon, kaj ne la "eksteran".

Estas rekomendinda filmo de Emilio Cid "Esperanto ekster la ujo" https://tubaro.aperu.net/v/ytb_URUFYXJknEI/

Kirill Ŝvedov

Tasko de ajna propagando/reklamo estas montri, ke la propagandata objekto iel gravas por la adresatoj. Do, vere efika propagando de Esperanto (kaj vere pozitiva publika aspekto de ĝi) estos eblaj nur kiam oni kapablos demonstri, ke Esperanto estas grava por sufiĉe granda kvanto da homoj. Ĝia uzado en rolo de pivotlingvo estas unu el tre malmultaj iloj por atingi tion.

Hejmano

Bona ideo !
Sed kial ne la angla kiel pivotlingvo ? Oni demandos tion. Tial celu vi publikon, kiu estas agema kaj novema ! Mi pensas interalie pri la ekologia movado.

Kirill Ŝvedov

"Sed kial ne la angla kiel pivotlingvo ? Oni demandos tion."

Nu, estas multaj projektoj, kiuj uzas la anglan por tiu celo, ekzemple, viki.com Tamen, se oni proponas al atento de la publiko ion vere senprecedentan, kion ankoraŭ faris neniu, kaj la publiko ekscios, ke tio estis farita dank' al Esperanto, tio kontribuos pozitivan aspekton de ĝi. Oni ja ne postulos, ke nur la angla estu uzata kiel pivotlingvo. Se oni jam havas informan produkton en sia propra lingvo, ĉu por oni gravas kiel tio estis farita?

Pablo

Kompreneble, en la antaŭa mesaĝo, mi malkonsentas pri la uzado de la vorto "ĉiuspecaj". Mi ne tiom malkonsentus se li dirus "plejmulte". Pri tiu "ĉiuj/neniu" multaj esperantistoj reagas kiam iu asertas ke "neniu parolas Esperanton".

Parenteze, antaŭ kelkaj semajnoj, fama hispana kantisto diskonigis novan albumon kies nomo estas en Esperanto "amuza", muzikumejo faris esperantan version de la plej fama kanto.

https://tubaro.aperu.net/v/ytb_v29I0sAETL0/

Tre malmultaj homoj diskonigis ĝin ekster Esperantujo. Ĉu ni konscias kiom da homoj scios pri moderna esperantaĵo kiu neniel interesiĝos pri la lingvo?

Hejmano

Mi ankaux aldonu, ke la Esperanto-asocioj devus vere, efike komuniki unu la aliajn pri iliaj ideoj kiuj bone funkcias

Roberto Ribeiro
Roberto Ribeiro

Mia filino laboras en granda firmao Amazon. Laŭ ŝi estas ĉirkaŭ 30 esperantistoj dungitaj en ĝi, kiuj komunikiĝas ofte per interreto. Ili formas grupon en la firmao, ili movadas en la firmao, sed nur du el ili partoprenas ĝeneralan movadon kiel UEA, TEJO aŭ lokaj grupoj. Nur ĉar oni ne konas ĉion pri la multaj movadoj, tio ne signifas ke ne ekzistas ili. Nura manpleno de deprimitaj memmalamantaj samideanoj, kiu legas LF-on ne estas la tuta movado.

Hejmano

Tiu fakto ege interesas min. Mi nun estas plena je espero, se estas veraj agadoj ele UEA ! 30 homoj estas multe ja !
Ĉu ili sukcesis esperantistigi kelkajn kolegojn ?

Roberto Ribeiro
Roberto Ribeiro

Mi sugestis ke ŝi skribu artikolon al Kontakto pri tio. Laŭ ŝi ili estas nesociemaj homoj, kiel ĉiuj komputilistoj.

Andreas
Andreas

Roberto Ribeiro: "Laŭ ŝi estas ĉirkaŭ 30 esperantistoj dungitaj en ĝi, kiuj komunikiĝas ofte per interreto."
Kiel ili trovis unu la alian?

Roberto Ribeiro
Roberto Ribeiro

Vere mi ne scias. Estas kelkaj en centra oficejo de Amazon en Seattle, tiuj kreis retejon. Eble aliaj vidis esperantan opcion en internan paĝon de firmao. En oficejo, kie mia filino laboras estas tri aŭ kvar.

Kirill Ŝvedov

Saluton, Roberto! Dankon pro la interesa informo. Tamen ĝi, miavide, nur konfirmas tion, pri kio mi skribas (kaj kio estas ankaŭ kernopunkto en la artikolo de Arosev): certe, estas multaj akfivecoj fare de Esperantistoj, tamen ili ne rezultigas respondan pozitivan influon ("positive feedback" anglalingve) al la ĝenerala stato de la movado kaj la lingvo. Mi celas montri, kiel eblas eliri el ĉi tiu fermita cirklo.

Roberto Ribeiro
Roberto Ribeiro

Vi ŝajne konfuzigas volon kaj eblecon. Volo estas libera, nobla, laŭdinda, sed ebleco estas diabla. Mi volus fari multon por Esperanto, sed mi fakte nur povis fari kelkajn kursetojn kaj instrui miajn filinojn. Mi neniam havis influon, mi ne havis kontaktojn, mi ne konis famajn homojn. Oni ne povas malami sin, nur ĉar oni ne havas eblecon fari tion, kion oni volas. Multaj bonaj homoj simple ne havas eblecon helpi. Oni ne devas serĉi pordon kie ĝi ne estas, oni devas akcepti ke tie estas muro. Eble alia homo trovos la pordon. Ĉu vi fakte povas fari tion, kion vi… Legi pli »

Kirill Ŝvedov

Mi jam trovis la pordon kaj montras al aliaj, ke ĝi ekzistas.

Celo de ĉi tiu publikaĵo estis, respondante al la artikolo fare de Grigorij Arosev, demonstri, ke la Esperanta komununo nuntempe ne estas en senelirejo, ke perspektivo objektive ekzistas kaj estas sufiĉe promesoplena. Mi intencis konatigi la legantaron kun ĉi tiuj konkludoj (kiuj por mi aspektas sufiĉe bone bazitaj) kaj laŭeble iniciati diskuton koncerne ilin. La demando pri tio, kion mi persone povas aŭ intencas fari tiuterene, ne rilatas la pridiskutatan temon (kun mia aktiveco vi povas konatiĝi laŭ ligilo en mia nomo).

Kirill Ŝvedov

Saluton kaj dankon pro la komentoj!

Bedaŭrinde el la tekto malaperis ligiloj (espereble oni restarigos ilin) al la dokumenta filmo, kiun mi mencias kiel ekzemplon de altkvalita verko, kiu povus esti interesa por alilanda publiko (https://youtu.be/QaeRj-ApktY) kaj al vikipedia artikolo pri Sergej Prokudin-Gorskij (https://eo.wikipedia.org/wiki/Sergej_Mi%C4%A5ajlovi%C4%89_Prokudin-Gorskij).

Kalle Kniivilä
Ŝatata komentanto

Dankon pro la atentigo, la ligiloj estas restarigitaj.

Renato Corsetti
Renato Corsetti

Mi konsentas kun Arosev kaj kun Ŝvedov. Mi rekomendas al Ŝvedov iniciati kunlaboran gfrupon por realigi la projekton pri dubtekstoj de gilmoj, pri kiu li parolas. Amike, Renato

Tjeri
Tre ŝatata komentanto
Tjeri

Eble Ŝvedov aŭ iu alia povas ankaŭ krei asocion por "disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto" , kiu iniciatos tian kunlaboran grupon, kaj aliajn grupojn utilajn al la ĉisube citita celo.

Tjeri
Tre ŝatata komentanto
Tjeri

…ĉi supre…

Molĉanov A.
Molĉanov A.

Vi ne havas seriozajn planojn, tial neniuj lernas vian lingvon. Se vi havus seriozan strategian planon kaj iom post iom fervore plenumus ĝin, homoj eketendiĝus al vi.

Ivano
Ivano

Kial neniu parolas pri instruado de Eo en lernejoj kiel plenrajta fremdlingvo? Tio eblas ekde jardekoj nur en Hungario. Kial ne sukcesis en aliaj landoj?

Jes jen Jens
Jes jen Jens

Nu, en Hungario tio estas grandparte limigita ĝuste al la lernejo. La aranĝo utilas; ĝi garantias ke multaj homoj konas Esperanton kaj simpatias al ĝi, sed ĝi ne havas grandan efikon al la aplikado de la lingvo. Ne ekzistas panaceoj.

Pablo

Jen "neniu"

https://www.liberafolio.org/2019/09/27/eu-subtenas-esperanton-en-seslanda-projekto/

En hispana ne cxeesta Universitario esperanto estas instruata

Ivano
Ivano

Kara Pablo,
mi konas tiun bravan iniciaton kaj gratulas al S-ro Himenez. Tamen mi parolis pri io alia – pri PLENRAJTA fremdlingvo, ne pri propedeŭtika instruado.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón

La hispana universitato UNED ofertas Esperanton kiel plenrajtan fremdlingvon : http://portal.uned.es/portal/page?_pageid=93,70607228&_dad=portal&_schema=PORTAL

Nur guto en la oceano, jes. Sed guto.