La Ondo de Esperanto foriras

La magazino “La Ondo de Esperanto” aperadis ĉiumonate ekde 1991. Nun venas tempo adiaŭi unu el la vere malmultaj profesiaj periodaĵoj en la Esperanto-movado. “Sen La Ondo ne nur la rusia Esperanto-movado, sed ankaŭ (aŭ eble eĉ unuavice) la internacia iĝos malpli riĉa”,  opinias ĵurnalisto Grigorij Arosev.

La lasta papera jarkolekto de La Ondo.

La redakcio de La Ondo de Esperanto anoncis pri la baldaŭa ĉeso de la magazino. Post la relative mallonga periodo de nur-elektronika ekzisto La Ondo, senĉese aperanta ekde 1991, entute malaperos. En la editorialo, subskribita de la eldonanto Halina Gorecka kaj redaktoro Aleksander Korĵenkov, kiel ĉefa kaŭzo de la ĉeso estis menciita problemo kun la malboniĝanta vidkapablo de Korĵenkov. Ni ne havas kialojn malkredi tion.

La titolo La Ondo de Esperanto ne estis elpensita de Gorecka kaj Korĵenkov. Magazino kun tiu titolo aperadis en Moskvo inter 1909 kaj 1917, tiam ĝin eldonis la financa oficisto Aleksandr Saĥarov. La aperon de La Ondo benis mem Zamenhof. En la samaj jaroj aperadis ankaŭ la movada ĵurnalo Ruslanda Esperantisto (fakte la sama titolo estis uzita eĉ dufoje: inter 1905 kaj 1908, kaj tre mallonge en 1909). Kurioze ke ambaŭ titolojn transprenis Korĵenkov kaj Gorecka en la jaro 1991, re- kaj ekeldoninte La Ondon kaj Ruslandan Esperantiston.

La eldonado startis en la malfrua printempo de 1991, kaj tio sufiĉe gravas por kompreni la procedon, kiun ekgvidis la geedzoj. Post nur kelkaj monatoj Sovetunio disfalis, kaj la sekvoj estis ne nur politikaj, sed ankaŭ ekonomiaj: oni povas nur imagi, kiom da fortoj kaj kompreneble mono kostis por Korĵenkov-Gorecka daŭra eldonado de la periodaĵoj en la epoko de hiperinflacio. En la unuaj jaroj Ruslanda Esperantisto estis nur primovada eldonaĵo, La Ondo estis nomata ”soci-kultura“ magazino.

Aleksander Korĵenkov
Aleksander Korĵenkov

Tiel do estis, sed en iu momento iĝis klare, ke estas malfacile redakti kaj eldoni du periodaĵojn. Rezulte Ruslanda Esperantisto ĉesis kaj migris en La Ondon, kiu por pluraj jaroj fariĝis grava rusia eldonaĵo. Antaŭ kelkaj jaroj Korĵenkov kaj Gorecka anoncis ĉesigon de la papera versio, argumentante tion per la daŭra plimalfaciliĝo de la produkta kaj ekspeda procedoj kaj samtempe atentiginte, ke la papera versio estus pli profita por ili. Kaj nun, post 28 jaroj, la ondo reiras malantaŭen.

Ĝi nek estis nek estas la sola Esperanto-periodaĵo en Rusio, kaj ĝi ne estis ideala. La Ondo eĉ ne estis objektiva, ja ĉiam prezentanta la mondovidon de ties redakcio – tamen ĉu povus esti alie? Sed sendube ĝi estis kaj estas profesia eldonaĵo, kiu ĉiam kreis solidan bildon pri la Esperanto-movado en Rusio, en lando kiu pro la historiaj cirkonstancoj ĉiam havas apartan (ne legu ”plej gravan“, legu laŭvorte ”apartan“) rolon en la historio de la Esperanto-movado. La ceteraj periodaĵoj en la sama lando vole-nevole ĉiam havis antaŭ la okuloj ĝuste La Ondon, kaj kreis konceptojn de siaj eldonaĵoj surbaze de la impresoj pri La Ondo – kio estis en ĝi bona, kio estis malbona.

Mi mem ekaŭdis pri Ruslanda Esperantisto kaj La Ondo meze de la 1990-aj jaroj, kiam mi profundiĝis en la movadon kaj ekaktivis tie. Tiam mi estis tre juna kaj opiniis ambaŭ eldonaĵojn tre enuigaj. Poste mi ekkonis riproĉojn je la adreso de ties eldonantoj. Poste ni kunlaboris. Poste ni konfliktis. Poste ni denove kunlaboris. Poste ni parte amikis kaj tio daŭras – nu, almenaŭ mi tiel esperas.

Halina Gorecka
Halina Gorecka

Sed intertempe la geredaktoroj daŭre ĉiumonate preparis novan numeron de La Ondo sur same profesia nivelo.

Mi (kaj ne nur mi) malŝategas la obstine uzatan en La Ondo vorton ”Ruslando“ kiel nomon por la lando, kie mi naskiĝis kaj vivis ĝis certa aĝo. Mi ne ŝatis, ke Korĵenkov kaj Gorecka ne atentis la fortegan junularan Esperanto-movadon en Rusio el la 1990-aj. Mi krome ne ŝatis tion kaj jenon, sed tio estas ja ilia privata vidpunkto, je kiu ili rajtis, kaj tio havas neniun rilaton al la kolosa laboro, kiun faris kaj ĝis nun faras la geeldonantoj.

Multo ŝanĝiĝis intertempe, Korĵenkov kaj Gorecka spertis translokiĝon el la urala Jekaterinburg en la baltmaran Kaliningradon, postvivis gravan malsanon de Halina Gorecka (kun feliĉa fino) kaj sendube multon alian, kion la ekstera publiko ne scias.

Sed… intertempe la geredaktoroj daŭre ĉiumonate preparis novan numeron de La Ondo sur same profesia nivelo.

Nur tiu, kiu mem redaktas aŭ eldonas ion povas vere kompreni la amplekson de tia laboro. Mi estas ĝuste tiu, kiu laŭ propra sperto tion komprenas. Kaj admiras.

Sen La Ondo ne nur la rusia Esperanto-movado, sed ankaŭ (aŭ eble eĉ unuavice) la internacia iĝos malpli riĉa. Periodaĵoj regule malaperas, ĉiam pro malsamaj kialoj, sed ĉiam kun la sama sekvo: anstataŭ ili venas nenio. Ni deziru al Korĵenkov kaj Gorecka fortan sanon por realigado de aliaj planoj – je la fino de artikolo tio sonas iom banale, sed des pli vere.

Grigorij Arosev

13 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
chielismo
chielismo
2019-10-03 9:18

Plej samideanan saluton al grandega kontribuado ĉe la verdstela paro Aleksander Korĵenkov kaj Halina Gorecka batalanta por Esperanto-movado situanta en plej malfacila tempo inter la pasinta jarcento kaj venonta jarcento!

Gecxjo
Gecxjo
2019-10-04 2:53

“28 jaroj,” — tre estiminda tempperiodo! Ne multaj proektoj vivas tiom multe. Nur dank’al sindediĉo de Aleksandr+Halina.
Ho ve, ne alkreskis kamaradoj kiuj povus stafete preni la aferon 🙁

Rita de Moraes
Rita de Moraes
2019-10-05 1:04

Mi ege bedaŭras!! Tre plaĉis al mi legi “La Ondo-n”. Pravas Grigorij Arosov, sen La Ondo E-o Movado iĝos malpli riĉa.
Mi forte esperas, niaj aliaj revuoj ne malaperos!!

Hejmano
2019-10-05 13:25

Diable, kia malĝojo! Malbonas por esperanta movado. Ni daŭru agi! Disvastigu ni Esperanton sur interreto!
Ni devas daŭri agi, ĉiu agu. Vere gravas. Ne atendu ĝis la fina venko.
Homaro rajtas paroli sian propran lingvon.
Komputilen, ĉiu iru ! Venas la tempo kiam oni disvastigas la lingvon internacian.

Roland Schnell
2019-10-05 18:09
Respondo al  Hejmano

Kial ne analizi la kialojn por la fiasko? La strukturo aspektas tute tipa: Laboremuloj, kiuj ne kapablas trovi posteulojn. La tuta stagnado estas plenplena de maljunuloj, kiuj investas amason da tempo en ne tro senchavaj projektoj. Neniu demandas, ĉu utilas por atingi la “finan venkon” kaj poste la aliaj, kiuj nur pasive perceptis, ploras.

Hejmano
2019-10-28 12:30
Respondo al  Roland Schnell

Mi samopinias, ja ne estas sufiĉe da junuloj. Krom en la IJK, preskaux nur estas multe da olduloj.

Hejmano
2019-10-29 17:59
Respondo al  Hejmano

, preskaŭ ĉiam, mi volas diri tion fakte.

Andy
Andy
2019-10-07 12:22

Jen klara ekzemplo pri unu el la problemoj de la E-movado. Ekzistas tre gravaj kaj interesaj projektoj, sed preskaŭ ĉiuj personaj. Projektoj tiaj perdiĝas ĉar la eldonintoj ne plu povas aŭ simple enuiĝas pri ili. Ĉu ne estus pli bone antaŭvidi la transdonon al aliaj same kompetentaj laboremuloj? Kiu ekde nun elektos la ”Esperantiston de la Jaro” 😉

kanjo
kanjo
2019-10-08 2:22
Respondo al  Andy

La Esperantisto de la jaro estas vi; gratulon.

Trezoro Huang Yinbao
Trezoro Huang Yinbao
2019-10-08 11:01

Koran dankon al Aleksander Korĵenkov kaj Halina Gorecka pro la belega revuo La Ondo kaj ilia kontribuo al nia movado. Kun bedaŭro kaj kordoloro mi deziras al ili sanon kaj feliĉon!

Felikso Hartmann
Felikso Hartmann
2019-10-10 22:58

Mi esperantiĝis en 2016 kaj abonis la Ondon ekde 2017. Dank’al ĝi mi multe lernis pri la movado, la Eo-literaturo kaj la orienteŭropa kulturo. Laŭ mi elstaras en la Ondo la Eo-tradukoj de rusaj poemoj (ekzemple de Marina Cvetajeva) kaj la ‘spritaj splitoj’ plukitaj de István Ertl (espereble li estonte publikigos ilin aliloke).

Dankegon al Halina kaj Aleksandr. Mi dumlonge sopiros la Ondon de Esperanto.

Istvan Ertl
Istvan Ertl
2019-10-11 9:38
Respondo al  Felikso Hartmann

Dankon, Felikso. Jes, mi interkonsentis kun Monato pri daurigo de la rubriko tie.

Felikso Hartmann
Felikso Hartmann
2019-10-11 14:50
Respondo al  Istvan Ertl

Bonege! Nun mi havas plian motivon por ekaboni Monaton.