La redaktoro de La Ondo: Ne troviĝis dezirantoj daŭrigi nian aferon

La teamo de la internacia magazino La Ondo de Esperanto anoncis ĉeson de la periodaĵo. Dum 28 jaroj Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov eldonis La Ondon, sed fakte ilia ĵurnalisma agado en Esperantujo aĝas jam preskaŭ 40 jarojn. Lige kun la anonco pri la ĉeso ni intervjuis la ĉefredaktoron de La Ondo. Kadre de la konversacio Korĵenkov skizis la historion de la nun fermata magazino, malkovris la abonstatistikon kaj rakontis pri siaj planoj.

Halina Gorecka kaj Aleksandr Korĵenkov. Foto: Aleksej Korĵenkov.

Libera Folio: La nuna Ondo komencis aperadi sub via gvido en 1991, kiam ankoraŭ ekzistis Sovetio. Kiaj konsideroj gvidis al via decido fondi la gazeton kaj kiaj estis la praktikaj kondiĉoj por eldonado de sendependaj periodaĵoj en Sovetio en 1991?

Aleksander Korĵenkov: – Ekde la komenco de la 1980aj jaroj ni (Halina kaj mi) okupiĝis pri redaktado kaj eldonado de Esperantaj periodaĵoj, inter kiuj konataj estas Ekzakte (1982-91, poste ĝi reaperis kiel okaza informilo) kaj Sezonoj (1984-90). Ili estis tajpataj en Uralo kaj multobligataj en Litovio danke al la perado de Paŭlo Jegorovas. Nature, ili estis “samizdataj” (laŭvorte “memeldonitaj”), do sencenzuraj kaj senimpostaj, kiaj estis multaj tajpaĵoj kaj multobligaĵoj en Sovetunio, inter ili en 1990-91 estis ankaŭ trideko da Esperanto-gazet(et)oj.

– En 1990 estis decidite, ke la kultura almanako Sezonoj ĉesos kaj ĝia stabo transiros al la pli vastatema La Ondo de Esperanto, kaj Ekzakte (monata informilo de Urala Esperantista Societo), transformiĝos al Ruslanda Esperantisto. Cetere, respondante mi uzas nian artikolon pri La Ondo, en kiu estas multaj detaloj pri la antaŭhistorio, fondo kaj evoluo de nia gazeto. Sojle de nia 300-numeriĝo, ni ĝisdatigis la tekston.

Kiel evoluis la enhavo kaj eldonkvanto de la gazeto dum la jaroj kiuj pasis? Kiel ŝanĝiĝis la eksteraj kondiĉoj de ĝia ekzisto, en kaj ekster Esperantujo?

– Kiel dirite, en la unuaj ses jaroj (1991-97) ni eldonis du gazetojn en Esperanto. Ruslanda Esperantisto rapide kreskis kaj iĝis la ĉefa movada gazeto en Ruslando. Krom la primovadaj sekcioj “Tra Ruslando” kaj “Tra la mondo” ĝi enhavis la rubrikojn “Tribuno”, “Librobreto”, “Lingvo” kaj “Legu kaj lernu”. En januaro 1994 ĝi estis oficiale registrita kun Halina Gorecka kiel ĝia fondinto, eldonanto kaj redaktoro. La eldonkvanto en 1997 estis 600 ekzempleroj, el kiuj pli ol cent estis senpage sendataj al pluraj adresoj, precipe en Ruslando kaj sendependiĝintaj ekssovetuniaj landoj, al organizantoj de esperantistaj renkontiĝoj k. a. Danke al la vasta diskutado en Ruslanda Esperantisto fine de la 1994a jaro okazis unuiĝa kongreso de Ruslanda Esperanto-Asocio kaj Rusia Esperantista Unio.

– Ruslandan Esperantiston presatan sur ok paĝoj A4 kaj malmultekoste dissendatan en ordinaraj leterkovertoj, abonis ĉirkaŭ 250-300 ruslandanoj kaj ĉirkaŭ 150 alilandanoj, sed komence de la 1990aj jaroj la averaĝa esperantisto en Ruslando apenaŭ povis pagi la pli ampleksan kaj varian Ondon. En 1991-97 ĝi havis malmultajn abonantojn en Ruslando, sed konservi tiujn legantojn kaj aŭtorojn ni opiniis tasko praviganta la malprofiton de la dumonata gazeto, kiu al la temaro de Sezonoj (beletro originala kaj traduka, recenzoj, kaj Esperanto kiel kultura, lingva kaj socia fenomeno) aldonis tekstojn pri la ĝenerala situacio en Ruslando, Sovetunio kaj Orienta Eŭropo.

– Sed iom post iom “la eksteraj kondiĉoj” (laŭ via formulo) pliboniĝis. Kiam la averaĝa salajro en Ruslando kreskis de ĉirkaŭ 30 usonaj dolaroj al ĉirkaŭ 150 usonaj dolaroj monate, ni komprenis, ke ankaŭ en nia lando oni povas eldoni dignan ĉiumonatan revuon kaj per tio kontribui al la riĉigo de la internacia esperantista vivo. Meze de la jaro 1997 La Ondo ensorbis ĉiujn rubrikojn de Ruslanda Esperantisto kaj transformiĝis al ĉiumonata revuo, oficiale registrita de Halina, kiu “dungis” min kiel la redaktoron. La samizdata periodo finiĝis, kaj La Ondo de Esperanto ĉiumonate aperis kiel presita magazino dum preskaŭ du jardekoj, ekde julio 1997 ĝis decembro 2016. Legu pli en la menciita artikolo.

Kia estis la eldonkvanto de La Ondo en la pintaj jaroj, kaj kiam tio estis? Kie en la mondo troviĝis la plej multaj abonantoj? Kia estis la preskvanto de la papera gazeto, kiam vi devis fini ĝian eldonadon? Kia estas la abonkvanto de la elektronika versio nun?

– Ni ja regule aperigis la abonstatistikon, kaj do facile spureblas, ke en 2008 ni havis la plej multajn abonojn – 573, inkluzive de 530 paperaj kaj 43 elektronikaj, la plej multaj paper-abonoj venis en nia lasta nurpapera jaro 2006 – 545 abonkotizoj. Temas pri individuaj abonoj, ja en 2000-02 La Ondon ricevis 450-500 membroj de la brita asocio, kaj nia eldonkvanto estis 1100 ekzempleroj. En 2004-05 ĉiu Ondo enhavis la suplementon Eŭropa Bulteno, kiun ricevis la membroj de Eŭropa Esperanto-Unio.

– Se ni konsideras nur la individuajn abonantojn, la landa distribuo ne estis la sama, precipe pro la daŭra falado en Ruslando, kiun primare celis Ruslanda Esperantisto, al kies abonantaro estis proponita la pli ampleksa kaj pli kosta Ondo. En 1998 pli ol duono de la abonantoj loĝis en Ruslando, sed en la lasta paper-jaro 2016, nur 13% de la abonantoj de La Ondo estis ruslandanoj, kaj en la unua senpapera jaro en Ruslando estis nur 9% de la abonantoj.

– Se ni analizas la lastan paper-epokan jaron 2016, ni vidas, ke tiam Pollando unuafoje iĝis la lando kun plej multaj (62) abonantoj, sekvis Ruslando 59, Germanio 42, Francio 32 kaj Usono 23. La loko de Pollando ne estas hazarda, ja danke al Marian Zdankowski La Ondo dum unu jardeko (2006-16) estis presata en Pollando, kaj la abonkotizo en Pollando estis malpli granda ol en la ceteraj landoj, ĉar la dissendo okazis laŭ la enlanda poŝta tarifo.

– En 2016 jam 30% de la abonantoj elektis la bitversion, kaj la eldonkvanto de la papera versio falis ĝis ĉirkaŭ 400 ekzempleroj.

– En la unua bitepoka jaro la abonantaro de La Ondo sumis je 271 abonantoj, sed multaj el ili, precipe en Pollando kaj Ruslando, laŭ iliaj vortoj, reabonis solidare, memore pri la papera gazeto. En 2018 kelkaj dekoj da solidaremuloj ne daŭrigis, kaj la abonantaro malkreskis ĝis 235. Probable ankaŭ ĉi-jare ni havus pli malpli saman kvanton, sed en junio ni fermis la abonkampanjon, kaj nun ni havas 223 abonojn.

– Atentu, ke la nunaj bitabonoj donas al ni proksimume tiom da mono, kiom donis duonmilo da abonantoj en la paper-epoko, ja tiam la abonoj por la ekssovetuniaj, orienteŭropaj, afrikaj, sudamerikaj kaj aziaj (krom Japanio) landoj estis praktike senprofitaj por ni, kaj ni vivis dum pluraj jaroj danke al la abonoj el la riĉaj landoj. Sed en la bitepoko ĉiuj pagas same: 15 eŭrojn por la tuta jaro (ĉirkaŭ 800 paĝoj).

Kia vi trovas la nunan staton de la Esperanto-gazetaro? Ĉu vi ne trovas, ke La Ondo plu havus rolon por plenumi en la Esperanto-movado? Se jes, ĉu ne ekzistas praktika eblo, ke ĝi povus daŭrigi sian ekziston kun alia redaktoro? Ĉu vi ricevis neniajn proponojn en tiu direkto post via anonco?

– Ne estus bele, se mi, aganta Esperanto-redaktoro (kun ĉirkaŭ 40-jara sperto), juĝus la laboron de miaj kolegoj, kaj do mi petas permeson malrespondi pri la stato de nia gazetaro kaj pri la rolo de nia Ondo en ĝi.

– Se temas pri dungo de alia redaktoro aŭ pri cedo de l’ gazeto al alia societo aŭ persono, ni sondis tiujn aferojn ankoraŭ antaŭ la Poznana anonco, sed la interesatoj malkonsentis, eksciinte, ke la redaktado postulas ĉiumonate ĉirkaŭ 130-140 laborhorojn, aŭ ĉirkaŭ 10 labortagojn (mia labortago por La Ondo enhavas 16-18 laborhorojn, de la 9a matene ĝis la 3a nokte, kun paŭzoj por manĝoj kaj promenetoj). La provlegado (trifoje por 70-80 paĝoj) forprenas pliajn 30 horojn monate (preskaŭ tri labortagojn de Halina); krome ankaŭ administrado, dissendado ktp postulas tempon. Neniu pretis dediĉi 160-180 horojn monate al la gazeto, kiu nun havigas la profiton de ĉirkaŭ tri mil eŭroj jare, aŭ 250 eŭrojn monate.

Kaj fine, kelkaj vortoj pri vi mem, se vi bonvolas? Rakontu, kiel vi alvenis al Esperanto kaj kial vi trovis inda dediĉi grandan parton de via vivo al eldonado kaj verkado en Esperanto? Kiel interplektiĝis via Esperanta vivo kaj via familia vivo? Kiel vi daŭrigos vian Esperantan agadon post la fermo de la Ondo?

– Mi bonvolas, sed miajn respondojn al la tri unuaj demandoj kaj multon alian vi trovos en la intervjuo, kiun pasintjare aranĝis Paŭlo Fischer-Kotowski. Ĉu kiel mi daŭrigos?.. Mi kaj Halina plu okupiĝos pri libroeldonado, interalie, pri la usona novelaro La donaco de la magoj. Daŭros ankaŭ niaj verkado, tradukado, recenzado, historiesplorado, bibliografiado, podkastado, prelegado, kvizado k. a. Nun ni pripensas ankaŭ la estontecon de nia novaĵretejo La Balta Ondo.

– Cetere, ĝis la jarfino aperos ankoraŭ du numeroj de La Ondo de Esperanto kaj ĉi-jara literatura suplemento Rusa antologio kun tradukoj de Valentin Melnikov el la klasika rusa poezio, antaŭe publikigitaj en La Ondo. Por tiuj, kiuj ankoraŭ ne abonas La Ondon, ni proponas specialan oferton: paginte unu fojon la abonkotizon por 2019 (15 eŭroj) vi ricevos donace ĉiujn numerojn por 2017 kaj 2018 inkluzive de la literaturaj suplementoj. La Ondo de Esperanto, eldonata laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”, estas abonebla plurmaniere en nia retejo.

  Aboni  
plej nova plej malnova plej populara
Avizi pri
Hejmano

Vivu Esperanto ! Se libera folio ankoraux estas tie, nenio gravas

Hejmano

Estas ironio. Krom la "Vivu Esperanto", mi ŝercis.