Arosev: “La Esperanto-movado pereas”

La Titaniko de la movado jam longan tempon subakviĝas, sed tio apenaŭ estas kulpo de iuj konkretaj esperantistoj, des malpli de la foririnta UEA-estraro. La ”bona malnova tempo” de la Esperanto-movado estas for, kaj nova tempo pli sukcesa malverŝajne venos, opinias Grigorij Arosev.

Willy Stöwer: La pereo de Titanic.

La Esperanta mondo en tiu formo, en kiu ni ĝin konis dum la lastaj jardekoj, venas al sia fino, eble eĉ jam venis. La subite akriĝintaj diskutoj pri la sorto de la Jarlibro, Centra Oficejo de UEA, la konvulsia kaj absolute sensenca altigo de la UEA-kotizoj, la komato de TEJO, la morto de plurdekoj da fakaj kaj landaj sekcioj-asocioj — ĉio ĉi estas parto de tutmonda procezo, kiun oni apenaŭ rajtas nomi ”krizo” — ĝi estas kompleta malapero.

Oni devas esti honesta kun si mem: la “bona malnova tempo” de la Esperanto-movado estas for kaj neniam revenos. Ĉu venos nova tempo? Ne nepre ne, tamen surbaze de tio, kion ni konstatas de jaro al jaro, la organizita Esperanto-movado evidentiĝis esti plene nekapabla adaptiĝi al la moderna mondo. Ankaŭ tion oni devas diri sincere kaj klare, ja se estus alie, ankaŭ la situacio estus alia.

Kion certe ne indas fari, tio estas kulpigi la foririntan UEA-estraron kaj ekzemple ties prezidanton Mark Fettes. Li, tre kapabla kaj estimata movadano, malbonŝance por si ekgvidis UEA-n en la plej malbona periodo, kiam iĝis tutklare, ke la antaŭaj modeloj ne funkcias, sed la novaj jen ne ekzistas jen ne estas realigeblaj.

Fettes povus fari multajn aferojn alimaniere, pli bone kaj pli akurate, sed certe li, nur unu homo, ne povis elakvigi la preskaŭ dronintan Titanikon — Titanikon, kiun persiste celis dronigi amaso da homoj. Ĉu iu alia kiel prezidanto povus savi la situacion kaj post la eksprezidantiĝo lasi la asocion en malpli senesperiga stato? Probable, sed ĉiuokaze estus ne esence pli bone.

Laŭ mi, la gvidantoj de la movado ege subtaksis kelkajn minacojn kaj perspektivojn kaj inverse supertaksis kelkajn fenomenojn. La gvidantoj estis multnombraj, tute ne necesas mencii konkretajn nomojn. Praktike respondecas ĉiuj, kiuj rajtis je signifaj decidoj ekde proksimume 1990, kaj ilia strategia blindeco ne permesis al la movado evolui kaj eviti la nunan staton.

Grigorij Arosev

Plej grave subtaksita estis la falo de intereso al Esperanto, kio siavice estas kaŭzita de la tutmondiĝo, la fulmrapida evoluo de la interreto kaj la domina disvastiĝo de la angla lingvo.

Nur eta malplimulto rilatas al Esperanto kiel al io kara (mi mem estas el la malplimulto, cetere), kaj ajna aktivado estas signo de ĝuste tia rilato. Sed kiom da esperantistoj aktivas? Miloj en la mondo. Nepre ne dekmiloj. Kiom da vivantaj homoj kun iu ajn sukceso lernis Esperanton? Mejloŝtona demando, sed certe multoble pli ol la kvanto de la aktivantoj.

Plejpartego de la eventualaj konantoj de Esperanto rilatas al la lingvo tre utilece: se oni povas atingi siajn celojn (tramonda komunikado, akirado de informoj, vojaĝoj) pli facile ne lernante la novan strangan lingvon kaj ne profundiĝante en ties kulturon, kial lerni ĝin? La samo rilatas al la jamaj esperantistoj, kun la precizigo ke oni ne volas daŭrigi la uzadon de la lingvo se oni ne vidas realan utilon de tio. Espereble neniu el la racie pensantaj movadanoj kredas ke nun povas serioze temi pri lingva egaleco kaj neŭtraleco kaj ke iu (escepte de eventuale kelkaj individuoj) povas ekardi pri Esperanto pro la menciitaj plene ĥimeraj celoj. Do, la falo de la intereso pri Esperanto estis simple neevitebla, sed oni subtaksis tion.

La neglektado de la interreto estas plia doloro. La nuntempa stato estas hontinda: ni havas nur kelkajn funkciantajn servojn por la tuta Esperanto-mondo, apenaŭ eĉ kelkdekojn. Pri la “nova retejo de UEA” oni eĉ ne plu ŝercas: la afero jam delonge ne estas ridinda. Sendube iam ni havos ĝin, sed ĝi same sendube je la tago de sia apero jam estos eksmoda (ni esperu almenaŭ ke la servoj funkcios).

Per kio oni povas allogi homojn lerni Esperanton? Per pratempaj libroj? Per malaktualiĝintaj servoj? Per bombastaj sloganoj? Ne! Nur per modernaj retaj servoj, kiuj devas esti liverataj rapide, kvalite kaj kun plaĉa aspekto. Tiaj servoj povus ebligi gajni monon, tamen oni devas investi monon en la projektojn, sed unue — generi ideojn kaj priparoli ilin en eksperta rondo. Estas la jaro 2019. Kiujn taskojn, krom la plej bazaj, havas la nova estraro de UEA? Terminologio. Aktivula maturigo. Scienca kaj faka agadoj. Ĝemelaj urboj.

Kie estas estrarano pri interreto? Pri kontaktoj kun mondaj gigantaj konzernoj, kiujn oni eble povus interesigi pri Esperanto? Pri bitigo de la arkivoj de UEA? Mankas. Mankas. Mankas. Ĉu vere ĝemelaj urboj estas pli gravaj?

La junulara movado estas en multe pli danĝera situacio, kaj la disfalo de la antaŭa konsisto de la TEJO-estraro estas en si mem jam diagnozo. En ĵusa teksto ĉe Libera Folio oni povas legi jenon: ”Junuloj ne povas plani sian vivon du jarojn antaŭen, kaj tial ne emas akcepti sindevigon por tiel longa tempo”. Tuj aperas demando: ĉu nun la vivo tiom forte malfaciliĝis? Kial pli frue tio (planado de vivo du jarojn antaŭen) estis ebla, kiam estis multe malpli da komunikrimedoj kaj entute malpli da ebloj por aktivado, kaj ne plu eblas nun?

Ne pensu ke mi oldule suspiras pri la “tempoj de nia juneco” — tute ne. Sed estas ja fakto: pli frue TEJO-prezidantoj kaj aliaj estraranoj ne nur estis elektataj por du jaroj, sed nemalofte ankaŭ restis por dua mandatperiodo. Nun tio restas nur revo. Kial? Verŝajne estas malpli da respondeco antaŭ la movado. Sed eĉ pli verŝajne — simple ne sufiĉas la homaj rimedoj, ne estas sufiĉe da novaj kaj junaj esperantistoj en la mondo. Mian supozon pri la kialoj legu sube.

Sed ĉio supre menciita ne estas la plej granda malfeliĉo. La plej granda estas la manko de rezulto. Iu ajn aktivado de esperantistoj jam delonge havas preskaŭ nulan efikon, ofte la efiko estas eĉ minusa. Oni juĝu laŭ la rezulto(j), nur tio estas la sola objektiva kriterio. Ĉiuspeca agado de esperantistoj estas direktita internen, ne eksteren. En nia okazo tio estas signo de nepra degradiĝo, kiu frue aŭ malfrue eksentiĝos.

Kio venos? Laŭ mi, nenio bona. UEA daŭre pli kaj pli malgrandiĝos kaj perdos pli kaj pli da membroj, sed neniam (almenaŭ dum nia vivo) oficiale malfondiĝos. TEJO plej verŝajne jam baldaŭ ekzistos nur surpapere. Agado en la unuopaj landoj poiome ĉesos, eble post paro da jardekoj, sed ĉesos. Malaktiviĝo de la landaj kaj fakaj asocioj estas sekvo de la samo: oni ne vidas progreson, ne vidas celon kaj pro tio malaktiviĝas.

Plej facile estus komenti mian tekston per la vortoj ”Ba, estas pesimisma deliro”. Sed se vi ion tian skribos, mi petas ankaŭ plej konkrete klarigi, kio povas esti bazo por pli optimisma rigardo en la estonton.

Grigorij Arosev

Artikoloj en la rubriko “Vidpunkto” reprezentas nur la opinion de la verkinto kaj ne de la tuta redakcio de Libera Folio. La redakcio daŭre bonvenigas artikolojn por la rubriko “Vidpunkto” pri ajnaj temoj rilataj al la Esperanto-movado.

74 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Ivano
Ivano
2019-07-30 8:21

Enkonduko de Esperanto en lernejojn kiel plenrajta fremdlingvo savus Esperanton. Tamen neniu luktas pri tio.

Yves Nevelsteen
2019-07-30 10:22
Respondo al  Ivano

Ne nepre. Demandu al Szilvási László pri lia sperto en Hungario. Laŭ mi, gravas precipe plifortigi kaj pliprofesiigi la Esperanto-komunumon mem. Se ni pli bone kunlaboros kaj (finfine!) pli efike ekuzos la mirindajn eblojn de interreto, ni esperantistoj estos nehaltigeblaj. Rapide (re)kreskos la movado, vi vidos. Jam komenciĝis. Esperantujo estas tre valora por multaj homoj kaj por iuj tre alloga; ne subtaksu. Pasio estas forta bazo por agado.

Jens Stengaard Larsen
2019-07-30 13:26
Respondo al  Yves Nevelsteen

Neniu ero ĉu de informado, ĉu de instruado, ĉu de aplikado estas LA ŝlosilo. Ni ĉiuokaze ne bezonas ŝlosilon, sed bonan ciklon: interesaj informoj kondukas al lernemo pri la lingvo, bona instruado estigas pli da aplikantoj, laŭeble diversa aplikado ebligas pli interesan informadon. La aplikado nur estas pli demokratia, ĉar tiukampe ĉiu ajn povas fari pozitivan kontribuon. Necesas iom da kvalifikoj por eviti malpropagandon kaj fuŝinstruadon, sed ekzemple afiŝi ion ajn, eĉ fuŝlingvan, en Facebook jam estas pozitiva kontribuo.

chielismo
chielismo
2019-07-30 10:16
Respondo al  Ivano

Ĉijare en UK ĉina samideano Jado WEI Yubin gajnis premion, ke li kondukis Esperanton kiel lernejan lecionon (la ĉina lecionaro konsistas el tri partoj: ŝtata, provinca kaj lerneja. La lastan iu ajn lernejo rajtas decidi laŭ sia kondiĉo), kaj 7 profesiaj instruistoj(junulinoj) instruas E-lecionojn en lia lernejo. Tio mirigis min, ĉu tiom da profesiaj instruistoj por Esperanto? Li respondis al mi, ke ne sufiĉas por ĉ. 3000 lernantoj en lia lernejo. Fakte, Esperanto kiel nedevigaj lecionoj estas tradiciaj en ĉinaj altlernejoj, kvankam nur unu kiel bakalaŭra fako por 4-jara studado en Univ. Zaozhuang….. Ŝajnas ke Esperanto estas serioza afero nuntempe nur en Ĉinio je nacia nivelo de la radio, revuo kaj eduko, ĉu ne?

valere
valere
2019-07-30 11:54
Respondo al  Ivano

Mi instruis en bazlernejo kaj mi povas atesti ke tio NE funkcias.

Fabrício Valle
2019-07-30 15:10
Respondo al  valere

Kara Valere, eble pro tio ke temas pri izolita provo? Ĉu internacia sistemo, kun klara klara strategio en kiu la gelernantoj povos engaĝiĝi per konkretaj projektoj ne havas pli la ŝancon funkcii?

Ivano
Ivano
2019-07-30 18:20
Respondo al  valere

Kara Valere, ĉu Vi povas diri al ni pli da detaloj? Indas analizi la kaŭzojn.

Fabrício Valle
2019-07-30 12:49
Respondo al  Ivano

Kara Ivano, la NRO Sociala Lingvo, la ĵus fondita en Brazilo , luktas por tio. Nia ĉefa statuta celo estas “kreo de nova merkato de lingvo-instruado”, en kiu Esperanto rolos kiel propedeŭtika lingvo. Por montri tion en la praktiko ni kreas komunan lingvo-lernejon. Unue ni kreas nur du modelajn lingvo-lernejojn (unu en Braziljo kaj alia en sudorienta urbo de la Amazonia regiono, nome Barra do Garças). Poste ni lanĉos sistemon de sociala licencigo, por ke tiu lernejo disvastiĝos tra la tuta mondo. Kompreneble nia statuto antaŭvidas aliajn paŝojn, kiel influi la leĝdonantojn favori Esperanton kaj konvinki aliajn lingvo-lernejojn adopti Esperanton kiel propedeŭtikan lingvon.
La fremdaj lingvoj estos instruataj prefere de Esperantaj lingvo-instruistoj, denaske parolantaj la instruendaj fremdajn lingvojn. Ekzemple, ni planas venigi rusojn en Brazilo, por instrui la rusan kaj Esperanton, usonanoj por la angla kaj Esperanto, afrikanojn por afrikaj lingvoj kaj Esperanto, norvegoj por la norvega kaj Esperanto, italoj por la itala kaj Esperanto ktp. Komprenble ni sendos al eksterlando brazilanojn por instrui la brazilan portugalan kaj Esperanton. Lingvaj rajtoj estas esenca punkto de nia strategio kaj estos defendataj en la praktiko.
Sociala Lingvo estas la unua nodo de la Mutualisma Novbabela Reto, kiu konsistoj el NRO-j, kooperativoj kaj socialaj entreprenoj. MNR estas horizontala (nepiramida), malfermita kaj rol-distribua reto. La distribuo de la rolo okazos per la Esperanto-movadidoj (pri E-movadidoj vi povos legi en la revuo Esperanto. Dum mi estis ĝia redaktoro mi verkis artikolon pri tiu temo)
Novbabelismo estas nova movado kun 3 bazoj: Esperanto + Poliglota Movado + Sociala Entreprenismo kaj Esperanto rolos kiel la oficiala laborlingvo.

Ivano
Ivano
2019-07-30 17:59
Respondo al  Fabrício Valle

Dankonkaj gratulojn, F.Valle! Mi deziras al Vi sukcesojn. Mia unika rimarko: indas klopodi ne nur pri pripropedeŭtika instruado, sed ankaŭ pri instruado de Eo kiel plenrajta fremdlingvo.

Fabrício Valle
2019-08-01 2:00
Respondo al  Ivano

Ivano, la 2-a ĉapitro de nia statuto difinas ĉiujn paŝojn rilate nian ĉefan celon kaj estas aludo pri nia agado por la celo menciita de vi, kadre de la brazila leĝaro ktp. Ni havas tre klaran strategion, sed Sociala Lingvo ankoraŭ eĉ ne 1-jariĝis! Do, certe ne venos tre rapide finaj venkeroj… sed ni certas, ne ni alportos novan elanon sur pluraj kampoj de la agado PER Esperanto.

Ivano
Ivano
2019-07-30 18:33
Respondo al  Ivano

Mi iom klarigas kaj konkretigas. Ekzistas sufiĉe granda organizaĵo ILEI. Tiu organizaĵo neniam formulis celon instrui Esperanton en lernejoj por ŝtata mono. Amasa instruado eblas ja nur en lernejoj. Same UEA neniam celis instruadon en lernejoj. Por mi tio estas tre stranga. Kiel ni volas eliri el la stagnado, se la angla havas privilegion en ĉiuj lernejoj de la mondo kaj Esperanto estas senrajta? Esperanto ne estas eĉ formale samrajta kun la angla en lernejoj. Ni bezonas fari Esperanton samrajta en lernejoj, nur poste ni povas disvastigi ĝin.

Lu Wunsch-Rolshoven
2019-07-31 7:51
Respondo al  Ivano

Nu, kara Ivano, la modelo pri Difuzo (disvastiĝo) de Novaj Aferoj eliras de tio, ke por bone disvastigi ion necesas komenci ne per tio, ke oni agas vaste, sed per tio, ke oni unue direktiĝas al la t.n. “pioniroj”. https://eo.wikipedia.org/wiki/Difuzo_de_novaj_aferoj#Kategorioj_de_adoptantoj . La grandeco de tiu subgrupo estas nur proks. 2 procentoj de la fina celgrupo. La modelo diras, ke en la unua fazo ĉiuj aliaj partoj de la fina celgrupo estas simple neatingeblaj. La kaŭzo estas, ke la plimulto de la homoj ne agas memstare, sed multege orientiĝas laŭ la ekzemplo de aliaj; sendepende agas nur ĉ. du procentoj.

Do por atingi sukceson kaj disvastiĝon necesas unue koncentriĝi pri tiuj du procentoj de la socio, konvinki aŭ persvadi ilin, zorgi ke ili bone lernas, plezure uzas Esperanton kaj parolas pri tio al aliaj. Nur post tio la vojo estas libera por aliri la sekvan grupon de fruaj adoptantoj. Kaj nur post kiam oni atingis la plimulton de tiuj fruaj adoptantoj (ĉ. 15 % de la fina celgrupo), la vojo liberas por la tria subgrupo, la frua plimulto (proks. 35%).

Do bedaŭrinde ni devas esti tre paciencaj kaj unue persistaj ĉe tiuj “pioniroj”. Ili estas ekzemple plurlingvuloj kaj matematike interesitaj homoj. Kutime junuloj inter eble 10 kaj 30 jaroj.

Roland Schnell
2019-07-31 8:34
Respondo al  Ivano

De jardekoj la samaj fantazioj pri enkonduko en la lernejo. Tio eblis en 1920 , sed la Esperantistoj fusxis. Sed ne estas bezonata, tute ne. En la plej multaj landoj oni rajtas instrui Esperanton kiel libervola fako. Sed kie estas la amasoj de Esperantistoj, kiuj kaptas la eblecon? Ne, ili plendas, ke ne estas perforta enkonduko. Tradicia “desupra” metodo. Pratempa.
La menciita ILEI teorie havus la aliron al lernejoj, cxar la anoj teorie estas instruistoj. Kie estas la miloj da informa prelegoj en klasoj, kie la miloj da Esperanto-kursoj? Ne, ili preferas teoriumi. La problemo de Esperanto estas la manko da konkreta agado, cxar la plej multaj intertempe rezignis.

Ivano
Ivano
2019-07-31 19:13
Respondo al  Roland Schnell

Karaj Roland, Lu kaj ENS7759! Ĉu instruado en lernejoj kontraŭdiras al Viaj vidpunktoj? Kial ne aldoni novan kampon de batalo? Des pli, ke tion, kion Vi proponas, la esperantistoj faras diliĝente kaj sufiĉe sukcese jam dum 130 jaroj. Ĉu danĝeras, ke en Hungario Esperanto estas plenrajta fremdlingvo en lernejoj? Kial ne fari ankoraŭ 10-20 Hungarioj? Eble komenciĝos la ĉenreakcio.

Roland Schnell
2019-08-01 11:43
Respondo al  Ivano

Amuze! La “hungara modelo”. Kie estas la amasoj de Esperantistoj el hungaraj lernejoj? Mi neniam renkontis hungaron, kiu pro la lernejo inklinis al esperanto kaj partoprenas en la movoado.
En hungario Esperanto estas facila metodo por sukcesi en lernejo. Kaj ni scias (mi mem instruas), ke lernantoj kaj studentoj volas ricevi “poentojn” por iu diplomo. Plej facile, se eblas. Poste ili rapide cxion forgesas.
Eble la amikoj de ILEI (pro agxo) ne plu aktive instruas, aux ili simple ne akceptas la realecon. Ofta fenomeno inter Esperantistoj.

Lu Wunsch-Rolshoven
2019-08-01 12:25
Respondo al  Ivano

Laŭ mi la unua paŝo por eniri lernejojn estas informi al instruistoj, gepatroj kaj infanoj pri Esperanto. Nur, se oni scias, kio ĝi estas, ke la rakontoj pri ĝi plejparte estas malveraj, ke Esperanto disvastiĝas en multaj landoj – nur tiam homoj havos intereson pri lernado de nia lingvo.

Klaus Friese kaj mi do proponas la broŝuron pri “Unu leciono pri Esperanto”, http://esperanto-klaus.de/ , serĉu “Unu lerneja leciono pri Esperanto”. Mi opinias, ke indas konvinki instruistojn, ke ili informu siajn gelernantojn pri Esperanto, en unu leciono. Tio estas malmulte kompare kun ekz. la angla lingvo, kiu okupas ofte mil instruhorojn dum la jaroj.

Mankas homoj, kiuj instigas instruistojn, kaj ankaŭ mankas homoj, kiuj tradukas aŭ adaptas por aliaj lingvoj kaj landoj.

Roland Schnell
2019-08-01 15:55
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Evidente vi ne sukcesis konvinki iun utiligi la broŝuron. Kion diras la fama ILEI? Kie estas la denaskaj Esperantistoj, kiuj intertempe vizitas lernejon kaj povus el propraj spertoj prezenti? Ili preferas kunveni en “familiaj renkontigxoj” en fora arbaro.

Pablo
2019-08-01 9:47
Respondo al  Ivano

Mi scias pri almenaŭ 2 iniciatoj tiurilate en Hispanio. Ankaŭ en Hungario Esperanto estas en la universitato.

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2019-08-01 11:50
Respondo al  Pablo

ankaŭ en Italio, universitatoj de Torino kaj Parma

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2019-07-30 8:49

> Kion certe ne indas fari, tio estas kulpigi la foririntan UEA-estraron kaj ekzemple ties prezidanton Mark Fettes

Tamen. Serio da senescepte katastrofaj dungoj, elspezo de 35 000 € por neekzistanta retejo (kiel vi mem diras, la afero jam delonge ne estas ridinda), dungo de ĝenerala direktoro laboranta de fore kaj do laŭvorta eksterulo por la CO k.s. sendube ne kontribuis al plibonigo de la situacio.

Ĉu la situacio sen ĉiuj tiuj katastrofaj decidoj (pri kiuj oni ja rajtas kulpigi la forpasintan estraron, ĉar ĝi prenis ilin) estus tute sama? Eble. Sed se malsanulon oni batas, oni bonvolu poste ne argumenti, ke la batoj plene sengravas, ĉar la malsanulo ja jam estis malsana, do unu baton pli aŭ malpli…

Lu Wunsch-Rolshoven
2019-07-30 9:36

Eble la kerna problemo de la ĝisnuna estraro estis, ke ili supozis, ke la Centra Oficejo ja iel funkcius kaj same la financoj. Sekve ili pensadis pri la antaŭenigo de Esperanto.

Dume necesis konstati, ke la nova, pli juna generacio legas multe malpli surpapere, do forfalis membriĝoj kaj abonoj por revuo kaj jarlibro, malpliiĝis la libro-vendoj. Ŝajne dum la pasintaj dek jaroj ĉio ĉi pli malpli duoniĝis – kaj pri tio vere ne kulpas la estraro, sed novaj teknikoj kaj elektoj de homoj. Ne nur la enspezoj reduktiĝis, sed ankaŭ la rilato de fiksaj kaj variaj kostoj, kio estas iom tikla punkto; pli kaj pli la unuopa produkto fariĝas freneze multekosta.

Necesis adaptiĝi al la nova situacio. Adaptiĝo bedaŭrinde relative klare signifas, ke oni bezonas malpli da kunlaborantoj (kaj spaco) – tio estis bona motivo por la dungitoj en la CO prefere silenti pri la temaro… Ankaŭ la ĝenerala direktoro sekve ne havis tro da motivo por forte atentigi pri la plena vero kaj ties konsekvencoj. Kompreneble. Aliflanke la estraro, kiel dirite, revis pri la bela estonteco kaj uzis monon por belaj agadoj.

Unu el la fonaj problemoj de la nuna problemaro estas la misa strukturo de la UEA-organoj estraro kaj Centra Oficejo. En kutimaj asocioj la estraro faras siajn agadoplanojn kaj realigas ilin helpe de la oficejo. En UEA tiel ne estas. La Centra Oficejo plejparte kreas produktojn kaj servojn (revuo, jarlibro, libro-eldonado, libro-vendado, kongreso), kiuj apenaŭ havas ligon al tio, kion la estraro faras kaj volas: Tiu okupiĝas pri belaj temoj kiel informado, landa agado, faka agado, laste pri Aktivula Trejnado (AMO-seminarioj). Tiujn temojn la estraranoj kutime devas antaŭenigi sen multa helpo de la Centra Oficejo, kiu ja estas ĉefe okupita pri la servoj kaj produktoj. La du ĉefaj aktivularoj en la asocio UEA bedaŭrinde vivas en du mondoj – sekve komunikado kaj komuna kaj efika agado estas tre malfacila. Evidente.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2019-07-30 21:10

Certe la malkompetentaj dungoj estas okulfrapaj, kaj la malrapida respondo kiam ili montriĝis maltaŭgaj, sed al mi eĉ pli rimarkinde estas la diferenco inter la komenca optimismo, kun 38-paĝa, 10-jara laborplano (la Komunista Partio de Soveta Unio povis fari nur 5-jarajn planojn, sed UEA kapablis eĉ 10-jarajn), kaj la fina pesimismo (ni forĵetu ĉion kaj fermu la butikon).

Yves Nevelsteen
2019-07-30 9:01

Ĉu vi konas la retejon http://www.eventaservo.org ? Ĉu vi scias pri SEP? http://sep.ikso.net Jen jam du kialoj esti optimisma pri la estonto de la Esperanto-movado! Estas multaj aliaj. Mi provas krei superrigardon de novaj iniciatoj, ĉar esperantistoj ofte ne scias pri ili. Sed estas multaj, kredu min. Io moviĝas en Esperantujo kaj nepre ne ĉio en negativan direkton!

Jens Stengaard Larsen
2019-07-30 13:08
Respondo al  Yves Nevelsteen

Vi pravigas Lu en maniero neatendita de li mem: la Movado estas pli ol UEA, kaj UEA estas pli ol oni ĝenerale scias pri ĝi (precipe se oni enkalkulas TEJOn).

Ĉente
Ĉente
2019-07-30 10:01

Du punktoj, mi kredas ke kulpigi la nuntempon estas doni al Mark Fettes pli da kreditojn.
La dua punkto estas ke se Mark Fettes ne gvidis UEA-n sukcese eble estas pro la homoj kiuj ĉiurkaŭrondis lin, ne pro la malmoderna modelo.

Lu Wunsch-Rolshoven
2019-07-30 9:13

La teksto estas iom surpriza, ne pro la enhavo, sed pro la ofta manko de bona motivigo de la unuopaj asertoj. En multaj kazoj la asertoj ŝajne ne konformas kun la reala mondo.

Unu problemo de la teksto estas en la vorto “movado”. Kio tio estas por vi, Grigorij? Eble la organizoj, kiuj okupiĝas pri Esperanto, kaj ties funkciuloj; eble la tradicia UEA kun ties landaj kaj fakaj organizaĵoj. Tio estas nur ono de Esperantujo.

Kiel oni scias el enketo en la Facebook-grupo “Esperanto”, la Esperanto-parolantoj havas iom diversan komprenon de la vorto “movado”: Ekde julio 2015 mi enketis, alvenis 110 voĉoj. Al la demando “Kio por vi estas la ‘Esperanto-movado’?” oni jene respondis:
47 (42 %) La Esperanto-parolantoj aktivaj por Esperanto (inkl. kulturo k.s.).
23 (21 %) La Esperanto-parolantoj aktivaj por la Esperanto-disvastigo.
22 (20 %) Ĉiuj Esperanto-parolantoj.
9 Ĉiuj Esperanto-organizaĵoj kun siaj membroj.
7 Ĉiuj parolantoj kaj simpatiantoj de Esperanto.
Aldoniĝis dum la du lastaj jaroj du respondoj:
1 Homoj kiuj sin taksas anoj de la Esperanto-movado.
1 E-asocioj kaj homoj agantaj nur POR Esperanto, neniam PER Esperanto.
https://www.facebook.com/groups/esperanto.grupo/permalink/10153341305950289 .
La Esperanto-parolantoj do havas malsamajn ideojn, kion signifas “movado”. La vorto estas ne bone uzebla, se oni ne klare diras, kion oni volas esprimi.

La vorto-klarigo pri “movado” estas grava punkto: Mi ne dubas, ke la tradiciaj Esperanto-organizoj perdadas gravecon; ili ekestis antaŭ jarcento kaj ne jam sukcesis adapti sin al la nova mondo.

Multaj Esperanto-aktivuloj agas ekster la tradicia UEA-strukturo por la disvastigo de Esperanto kaj por la kreskigo de la Esperanto-kulturo; mi ne havas nombran bazon, sed mi ne mirus, se temus pri la dekoblo de la homoj agantaj en la UEA-strukturo.

Ekster UEA Esperantujo kreskas en novstila organizmaniero, kiel montras Duolingo, Vikipedio ktp.

Uzanto
Uzanto
2019-07-30 12:05
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Estas ridinde ke “ni” bezonas fari enketon por tute klara koncepto en cxiuj movadoj.

Ŝtefan
Ŝtefan
2019-07-30 10:30

Evildea pensas ke la morto de Esperanto organizoj estas bona afero por esperantujo kaj mi konsentas: https://youtu.be/BL4miPkCUmo

Hodiaŭ Esperanto ekzistas en la grandaj kongresoj, en pasporta servo, en klasikaj medioj kaj plejparte en la interreto. La Duolingo kurso daŭre kreskas, jutubistoj kaj podkastistoj daŭre producas mediojn en esperanto. Esperanto certe vivas, nur nenio volas esti membro en io klubon. Eble ni pensu pri alaj formoj de organizo, exzemple independaj grupoj por mallongaj projektoj.

Lu Wunsch-Rolshoven
2019-07-30 11:08
Respondo al  Ŝtefan

Jam delonge kreiĝis aliaj formoj de organizo, sendependaj de la tradiciaj asocioj: Heroldo de Esperanto ekestiĝis antaŭ cento da jaroj, ekster UEA. Internacia Festivalo, konata renkontiĝo en Germanio kutime kun ducento da partoprenantoj, ekestiĝis antaŭ kvardek jaroj. Eldonejoj ofte estas sendependaj, ankaŭ muzikaj eldonejoj. Joachim Werdin faris siajn aziajn vojaĝojn sendepende – kaj estis li, kiu grave kontribuis al la sukcesa reviviĝo de la Esperanto-vivo en Nepalo.

En la pasintaj jardekoj aldone kreiĝis interretaj grupoj. Ŝajne sufiĉas la neformala kunlaboro ĉe ekzemple Vikipedio aŭ Tatoeba aŭ Reta Vortaro aŭ Vikia Vortaro ktp. Per tio kreiĝis grandaj verkoj, tre utilaj. Ŝajne ne necesas multa kaj granda organizado, ĉu? Almenaŭ la burokrateca nivelo estu limigita…

leganto
leganto
2019-07-30 11:32
Respondo al  Ŝtefan

Helpus al UEA se Evidea povus redoni al ĝi la investon en Amikumu, kun la intertempa sendube granda gajno.
https://www.liberafolio.org/2017/10/27/uea-investis-10-000-eurojn-en-amikumu/

Tim Owen
2019-07-30 12:00
Respondo al  leganto

Tiel tamen ne funkcias investado. La investinto vendu siajn akciojn (t.e. trovi iun pretan aĉeti ilin kontraŭ ia konsentita prezo, ĉu supera ĉu malsupera ol la sumo jam pagita). Ne okazas (kaj oni ne atendu), ke la investito redonu la sumon.

leganto
leganto
2019-07-30 14:45
Respondo al  Tim Owen

Kompreneble se Amikumu estas sukcesa entrepreno ne estos problemo trovi aĉetantojn por ĝiaj akcioj. Sed ne tion mi celis. Mi celis ke Evildea povus nun reciproki la helpon siatempe ricevitan de la tradicia movado. Kiam Amikumu estis nur promesplena projekto UEA helpis kunmeti ĝian kapitalon kaj realigi la planojn de Evildea. Nun kiam Amikumu estas sukcesa firmao kaj la estonto de la movado estas en tiaj agadoj, ĝi povus helpi la krizan UEAn reaĉetante siajn akciojn je la intertempe kreskinta valoro. Simple kiel geston de danko al iu kiu helpis vin kiam vi bezonis. Anstataŭ ĝoji pri ĝia malapero.

Roberto Ribeiro
Roberto Ribeiro
2019-07-30 10:51

”La ”bona malnova tempo” de la Esperanto-movado estas for”. Ĉu la bona tempo de hitlera persekuto aŭ la bona tempo de stalina persekuto? Ĉu la tempo de malpermeso de Franco aŭ la bona tempo de malpermeso de Salazar?

Fabrício Valle
2019-07-30 13:22
Respondo al  Roberto Ribeiro

Kara Roberto, temas nur pri evoluo de la ideo de internacia lingvo en la praktiko. Kiel diris Heraklito, la greka antaŭsokrata filozofo, “ĉio fluas”. Li diris ankaŭ, ke “neniu eniras la saman riveron du fojoj”.
Do, la Esperanto-movado kiel ni konas mortas – (eble jam mortis – kaj nun ni devas entombigi ĝin) kaj konstruu novan.
Fakto estas, ke la tradicia E-movado brile plenumis sian historian mision, nome “vivantigi projekton de lingvo”. Nun venas la dua fazo, nome lokigi tiun lingvon alte en la konstruado de justa, libera, fratan kaj modere prosperan mondon. La movado por Esperanto gvidata de esperantistoj kiuj prenas Esperanton kiel hobion mortis. Hobiuloj ĉiam ekzistoj kaj ĉiam konsistigos la grandan plimulton en la Esperantan komunumon, sed nun venas la tempo de fakaj profesiaj asocioj, kaj instruado kaj diskonigo de Esperanto atingos novan kaj pli altan nivelon, sed ĉio estos ligital al konkretaj celoj sur la kampo de aplikado. Anstataŭ unu E-movado pluraj E-movadidoj estos kreitaj kaj ĉiuj havos sian ĉefmotoran Esperanto-asocion.
Pro tio mi insistas en la aserto, ke UEA devas rezigni pri la ideo, ke ĝi plu estos la plej pinta E-asocio en supro de piramido. Aperos pluraj novaj asocioj, agantaj kiel ĉefmotoraj asocioj sur iu specifa E–movadido kaj UEA riskas resti sur la malavangardo de tiu nova ondo, se ĝi insistos roli kiel ĝi rolis ĝis nun.
Jen terura leĝo: se oni ne volas ŝanĝiĝi laŭ la fluo de la historiaj ondoj, oni mortas. UEA bezonas ĝisfunde serĉi sian lokon kiel ĉefmotoran asocion sur iu fako, iu E-movadido. Ekzemple, ĝi povos sin prezenti kiel ĉefmotora asocio sur la kampo de ĝenerala socia komunikado: gazetara servo, eksteraj rilatoj kaj merkatumado pri Esperanto. Tiel ĝi povos servi al ĉiuj aliaj E-asocioj tra la mondo kaj estos apogita de ĉiuj.
La nuna UEA-piramido fakte neniam funkciis bone. UEA estas ne pli ol granda E-klubo apogata “de ĉiuj” tra la mondo.

Jens Stengaard Larsen
2019-07-30 13:44
Respondo al  Roberto Ribeiro

Tiu bona malnova tempo kiam Esperanto kondukis en la sama direkto kiel la Angla, nome for de la Germana aŭ de la Rusa.
Tiu bona malnova tempo kiam la Usona popoio ankoraŭ ne estis la internacia popolo (nu, reale ĝi estas la imperia popolo, sendepende de la volo de la unuopa popolano, sed facilas ne vidi tion).
Tiu bona malnova tempo kiam oni povis kredi ke tutmonda superrego de Esperanto estus pozitiva afero en si mem, sendepende de la sorto de aliaj lingvoj.

Uzanto
Uzanto
2019-07-30 12:02

Fakte por mi pli facilas kredi je la sola surpapera ekzisto de UEA ol de TEJO

Fabrício Valle
2019-07-30 12:30

Arosev komprenis la esencon de la problemo. Sed mankis pli bone klarigi (kaj oni ne povas klarigi ĉion en ununura artikolo), miavidpunkte, la karakterojn de la “spirito de la nova tempo”, kiu sub la kulisoj rolas por influi la okazaĵojn.
En la unua historia fazo de Esperanto la granda misio estis vivantigi projekton de lingvo iniciatita en 1887. La E-movado brile sukcesis plenumi tiun mision per nur “diskonigo kaj instruado de Esperanto”. Aplikado apenaŭ okazis. Nur eksterordinaraj esperantistoj entreprenis sur la kampo de aplikado, inkluzive de tradukistoj.
La granda E-homamaso konsistas el homoj, kiuj amegas la ideon de internacia lingvo, sed ne estas pretaj agi kiel veraj aktvuloj. Tamens ili estis kaj ĉiam estos tre utilaj, ĉar lingvo ekzistas por la homamasoj. Ke nur parteto de la E-homamaso konsistas el homoj kiuj laborpretas por la kaŭzo estos konstanta detalo.
Nu, en la komencanta dua historia fazo de Esperanto, la granda misio de la esperantistoj konsistos el disvolvado de vasta aplikado de Esperanto, ĉu sur la kampo de profitaj(entreprenoj), ĉu de neprofitaj celoj (NRO-j). Tio estos laboro multe pli peza kaj malfacila ol “diskonigo kaj instruado de Esperanto”.
Estos necesaj kapitalo, profesia sinteno, multe pli da salajrataj oficistoj, klara estrategio. En tiu dua fazo, la E-asocioj devos klare kompreni, ke homoj kiuj prenas Esperanton kiel hobion devas roli kiel nur apogantoj sur la kampo de financoj, kaj eventuale volontula laboro. La membroj de asocioj prefere estu nur aktivaj kaj laboremaj esperantistoj.
La neaktivulemuloj kontribuos kiel amikoj de la E-asociaro kaj konsumantoj de la servoj. Tio faciligos la mastrumadon kaj starigon de pli demokratiaj E-asocioj.

Fabrício Valle
2019-07-30 12:31
Respondo al  Fabrício Valle

En artikoloj verkitaj de mi en la revuo Esperanto, dum mi estis ĝia redaktoro, mi priskribas plimalpli tutan novan strategion por tiu nova historia fazo. Cetere, tiun strategion mi proponis jam en 2001, kiam mi fariĝis prezidanto de la Konsilio de Brazila Esperanto-Ligo, sed tiam la krizo kaj malfacilaĵoj ankoraŭ apenaŭ perceptataj kaj la spirito de la tempo apenaŭ bruis.
Do,la brazilaj esperantistoj malftrafis la ŝancon inaŭguri konkrete novspecan agadon PER Esperanto, ĉar en la nova historia fazo, la celo ne estas vivantigi lingvoprojekton, kiu nun jam vivas, sed doni al ĝi lokon en la konkreta mondo per vasta aplikado. Esperanton ni igu laborlingvon, jen resumo.
Krome, tiam la esperantistoj ankoraŭ ne estis plene maturigitaj per la rezulto de la agado de la spirito de la tempo. Nun la krizo de nia plej granda kaj grava E-asocio kriegas tre laŭte, kaj ĉiuj ekvidos, ke la tradicia E-movado mortis…sed renaskiĝos kun novaj sktrukturo, strategio, labormanieroj ktp.
La Esperanto-movado mortis – vivu la Esperanto-movado.

Fabrício Valle
2019-07-30 13:01
Respondo al  Fabrício Valle

Eraro: ‘ por la kaŭzo” = “por la idealo”. Mi estis influita de la portugala “causa” kaj ne eblas ŝanĝi la artikolon poste aperigi ĝin.

Ivano
Ivano
2019-08-04 11:23
Respondo al  Fabrício Valle

Kara Fabricio!
Vasta aplikado eblas nur ĉe vasta kono de Eo. Vasta kono eblas nur ĉe amasa instruado. La homoj lernus Esperanton se havus eblecon lerni ĝin en la lernejo. Ne en unu lando, sed en kelkaj. Do ni devus unue “multobligi” Hungarion.

Roland Schnell
2019-08-04 11:40
Respondo al  Ivano

Denove: Kie estas la amasoj de Hungario, kiuj aplikas Esperanton? Estas la samaj cirklaj postuloj, kiel kutime de jardekoj. Lernejoj nur pretas transpreni, se estas vigla socia movado. En Hungario, pro la sxtata subteno dum socialisma tempo, la publiko havis la impreson, ke Esperanto estas vaste aplikata afero. Do la maljunaj personoj, kiuj decidis, havis cxi tiun impreson. Simila sinteno estas rimarkebla de maljunaj poloj, dum la junaj polaj (pro evidenta silento de la Esperantistoj dum la lastaj jardekoj) malmulte scias pri Esperanto.
Esperanto devas esti unue socia faktoro, poste oni povas paroli pri sxtata subteno aux enkonduko en la lernejoj.
Tamen: cxiu, kiu deziras subteni tion, povas iri al la plej proksima lernejo kaj proponi prelegon. Supozeble 10 rifuzos, sed 1 akceptus.

Stano Belov
2019-07-30 15:24

Mi preskaŭ 100% samopinias. Dum jaroj mi diras ke necesas koncentriĝi je praktika uzado de Esperanto, sed responde aŭdeblas nur svaga babilado pri lingvaj rajtoj kaj lukto kontraŭ lingva imperiismo. Homoj ne deziras lukti, ili deziras vivi! Konvinku klientojn ke ili devas aĉeti vian varon (ĉi-foje lingvon) aŭ ili iros al alia vendisto. Esperanto-organizaĵoj fiaskis komplete kiel vendistoj. Ne eblas neglekti sian klienton sen perdi lin. Mirakloj ne okazas.

Lu Wunsch-Rolshoven
2019-07-30 15:53
Respondo al  Stano Belov

La membroj de UEA kompreneble deziras vivi. Por pli bone vivi ili ŝatas legi en la revuo Esperanto pri tio, kio okazas en Esperantujo, kaj en la jarlibro ili ŝatas trovi la adresojn por kontakti aliajn Esperanto-parolantojn.

UEA bone sukcesis kiel vendisto – dum jardekoj ili vendis, parte per membreco, jarlibron, la revuon Esperanto, librojn, kongrespartoprenon. La kerna problemo estas simple, ke la mondo transiras de papero al ekrano. En tiu nova mondo oni devas apliki novajn metodojn de mono-kolektado, kio ne tute facilas. Sed ankoraŭ la membroj estas sufiĉe fidelaj kaj pretas pagi al UEA kaj landaj asocioj jam pro ties nura ekzisto.

Eble oni devas redukti ankaŭ la laboron ĉe UEA – eble estonte oni povos enkonduki, ke la jarlibron rekte kaj rete redaktos la delegitoj, tiel reduktante la laboron necesan pri tio en CO. Multaj eblecoj – simple necesas iom energiplene aliri ilin kaj la afero supozeble funkcios.

Stano
2019-07-30 16:02
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Ne sufiĉas vendi librojn al jamaj esperantistoj. Mi parolas pri pli grava afero – vendi la lingvon al homoj, kiuj ankoraŭ ne konas ĝin. Sen tio Esperantujo formortos fizike kaj tio jam okazas.

Lu Wunsch-Rolshoven
2019-07-30 17:30
Respondo al  Stano

Kara Stano, bv. klarigi al mi, kiel vi imagas la formorton de Esperantujo! Ĉiujare pli ol 800.000 homoj eklernas Esperanton ĉe Duolingo. Duolingo mem iam informis, ke proks. 5 % de ili venas ĝis la fino de la kurso. Do ĉiujare jam nur per Duolingo proks. 40.000 homoj venas ĝis la nivelo de baza lingvoscio. Tio estas proks. 8-foje tiom, kiom UEA havas kiel individuajn membrojn. Kiel en tia situacio vi imagas la fizikan formorton de Esperantujo?

UEA simple ne fondiĝis por varbi homojn al Esperanto, sed por krei jarlibron kaj por ligi la Esperanto-parolantojn. Kial vi nun volas, ke ĝi transprenu krome aliajn taskojn? Ĉu tio ne estus bela tasko por aliaj institucioj?

Sebastiano
Sebastiano
2019-07-30 18:16
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

»Ĉiujare pli ol 800.000 homoj eklernas Esperanton … ĉiujare jam nur per Duolingo proks. 40.000 homoj venas ĝis la nivelo de baza lingvoscio.« – Kie stokiĝas tiuj e-istoj? Lu, vi sonas kiel la lastaj propagandaj trumpetoj en la pereantaj socialismaj ŝtatoj!

Lu Wunsch-Rolshoven
2019-07-31 8:00
Respondo al  Sebastiano

Kara Sebastiano, ankaŭ mi ne scias pri ĉiuj el tiuj 40.000 homoj. Mi konas nur du el ili, unu venis unufoje, la alia jam plurfoje al la ĉiumonataj renkontiĝoj en “Lichtblick” en Berlino. La aliajn 39.998 Duolingo-finlernintojn de la pasinta jaro iu alia bv. serĉi.

Cetere: Laste mi lernis la portugalan, ĉefe per interreto kaj radio-elsendoj/podkastoj. Ĉu vi kredas, ke iu el portugala lingvo-asocio havas bonan ŝancon trovi min? En la spegulo mi aspektas simile kiel antaŭe, neniu “pt” aperis sur mia frunto…

Stano
2019-07-30 18:48
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Kie estas tiuj 40 mil homoj ĉiujare? Ĉu haveblas iu reala signo de alveno tiom multnombraj konsumantoj en nia merkato? Ĉu vendoj de libroj kreskis? Ĉu abonoj multiĝas? Ĉu kongresoj obliĝas? Gravas ne kiom da homoj eniris vendejon, sed kiom da aĉetantoj venis.

Lu Wunsch-Rolshoven
2019-07-31 8:10
Respondo al  Stano

Kara Stano, la Duolingo-lernantoj verŝajne grandparte aĝas inter 10 kaj 30 jaroj. Ĉu vi kredas ke tiu generacio serĉas la vojon al la librovendejo de UEA por poŝte mendi libron, dum la interreto plenas je senkostaj pdf-libroj en Esperanto? Ĉu vi kredas, ke ili volas aboni gazeton, dum ĉie en la interreto estas tia amaso da senkostaj ĉiutagaj informoj? Ekzemple ĉi tie…

En kongresoj, renkontiĝoj kaj lokaj kunvenoj de tempo al tempo ja aperas Duolingo-lernintoj, mi konatiĝis jam kun pluraj el ili. Se vi volas pli da informoj, tiam eble turniĝu ekzemple al la SES-organizantoj kaj demandu ilin, kiom el la novaj lernantoj uzis Duolingo-n.

Aliflanke ni ne atendu, ke la generacio de homoj ĉirkaŭ 20 aŭ 30 jaroj ofte aperos en UEA, kie la mezuma aĝo estas ĉirkaŭ 65 jaroj… Kaj mi fakte dubas, ke ili sentos sin bone tie kaj ke tia partopreno kreskigos ilian emon refoje partopreni en Esperanto-evento. Tial mi supozeble ne varbos Duolingo-lernanton por renkontiĝo, kie estas nesufiĉa nombro de similaĝuloj.

Stano
2019-07-31 9:46
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Do klientoj venas, sed ili ne aĉetas, nek abonas, nek aliĝas, nek partoprenas… Tio aspektas kiel fabelo – ĉarma, tamen tute fantazia. Mi estas ĉiutaga kontribuanto al Vikipedio kaj povas konstati ke neniuj spuroj de tiu mirinda ondo da novuloj videblas eĉ tie – en la plej konvena loko por la juna generacio. Same kiel antaŭ 10 jaroj ĉiutage kreiĝas 25 ĝis 50 artikoloj kaj kontribuantoj estas grandparte la samaj, ĉefe mez- kaj pli aĝaj. Ni ne trompu nin per belaj fabeloj pri nevidebla generacio savonta la movadon. Ĝi simple ne ekzistas.

Sebastiano
Sebastiano
2019-07-31 10:52
Respondo al  Stano

Lu parolas pri imponaj nombroj 800-mil kaj 40-mil ĉiujare. (Mi ne povas prijuĝi la validecon de liaj nombroj, sed mi supozas, ke ili estas ĝustaj.)

Sed kion signifas tiuj nombroj? Se Duolingo produktas ĉiujare 40-mil novajn kursfinintojn (t. e. ĉiumonate pli ol 3300), nun devas ekzisti grandega nova aro da potencialaj novaj uzantoj de la lingvo. Sed kie tiuj milmiloj uzas la lingvon? Ili lernis en la reto. La reto estas vasta kaj libera. Sed, kiel Stano montris je la ekz-o de la Vikipedio, tie ne estas rimarkebla ia rilata milmila kresko. Mi ne vidas rilatan kreskon en Jutubo, mi ne vidas rilatan kreskon en aplikaĵoj, mi ne vidas rilatan kreskon en sonlibroj, mi ne vidas rilatan kreskon en muziko, mi ne vidas rilatan kreskon en bitlibroj, mi ne vidas rilatan kreskon ĉe Libera Folio ktp.

Mi ne parolas pri la tradicia movado. Sed ankaŭ personoj ekster la tradicia movado ja ie kaj iel devus uzi la lingvon, kaj tia uzado devus esti ie videbla kaj konstatebla. Se ne estas konstatebla tia kreskado de uzado, kion signifas la belaj nombroj de Lu?

Lu Wunsch-Rolshoven
2019-07-31 10:54
Respondo al  Stano

Se vi ĉi-jare kontribuas ĉiutage al vikipedio, vi verŝajne ne pasintjare eklernis Esperanton, ĉu? Antaŭ kiom da jaroj, fakte?
Kaj, ĉu vi estas certa, ke vi volus havi kiel aldonajn kunlaborantojn en vikipedio homojn, kiuj ĵus finis Duolingo-kurson por komencantoj? Vi volis publikigi ŝercon, ĉu ne? 🙂

Stano
2019-07-31 14:13
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Mia deziro tute ne gravas ĉi-foje. Ĉu vi pensas ke iu interesiĝos pri ĝi antaŭ ekredakti en Vikipedio? Mi mem demandis neniun kaj neniu demandis min. Homoj simple venas kaj foriras. Sed averaĝa nombro de kontribuantoj estas la sama ekde 2008 (kiam mi aliĝis) aŭ eĉ malkreskis. La fabela armeo de Duolingo-lernantoj tute ne videblas en la plej populara kaj preskaŭ sola praktike utila Esperanto-retejo.

Blackhat
Blackhat
2019-08-14 6:16
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Mi estas Duolingo-lernanto, kiu eklernis en decembro 2018. Mi ne partoprenas la movadon, sed mi ĉiutage legas artikolojn kaj aŭskulti podkastojn en esperanto, kaj eble mi kreos esperantan blogon, kiam mi parolos sufiĉe bone. Verŝajne, estas miloj da homoj kiel mi, kiuj estas nuntempe nevidebla, sed partoprenos, kiam ni pli kapablos.

Lu Wunsch-Rolshoven
2019-07-31 8:56
Respondo al  Stano

Ankoraŭ iom pri la demando, ĉu Esperantujo kreskas aŭ malkreskas aŭ stagnas. Se rigardi la aferon science, oni devas diri, ke entuta respondo ne eblas. Ni ne havas sufiĉe da datumoj.

Ni scias, ke la vikipedio estas simile granda kiel la dana, kroata, slovaka aŭ hebrea, loko 32. Ni scias, ke oni legadas la vikipedion. Ne tute malbone – sed ni ne vere scias, ĉu tio signifas kreskon de Esperantujo entute. Same ni ne scias pri malkresko, kontraste al tio, kion asertas Grigorij sen tro zorgi pri nombroj.

Simile ni scias pri 800.000 novaj eklernantoj ĉe Duolingo, pri 40.000 kiuj ĉiujare finas la kurson tie – kaj aliflanke pri kelkaj cent homoj, je kiuj malgrandiĝas la membraro de UEA ĉiujare. Kaj nun la sumo – kiel kalkuli tion?

Ni scias ke la UEA-membraro malkreskas, sed ni ne scias, ĉu oni ofte aŭ malofte vizitas la retejon de UEA kaj kiujn paĝojn oni tie rigardas. La papera revuo Esperanto ŝajne perdas legantojn – ĉu la elektronika versio gajnas legantojn? Ĉu la retejo https://revuoesperanto.org/ gajnas vizitantojn? Aŭ ĉu la enhavo estas tiom ligita al UEA kaj ties observado de la propra umbiliko, ke eklernantoj de Esperanto neniel interesiĝas pri tio? Ĉu Libera Folio havas pli aŭ malpli da legantoj ĉiujare? Ĉu https://facila.org/ gajnas legantojn aŭ ne? Ĉu la sumo de ĉiuj retejoj progresas laŭ vizitantoj? Ĉu ĝi malprogresas?

Kelkaj homoj ŝatas UK-on. Mi mem laste estis en la UK en Zagrebo en 2001, kaj tio nur, ĉar mi akompanis mian filinon, kiu partoprenis en la Infana Kongreseto – do mi havis libertempon por rigardi UK-on. Estas klare, ke homoj malsamas kaj loĝas en diversaj regionoj, do ekzistas pli ol ducento da Esperanto-kunvenoj ĉiujare. Ĉu iu faris suman statistikon, laŭ la nombro de partoprenantaj homoj aŭ eble eĉ laŭ partoprentagoj? Ĉu ni povas serioze juĝi pri la evoluo de Esperantujo sen havi solidan imagon pri la evoluo de tiuj kunvenoj?

Resume: Ni estu singardaj pri tio, kion ni asertas.

Stano
2019-07-31 11:07
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Ni ne povas kalkuli precize, sed ĝenerala bildo klaras. Ĉiuj sferoj, kie oni povus uzi Esperanton aŭ simple renkonti esperantistojn, montras ĉiujaran malkreskon. Tio estas la fakto. Ĉio alia estas la kredo, do nemezurebla, nek diskutebla.

Stano
2019-07-31 14:16
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Mi aldonu ke jes, nun nia Vikipedio okupas la 32an lokon, kio kompareblas kun iuj eŭropaj naciaj lingvoj. Sed en 2008 ĝi estis en la 28a pozicio. Do ankaŭ ĉi-tie videblas neniu mirakla efiko de Duolingo, pli ĝuste – estas klare videbla malprogreso.

Orlando Raola
Orlando Raola
2019-07-31 15:17
Respondo al  Stano

Malgxusta matematika rezonado: eble estis progreso, sed pli da progreso en al nacilingvaj vikioj.

Stano
2019-07-31 15:45
Respondo al  Orlando Raola

Ĉu bulgaroj kaj danoj multiĝis dum esperantistoj postrestis? Plia fabelo.
Krome mi jam diris ke absoluta nombro de artikoloj kreataj ĉiutage restas sama dum lastaj dek jaroj aŭ eĉ malkreskis. Fabeloj ĉiam malkongruas al realo.

Jens Stengaard Larsen
2019-07-31 15:51
Respondo al  Stano

Oni ne povas konkludi el la nombro de Vikipediaj artikoloj al la nombro de realaj parolantoj. Tio klaregas se oni komparas la Danan kaj la Svedan Vikipediojn. Se la Esperanta Vikipedio momente relative stagnas, kredeble estas pro tio ke kelkaj kontribuantoj malkovris ke tio en si mem ne alkondukas la finan venkon.

Stano
2019-07-31 16:11

Mi parolas pri tendenco, ne pri absolutaj ciferoj. La tendenco ne dependas de “iuj parolantoj” kaj ĝi tute klaras.

Ivano
Ivano
2019-07-31 19:20
Respondo al  Stano

Jen la artikolo, kiu ekde jaroj ekzistas nur en Esperanto. Ĉu estas interesa?

Fabrício Valle
2019-07-30 16:12
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Kara Lu, kolekti monon nuntempe por projetoj de NRO-j estas multe pli facile ol antaŭe, sed oni devas lerni kiel fari tion, ekzemple pri “perenhavo-merkatumado (angle: content marketing)”. UEA simple ne scias kiel fari tion.

Krome, tio ne povas esti afero de nur volontuloj. Ĉiuj profesi-nivelaj NRO-j havas profesian skipon por akiri financajn rimedojn.
Krome, anstataŭ unu ĝenerala direktoro, UEA devus havi plurajn salajrajtaj direktorojn: unu por mastrumi la CO-n, alia por rilatoj kun la Esperanta-komunumo, aliaj por Mono-kolektato ktp. La malnova modelo, per kiu UEA kreskis kaj plenumis bone sian rolon en la una fazo de la E-movado, kadukiĝis, kaj ne temas nun nur pri ĝisdatigo de la laboro per retaj iloj. Eĉ la ekzisto-kialo de UEA devas esti repensita kaj ĝisdatigita.

kanjo
kanjo
2019-07-31 5:54

Mi zorgas, ke mia umbiliko estas pereonta…

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2019-07-31 10:28

Eble (pli realisme: certe) UEA pereas, ne laste dank’ al la heroaj penoj de siaj gvidantoj.

Sed UEA, feliĉe aŭ malfeliĉe, ne (plu?) estas la Esperanto-movado.

Lu Wunsch-Rolshoven
2019-08-01 12:28

Bone, kara Francisco, ĉu vi donos al mi cent eŭrojn, se post dek jaroj UEA plu ekzistas? Mi vetas je tio.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2019-08-01 12:45
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Lu, mi ne vetos, ĉar viaj ŝancoj je venko ne estas malbonaj. Ne nepre pro mirakla rebonfartiĝo de UEA (kio tamen ja povas okazi, mirakloj ne tiom raras) sed ĉefe pro la ofta malrapido de pereoj.

Wendel
Wendel
2019-07-31 14:42

Unu afero estas vivteni esperantan asocion, alia afero estas vivteni esperantan movadon, alia afero estas vivteni esperantan kulturon (kondiĉe ke ni bone sciu la diferencon inter ili). Ĉiuj estas malsimilaj. Unu sola organizaĵo simple ne sukcesos fari la tri bonkvalite. Certe UEA havas problemon kun la unua (vivteni sin) sed ĝi ankaŭ devas kontentigi siajn pagantajn membrojn kiuj kredas, ke ĝi ankaŭ agadu en la du ceteraj flankoj, eĉ prioritate. Vere malfacila afero.

Sola Malsamideano
Sola Malsamideano
2019-07-31 15:27

eble la nova skipo faros pli bone ol la antauxa skipo. Kial ne? Cxu? Oni povas Esperi!

Lu Wunsch-Rolshoven
2019-08-01 17:35

Mi koncedas, ke kelkloke ne facilas kompreni la agojn de UEA, kiu estas eble la plej videbla reprezentanto de la tradicia Esperanto-mondo. Mi havas demandojn; eble iu povos helpi min:

– Kial UEA ofertas ĉe la abonoj por la revuo ”Esperanto” nur paperan abonon (Germanio kaj similstataj landoj: 35 EUR jare) kaj ne elektronikan? https://uea.org/alighoj/abonilo Kontraste por ”Kontakto” ekzistas kaj papera (25 EUR) kaj elektronika abono (12 EUR). Eble (flanke 😀 ) ni konsideru, ke nun estas la jaro 2019 kaj ke la juna generacio (kaj ankaŭ multaj mezjunuloj kiel mi) preferas ne ricevadi paperon, sed simple ion elektronikan (por ne paroli pri tio, ke mi preferas legi artikolojn en la tagoj, kiam ili pretas, kaj ne en unu monatgazeta kolekto unufoje monate… Laŭ mi la ideo de monata gazeto estas ligita kun la malnova sistemo de papera dissendado; kompreneble tiutempe oni ne venis al la ideo ĉiutage dissendi unuopan artikolon – sed nun en la reta tempo tio ja estas konvene laŭ mi.)

– Kial UEA ofertas kiel membrecon nun nur du kategoriojn, nome MB, ”Membro Baza” (kun reta aliro al UEA-servoj: reta revuo ”Esperanto”, Delegita Reto = reta jarlibro; en Germanio 44 EUR) kaj MA, Membro-Abonanto (kun ĉiuj retaj servoj kaj aldone la revuo ”Esperanto” papere; en Germanio 74 EUR)? https://uea.org/alighoj/alighilo En pli frua tempo oni povis elekti, ĉu oni interesiĝis kiel MJ nur pri la jarlibro aŭ kiel MA ankaŭ pri la regula revuo. Nuntempe estas nur du eblecoj – aŭ oni neniel estas membro de UEA aŭ oni pagas 44 EUR kaj ricevas du servojn, rete la revuon kaj la jarlibron/Delegitan Reton, kvankam oni eble neniel interesiĝas pri unu el ili. Eĉ mi povas imagi, ke ekzistas homoj, kiuj neniel interesiĝas pri ambaŭ ofertoj, kontentas per reta informado kiel ĉe https://revuoesperanto.org/ kaj cetere volas ĉefe esprimi sian solidarecon kun la internacia Esperanto-komunumo per sia membreco kaj iom finance kontribui.

Roland Schnell
2019-08-02 8:23
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Paperaj produktoj en PDF ne estas la solvo. Tion nur Esperantsitoj kredas kaj parolas pri “elektronika versio” por trompi la abonantaron. La cetera mondo agas alimaniere kaj vi povas studi tion cxe la kutimaj gazetoj en cxiuj landoj.

Pascal Dubourg Glatigny
Pascal Dubourg Glatigny
2019-08-02 9:04
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

La revuo Kontakto estas ne pure movada do pro tio eblas aboni ĉu elektronike ĉu papere. Ĝi interesas homojn kiuj uzas Esperanton sed ne speciale aktivas en la movado.
La revuo Esperanto interesas nur aktivulojn do se iu deziras nur la elektronikan version tiam li aliĝu kiel baza membro. Iu kiu deziras “iom finance kontribui” aliĝu kiel baza membro eĉ se li ne interesiĝas pri iuj servoj oferitaj de la asocio.
Iom da konfuzo ĉi tie regas inter la 3 aktualaj modeloj de komuna agado. La pure komerca, profitcela kiu ne estas tiu origina de UEA. La asocia, tradicia, idealisma kiu eĉ ekster de esperanto-movado, perdas konstante terenon pro multnombraj kaŭzoj. Kaj fine la fonduma neprofitcela kiu ne dependas de kotizoj sed baziĝas sur propra kapitalo kaj memfinancado.
La nova UEA devas trovi sian vojon ie inter tiuj 3 modeloj por rekonkeri la fidon de la membroj.

Blackhat
Blackhat
2019-08-14 11:11

Ŝajnas al mi, ke multaj novaj esperantistoj (aparte junuloj) ne plu fidas tradiciajn organizojn, eĉ se ili kredas je la baza celo. Ili agas solaj, aŭ en neformalaj grupoj. Miloj da homoj nuntempe lernas ĝin. (Mi estas unu el ili). Semoj bezonas tempon por ĝermi.