Joop Kiefte: La Fina Venko jam estas ĉi tie

En vidpunkta artikolo verkita por Libera Folio la nova prezidanto de TEJO, Joop Kiefte, asertas ke ni jam atingis la Finan Venkon. La defioj kiuj ”unuavide aspektas kiel la disfalo de la Esperanto-mondo” laŭ li estas kreskodoloroj pro la adaptiĝo de la esperantistaj organizaĵoj al novaj realaĵoj.

IJK 2019. La aŭtoro videblas plej dekstre. Foto: TEJO.

Kvankam la Esperanta mondo estas sufiĉe eta por esti longe for de inundego da nedezirata atento, post mia elektiĝo por prezidanteco de TEJO mi jam estas en kontakto kun multaj homoj, kiuj ĉiuj havas siajn proprajn ideojn pri TEJO kaj Esperanto. Mi ŝatas vortigi kelkajn el la komprenoj el tio ĉi tie, por ke ni havu pli sencan ĝeneralan dialogon pri tio kion ni faras.

Unue, TEJO estas kompleksa organizo, kaj abundas miskomprenoj pri tio kio ĝi estas, kiel ĝi funkcias kaj kion oni atendu de ĝi. Mi devas konfesi ke ankaŭ por mi longe daŭris por taŭge kompreni ĉion. Sed kerna, grava punkto estas ke ĝi konsistas el junaj Esperantistoj kaj reprezentas ilin, ne nepre (aŭ nepre ne?) nur por promocii Esperanton kaj alporti la finan venkon.

Por mi TEJO jam longe estas grava parto de la kara Esperanta tutmonda familio, al kiu mi apartenas. Mi iam priskribis tion tiel, ke eĉ mian plej grandan malamikon en la Esperanto-mondo mi prezentus al eksteruloj kiel mian karan amikon. Parte simple ĉar prezenti kiel familianon al multaj aspektus stulte, sed ankaŭ ĉar mi scias ke neinterkonsento ne venas el malamo kaj malico, sed simple el la sama pasio kiu antaŭenpuŝas min mem.

Due, kion ni volas atingi per kaj pri Esperanto memstare estas tute ne klara kaj vastiĝanta afero. Esperanto dum la tempo akiris tiom da idealoj kaj kulturoj de siaj parolantoj, kaj forlasis post si multajn malnovajn miskomprenojn pri niaj reciprokaj kulturoj.

La mondo vere estas jam multe pli eta, kaj mia generacio de Esperantistoj komencis per hazarda malofta interreta kontakto ĝis la nuntempa ĉiutaga komunikado kun multaj karaj amikoj, pli karaj ol ajna samurba kaj samlanda neesperanta amiko.

La defioj kiuj unuavide aspektas kiel la disfalo de la Esperanto-mondo miavide estas precipe la kreskodoloroj por bone enkorpigi ĉi tiun novan realecon en la vejnojn de niaj organizoj, kiuj fondiĝis en tempo kiam fizika realeco kaj ĉeesto estis la sola vera realo, dum nun ĝi iĝas pli pezo ol helpo.

Niaj idealoj jam ne estas la samaj. Niaj sukcesoj ne kongruas kun la malnovaj idealoj. Sed mi sentas nun, survoje de la IJK en Slovakio hejmen en Nederlandon kie venontjare okazos IJK en Someren, ke pli ol “simplan” finan venkon, kiu okazus per ia ajn konvinkado pruvi nian magiaĵon, ni sukcesis ion multe pli bonan.

Ni kreis modelon de pli bona mondo. Ekzemplo por la mondo kiun oni povas referenci por konsciigi homojn ke alia mondo ne nur eblas, sed jam ekzistas kaj kreskas, ĝis fine plene forpuŝi ĉion kio ne sukcesas adaptiĝi al la spirito de nia tempo. Spirito en kiu Esperanto havas gravan gvidan rolon pro la simpla kialo ke ni amas unu la alian kiel familion en tempo kiam ĉiuj malamas unu la alian pro la plej hazardaj opinio-diferencoj.

Ni jam atingis finan venkon. Nia rolo nun nur restas kultivi tiun nian kulturon de interkompreniĝo kaj amikeco internacia en tia nivelo ke pli kaj pli da homoj envie aliĝos.

Joop Kiefte, prezidanto de TEJO

Artikoloj en la rubriko "Vidpunkto" reprezentas nur la opinion de la verkinto kaj ne de la tuta redakcio de Libera Folio. La redakcio daŭre bonvenigas artikolojn por la rubriko "Vidpunkto" pri ajnaj temoj rilataj al la Esperanto-movado.

34
Lasi respondon

avatar
2000
10 Komento-fadenoj
24 Respondoj al fadeno
0 Sekvantoj
 
Komento kun plej multaj respondoj
Plej furora koment-fadeno
14 Aŭtoroj de komentoj
Roland SchnellSola MalsamideanoIvanoPoetoAŝkenaz Lastatempaj aŭtoroj de komentoj

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

  Aboni  
plej nova plej malnova plej populara
Avizi pri
Nes
Nes

”Ni kreis modelon de pli bona mondo… ni amas unu la alian kiel familion”

Malsaĝe estas preni siajn sonĝojn kiel la realo. Esperanto estas lingvo, ne religio.

Jes jen Jens
Tre ŝatata komentanto
Jes jen Jens

Preni religion kiel ion nerealan estas same malsaĝe. La plej multaj murdoj okazas inter samfamilianoj.

Konscia Sektano
Konscia Sektano

> Esperanto estas lingvo, ne religio.

Eble estas vi, kiu ne akceptas la realon…

koffitche Koufionou
koffitche Koufionou

Kara prezidanto, mi sekvis profunde kion vi eksprimis pri la venko kaj la komuna kompreno, mi vidis sentojn rilate al la nova estraro, kaj dezirus aldoni ke restas logan vojon por vere internaciigi la asocion, sed ni estas survoje, kaj en afriko ni diras ke "eĉ tre longaj vojaĝoj komencas kun UNU PAŜO". Kuraĝon por nia komuna mandato.

Ulriko
Ulriko

La fina venko de Joop certe ne estas la fina venko, pri kiu la esperantistaro cxiam parolis, se ecx tiu ne estis tute la sama por cxiuj. Por Zamenhofo, la celo estis, ke cxiu homo parolu esperanton kiel duan lingvon. De tiu celo ni estas treege for, hodiaux eble pli for ol en la jaro 1930, sed cxiukaze, ni tiun celon klare ne atingis. Aldone, la vorto fina venko miaimprese havas nur sencon, se la vorto ion ajn signifas. Kiam la venko povas esti nomata "fina"? Nur tiam, kiam oni povas esti suficxe certa, ke la gxenerala uzado de esperanto… Legi pli »

Aŝkenaz
Aŝkenaz

Jen kiel sentas sin judoj, kiam nazaretanoj diras, "La mesio jam venis."

Poeto
Poeto

La aŭtoro de Esperanto estas mortinta. Kaj metafore, kaj efektive.

kanjo
kanjo

Eble la vera fina venko estis la amikoj, kiujn ni ekkonis laŭ la vojo.

Jes jen Jens
Tre ŝatata komentanto
Jes jen Jens

Tre simpatia kaj saĝa eseo, eĉ se oni eble ne pri ĉio konsentas. Laŭ mi, necesas klare kompreni ke adaptiĝo al "la spirito de nia tempo" ne aŭtomate estas dezirinda, kaj eĉ se ĝi estas dezirinda, ĝi ne aŭtomate okazos . La organizita Esperanto-movado en Danio, unu el la malnovaj Esperanto-landoj, ŝrumpegis dum la lastaj jardekoj, kaj unu el la rezultoj estas ke mi nun havas ĉe mi la landan revuon el la 1960-aj jaroj, 5-15 jarojn antaŭ ol mi Esperanristiĝis. En unu el tiuj numeroj mi renkontis malrekomendon de la devizo "ĉies dua lingvo", ĉar kiu lingvo do estu… Legi pli »

Sebastiano
Tre ŝatata komentanto
Sebastiano

"multaj homoj, kiuj ĉiuj havas siajn proprajn ideojn pri TEJO kaj Esperanto. Mi ŝatas vortigi kelkajn el la komprenoj el tio ĉi tie, por ke ni havu pli sencan ĝeneralan dialogon pri tio kion ni faras." — Dankon, ke vi pretas fari tion chi tie publike en Libera folio!

James Bridge
James Bridge

Mi opinias ke estas tro frue iel deklari ke ni atingis la finan venkon — eĉ finan venkon — sed ĝenerale mi konsentas kun la verkinto: la grandaj organizoj de pasintjaroj ne same taŭgas ĉijare. La movado havas novajn bezonojn, novajn ĉelojn. Certe oni rajtas malsame opinii, sed mi forte opinias ke la estonteco de la movado pritemas lokajn organizojn. Ĝis kiam la grandaj organizoj faras kernan celon starigi lokajn grupojn, ni daŭre vidos la amasiĝadon de Esperanto flui en la manojn de nur la s Esperantistoj kiuj kapablas toleri la elspezon aŭ loĝi en la grandaj urboj, aŭ ŝajne… Legi pli »

Ulriko
Ulriko

Sen rilato al la temo: Kiel oni povas registriĝi ĉi tie? Mi volis tion fari, sed ŝajne ekzistas nur la punkto "ensaluti", kiu ne akceptas mian nomon kaj demandas, ĉu mi forgesis mian pasvorton.

Sebastiano
Tre ŝatata komentanto
Sebastiano

Klakinte al "ensaluti", vi vidas la kesteton por entajpi viajn uzantonomon kaj pasvorton. Ne entajpu, sed rigardu sub tiun kesteton. Sub ĝi vi trovos (ja iom kaŝite) la vorton "registriĝi". Klaku al tiu ĉi.

Ulriko
Ulriko

Dankon, Sebastiano! La vorto "registrigxi" vere apenaux videblas, gxi trovigxas rekte sur grizigita alia teksto. Tamen, ankaux post klako al "registrigxi" mi ne sukcesis. Mi entajpis mian nomon, mian retposxtadreson, kaj la kodon ("Enter Code" postulatas anglalingve). Kampon por entajpi pavorton mi ne trovis (mi ecx faris foton de la ekrano). Post denova klako al "registrigxi", aperas denove la ensalutokesto kun la kampoj "nomo" kaj "pasvorto", sed cxar mi ja dum la registrigxo ne povis enigi pasvorton, mi ricevas la mesagxon ke mia pasvorto estas "malgxusta". Mi eble menciu, ke mi dum la lastaj dudek jaroj jam estis sukcese aligxinta… Legi pli »

Sebastiano
Tre ŝatata komentanto
Sebastiano

Legu la retpoŝtan konfirmon de via registriĝo, kiun vi ricevis. Tie vi trovos la necesajn informojn pri via pasvorto.

Ivano
Ivano

Unue oni bezonas amase instrui E-on en lernejoj, almenaŭ en kelkdekoj da landoj. Tiam venos preskaŭ aŭtomate ankaŭ aliaj atributoj de la fina venko.

Roberto Ribeiro
Roberto Ribeiro

Mi tute ne kontraŭas. Faru tion, vi havas mian aprobon.

Ivano
Ivano

Kara Roberto, kredu min, mi provas ion fari. Mi verkis lernolibron de Esperanto POR LERNEJOJ en tri lingvoj – rusa, hungara kaj germana. Sed mi ne estas funkciulo, mi ne povas peti estrojn. Sed ILEI, UEA, TEJO povus lukti por tio, tamen ekde jardekoj eĉ ne starigas tiun celon aŭ programeron. En Hungario oni faris tion sen tamburado, kial oni ne provas en aliaj landoj?

Roberto Ribeiro
Roberto Ribeiro

Eble ni ĉiuj povas ION fari. Sed neniu, eĉ ne ILEI, UEA aŭ TEJO povas ĈION fari…

Roland Schnell

Denove vi mencias Hungarion kiel pozitiva ekzemplo. Do kie estas videblaj la "sukcesoj" de la hungara modelo?

Ivano
Ivano

Unu hirundo ne faras printempon. Ĉu Vi atente legis mian mesaĝon? Mi parolis pri kelkdekoj de instruantaj landoj. Ankaŭ ĉi tie estas tro da homoj, kiuj serĉas mil pretekstojn ne instrui Eon en lernejoj.

Roland Schnell

Denove vi ne donas konkretajn informoj. Supozeble vi ne havas informojn, nur revojn?

Roberto Ribeiro
Roberto Ribeiro

Se mi bone memoras, antaŭ 25 aŭ 30 jaroj okazis kampanjo pri tio, pri instruado de Esperanto en lernejoj. En Brazilo oni sukcesis kelkajn lokajn leĝojn permesante la aferon, sed neniam estis sufiĉa homforto por instrui Esperanton.
Kelkaj urboj kaj subŝtatoj permesis la aferon, sed ne volis pagi instruistojn.

Roland Schnell

En multaj landoj, ekzemple Germanio, vi ne devas peti permeson, ĉar la instruado de Esperanto kiel kroma kaj libervola oferto estas permesita de jardekoj. Sed la Esperantistoj ne paŝas tra la malferma pordego. Ili havas pliajn postulojn. La ŝtato devas devigi kaj pagi la instruistojn.
Do ili mem pafas en sian genuon.
Sed mi neniam rimarkis aktivecojn por eluzi la oferton de la germana ŝtato por libervola instruado, kiun eĉ eksteruloj povas fari. La listo de provoj estas ege limigita kaj mi delonge ne plu vidis ion en tiu ĉi direkto.

Ivano
Ivano

Se la ŝtato ne pagas la instruistojn, Eo ne estas plenrajta fremdlingvo en lernejoj. Mi parolas ne pri fakultativa instruado, sed pri la rajto instrui kiel in Germanio ekzemple la latinan. En Germanio en la liisto de plenrajtaj fremdlingvoj estas proksime 12 lingvoj (inter ili la latina), sed Eo ne estas inter ili.

Roland Schnell

Oni povas bloki sin (kaj la evoluon de Esperanto) per arogaj postuloj. Tion la Esperantistoj bele sukcesas. Sed kapti la malgrandajn eblecojn kaj montri al la mondo, kio eblas, tion ili ne volas.
Ne gravas, ĉu Espernto estas "plenrajta", se oni povas instrui kaj uzi la infrastrukturon de la lernejoj.
Mi denove, sed supozeble vane, demandas pri la sukcesoj en Hungario.

Roberto Ribeiro
Roberto Ribeiro

Mi miras ke homoj pensas UEA kaj TEJO tiel povaj, kiel ili eblas postuli ke ŝtatoj pagu ion.
Alie, mi mem instruis Esperanton en brazila mezlernejo. Mi vidis ke tio ne estis fruktdona. Fakte, ŝajnas ke plibonaj esperantistoj estas ĝenerale memlernantoj.

Roland Schnell

Kio estas por vi "fruktodona" ? Eble via instruado estas malbona?
Kompreneble oni povas forgesi la tutan "instruadon" kaj nur fidi al memlernantioj. Sed eble ekzistas sukcesaj ekzemploj de instruado, kiuj povus esti modeloj por aliaj.

Sebastiano
Tre ŝatata komentanto
Sebastiano

Demandi pri la sukcesoj en Hungarujo estas simile sensenca afero kiel demandi pri la sukcesoj ĉe Duolingo: Respondoj ne venas, sed iuj aktivistoj pumpas pompajn nombrojn en la e-istan publikon.

Jairo
Jairo

Gratulon pro vortoj, kara Joop. Vi konas min preskaŭ persone kaj vi scias, ke mi deziras kaj laboros por via sukceso ĉar via sukceso estas mia sukceso kaj nia sukceso estas sukceso de Eo. Sed mi devas denove ĝeni la esperantajn mumiojn kaj zombiojn kiu hipokrite parolaĉas pri frateco sed post IJK forlasas la malriĉan junulon reen en sia mizera vivo. Ni esp-istoj devas iri kune ien kaj ne nur vane babilaĉi sed labori kune por monapogi aktivecon de aliaj esp-istoj. Tiel kiel faras aliaj nacianoj kiam ili iras loĝi en alia lando. Tiel ni povas sponsori eĉ mem tiu… Legi pli »

Jairo Augusto dos Santos
Jairo Augusto dos Santos

Kiel mi diris…mumioj kaj zombioj estas multaj. Tiu certe klarigas la malvenkon de Eo.

Konscia Sektano
Konscia Sektano

La homoj estas ŝafoj…

Sola Malsamideano
Sola Malsamideano

jes… dormantaj sxafoj

ekzemple

kiam estis cunamo en japanio, tiam mi spektis la filmojn de la katastrofo en utubo. Kaj mi nur povas diradi al la ekrano ke…

cxu vi estas stulta? la akvego alvenas.. KURU! KURU!

Roberto Ribeiro
Roberto Ribeiro

Iuj diras "la homo estas lupo al homo", aliaj diras "ha homo estas ŝafo"… Kiu povas kompreni?