Preskaŭ mia frato – responde al Joop Kiefte

Reage al la artikolo de Joop Kiefte, la nova prezidanto de TEJO, Hanso Becklin konsentas, ke esperantistoj efektive konsistigas ian rondon familian – kun granda trezoro, kiu ebligas al ĉiu alporti sian kulturon al la komuna kulturo de la homaro. “Sed anstataŭ gardi ĉion ĉi kiel gemon kaj ekspozicii ĝin tra la mondo… ni disipas la heredaĵon de niaj pioniroj kaj antaŭuloj per atento al aliaj aferoj, malpli gravaj kaj multe pli apartigaj”, li skribas.

Li estas preskaŭ mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato.

Hanso Becklin.

Unu el la plej fortaj sentoj en la historio de la homaro estas tiu de aparteno al familio. Pro fortaj ligoj de amo, proksimeco, historio, kaj ekonomio veraj familioj ofte konsistigas la plej intiman rondon de ies vivo.

Ĝuste ĉi tial la familio fariĝis bela metaforo por homoj kunligitaj per io alia ol la komuna sango; efektive, nomi iun frato aŭ fratino estas tradicia maniero montri la kamaradecon alie ne same forte manifestebla per vortoj. S-ro Joop Kiefte, en sia artikolo “La Fina Venko jam estas ĉi tie”, proponis, ke pro sia reciproka amo la Esperantistaro konsistigas iaspecan familion.

Ĉi tiun taktikon uzis diversaj homoj dum jarcentoj: militistoj, sklavoj, sindikatanoj, gejoj, religiuloj, kaj aliaj samsortanoj. Precipe kiam la vera familio forestas, malakceptas, anatemas, aŭ simple ne komprenas, flegi senton de familia aparteno ne estas nur utile, sed bezonate; alie oni pereus kiel individuo en maro de vizaĝoj neamikaj sen azilo plena je iuj komprenantaj la batojn de komuna fatalo.

Mi volas substreki ion subtilan, sed tamen gravan rilate al ĉi tiuj rondoj familiaj: iusence ilin kunfandas iu traŭmato, perdo, sperto, aŭ forta kredo. Pensu pri la afrikdevena sklavo de la 17-a jarcento, kies vera familio troviĝas trans oceano, en kripto, aŭ katenita aliloke, sed kiu laboras ŝultr-al-ŝultre kun aliaj same transvivintaj la frakasiĝon de la libera vivo anstataŭigita per larmoj kaj klopodoj ritmataj de la mastra vipo.

Projekciu antaŭ vi la gejajn kvartalojn dum la aidoso-krizo, kie oni ne nur sentis sin malakceptita de la socio (kiu inkluzivis, tre ofte, la veran familion de la geja enloĝanto) sed ankaŭ perdanta amikojn, amatojn, kaj instituciojn al plago. Tiaj travivaĵo elfosas abismon duoble pli profunda ol eĉ la kutima angoro de povrulo ion perdinta.

Se vi preferas fikcian familion nuntempe mondskalan, sen drastaj konkretaj perdoj, meditu pri la vortoj de Paŭlo en lia letero al la Galatanoj: “Ne estas ja Judo nek Greko, ne estas sklavo nek liberulo, ne estas ja vira kaj virina; ĉar vi ĉiuj estas unu en Kristo Jesuo.” Kredi, ke Dio forigis ĉiujn distingojn al la cetera mondo gravajn estas malfacile, se iu komuna sperto por kunglui ĉiujn mankas.

Tamen, Paŭlo konstante menciis la dronigon de la pekoj en baptaj akvoj kaj la aljungadon al la resurektinta sorto de Kristo. Tio estas iu spirita travivaĵo same dura en la menso, kiel tiuj pli realaj. Kaj la forteco de la sento kaj la dureco de ĝia efiko ĉiuokaze hardas grupon en familion.

Kompare kun ĉi tiuj, Esperanto ŝajnas unuavide magra familio apenaŭ kungluita per io ajn. Ĉiu ankoraŭ apartenas al sia propra familio, lando, kulturo, religio, kaj lingvo. Nur la sperton de la lernado de Esperanto, la uzadon de ĝi, kaj la interkompreniĝadon per ĝi ni havas kiel komunaĵojn, kaj ĉiu havas sian amatan ĉevaleton en tiu vasta stalo.

Eĉ la Verdan Pentekoston de Bulonjo-ĉe-Maro kaj ĝian milfojan ripetiĝon en Esperanto-kongresoj oni citas malpli ofte kiel kvazaŭmiraklon ol kiel simplan fakton de la vivo, same okazintan alilingve dum mondpintoj de diplomatoj, komercaj foiroj pri teĥnologio, aŭ poliglotaj renkontiĝoj.

Tio estas eraro. La monto de interkompreniĝo per Esperanto havas pli mildan deklivon postulantan malpli da mono, tempo, kaj prestiĝo por atingi la pinton ol ajna alia lingvo. Kaj pinte ĉiu nova generacio spertas ion fortan kaj mense fortikan, kontraŭstaran al la impetoj de la mondo tion kalumniantaj.

La fakto, ke per Esperanto ordinaraj homoj el diversaj mondpartoj kaj de plej diversaj mondrigardoj sin renkontas sur ebenaĵo de privilegioj kaj rajtoj ja estas iuspeca miraklo ne ripetata alikuntekste, almenaŭ ne same vaste kaj egale.

Do, ni ja havas potencan sperton, komunan travivaĵon kiu povas kunteksi nin malgraŭ niaj diferencoj. Sed malkiel Paŭlo, ni ne postulas la demeton de la antaŭa ĥitono por ke oni volviĝu en pli pura. La fakto, ke ĉiu rajtas alporti sian kulturon al la komuna kulturo de la homaro pere de Esperanto, eĉ kiel minoritato aŭ subpremata grupo, estas granda atingo kaj ankaŭ forto de la movado.

Sed anstataŭ gardi ĉion ĉi kiel gemon kaj ekspozicii ĝin tra la mondo, en valo kaj sur monto, inter stepa kampo plena je tritiko kaj en kamero de ŝtalskeleta nubskrapulo, ni disipas la heredaĵon de niaj pioniroj kaj antaŭuloj per atento al aliaj aferoj, malpli gravaj kaj multe pli apartigaj.

Se ni havas fortan komunan celon, la disvastigadon de Esperanto por ke ĉi tiu miraklo estu eĉ pli inkluziva, bunta, kaj mondŝanĝa, ni povas senti nin granda rondo familia. Mi estas preta nomi S-ron Kiefte mia frato, se li volas aliĝi al grupo de samsortanoj kunigita ne per amo, sed per komunaj sperto kaj celoj.

Efektive, kiel prezidanto de TEJO li devus scii, ke la celaro de TEJO ne inkluzivas reprezentadon de la Esperantistaro sed male ĝian pligrandigon, evoluigon per kulturo, respektigon, kaj solidarigon pere de unu rimedo, la Internacia Lingvo mem (Statuto de TEJO, ĉapitro 1, paragrafo 3).

Provizore, lin mi nomas preskaŭ mia frato. Mi ne dubas, ke abundas bonvolo en li kaj en tiuj, kiuj opinias Esperanton familio kungluita nur per amo, ame sekvanta siajn kapricojn. Sed tia reciproka amo celas la internon, ĉiam la samajn amatojn kaj iliajn duulojn alilandajn. Tio estas recepto por ŝrumpado dum kontenta promeno en la nekropolon de la lingvoj; novan generacion ne allogas koterio.

Ni pafu la sagojn de nia aktiveco eksteren, por trafi homojn per scivolemo kaj tiri ilin en nian movadon per la veraj rakontoj de horizontoj plivastigitaj de Esperanto kaj efika instruado. Ni urĝu kaj la longdaŭrajn samideanojn kaj la ĵus rikoltitajn al pli da varbado por Esperanto, kultura produktado en Esperanto, kaj reciproka respekto pere de Esperanto. Eble post tio en nia generacio ni povos tosti je venko finita.

Hanso Becklin

 

18 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Ivano
Ivano
2019-09-09 7:54

Ĉu TEJO havas planon enkonduki Esperanton en lernejojn kiel plenrajtan fremdlingvon? Tio estas decida afero por sukceso de Esperanto

zlatko tišljar
zlatko tišljar
2019-09-09 8:58
Respondo al  Ivano

La aferoj estas simplaj. La homo estas samtempe individuo kaj socia estajho. Sed ni ne estas tio samtempe. Kiel socia estajho li apartenas al multaj socioj, grandaj kaj etaj. Depende de tio kiom multe li partoprenas en iu el la socioj lia sento de aparteno estas pli au malpli forta. Tio dependas ankau de forteco de ideologio kiun la grupo predikas. E-movado havas fortan ideologion kaj tial tiu aparteno estas forta ech se la individuo ne ofte partoprenas en la socio mem.
Chiukaze esperanto-socio ne estas io speciala. Kiel konate judoj ekzistis dum 2000 jaroj sen partujo kaj havis la saman situacion, ili pro la religia ideologio fortege kredis je sia juda aparteno. Nuntempe plej konataj estas ciganoj, kiel popolo sen patrujo.
Pro tio estas daure forta opozicio inter tiuj kredantoj al E-ideologio kiuj trovas ghin suficha por ilia vivo kaj tiuj kiu kredas ghin grava por ili mem sed ne suficha. La unuaj estas tiel nomataj raumistoj kaj la alaij finvenkistoj. AMbau estas kredantoj sed unuj pli fanatikaj ol aliaj.
Nu, pri chio tio mi verkis plurajn librojn inter kiuj “Identecoj” aperinta pasintjare. Eblas acheti ghin au peti kopion elektronikan de mi.
Zlatko Tišljar

carlo minnaja
carlo minnaja
2019-09-09 9:33
Respondo al  zlatko tišljar

Mi posedas la libron de Zlatko kaj plene samopinias kun li; la artikolo de Hanso bone pentras tiun senton de solidaro kiun e-istoj sentas, kiel cetere ĉia malplimulto, kaj membroj de UEA kaj membroj de la Civito, insistantaj, kvankam kun malsama intenseco, pri disvastigo alekstera kaj pri kulturo interna (al neniu la nuna situacio de E-o estas plene “sufiĉa”, kvankam iuj ĝin bedaŭras pli ol aliaj). Laŭ mi ne estas “opozicio” (dise velas, same celas), tamen ke interne de ambaŭ ideologioj ekzistas ekscesuloj kaj agresemuloj eĉ fizikaj (mi mem estis persone agresita antaŭ du jaroj kaj suferas ankoraŭ nun et-etajn postsekvojn), tio ja okazas en ĉiuj komunumoj; sufiĉas ilin prifajfi: hundo bojas, homo vojas. La komunumo entuta estas mem sufiĉe forta por izoli tiujn ekscesulojn kaj antaŭeniri al situacio pli kontentiga por ĉiuj. Tial mi estas DM de UEA kaj posedas la Esperantan civitanecon (krom pluraj aliaj identecoj, kiel prave rimarkigas Zlatko)

Roland Schnell
2019-09-14 15:38
Respondo al  Ivano

Kiom ofte vi deziras alveni kun tio sen prezenti faktiojn pri eventualaj sukcesoj?

Nes
Nes
2019-09-09 12:03

Nuraj stultaĵoj. La esperantistoj havas nenion similan al familio. La sola afero kiun ni dividas estas lingvo. Kredigi al la neeseprantistoj ke ni estas speco de familio malhelpus la movadon. Kial homo interesiĝante pri internacia lingvo volus aliĝi novan “familion”? Li jam havas sian nacian familion.

Hejmano
Hejmano
2019-09-14 21:08
Respondo al  Nes

Mi samopinias. Samideanoj ofte estas amikoj, sed mi ne pensas ke ili estas familio.

Miko de Amsterdamo
Miko de Amsterdamo
2019-09-09 19:40

Jes ja, kelkaj homoj imagas grandan familion, sed nur por la homoj kiuj havas la ĝustajn opiniojn.

Aŝkenaz
Aŝkenaz
2019-09-15 10:01
Respondo al  Miko de Amsterdamo

Al Paŭlo indas aldoni ankaŭ Stalinon, Aleksandron, la Borgojn…

Sebastiano
Sebastiano
2019-09-15 11:06
Respondo al  Aŝkenaz

Por mi jam sufiĉas, ke la aŭtoro kun plorĝemkaĵola voĉo petas: »Projekciu antaŭ vi la gejajn kvartalojn«, kaj tuj en la sekva alineo citas sanktan Paŭlon. Sed li citas malĝuste. Kion li devus citi estas la jeno: Rom. 1, 26 s.: »Tial Dio fordonis ilin al malhonoraj pasioj; ĉar iliaj virinoj ŝanĝis la naturan uzadon en kontraŭnaturan; kaj tiel same ankaŭ la viroj, forlasante la naturan uzadon de la virino, brulis en sia volupto unu al alia, kaj viroj kun viroj faris hontindaĵon kaj ricevis en si mem la taŭgan rekompencon de sia malvirto.« – Ili ricevis taŭgan rekompencon de sia malvirto.

kanjo
kanjo
2019-09-15 12:09
Respondo al  Sebastiano

Stalin sendube konsentus kun vi. Strange, ke oni bezonas nek religion, nek specifan politikan ideologion por esti fiaĉulo.

Miko de Amsterdamo
Miko de Amsterdamo
2019-09-15 16:59
Respondo al  Sebastiano

Mi estas gejo, kaj mi kaptas vian sencon. La aŭtoro hipokritas.

Sola Malsamideano
Sola Malsamideano
2019-09-10 21:51

Kiam mi vizitis kun esperantistoj, tiam la esperantistoj traktis min bone. Mi ne ofte, sed tre malofte vizitis kun esperantistoj. Mi ne povas plendi pri ili persone. Sed, mi simple aux malsimple nek kredas nek fidas je la ideo de universala io ajn. Mi sentas nek naturan nek konstruitan familion. Cxu mi estas difektiva? Eble??

Miko de Amsterdamo
Miko de Amsterdamo
2019-09-11 15:06
Respondo al  Sola Malsamideano

Ŝajnas al mi ke vi simple estas individualismulo, anstataŭ ideologo.

Sola Malsamideano
Sola Malsamideano
2019-09-11 16:06
Respondo al  Miko de Amsterdamo

Eble vi pravas. Bone aux malbone mi havas kian filosofion en mia fono. Mia vivo povus esti malsama ol gxi nun estas se mi sekvus alian padon. Sed la forko en la sosxejo estas multaj miloj da kilometroj post mi nun. Oh ve!

Mi povas aldoni ke interlingvoj estas normalaj aferoj. Oni povas referenci ke “Tok Pisin”. Se Esperanto ne ekzistus, oni certe kreus gxin aux ian similan.

Sebastiano
Sebastiano
2019-09-13 10:13
Respondo al  Sola Malsamideano

Oni ja kreis multajn “internaciajn lingvojn”, el kiuj unu estas Esperanto. Esperanto estis nek la unua nek la lasta, sed ghi estas la plej sukcesa ghis nun. Tamen estas interese, ke la kreado de tiaj “internaciaj lingvoj” komencighis nur en la dua duono de la 19a jarcento kaj nur ene de la europeca kulturaro. En la antauaj epokoj kaj en aliaj kulturcirkloj oni ne kreis tiajn projektojn.

Jens Stengaard Larsen
2019-09-13 18:15
Respondo al  Sebastiano

Esperanto estas produkto de la ideoj ke tutmondeco estas atinginda kaj atingebla. Tiuj du ideoj konkretiĝis en la 19-a jarcento per imperiismo kaj vapormotoroj.

Sebastiano
Sebastiano
2019-09-13 18:35

Jes.

Roberto Ribeiro
Roberto Ribeiro
2019-10-05 2:31

Belega retorika laboro, sed sofisma. La kerno de la sofismo estas en la vorto “ĉiu” en : “Esperanto ŝajnas unuavide magra familio apenaŭ kungluita per io ajn. Ĉiu ankoraŭ apartenas al sia propra familio, lando, kulturo, religio, kaj lingvo. Nur la sperton de la lernado de Esperanto, la uzadon de ĝi, kaj la interkompreniĝadon per ĝi ni havas kiel komunaĵojn, kaj ĉiu havas sian amatan ĉevaleton en tiu vasta stalo.”
Vere la aŭtoro konas ĉiujn kaj ĉiun unu esperantisto, li ŝajnas scii se ĉiuj havas familion sangan aŭ simbolan. Vere tio estas nelogikaĵo. Retorike bela, sed sofisma.