UEA investis 10.000 eŭrojn en Amikumu

La poŝtelefona programo Amikumu iĝis multlingva, ricevis premion kaj trovis novajn investantojn. Unu el ili estas UEA, kiu aĉetis akciojn de Amikumu por 10.000 eŭroj.

Renkontiĝo de Amikumu dum la Universala Kongreso 2017.

Amikumu estas poŝtelefona apo (programo), per kiu oni povas trovi samlingvanojn kiuj troviĝas proksime. Ĝi estis lanĉita por esperantistoj en aprilo 2017 kaj rapide iĝis tre populara. Ĵus aperis nova versio, kiu interalie signifas ke ne nur eblos serĉi parolantojn de multaj lingvoj, sed ankaŭ la programo mem iĝas multlingva.

– Ĉi tiu ĝisdatigo estas gravega pro kelkaj kialoj. Unue, la apo nun estas havebla en pli ol 20 lingvoj cele al niaj lanĉoj por tri grandaj prilingvaj eventoj el la tuta mondo. Amikumu oficiale sponsoras la eventojn Polyglot Conference en Islando kaj Poliglotar en Brazilo, kaj ni ankaŭ havos budon ĉe la “2017 Deaf Festival” en Sidnejo. Do, ĉi tiu ĝisdatigo preparas nin por tiuj gravaj eventoj, rakontas Richard Delamore, ĉefa afergvida oficisto de Amikumu.

Krom la multlingviĝo la ĝisdatigo enhavas ankaŭ teknikajn plibonigojn.

– La sperto por la uzanto ne multe ŝanĝiĝas. Tamen, teknike Amikumu nun povas fariĝi unu el la plej tradukitaj apoj en la mondo kaj kreski facile laŭ la estontaj postuloj de nia multilingva uzantaro, klarigas Richard Delamore.

– Plej grave estas, ke post la ĉiulingva lanĉo oni nun povas verki profilon en ĉiu lingvo, kiun oni scipovas. Ni kredas, ke tio estas unikaĵo nur al Amikumu. Ni volas, ke en ĉiu lingvo oni havu la sperton, kiun oni nun havas en Esperanto. Do, se mi serĉas ekzemple la finnan, mi vidos profilojn en la finna. Krome, oni povas ankaŭ havi malsaman nomon en ĉiu lingvo, kiu speciale gravas por lingvoj kun aliaj skribsistemoj kiel ekzemple la rusa kaj ĉina, aldonas Chuck Smith, ĉefa teknika oficisto de Amikumu.

Transdono de la premio ĉe Langfest

Nun Amikumu havas iom pli ol 7.500 uzantojn, el kiuj 6.000 indikis, ke ili regas Esperanton almenaŭ je baza nivelo. La parolantoj de la angla estis iom malpli multaj. Sur la sekvaj lokoj en la lingva statistiko de Amikumu estas la hispana, franca, germana, portugala kaj itala. Sume la uzantoj indikis, ke ili parolas pli ol 360 lingvojn.

La uzantaro konstante kreskas je 20 ĝis 30 uzantoj tage, sed la publika lanĉo de Amikumu en pluraj eventoj laŭ Richard Delamore certe rezultigos videblan salton en la statistiko, kaj interalie forpuŝos Esperanton el la pozicio de la plej parolata lingvo inter Amikumu-anoj.

Amikumu antaŭ kelkaj semajnoj estis konigita ankaŭ en la lingvoevento LangFest en Montrealo, kie la apo ricevis premion.

– Langfest estas la plej granda evento por lingvemuloj en Nordameriko. Langfest donis tri premiojn. Nia premio estis la premio por novigo (Innovation Award), kiun oni donis al Amikumu pro ĝia laboro konekti lingvemulojn tutmonde kaj specife parolantojn de malgrandaj lingvoj, rakontas Chuck Smith.

Por ebligi la evoluigon de la apo, Amikumu serĉis kaj trovis investantojn, kiuj aĉetis akciojn en la firmao. Entute estis kolektitaj pli ol 98.000 eŭroj de 15 investantoj, el kiuj 10.000 venas el la kaso de UEA, rakontas Richard Delamore:

– Pasintjare, UEA estis sponsoro de nia aplikaĵo. Nun ili estas akciulo en la firmao mem. UEA investis 10.000 eŭrojn kontraŭ akcia kapitalo. Kiam Amikumu estos pli granda, la asocio profitos de sia frua investo. Entute 12 el la 15 investantoj estas esperantistoj aŭ asocioj ligitaj al Esperanto. Esence, ju pli profitos Amikumu, des pli profitos la Esperanto-komunumo.

13 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
dennis keefe
2017-10-27 12:21

Mi ĝojas, ke Amikumu eniras novan kresko-fazon en aliaj lingvoj ekster Esperantujo. Gratulon al Chuck Smith kaj Richard Delamore, kiuj dediĉas grandan parton de sia tempo por sukcesigi la projekton Amikumu.

Tio kio plej fascinas kelkajn inter ni estas la utiligado de Amikumu por diasporaj lingvoj kiel la jida, armena kaj cigana, sed ankaŭ por ĉiaj malgrandaj lingvoj (laŭ kvanto da parolantoj kaj gelernantoj) kiaj la vaska, bretona kaj munukutuba.

Kaj finfine por mortintaj kaj mortantaj lingvoj kiaj la latina, antikva greka, kaj sinnombraj, bedaŭrinde forgesataj lingvoj. Bela ilo por poliglotoj kaj gelernantoj de tiaj lingvoj.

Pri statistikoj, tio kio plej interesas estas ĝuste tiuj neofte uzataj lingvoj. La mondaj, fortaj, altrudaj lingvoj ne bezonas helpon. Tamen ankaŭ tiu aliro havas sencon se vi estas Ĉino, kaj vi volas trovi samlandanon por trinki teon en norda Alasko, ekzemple!

paulo
paulo
2017-10-27 19:45
Respondo al  dennis keefe

Kiu ĉasas du leporojn, kaptas neniun.

Tjeri
2017-10-28 7:13
Respondo al  paulo

…krom se tiu trafas du celojn per unu ŝtono.

paulo
paulo
2017-10-28 11:52
Respondo al  Tjeri

Pasero kaptita estas pli bona ol agloj kaptotaj

SandorHideg
SandorHideg
2017-10-27 13:38

En UEAmikumu devus esti butono “mi investas 1€ en UEA”, kaj eblo transpagi kaj tiam baldaŭ revenus la dek mil kaj uea havus pli da (subtenantaj) membroj, aŭ amikoj.

Andreas
Andreas
2017-10-28 13:36

Eble interesas mia blogero “Pri miaj Tvitero-enketoj rilate al Amikumu” ( https://goo.gl/tN9FBg ).

Lee Miller
Lee Miller
2017-10-29 14:41

Mi scivolas ĉu temas pri “investo” aŭ “donaco”. Ambaŭ estas eblaj elektoj. Sed se temas pri “investo”, mi scivolas kiom da profito atendas UEA.

Roland Schnell
2017-10-29 16:12
Respondo al  Lee Miller

Evidente temas pri “investo” kun certa risko. Se la firmao kolapsos, la mono estos for. Evidente UEA devus havi certan deziron, ke la firmao prosperos. Tio ne nur validas por la supera tavolo de UEA, kiu decidis pri la investo, sed por unuopaj membroj, kiuj devus kontribui al la sukceso. Nu, ni vidos.

paulo
paulo
2017-10-30 1:12
Respondo al  Lee Miller

jen ideo por pli interesa donaco de relative simila kosto (t.e. malpli ol 100.000 euroj):

– 4.398 publikaj bibliotekoj en francujo (lau la ministerio de la kulturo kaj de la komunikado)
– po 4,68 euroj por chiu presita ekzemplero (proksime tiom estas norma. tiun ekzaktan kvanton mi elektis pro deziro por simpla kalkulo, t.e. 6 eurojn chiu libro inkluzive kun la liverprezo).
– po 1,32 euroj por livero (<500g lau la franca poshtoficejo)

teorie, per donaco de 26.388 euroj, UEA (au iu alia) povus surbretigi esperanto-libron en chiun publikan bibliotekon en francujo.

ech se la bibliotekoj ne estus devotaj akcepti ilin au okazus iaj aliaj problemoj (tute ignoranta la kapdoloron kauzitan por plani kaj plenumi chion), oni povus esti certa ke la jhurnalistojn jukus chi tia historio. krom tio, la plej malbona rezulto estus miloj da lernolibroj chirkau la tuta lando.

por komparo, se iu estus preta donaci ghis 100.000 eurojn, konsideru la sekvan:
-16.536 publikaj bibliotekoj en usono (lau la usona biblioteko-asocio)
– po 4,73 euroj por libro (sama kialo)
– po 2,27 euroj por livero (2,63 dolarojn lau la usona poshtoficejo)

teorie, per donaco de 99,706 euroj, chiu usona biblioteko povus enhavi esperanto-libron.

_____________________

tiu estis nur simpla kaj rapida/naiva ideo. tamen, se vi havas multe da mono au influon sur iu kun multe da mono, mi esperas ke tio startis la pensmotoron!

paulo
paulo
2017-10-30 1:19
Respondo al  paulo

stultan kalkulan eraron pri la ekzemplo en usono. per tiuj ciferoj, la kvanto sumas al pli ol 100.000. miksis mi inter dolaroj kaj euroj en miaj notoj. pli simple kun ununura monunuo…

Lee Miller
Lee Miller
2017-10-30 5:09
Respondo al  paulo

Kio estas biblioteko?

Roland Schnell
2017-10-30 15:43
Respondo al  paulo

Vere naiva ideo. Kial investi en librojn, kiujn neniu legas? Kutime publikaj bibliotekoj post kelkaj jaroj forsxetas nelegatajn librojn. Estas pli simple doni la monon al paperujo aux bruligi.

paulo
paulo
2017-10-30 16:52
Respondo al  Roland Schnell

ne temas pri investo, sed donaco (krom situacio kies plano celus rekruti novajn membrojn per reklamoj en la libroj).

se iu disponus je tioma kvanto, li certe tion farus por pagi malpli da imposto kaj eventuale ete famighi pro ghi.

persone, mi opinias ke fama au richa persono kiu tiel disjhetus lian monon por propagandi esperanton estus nekompareble pli oportuna por vastigi la popularecon de (inter/sen)nacia helplingvo ol investado en esoterajhoj…