Nova kanalo por informoj pri Esperantujo

”Sal Esperantujo” estas la nomo de nova projekto, kiu rete disvastigas informojn pri okazaĵoj en Esperantujo. Ĝin fondis sveda gimnaziano, kiu lernis Esperanton rete antaŭ tri jaroj.

La emblemo de Sal Esperantujo.

La reta kanalo Sal Esperantujo estas tiel moderna, ke ĝi eĉ ne havas propran retejon – oni antaŭsupozas, ke la homoj kiuj volas ricevi la novaĵojn estas aktivaj almenaŭ en unu el tri grandaj retservoj: Facebook, TwitterTelegram.

La fondinto de la servo en Esperantujo estas konata kiel Antonia Montaro. Esperanton ŝi eklernis sufiĉe hazarde kiel lernejano en 2013, ŝi rakontas.

– Mi volis lerni lingvon, kaj mia patro diris ke li legis pri lingvo kiu “lerneblas dum tri semajnoj”. Mi lernis esperanton per lernu.net 2013-2014. Mi havis lingvohelpanton tie, Anna Ritamäki Sjöstrand.

Lerninte Esperanton, Antonia Montaro baldaŭ eksentis la bezonon de retejo, kie esperantistoj povu diskonigi siajn aktivaĵojn, ŝi diras.

– Jam de longe mi vidis bezonon de centrigita retloko kie esperantistoj povas anonci pri siaj “produktoj”. Unue, kiam mi lernis Esperanton, mi ne vere komprenis kiom vaste ĝi estas uzata. Mi sciis ke mi povus korespondi kaj iri al kongresoj, kaj ke estas multaj libroj por legi, sed krom tio ne multe. Nur vere kiam mi ekuzis Telegram mi eltrovis pri la amaso da retejoj kaj aliaj projektoj de la nova generacio de esperantistoj. Tiuj novaĵoj atingis min “onidire”, kiu ne estas la plej efika metodo.

Antonia Montaro baldaŭ ekopiniis, ke la ĉefa esperantista grupo en Telegram estas tro granda, kaj tial ne ĉiuj volas resti en ĝi, ĉar la mesaĝoj estas tre multaj, kaj ne nepre interesaj.

– Mi tamen ne forlasis ĝin, ĉar mi volis resti konektita. Chuck Smith foje fiksis en ĝi mesaĝon pri iu interesaĵo. Tiujn sciigojn mi aprezis. Lastatempe mi eksciis ke eblas krei kanalojn en Telegram, kun unudirekta mesaĝfluo al multaj sekvantoj. Estus taŭge, mi elpensis, se oni povus sendi la novaĵojn en kanalo anstataŭ grupo. Multaj el miaj amikoj forlasis la grupegon sed verŝajne ankoraŭ ŝatus ricevi la sciigojn.

La profilbildo de Antonia Montaro en Telegram.

Spertuloj helpis al Antonia Montaro krei la Telegraman kanalon Sal Esperantujo kaj aranĝi, ke la informoj aperu aŭtomate ankaŭ en Twitter kaj en Facebook.

Gravan helpon donis interalie Charlotte Scherping Larsson de TEJO kaj Chuck Smith, kiu interalie laboras pri Amikumu, rakontas Antonia Montaro.

Tamen, ne ajnaj novaĵoj povas aperi en la nova kanalo.

– La celo de Sal Esperantujo ne estas raporti pri novaĵoj, sed anonci pri Esperanto-aferoj, kiujn la sekvantoj povas iel mem partopreni, konsumi aŭ subteni. Mi certe volas havi kelkajn regulojn, ne ĉio ajn povas aperi, ĉar alie ni perdus fidon kaj intereson de la legantoj. Tiuj reguloj tamen ne jam estas pretaj. Ĉiuokaze devas temi pri Esperanto en maniero kiu estas signifa por esperantistoj ĉie en la mondo.

Ekzemple anoncoj pri lokaj Esperanto-aranĝoj tial ne aperas en Sal Esperantujo, Antonia Montaro klarigas.

– Mi pli timas sendi tro da mesaĝoj ol maltro. Sed kompreneble gravas por la unua impreso de novaj abonantoj, ke estu freŝaj anoncoj.

Ses semajnojn post la lanĉo, la kanalo de Sal Esperantujo jam havas sume pli ol ducent sekvantojn en Telegram, Facebook kaj Twitter – plejparte ĝis nun en Telegram.

Sekvante la ekzemplon de Sal Esperantujo, ankaŭ Libera Folio ekfunkciigis en Telegramo kanalon kie aperas informoj pri novaj artikoloj. Aliflanke la novaĵoj de Sal Esperantujo nun aŭtomate aperas en la flanka panelo de Libera Folio.

4 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
dennis keefe
2017-10-17 12:52

Por homoj kiuj ŝatus iom pli agi en la mondo de Esperanto, la pepo-listo de Antonia Montaro estas bona komenco. Mi trafoliumis la pli ol 30 mesaĝojn de la lastaj ses semajnoj kaj trovis ilin ne nur utilaj por informiĝo pri agado, sed ankaŭ por entuziasmiĝi pri la Movadoj mem.

Miaj plej ŝatataj pepoj de SAL: Eldonejo Libera (unu praktika solvo por eldoni esperantajn librojn); Scienca Blogo (utiligebla por persona edukado, sed ankaŭ por diskuto-bazo kun amikoj aŭ en lokaj kluboj); Mario Bros 3 en Esperanto (tia anonco povas tikli la imagon de kelkaj ne-Esperantistoj).

Se Esperantistoj kunmetas ĉi tiun bonegan anonco-liston preparitan de Antonia Montaro, kune kun la konata listo Eventoj pri esperantaj aranĝoj, farita de Laszlo Szilvasi (http://eventoj.hu/kalendaro.htm) – nun dum pli ol 20 jaroj – ili havos bonan bildon pri la nova kaj tradicia mondoj de Esperantujo. Ambaŭ tiaj mondoj estas bezonataj por antaŭenigi Esperanton.

Koran dankon al Antonia Montaro pro la realigo de nova, utila, entuziasmiga informilo.

Ferdinand Cesarano
2017-10-18 3:10

Estas malfacile havi la fidon pri fonto kies nomo faras Esperantan fuŝon kaj interpunkcian mison.

Andreas
Andreas
2017-10-18 17:04
Respondo al  Ferdinand Cesarano

Kredeble vi celas “Sal Esperantujo”. Nu, tio chi estas propra nomo. Kaj pri tia ne nepre validas la reguloj de Esperanto.

José Antonio Vergara
José Antonio Vergara
2017-10-18 14:35

La mirinda nova mondo de Esperantujo (neniel distopia, mallaŭ la romano de Huxley), iĝis jam preskaŭ komplete nesekvebla nek komprenebla al homoj kreskiĝintaj dum la malluma, antaŭ-interreta epoko, kiel mi mem.

Sed kohere al mia neeviteble optimisma imagopovo, mi ĝojas pro tiu ĉi nova, verŝajne utila aldono al la “amaso da retejoj kaj aliaj projektoj de la nova generacio de esperantistoj” kiun aludas Antonia Montaro en tiu ĉi interesa artikolo.

Kiel proponinto de la nocio ‘plivastismo’ por priskribi la spontanan sintenon de la normalaj nuntempaj esperantuloj, mi tre kontentas pro tio ke la estontumo de Esperanto aspektas sufiĉe promesodona, kun daŭra altirokapablo ĉe pli junaj homoj, kiuj libere decidas partopreni en tiu ĉi kolektiva kampo de la homaj kreemo, kunligemo kaj iniciatemo, ĉirkaŭ (kaj danke al la aprezindaj trajtoj de) nia tute aparta lingva fenomeno.