Steven Brewer volas montri la utilon de Esperanto al Global Voices

Post kvar jaroj da sindediĉa laboro Hirotaka Masaaki (Vastalto) forlasis sian taskon kiel la redaktoro de la Esperanta versio de la monda blogaro Global Voices. La nova redaktoro estas Steven Brewer. Laŭ li ĝuste per Esperanto Global Voices povus vere atingi siajn celojn.

Hirotaka Masaaki (Vastalto)

Global Voices estas internacia reto de blogantoj, tradukantoj kaj civitanaj ĵurnalistoj, kiuj raportas pri la evoluoj en la blogosfero diversloke en la mondo. Laŭ sia manifesto, Global Voices celas ”kune por alporti al vi la informadojn de civitanoj el la tuta mondo, kun emfazo sur voĉoj kiuj ordinare ne aŭdiĝas en internaciaj gravaj gazetaroj”.

La anglalingva reto estis fondita en 2004, kaj en 2007 al ĝi estis aldonita la projekto Lingua, kiu celas disvastigi la enhavon de Global Voices en aliaj lingvoj, helpe de volontulaj tradukistoj. Komence de novembro 2013 ekfunkciis Esperanta versio, sed jam post kelkaj semajnoj ĉesis aktivi la nikaragva redaktoro Uriel Gurdián.

Tiam la torĉon transprenis Hirotaka Masaaki (Vastalto):

– En oktobro 2013 mi aliĝis al Global Voices en Esperanto (GVE), kiu ĵus naskiĝis, invitite de mia malajzia amiko, kiu ŝajne estis unu el la unuaj membroj de GVE. Komence mi tradukis plurajn afiŝojn, sed tuj poste oni anoncis eksiĝon de tiama redaktoro de GVE. Konsiderante la situacion, mi decidis preni la postenon de kunredaktoro por ne mortigi la ĵusnaskitan GVE.

Kial vi opiniis la projekton grava?

– Global Voices kaptas voĉojn de civitanoj en diversaj lingvoj kaj kulturoj tra Interreto, kiuj ofte estas neglektataj de ĉeffluaj amaskomunikiloj, kaj kunhavigas ilin per diverslingvaj tradukoj.
Mi ŝatas parolliberecon kaj subtenas komunikadon trans kulturoj kaj lingvoj, kiu estas deklarita en la Manifesto de Global Voices. Fakte la angla estas uzata kiel laborlingvo kaj pontolingvo en ĝia sistemo, sed laŭ mi Esperanto devas esti uzata pli ofte en tiu kampo.

Kiaj estas viaj pozitivaj kaj negativaj spertoj?

– Antaŭ ĉio mi dankas ĉiujn kunlaborantojn de GVE, sen kiuj mi ne povus tenadi la retejon. Sume 26 tradukistoj-aŭtoroj kontribuis per 214 afiŝoj dum tri jaroj. Tio ĉi estas tre modesta nombro kompare kun mia idealo. Sed mi havas esperon, ke ĝi vigliĝos iom post iom en la venontaj jaroj.

– Unu el niaj tradukistoj bonŝance havis apartan grupeton por konsulti pri siaj tradukaĵoj, en kiu pluraj veteranaj esperantistoj provlegis kaj helpis plibonigi la tradukaĵojn antaŭ publikigo. Mi tre ĝojas pri tio, ĉar mi disponis nur mallongajn tempojn por redakti ilin. Mi bedaŭras, ke mi ne povis aranĝi tiajn grupetojn por aliaj tradukistoj.

– Mi estis ŝokita de la reagoj de kelkaj esperantistoj en 2013, kiam nia retejo startis. Ili akre kritikis la lingvonivelon de la retejo, sed ne proponis helpojn. Kritikoj estas bonvenaj, sed konkretaj helpoj estas pli bonvenaj.

Steven Brewer.

Fine de novembro 2017 Vastalto anoncis, ke li devas forlasi la redaktoran taskon ĉe Global Voices, ĉar li intertempe iĝis estrarano de Japana Esperanto-Instituto kaj aniĝis en la teamo kiu kompilas novan Japanan-Esperantan vortaron.

Lian lokon kiel ĉefa redaktoro konsentis preni Steven Brewer, kiu konas la projekton de multaj jaroj kaj jam de kelka tempo estis kunredaktoro.

– Mi frue ekkonis la komunumon kaj komencis partopreni neformale. Sed ili malmulte interesiĝis pri Esperanto kaj ne interesiĝis pri ajna formala kunlaboro. En 2006, post la sukceso de “Blogo-Tago”, en kiu 1.300 blogistoj partoprenis, mi ekhavis la ideon ke blogistoj verku dulingvan afiŝon por Esperanto-Tago kiu tuŝu lingvajn problemojn en ilia loka komunumo. Kun la helpo de aliaj aktivuloj, mi ekvarbis blogistojn kiuj verku ion.

– En tiu momento, mi kontaktis Ethan Zuckerman denove kaj proponis al li ke mi verku serion de kvar dulingvaj afiŝoj por Global Voices por prezenti la Esperanto-komunumon kaj diskonigi informojn pri la Esperanto-taga evento. Mi verkis kvar afiŝojn: Esperanto-Tago, Vojaĝo tra Esperantujo, Esperantujo tra bildoj kaj La Esperanta fenestro fermiĝas. Intervjuis min ankaŭ Libera Folio.

– Je Esperanto-tago 2006, proksimume 50 blogistoj partoprenis. Ĝi postulis grandegan laboron por iom magra rezulto. En tiu momento, Global Voices ankoraŭ ne interesiĝis pri Esperanto, la bloga fenomeno komencis eksmodiĝi, kaj mi decidis ekdediĉi min en aliaj direktoj. Mi ne partoprenis Global Voices dum 5-6 jaroj kaj nur poste eksciis, ke ili decidis subteni Esperantan version. Bonŝance, en tiu momento Vastalto atentis.

Kial vi opinias la projekton grava?

La enirpaĝo de Global Voices en Esperanto.

– La celoj de Global Voices estas tute samaj kiel la interna ideo de Esperanto. Legu la manifeston. Tamen, la kreintoj de Global Voices decidis konstrui sian projekton surbaze de tradukado, kiu estas laborpostula kaj malperfekta. Malgraŭ tio, mi kredas ke estas grave ke Esperanto restu parto de ĝi. Tra engaĝiĝo, Global Voices eble povos ekkonscii, ke per Esperanto eblas pli vere plenumi la celojn al kiu ili nur aspiras. Mia celo estas eduki la redakcion, sed ankaŭ la homaron ĝenerale, pri Esperanto kiel vivanta fenomeno. Per nia partopreno, ni montras ke Esperanto ekzistas kaj eblas.

Sed kial esperantistoj dediĉu laboron al tradukado de anglalingvaj artikoloj al Esperanto? Kial ne anstataŭe verki en Esperanto interesajn artikolojn, kiuj estu tradukitaj al la angla kaj aliaj lingvoj? 

– Per nia partopreno, ni povas montri ke Esperanto funkcias. Kaj ke ĝin subtenas vigla kaj disa komunumo. Kiu, tamen, ne estas tre vasta. Esperantistoj komprenu la skalon: Estas jam 600 homoj kiuj tradukas el la angla al diversaj aliaj lingvoj. Ĉu ni povus trovi 600 homojn je nia flanko? Kiel mi diris, mia celo vere estas informadi pri Esperanto, simple per bona, profesia laboro kadre de la projekto. Sed mi konsentas ke dua etapo estus helpi ilin rekoni ke ekzistas interesa enhavo en la Esperanto-komunumo.

Kiel vi volus evoluigi la projekton, kiajn artikolojn vi volus prioritati?

– Oni jam konstatas ĉe Global Voices ke la laboro de redaktoro estas tro peza por unu persono. La redakcio volas evoluigi por ĉiu lingvo tri-homan teamon. Estu varbisto, kiu serĉos kaj allogos novajn tradukistojn; promociisto, kiu traktos la soci-retan laboron; kaj redaktoro, kiu prizorgos nur la tradukojn kaj afiŝojn.

– Sed ĉi–momente, mi simple devas ekkoni la novan komunumon kaj ties komunkilojn. Mi scias ke Vastalto iom suferis pro la bezono uzi tiel multe la anglan kun la aliaj redaktoroj. Mi esperas ke mia kapablo senpere uzi la anglan ebligos al mi kunlabori pli proksime.

Kian helpon vi bezonus por povi bone realigi tion kion vi volas fari?

– Mi invitas homojn kiuj volas fariĝi tradukistoj bonvole aliĝi en la retejo. Ni ege bezonas pli da aktivaj tradukistoj por montri ke Esperanto estas vivanta lingvo. Mi ankaŭ baldaŭ serĉos homojn kiuj pretas kunlabori por varbi kaj gvidi novajn tradukistojn kaj por fari la soci-retumadon. Mi volas mem lerni kiel ĉio funkcias.

– Mi tamen ja bezonas helpon je unu alia gravega tasko: por danki sufiĉe al Vastalto ke li tiom longe laboris por ke ĉi tiu projekto ne malaperu. Mi nur nun konstatas kiom da laboro li vere faris, ne nur por redakti artikolojn, sed por konsili la novajn tradukistojn, konstrui la gvidilojn kaj helpo-paĝojn, ktp. Estas apendaŭ kredeble. Bis!

Pli pri la temo:

5 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Trezoro Huang Yinbao
Trezoro Huang Yinbao
2018-01-09 15:55

Bedaŭrinde la loĝantoj en Ĉinio ne povas malfermi ĝin!

dennis keefe
2018-01-10 4:53

Steven, mi pensas, ke vi trafe taksas la strategian valoron de la retejo Global Voices, kaj verŝajne Libera Folio simile pensas, ĉar jam dum certa tempo, LF listigas tiun retejon sur sia hejmpaĝo (dekstre, malsupre).

Mi havas du demandojn por vi:

Unue, ĉu vi povos veni al la Universala Kongeso de Esperanto en Lisbono kaj prelegi pri Global Voices?

Due, ĉu vi pensas, ke estus bone, ke ekzistu inter la Fakaj Asocioj de la Universala Esperanto-Asocio grupo nomata TRADUKISTOJ aŭ TRADUKANTOJ? Mi klarigos.

Multe da elstaraj esperantaj projektoj, ekzemple, Vikipedio kaj nova abundo da jutubaj vidindaĵoj, bezonas la kunlaboron de tradukantoj. En UEA ekzistas 58 Fakaj Asocioj, inter ili Komercistoj, Komunistoj kaj Kat-Ŝatantoj, sed nuntempe ne estas loko por strategie valora grupo kiel tiu de niaj bonaj, sindonemaj tradukantoj.

Nova fakgrupo, ni provizore nomu ĝin TRADUKULOJ, povas plisolidigi la grundon sur kiu merite sukcesa projekto kiel Global Voices kaj aliaj tiaj projektoj povas ĉerpi sciojn kaj fortojn. Kion vi pensas?

xujie
xujie
2018-01-10 9:14
Respondo al  dennis keefe

Tia grupo estas bonega por Esperantujo. Mi volonte helpos pri tia fak-grupo, ĉar mi mem estas tradukisto.

Lee Miller
Lee Miller
2018-01-10 15:06
Respondo al  dennis keefe

Mi vere dubas, ĉu UEA estas ĝusta aŭ taŭga “loko” por tia grupo de tradukistoj.

Se jam estas 58 tiaj “fakaj asocioj” . . . kion efektive UEA faras por ili? Ĉu ne pli simple kaj facile starigi grupon tiucele, sen rilato al UEA?

Cetere, jam ekzistas tiaj grupoj Interrete. Laŭ mia sperto, ili malmulte aktivas kaj malmulte kontribuas. Ne estas dubo ke estus bone havi grupon de spertuloj kun kiuj konsiliĝi. Sed la sperto pri la grupo “Lingva Konsultejo” de Facebook montras ke amase venas nespertuloj kiuj volas aldoni sian voĉon . . . kaj ege rapide restas nur kaĉo.

Do. Se vi emas starigi tian grupon, faru. Ne estas kialo ligi ĝin al UEA. Kaj gravas zorge administri la membraron.

limako
2018-01-10 16:32
Respondo al  dennis keefe

Dankon pro viaj demandoj.

Pri la UK, mi pripensos la aferon. Estas malfacile trovi aŭ tempon aŭ monon. Sed estas interesa ideo.

Pri Faka Asocio kadre de UEA, laŭ mi estas iom tro frue proponi tion. Se la grupo ĉe GV fariĝos sukcesa, eble ĝi povus esti la kerno de io. Sed mi ne volus ŝarĝi ĝin nun kun taskoj aŭ devoj kiuj distrus de la laboro ĉemane.

Sed vi tute pravas ke, laŭ starpunkto de UEA, precize tian sintenon estas deviga. UEA serĉu kie ajn Esperanto okazas kaj enmetu sin tie por ŝajnigi ke ĝi ludas ajnan rolon. Mi nomis tiun strategion “plividebligi” antaŭ ses jaroj: https://www.liberafolio.org/arkivo/www.liberafolio.org/2011/steven-brewer-uea-devas-eliri-el-sia-morta-spiralo/ Sed laŭ starpunkto de GV, ni ne nun pretas.