Libera Folio plej populara primovada retejo

En enketo farita de Richard Delamore Libera Folio montriĝis la klare plej populara retejo pri la Esperanto-movado inter la respondintoj.

Richard Delamore, vaste konata kiel la videoblogisto Evildea, faris sian nesciencan enketon afiŝante demandojn en la retservoj Reddit, Facebook kaj Twitter. Aldone li dissendis la enketon retpoŝte al siaj konatoj dise en la mondoj kaj petis ilin diskonigi ĝin.

La maniero laŭ kiu la enketo estis farita sendube influis la rezulton, diras Sten Johansson, kiu laboris profesie pri enketoj kaj statistiko:

– Se oni staras ekster IKEA-vendejo demandante homojn, kie ili preferas aĉeti meblojn, la rezulto ne multe valoras. Se oni demandas ekster kelkaj vendejoj, jam estas pli bone, sed tamen malfacilas difini, kiujn grupojn oni atingis kaj kiujn ne.

La demandojn respondis entute 86 personoj, kaj Richard Delamore mem atentigas, ke ilia opinio ne estas reprezenta por la tuta reta Esperantujo. Tamen li opinias ke ĝi donas ian superrigardon.

La fakto ke la enket-demandoj estis disvastigitaj tra la Esperanto-sekcio de Reddit sendube kaŭzis, ke sufiĉe multaj el la respondintoj, entute 12 personoj, menciis ĝuste la Esperanto-sekcion de Reddit inter la retejoj pri la Esperanto-movado kiujn ili ofte uzas.

Tamen rimarkindas, ke klare pli multaj respondintoj, entute 19 personoj, indikis Liberan Folion, kvankam la enketo ne estis disvastigita pere de Libera Folio.

Tiel Libera Folio laŭ la enketo montriĝis la plej populara retejo pri la Esperanto-movado inter la respondintoj, superante eĉ la ĝeneralan kategorion “retejoj de asocioj”, kiun menciis 14 el la respondintoj.

Po kvin respondintoj menciis la retejojn Lernu.net kaj Edukado.net, dum kvar menciis la retejon La Balta Ondo, ligitan al la periodaĵo La Ondo de Esperanto. Respondantoj rajtis mencii pli ol unu retejon, sed 34 fakte indikis, ke ili malofte uzas retejon pri la Esperanto-movado.

Aparte rimarkindas, ke evidente ne multaj el la respondintoj interesiĝas pri la retejoj de diversaj Esperanto-asocioj, se ĉiuj ekzistantaj asociaj retejoj kune kalkulitaj estas malpli vizitataj de ili ol Libera Folio. Eblas supozi, ke multaj el la respondintoj tute ne membras en ajnaj Esperanto-asocioj.

Richard Delamore

Ni demandis al Richard Delamore, kiel laŭ lia opinio retejoj de asocioj povus iĝi pli interesaj kaj utilaj por membroj kaj potencialaj membroj. Laŭ li malfacilas respondi ĝenerale, ĉar ĉiu kulturo havas malsamajn opiniojn pri tio, kio necesas por krei efikan retejon.

– La retejo, kiu plej ĝenas min, estas la retejo de UEA. Kiam mi rigardas ĝin, mi ne ekimagus, ke UEA estas ia grandskala internacia asocio. Male, la retejo donas la impreson, ke studento rapide kunmetis ĝin sen la konsilo de bona grafikisto/retfasonisto. Ĝi estas tute senviva kaj aspektas kiel Web 1.0. Jen bona ekzemplo de moderna retejo por loka branĉo de La Instutuo Konfuceo. Oni povas rapide vidi diferencon.

Libera Folio: Ĉar Libera Folio estis la plej populara primovada retejo inter la respondintoj, eble vi povus diri, kiuj laŭ vi estas la ĉefaj mankoj aŭ problemoj ĉe Libera Folio?

– Mi ne vere vidas mankojn kun Libera Folio. La lastatempa ĝisdatigo al la aspekto kaj funkciado de la retejo multe plibeligis ĝin. Antaŭe la komenta sistemo estis tute fuŝa sed nun ĝi ŝajnas bone funkcii. Mi opinias, ke la sola manko estas regula enhavo.

Manko de regula enhavo tamen kompreneble estas serioza problemo, kiu videblas ne nur ĉe Libera Folio, sed ankaŭ ekzemple ĉe la diversaj asociaj retejoj. Libera Folio kiel ĉiam bonvenigas proponojn pri atentindaj temoj kaj volonte akceptas interesajn artikolojn por publikigo.


Artikolo pri la enketo de Richard Delamore unue aperis en La Ondo de Esperanto kaj en ĝia retejo La Balta Ondo.

11 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2018-02-21 10:08

> La retejo, kiu plej ĝenas min, estas la retejo de UEA. Kiam mi rigardas ĝin, mi ne ekimagus, ke UEA estas ia grandskala internacia asocio. Male, la retejo donas la impreson, ke studento rapide kunmetis ĝin sen la konsilo de bona grafikisto/retfasonisto. Ĝi estas tute senviva kaj aspektas kiel Web 1.0.

UEA, chu vi (finfine) bonvolos atenti tiun opinion, eltiri konkludon kaj agi laue?

Kiam antau kelkaj jaroj mi kritikis en FB ekz. la fushan (ech misfokusan!) foton en la chefpagho de la retejo (www.uea.org), memevidente levighis la chiamaj defendaj vochoj (chiam levighos vochoj defendaj kaj kontrauaj al chio ajn, ech se nur pro la tipe esperanta plezuro kontraui ion ajn), ke tiu foto estas tre bela kaj tauga por montri la… la… mi ech ne memoras, kion la defendaj vochoj argumentis por defendi ghin. Kompreneble pri gustoj disputi oni ne devas (mi trovas ghin abomeninda foto por tiu chefpagho de tiu retejo, sed tio estas mia unuopula opinio), tamen oni devus almenau konsenti, ke aperigi misfokusan foton ne donas tre bonan impreson pri la seriozeco de la organizo. Kaj se temus nur pri unu foto, nu bone, oni povus preteratenti. Sed ja temas pri la tuta retejo, kiel Evildea klare diras.

Denove: UEA, chu vi finfine bonvolos…?

Carlo Minnaja
Carlo Minnaja
2018-02-21 12:38

se oni pridemandas personojn en la UEA-medio oni ricevas partan vidon; se oni demandas personojn ĉirkaŭ la Civito, certe ili indikus, ke HeKo estas la plej legata. Kiel ĉiuj statistikoj, la rezulto dependas de la samplo, kaj Delamore korekte reliefigas tion.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2018-02-21 18:15
Respondo al  Carlo Minnaja

Carlo, kredu min, ke tiuj plej atente sekvantaj la blogon de Silfer estas ne la homoj chirkau la Civito sed ni malshatantoj de tiu sekto ene de sekto. Eble la konsulo estas kandidato al Nobelpremio ne pro ia aparta literatura talento sed pro kreo de farsa opereto, ghis nun suprize vivipova sed ne postvivonta sian kreinton.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2018-02-21 23:16

La ret-paĝaro de UEA ne estas plej bela, kaj la komenca foto estas tute netaŭga, sed mi preferas ret-paĝaron kie mi povas facile trovi tion kion mi serĉas anstataŭ ret-paĝaron kun belaj bildoj sed kie mi trovas nenion, kaj el tiu vidpunkto la ret-paĝaro de UEA estas relative bona.

Ĉiuokaze UEA havas aliajn problemojn kiujn ĝi unue solvu!

Tapani A.
Tapani A.
2018-02-27 16:29
Respondo al  Yves Bellefeuille

Mi tute samopinias.

ekzistas
2018-02-22 11:08

Evildea estas konata ” frenezulo” pro lia titolpagho en revuo Kontakto .

En sia videoblogo li ech fikigis dufoje la portreton de Zamenhof en sidejo de australia Esperanto- asocio.
Por mi la “memdeklarita dio ” estas simptomo de la tuta E-ujo – la plej vulgaracha kaj subnivela !

Zlatko Tišljar
Zlatko Tišljar
2018-02-22 11:53

Chu chi tiu retejo de E-socito Maribor (Slovenio) havas konvenan aspekton?
http://www.esperanto-maribor.si
Kaj kion vi diras pri la retejo de Kroatia E-Ligo
http://www.esperanto.hr

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2018-02-22 13:33
Respondo al  Zlatko Tišljar

> Chu chi tiu retejo de E-socito Maribor (Slovenio) havas konvenan aspekton?

Sufiche konvenan.

> Kaj kion vi diras pri la retejo de Kroatia E-Ligo

Tohuvabohuo el la 1990aj jaroj. Kiu venis al la ideo aldoni movon al teksto , kiun oni devas legi? Mi petas.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2018-02-22 14:17
Respondo al  Zlatko Tišljar

> Chu chi tiu retejo de E-socito Maribor (Slovenio) havas konvenan aspekton?
> http://www.esperanto-maribor.si

Ne, pro la “skatolo” kiu tuj aperas kaj blokas la legadon. Mi kutime tuj foriras de tiaj paĝoj.

Lee Miller
Lee Miller
2018-02-23 0:40
Respondo al  Yves Bellefeuille

Mi plene konsentas . . . komplete forpuŝa strategio.

Kaj mi ne klare komprenas kial Esperanto-grupoj volas montri fotojn de maljunuloj kiuj sidas kaj faras nenion. Mi mem estas sufiĉe maljuna, kaj ofte sidas kaj faras nenion, sed mi ne volas ke mia fotu aperu en publika retejo kiu devus allogi homojn, aparte junulojn.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2018-02-26 23:22
Respondo al  Lee Miller

Ŝajne tiu klubo atentis niajn komentojn kaj forigis tiun ĝenaĵon de sia retpaĝo. 🙂