Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Global Voices bezonas provlegantojn

Global Voices bezonas provlegantojn

de Redakcio Laste modifita: 2013-12-11 12:45
Komence de novembro ekfunkciis Esperanta versio de la monda blogaro Global Voices. Tamen jam post kelkaj semajnoj ĉesis aktivi la nikaragva redaktoro Uriel Gúrdian. Por ke la afero ne estingiĝu, Hirotaka Masaaki (Vastalto) konsentis iĝi redaktoro. Li esperas trovi kelkajn pliajn kunlaborantojn por la projekto, kiun li opinias same grava kiel Vikipedio aŭ Google-traduko.
Global Voices bezonas provlegantojn

Vastalto

Libera Folio: Kial vi akceptis iĝi redaktoro de la Esperanta versio?

Vastalto: En la momento, kiam mi fariĝis kun-redaktoro meze de novembro, mankis efektiva redaktoro al nia teamo. Mi ne volis, ke la Esperanta versio ŝrumpu kaj mortu. Inter la tiamaj malmultaj membroj mi ne trovis alian elekteblon. Cetere mi nomas min "kun-redaktoro". Tio signifas, ke nia teamo bezonas vere taŭgan redaktoron.

Kial vi opinias grava, ke ekzistu Esperanta versio de de Global Voices?

— Ĝi same valoras, kiel Esperanta versio de Vikipedio kaj Gugla Tradukilo. Global Voices estas tutmonda reta komunumo vaste konata kaj alirata. Havi tie Esperantan version estas grave pro du aferoj. Unu estas montri al la tutmonda publiko, ke Esperanto ekzistas kaj funkcias. La alia estas kuraĝigi esperantistojn por ke ili kontribuu al intercivitana komunikado, kiu estas unu el la gravaj roloj de Esperanto.

Kiom da kunlaborantoj oni laŭ vi bezonas, por ke la retejo bone funkciu kaj estu interesa por la legantoj?

— Ni estas teamo de volontuloj. Mi ne volas de ili multon postuli. Mi esperas, ke ili kontribuu unu fojon semajne aŭ monate, kaj ke ĉiutage aperu almenaŭ unu nova artikolo en nia retejo. Por efektivigi tion, laŭ mia malpreciza kalkulo, ni bezonos 15 aktivajn tradukantojn, 7 kapablajn provlegantojn kaj taŭgan ĉefredaktoron. Nunmomente plej bezonataj estas provlegantoj.

Kiaj temoj laŭ vi povas esti aparte interesaj por la legantoj de la esperantlingva versio?

— Tio estas tro malfacila demando por ke mi respondu. Nun la kontribuantoj de nia teamo elektas temon laŭ sia bontrovo. Por liveri temojn interesajn al la legantoj ni ja bezonas kapablan redaktoron.

Ĉu vi antaŭvidas la eblon, ke tekstoj estos rekte verkataj por la esperantlingva versio, kaj poste tradukitaj al aliaj lingvoj? Kion precize signifas la gvidlinio, ke "resumaj" artikoloj verkataj originale en Esperanto devas "ligiĝi al esperantlingvaj retejoj"?

— Jes, ni havas la eblon, sed samtempe havas ankaŭ solvendajn problemojn. Laŭ mia ĝisnuna observo la gvidlinio pri verkado estas aplikata ne nur al la Esperanta versio sed ankaŭ al alilingvaj versioj krom la angla. Do artikoloj verkataj originale en iu lingvo devas "ligiĝi al tiulingvaj retejoj". Ĉar mi estas novulo en Global Voices, nunmomente mi ne kapablas doni pli detalan klarigon.

Ĉu estas multe da laboro esti kunlaboranto de la esperantlingva versio de Global Voices?

— Ni atendas, ke niaj kontribuantoj povu uzi retan redaktilon (fakte tiun de Wordpress) per sia retumilo. Ĉiu povas labori laŭ siaj kapablo kaj libertempo.
arkivita en:
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-11-29 21:50
Notu la sekvan tekston:

"Project Lingua amplifies Global Voices stories in languages other than English with the help of volunteer translators. It opens the line of communication with non-English speaking bloggers and readers of Global Voices by translating content into other languages."

Ŝajnas al mi, ke la komuna lingvo de Global Voices estas la Angla. Ĉiuj artikoloj praversie estu en la Angla. Se ne, oni tuj pretigu Anglan tradukon. Alivorte, la "lingua franca" de Global Voices estas - tja - la Angla.

Tio estas ja sufiĉe logika kaj eble tute ne kritikinda, sed aliflanke mi vere demandas al mi, kiun rolon Esperanto nun ludu en tiu bela tuto.

Ĉiuokaze, la ideo plurlingvigi la portalon kaj traduki la artikolojn iulingven estas simple por helpi al ne-parolantoj de la Angla.

Cetere, la ligiloj menciitaj estu ligiloj al aliaj blogoj - supozeble por permesi pli enprofundiĝi en iu temo aŭ simple por reklami pri aliaj similcelaj blogoj iel sekvindaj. Global Voices taksas sin speco de centra superblogo, do tegmenta blogo por la tutmonda blogaro. Laŭ mi, jen iomete tro pompa kaj memestima nocio.
Harri Laine
Harri Laine diras:
2013-11-30 12:52
Se la interpreto de Simono estas ĝusta kaj la celo de la entrepreno estas simple helpi al disvastigo de anglalingvaj blogoj per traduko al aliaj lingvoj (interalie Esperanto), la afero estas simple forgesinda. Se io en la mondo bezonas pli laŭtan voĉon por si, tio estas la ne-anglalingvaj blogantoj.
Edmund GRIMLEY EVANS
Edmund GRIMLEY EVANS diras:
2013-11-30 16:36
Ne estas tiel simple. Estas klare, ke Global Voices serĉas tradukistojn al kaj el la angla. Ĉu oni akceptus la helpon de tradukisto inter la ĉina kaj la japana, ekzemple, ne estas klare. Verŝajne tio estus iom malfacila por la anglalingvaj organizantoj. Tamen, se aperus amaso da tiaj volontuloj, eble ili sukcesus fari ion per ili.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-11-30 23:47
Kio estus komprenebla. Temas pri Anglalingva iniciato. Persone mi kredas, ke estus pli senchave skribi artikolojn por Monato ol por Tutmondaj Voĉoj, kvankam tre evidente kaze Monaton mankas ja iuspeca rekta reklamo pri Esperanto ekstermonden.

Ĉiuokaze, laŭ mi oni bone pripensu precize kien oni koncentru siajn malmultajn feblajn fortojn.

Aparte de tio, mi persone neniam ĝis hodiaŭ aŭdis eĉ nur unusolan pepeton pri Tutmondaj Voĉoj, kio evidente ne signifu multon. :) Fine, la akirebla kvanto da scioj estas senfina kaj la kapacito de homa kranio nur unu kaj duono litroj. Bedaŭrinde ĉe tio ne multe helpas havi eĉ duilionon da sinapsoj.
Sinjoro ENG
Sinjoro ENG diras:
2013-12-01 16:25
Kara, ĉu vi jam legis ĉiuj artikoloj en esperanto ? Se vi ne, bv fari tiun antaŭ vi malfermis vian buŝon. Legu tiun, ĉu tie estas originale en esperanto aŭ tiu estas tradukita el angla ?

http://eo.globalvoicesonline.org/2013/11/720

La regularo de Global Voices jam ŝanĝis ,se vi ne interesas pri la labaro, vi povas ne legi tiun.

Ĉu iuj volas traduki tiun el Esperanto al aliaj lingvoj ? Global Voices komencis en angla kaj poste en lingua projekto kaj nun jam ŝanĝas la regularon. Ĉiu lingvo povas verki la originale artikolon sed ne estas pri UKoj aŭ esperanta movado.

Se vi ne konas pli pri GV, bv ne komentis pli.

## Mi jam donis du fojej en la responda parto sed bedaŭrinde, ĝi ne aperis, bv forviŝi tiun se tiu aperas tiun.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-12-02 19:54
Kara kamarado ENG

Kiujn artikolojn mi legu? Mi trovis nur artikoletojn - do tiaĵojn, kiujn oni nomas kadre de Vikipedio "ĝermoj". Kaj abundas eĉ pli mallongaj tekstetoj - nome pepaĵoj.

Aŭ ĉu eble mi pretervidis ion?

Se ne, mi konstatu, ke en la E-sekcio de Global Voices artikoloj tute ne troviĝas. Jen, verdire, tipa purrasa laŭ-Kuenzli-a "blufo". :) Vera pratipo!

Kontraste, en la Angla sekcio estas multaj altnivelaj, ampleksaj kaj tre aktualaj artikoloj - ekz. pri la nunaj evoluadoj en Kievo.

Sciu, mi neniel volis kvazaŭ individue kritiki specifan personon, kiu nepre emas iel kontribui al Global Voices en Esperanto. Kiu volas, tiu faru - Dio benu lin.

Mi simple atentigis, ke niaj risurcoj estas malmultaj kaj vere valoras la penon iomete pripensi kien oni investu siajn fortojn kaj kien ne.

Lastvice, mi fronte al via konsilo, ke mi prefere tenu la buŝon fermita, ne povas nun rezisti la tenton regali vin per la acidaĵo, ke por verki artikolojn en Esperanto necesas unuapaŝe kaj antaŭ ĉio alia sufiĉe regi Esperanton. Mi rimarkis erarojn eĉ jam en la kaplinioj.

Ĉu ĝuste tiele oni varbu pri nia lingvo?
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-12-02 20:14
Finfine iu metis la fingron precize sur nian komunan vundon kaj liveras ne nur la diagnozon, sed ankaŭ tuj la kuracilon. La tuta sinoferema agado kaj la tutaj sindediĉaj klopodoj pri Esperanto fiaskas nur pro tio, ke ĉe ni mankas la allogaj "ĉarmaj katoj". :) Kia fundamenta ekkono! Vere facile korekteble!

Do kiu aktivulo inter ni nun starigos la unuan Esperantan porno-retejon?

Kaj entute.

Ho vi junaj Esperantistinoj! Ek, ek, ek al viaj Veb-kameraoj! Savu por ni ĉiuj Esperanton! ;)

(Laŭpove prefere HD-kvalite.)
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-12-02 20:15
Damne, misafiŝita! Tiu rilatas al la afiŝo de Jens rekte sube.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-12-03 11:40
La ideo de Ethan Zuckerman, se mi ĝuste komprenis, estas ke mondoŝanĝemuloj avantaĝe povas uzi la samajn platformojn kiel la distribuantoj de amuzaj kaj pornografiaj bildoj; ne ke ili mem devas fari ilin. La avantaĝo precipe temas pri tio ke oni povas interŝanĝi seriozajn informojn en retejoj kies intenco origine estas nura tempopasigo.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-12-03 14:33
La diferenco inter utiligi retejon kaj mem produkti retejon por mem utiligi ĝin estas miaopinie nur marĝena, ĉu?

Fakte la ĉarmkatismo esence ne estas tiel novega. Sume temas pri la simpla ekkono, ke oni reklamu Interrete tie, kie okazas la plej multaj alklakoj. Jen evidente ĉiuspecaj "entretenaj" paĝoj. Nova estas eble tio, ke oni apliku tian maksimon ankaŭ al politika kaj socireforma agado. Do rezonante ĝisekstreme, oni reklamu pri Esperanto ĉe youporn.

Menciindas tamen, ke multklakaj retejoj pagigas reklamareojn laŭe multekostaj. Do fronte al la financa stato de la Esperantistaro nia sola ŝanco - laŭ la faktoj pritraktate - estus mem krei kaj funkciigi vere allogan distran retejon por loki tie nian reklamon. :)

Cetere, ĉi tiu ideo rilatas sufiĉe proksime kun la senĉese gurdata, sed pro tio ne malpli prava, Kuenzlia postulo, ke oni ekster Esperantujo faru ion vere utilan por la homaro kaj ĉe tio apliku Esperanton. Jen ankaŭ mia sufiĉe ofte gurdata simila postulo - nome ke Esperantaĵoj devus nivele pinti por povi iugrade sukcese allogi homojn al la lernado de la lingvo.

Evidente, la pliparolata ĉarmkatismo estas la pli rekta varbmetodo.

Hmm, ŝajnas ke mi nun sukcesis ŝtopi plurajn sakrelegiojn en unusaman poton! :)

Ĉiuokaze, nek la retejo Tutmondaj Voĉoj, nek la E-agado tie, plenumas nur iun el la supraj nocioj. Ĉarmaj katoj malĉeestas kaj la ĉi-momente tiea E-enhavo estas nek utilega nek pinta.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-12-03 17:31
Efektive GV kaj ĉarmkatismo ne nepre interrilatas krom pere de la persono de Ethan Zuckerman; tion mi ne esploris pli detale. Tamen, ambaŭ estas ekzemploj de amatora aŭ civitana ĵurnalismo, kie la legantoj mem interŝanĝas informojn anstataŭ atendi ke gazeto tion faru por ili.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-12-03 20:55
Civitana ĵurnalismo, miaopinie, ne estas malbona. Evidente ĝi rilatu al la civitejo, do al la urbo. Kvankam ankaŭ tie ĉi oni timu, ke tia evoluo senlaborigos la lokajn ĵurnalistojn.

Aliflanke, en Germanujo la stato de ĵurnalismo estas intertempe tiom mizera, ke praktike apenaŭ plu ekzistas urbaj gazetoj, do ties ĵurnalistoj estas jam delonge senlaboraj. La tiamaj urbaj gazetoj degeneris al preskaŭ puraj reklamkajeroj kun iuj lokaj anoncoj.

Do en Germanujo baldaŭ ne restos alia solvo ol meminiciate starigi iuspecan civitanan gazeton aŭ novaĵretejon. La profesiaj ĵurnalistoj estas jam for - kaj supozeble nun deĵoras malantaŭ iuj vendotabloj kaj giĉetoj Makdonaldze.

"Du Bigmakojn, unu Fiŝmakon kaj tri grandaj porciojn da ĉipsoj kun majonezo mi petas"! Jen la destino de la lokaj kaj regionaj ĵurnalistoj tie ĉi en Germanujo.

Ho, mi fogesis mendi ankaŭ tri kolaojn! :)
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2013-12-03 22:40
Grandaj partoj de la interreto ja estas "civitana ĵurnalismo", kaj certe la privatopiniaj partoj estas la pli bonaj partoj ol la profesi-ĵurnalismaj. Plej trafa ekzemplo estas la amaso da blogoj. Mi ne bezonas Tutmondajn Voĉojn, eĉ pli: El la vidpunkto de civitana ĵurnalismo mi ne vidas bezonon traduki la opinion de alia homo, kiam estas pli simpla (kaj pli bona) afero prezenti MIAN opinion. Samtempe mi scias proprasperte, kiel malfacile estas trovi kunlaborantojn por iu projekto. Mia konsekvenco estis: Fari ĉion mem, kion mi povas fari mem.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-12-04 20:50
Se projekto havas vere atingeblan kaj senchavan celon, almenaŭ mi kunlaboras. Sed vi pravas. Trovi kunlaborantojn iu-ajn-cele estas ofte tre malfacile.

Via decido fari nur tion, kion vi mem povas surŝultrigi, estas sendube la plej bona strategio. Aldone tiel vi evitas multe da kvereloj.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-12-01 19:28
La eksterOkcidenta atingo ŝajnas esti aparta forto de Global Voices - kiel atestas ankaŭ la ĉi-tiea apero de Vastalto kaj de Eng. Tio instigis min iom esplori la aferon rete.

GV estas fondita de la du Usonanoj Ethan Zuckerman kaj Rebecca MacKinnon. Vikipedio havas interesajn informojn pri ili (ankoraŭ ne en Esperanto, bedaŭrinde):

http://en.wikipedia.org/wiki/Ethan_Zuckerman
http://en.wikipedia.org/wiki/Rebecca_MacKinnon

Zuckerman ankaŭ estas la aŭtoro de la "cute cat theory of digital activism" (ĉarma-kata teorio pri cifereca aktivismo), kiun mi trovis aparte interesa kaj amuza:

http://en.wikipedia.org/[…]/Cute_cat_theory_of_digital_activism

Interesa estas ankaŭ la citaro de Zuckerman ĉe Brainyquote. La unua estas "A common language is a first step towards communication across cultural boundaries" -- "Komuna lingvo estas unua paŝo al komunikado trans kulturajn limojn":

http://www.brainyquote.com/[…]/ethan_zuckerman.html
Harri Laine
Harri Laine diras:
2013-12-02 14:22
Dankon al ĉiuj pro la donitaj. Estas tiom da retejoj, al kiuj oni volas tiri esperantistojn por fari senpagan laboron, ke estas grave foje aŭdi pri fonaj faktoj. La alvokoj povas esti plenaj je allogaj asertoj, kaj tute ne eblas al ĉiu mem elfosi ion pri ties vereco. Gravas ankaŭ scii pri la efektivaj sistem-posedantoj aŭ iniciatintoj, kiuj ne malofte eĉ plene kaŝas sin. Al Jens specialan dankon pro la ligiloj al Zuckerman kaj MacKinnon.
Sinjoro ENG
Sinjoro ENG diras:
2013-12-03 07:21
Kara Penjo,

kiam estas esperanta versio komencis ? Kiam la angla versio komencis ? Kiom da helpantoj en Esperanta veriso ? Kion da helpantoj en angla versio ? Esperantistoj ŝatas sidi antaŭ la komputilo kaj elŝultas fotojn al vizaĝlibro ? Ĉu iuj volas doni unu horo unu semajno por helpi la tradukadon aŭ verki la artikolon ? Ĉu ĉi tiu artikolo verjis en angla aŭ en Catala ? Faru vian esploron antaŭ vi parolas pli. Mi jam legis la Gv por multaj monatoj ne estas nuna. Mi legas en angla, ĉine kaj indonezie. Kiom da lingvoj vi jam legis tie ? http://ca.globalvoicesonline.org/[…]/
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-12-03 09:09
>> Kiom da helpantoj en Esperanta veriso ? Kion da helpantoj en angla versio ? <<

Precize tio, kion mi priatentigas. Ni ne havas sufiĉe da resursoj por personarigi dekojn kaj dekojn de blogoj, sociaj retejoj, novaĵservoj, Uzretaj grupoj, ktp. Do oni bone pripensu, al kiuj oni kontribuu kaj al kiuj ne.

Fakte ni ne kapablas alloki ducent Esperantistojn al Global Voices aŭ ien alie. Sed ĝuste tio estus tio, kio necesus por atingi nivelon akceptindan, do akceptindan kaj kvante, kaj kvalite.

Kaj kial kaj kion mi plu kaj pli esploru, mi vere ne ekkonas. Jam nur tri vizitoj al Terglobaj Voĉoj montris al mi la situacion, situacio ne maltipa por E-agado en Interreto. Cetere, mi komparis la Anglajn, Germanajn kaj Francajn versiojn kun la E-versio. Ankaŭ Vikipedie statas neniel alie. Do, se ni ne sukcesas nur pri Vikipedio, ne havas grandan sencon - laŭ mi - komenci iujn aliajn grandiozajn projektojn ĉi-specajn.
Sinjoro ENG
Sinjoro ENG diras:
2013-12-03 15:43
Bone, Pejno, vi ankaw sciis ke la angla versio estas multaj helpantoj, kial vi plendas pri Global Voices ? kiom da jaroj de Vikipedio ? Kamparu tiun antaw vi parolas pli. Faru ne nur parolu se vi volas Global Voices estas la retejo de esperanto. Cxu vi knonas pri la Oximity, kiu auxtomate aperas la artikolojn en multajn lingvojn el Global Voices ? Cxu Vikipedio povas fari tiun ? Nune estas la interreta epoko,ne estas dek jaroj pasintaj. Legu https://www.oximity.com/playlist/Global-Voices-3
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-12-03 16:49
Kial mi volu, ke Global Voices estu la retejo de Esperanto?

Jen ne la celo de la retejo. Same jen ne la celo de Oximity. Ambaŭkaze temas pri novaĵservoj. Ties celo estas distribui novaĵojn. Tion oni evidente povas fari nur per lingvoj, kiujn multaj homoj parolas aŭ almenaŭ scipovas legi. Jen tute NE Esperanto.

Aldone ambaŭ servoj laborigas la uzantojn mem por kolekti la novaĵojn. (Fakte jen ankaŭ la principo de Monato.) Tamen ĉi-okaze oni per tio senlaborigas ĉiujn profesiajn ĵurnalistojn kaj lasas anstataŭe ne pagatajn amatorojn pretigi raportaĵojn. Fakte jen katastrofo. Mankas la necesaj sperteco kaj profesieco.

Cetere, Oximity rekte invitas eĉ publikrilatajn firmaojn kontribui artikolojn, kio estas plene freneza. Ĝuste jen la problemo en la tradiciaj paperoj gazetoj. Por ŝpari kostojn la posedantoj, do la eldonistoj, maldungas jam amase siajn redaktistojn kaj anstataŭas ties laborforton per plene senkostaj produktaĵoj de publikrilataj firmaoj. Pagis la firmaon la komisiinto, kiu volis kredigi ion specifan. Ĝuste pro tio oni hodiaŭ ne plu povas fidi multajn paperajn gazetojn. Enhave plej ofte temas nur pri neoliberala propagando aŭ rekte mensogaj informoj por kaŝi iujn fiagadojn fare de iu loka registaro aŭ fare de iuj financelitanoj.

Sed se Oximity invitas la samajn fonajn publikrilatfirmaojn liveri siajn propagandaĵojn komisiitajn de iu industrientrepreno al la Oximity-platformo, tja, tiam tia platformo ĵus centelcente senvalorigis sin mem, ĉu ne?

Eĉ pli malbone, eble la firmao tute ne malkaŝos, ke temas pri publikrilata firmao kaj ŝajnigos sin simplan uzanton.

Do mi vidas rilate tiajn amatorajn novaĵservojn plurajn problemojn.

===================

Unue oni lasas la uzantoj mem fari la tutan laboron de novaĵservo - senpage.

Due oni per tio senlaborigas la lastajn kelkajn profesiajn ĵurnalistojn. (Kiuj memkompreneble same rajtas kontribui al la platformo - tamen sen pago, do sen salajro.)

Trie oni allasas la fekaĵojn de la publikrilataj firmaoj. Alivorte ĉiu ajn povas ŝajnigi sin simplan uzanton kaj skribi ion ajn por tia platformo. (Ĝuste same kiel PR-firmaoj estas engaĝitaj por skribi amasojn da legant-leteroj al gazetoj aŭ laŭdegajn recenzojn por iuj produktoj ĉe Amazono.)

Kvare la kvalito de la artikoloj estos samgrade amatora kiel la amatoroj mem estas amatoraj

Kvine ĉar ne temas pri profesia redaktistaro de gazeto aŭ amaskomunikilo (ekz. televido) ne aplikeblas la leĝoj por protekti la konsumantojn - do pri la vereco do la enhavo, protektado de la informantoj, ktp. (Eĉ se tiuj ĉi leĝoj hodiaŭ preskaŭ fiaskas, almenaŭ ili ankoraŭ ekzistas kaj estas iam kaj iam aplikataj.)

Sese iam la platformestroj komencos rikolti monon baze de sia platformo. Do la kontribuantoj per sia senpaga laboro ege riĉigos la platformestrojn.

===================

Ne ekkoni ĉion ĉi vere elmontras certan gradon de naiveco flanke de la neekkonanto.

Pripensu, ankaŭ Fejsbuko iam ŝajnis esti neprofitcela organizaĵo, ĉu ne?
Sinjoro ENG
Sinjoro ENG diras:
2013-12-04 03:01
Vi parolas multe, cxu vi havas la monon por investi la novaĵan agenton kiel la reuter ? Eĉ vi havas tiun monon, ĉu vi povas vendi viajn novaĵojn ? Kiuj ne volas profiton ? Se vi ne havas monon por fari tiun, vi restas tie kunlabaras kun iuj aŭ vi forlasas. La Global Voices ne estas via ŝato, vi povas legi aliajn retejojn. Bedaŭrinde, vi sugestis nenion por plibonigi la retejo de Global Voices. Se vi ŝatas la retejon nur publikas en esperanto. Iru tien. Ni devu vivi kune aliaj lingvoj sed ne kritikas pli kaj pli. Ĉu vi ne parolas aliajn lingvojn aŭ vi nur parolas esperanton ĉiuj horoj. Se faras tiun estas pli bona ol la Komitato de la universala asocio. Se ili ne plendas, kial vi plendas multe ? http://www.tejha.org/
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-12-04 17:03
Mia kritiko kontraŭ retejoj kiel Global Voices estas nur flanka kaj ekestis nur pro tio, ke mi nun precize laŭ via instigo iomete detale okupiĝis - fakte reokupiĝis - pri la temo: "Interretaj libervolaj novaĵservoj", "blogoj", ktp.

Do mi revenu al la pratemo.

Mi simple dubas, ke Esperanto havu lokon en novaĵservoj tiaj, kia Global Voices, ĉar ties ĉefa celo estas ja disvastigi tutmonden novaĵojn. Por tio, ke la ĉeesto de E-sekcio havu sencon, necesus, ke ege multe da homoj parolus Esperanton. Sed tiel ne estas. Do oni produktas E-lingvajn novaĵojn rekte por la rubujo.

Se mi volas informiĝi rete pri mondaj evoluoj, mi legos tie, kie la donitaj informoj estas fidindaj (ekz. eble eĉ ĉe Global Voices), evidente en lingvo, kiun mi regas, kaj aldone nur en lingvo, per kiu oni prezentas ampleksajn, altnivelajn, aktualajn artikolojn. Miaokaze, mi povas elekti inter la Angla, Germana, Franca kaj Esperanto. Plej ofte la Angla liveras plej bone tion, kion mi aspiras. Preskaŭ centelcent-certe tion ne faras la Esperanta versio de iu retejo.

Ĉiuokaze, laŭ mia takso Esperanto ĉeestu ĉe Global Voices - laŭŝajne - nur pro si mem, ne por liveri iun veran utilon.

Fakte mia argumentado sekvas la linion, ke oni prefere investu homforton tien, kie tio vere havas sencon kaj donos aŭtentan utilon. Eĉ ne-Esperantistoj devus ekkoni grandan avantaĝon haveblan nur pere de la E-versio de io specifa. Se tio ne estas ebligebla, apenaŭ valoras la penon klopodi pri ĝi. Fakte ĉiu ajn klopodado pri tiaĵo laŭ la mezuroj efektiveco kaj efiko jam de la komenco estus mortnaska. Ĝi simple neniel ajn efikus. Sed la klopodoj kostus eble al plurdeko da Esperantistoj po plurcenton da labortagoj.

Laŭ mia analizo starigi E-version ĉe Global Voices liveras utilon nek al Esperantistoj, nek al ne-Esperantistoj.

Ĉu vi nun komprenas mian kritikon?

Memkompreneble, ĉiu agu laŭplaĉe. Ankaŭ vi.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-12-04 07:54
Sinjoro ENG aldonis retadreson de TAĴA (http://www.tejha.org/), ĵurnalista organizo en kaj por Esperanto, pri kies ekzisto mi kelkfoje aŭdis. Sed la "profesiaj ĵurnalistoj" ne sukcesas apliki sian spertojn por konatigi sian organizon. La raporto pri la kunveno en Rejkjavik ĉefe traktas enkondukon de kotizo kaj regulon pro premio Privat. Postuli kotizon evidente estas paŝo reen en la mondo de Web 2.0 al la kutimoj de la 20-a jarcento.

Evidente ĉi tiu lama asocio neniam povas krei konkurencon al Global Voices.

Cetere la posteno de estrarano Dieter Rooke kiel redaktanto de Herolde certe ne plu validas.

Ivan Ivanov
Ivan Ivanov diras:
2013-12-04 17:04
Kiel amuzinde... Apogantoj de ankoraŭ unu projekto de retejo "en esperanto" asertas, ke nur ilia projekto estas estonto de la lingvo, kaj postulas, ke ĉiuj devas tuj eklabori por la retejo, traduki, verki, redakti ktp. kaj neniu certe povas diri, por kio ĝi estas bezonata. Nur por kontentigi prizorgantojn ĝiajn?
Aŭ mankas en mondo aliaj novaĵagentejoj ktp? :))))
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-12-04 17:17
En la E-mondo ne troviĝas multe da profesiaj ĵurnalistoj. Eble pro tio TEĴA fiaskis, kaj nun novdate refiaskis. Kaj fakte ni ne bezonas iujn ĵurnalistojn, ĉar ne estas tre multaj Esperantistoj volantaj aĉeti Esperantlingvajn ĵurnalismaĵojn.

La sola grupo de ĵurnalistoj, kiuj kapablis rekte vivi de Esperanto estis, miascie, la trupo de tiama "Radio Varsovia" ĉe Pola Radio. (Kiu nun sufiĉe profesie hobiumas per "Pola Retradio": http://pola-retradio.org/ ) Kaj eble aldone kelkaj homoj ĉe Monato.

Entute, tre, tre malmultaj homoj povas vivteni sin nur per Esperanto.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-12-05 07:53
Estas interesa, ke vi ne atribuas al la redaktoroj de "revuo Esperanto" aŭ de "Heroldo" la etiketon "profesia". Kaj vi eĉ ne mencias Kalle, la koron de ĉi tiu retejo, kiu ebligas al vi distribia vian opinion.

Profesiaj ĵurnalistoj tute ne mankas en Esperantujo kaj lertaj amatoroj atingas profesian nivelon. (Indus mencii Julia Noe por tejo-aktuale). Mi havas la impreson, ke estraranoj ne ŝatas la profesian kritikon, sed preferas stultajn laŭdojn kaj propagandon de siaj pseŭdo-sukcesoj.

Mi deziras direkti vian atenton al n-ro 45 kaj n-ro 46 Informilo de Ĝemelaj Urboj. La bulteno, simile al la bulteno de EEU, per sufiĉe ampleksaj tekstoj fakte diras nenion. Ankaŭ pri la ĵurnalisma kvalito (ne la komerca) de "Balta Ondo" mi ricevis certajn dubojn en privata komunikado.

Eble publike legeblas mia komento en:
http://groups.yahoo.com/[…]/906
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-12-05 09:55
Mi celis profesiajn ĵurnalistojn vivtenantajn sin en Esperantujo per Esperanto. Eble mi ne sufiĉe klare formulis mian komenton. Mi fakte forgesis tamen la radiredaktistojn de la E-sekcio de Ĉina Radio.

Ke ni havas profesiajn ĵurnalistojn en niaj rondoj mi evidente ne kontestas. Sed plej ofte tiuj profesias ekster Esperantujo kaj nur ĉevalete okupiĝas pri iuj Esperantaj komunikiloj - ekz. tie ĉi KK.

Pri la neŝato de kritiko kaj la prefero de stulta laŭdo vi tre verŝajne pravas. Sed eble estas simple tiel, ke tiom da stultuloj tiom stulte laŭdstultas, kaj tiom ege plejmulte kompare al iuj kritikantoj, ke la estraroj fakte iam jam komencis kredi je la senĉesaj incensadoj. La kritikoj simple subondiĝas.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-12-05 10:13
Mi legis nur la numeron 44 kaj traflugis numeron 45. 46 mi ne plu inklinis malfermi.

Ho ve, ho ve! Kia malentuziasmiga gurdadaĵo! :)
Sinjoro ENG
Sinjoro ENG diras:
2013-12-05 14:49
Strange, Pejno , kial vi ne plendas pri TED tradukon ? Cxu vi povas vidi la TEX pagxo tute en Esperanto kiel la GV en esperanto ? Mi jam diris, ke se vi ne konas GV pli, estus bone fermi vian bushon kaj legus pli aux igas al la projekto kaj faru bone. http://globalvoicesonline.org/lingua/
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-12-05 18:39
Kara s-ro ENG.

Mi malfermas, fermas, malfermas, fermas ... ree, kaj ree, kaj ree, la buŝon, kaj ĉu vi povas imagi, kio ĉe tio okazas? Mi resonancigas la voĉkordojn kaj elvenas komprenebla Esperanto!

Eble ankaŭ vi alstrebu ion similan. Nome, mi simple ne plu povas eviti la ĉiam denove miamense ekestantan penson, ke vi ne komprenas eĉ nur unusolan vorton de tio, kion mi skribas tie ĉi.

===================

Cetere, intertempe mi vere pli legis en Tutmondaj Voĉoj kaj specife en la E-versio. Estas intertempe ja kelkaj bonaj tradukitaj artikoloj - ekz el la Angla, la Portugala, la Itala, ktp. Tiuj estas plej ofte reviziitaj de Vastalto. Sed mi demandas min, kial? Por kiuj? Kaj kiucele?

Mi prenu ekzemplon - la Itallingva artikolo "Italio: Ekonomia kaj demografia situacio: de malbone al pli malbone".

Oni jam tradukis tiun ĉi Italan artikolon al la sekvaj lingvoj:

* English - Unemployment, Poverty and Brain Drain: Italy's Crisis Only Getting Worse
* Português - Itália: economia e situação demográfica vão de mal a pior
* polski - Sytuacja gospodarcza i demograficzna Włoch - jest coraz gorzej
* Español - Desempleo, pobreza y fuga de cerebros: la crisis crece en Italia
* русский - Безработица, нищета и утечка мозгов: кризис в Италии нарастает
* Français - Italie : une situation économique et démographique qui va de mal en pis

Do tiu ĉi artikolo ekzistas jam en ok lingvoj.

Do kial, je ducerba diplodoko, oni nun nepre bezonas aldonan naŭan version en Esperanto? Ĉu iu kapablas klarigi tion al mi?

Aldone kelkaj artikoloj estas duoble tradukitaj - tre duba afero. Ekzemple el la Ĉina al la Angla, kaj poste el la Angla ien ajn.

Se la celo de la platformo estas aperigi ĉion plurlingve, oni evidente devos traduki ĉion ĉien por atingi ĉie la saman nivelon.

Rilate la direkton Esperanto ni simple ne disponas pri la necesaj resursoj. Aldone la tre modesta grando de la entute ebla Esperantlingva legontaro simple ne meritas la fortostreĉon necesan por traduki ĉion.

Evidente, Volapuko meritus tion eĉ malpli.

Cetere, la tuta dubindeco, kiu laŭ mi nun trafu la alstrebojn traduki Tutmondajn Voĉojn, tre similas al la ĉiam pli evidentiĝanta dubindeco trafe la alstrebojn traduki la kompletan Vikipedion. Aparte de tio, ke tio simple ne eblas, ĝi ankaŭ ne havus iun veran utilon. (E-Vikipedie nur la pure E-tema enhavo vere utilas - kaj tion ĝi faras evidente nur por Esperantistoj.)
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-12-05 18:46
... en sep lingvoj ... oka versio ...

Konate, birdoj kapablas nombri nur ĝis tri. Evidente miaj problemoj komenciĝas ie transe de ses. :)
Sinjoro ENG
Sinjoro ENG diras:
2013-12-06 06:38
Pejno, se via pensado ne povas ligi al aliaj fukosoj, mi ne scias, ke mi povas diri pli. Vi malshparas multajn tempojn por kritiki de GV sed faru nenion en plibonigi la situacion. Mi jam donis la pagxo al vi, cxu tiu lingau projekto, la aliaj lingvoj legantojn plendas ? Se la esperantujo havas iuj pli kiel vi, tie ne progresas la Esperantan lingvon. Bv demandi vin mem, kial la Unesko jam rekomendis Esperanton, kial ne havas landojn uzi tiun kiel la duan lingvon. Bv memori, Esperanto estas dua lingvo de la mondo, ne estas la unua lingvo de la cxiuj triboj. Bv legi devone, kiom da lingvoj tie, kaj tie starigas kaj la tradukantoj faras tiun iom post iom, kaj vi faras nenion nur parolas multe, cxu vi ne sentas hontan ? http://globalvoicesonline.org/lingua/
Sinjoro ENG
Sinjoro ENG diras:
2013-12-06 06:40
La rango de vikipedio en malaja estas pli alta ol Esperanto. Kiu volas legi vikipedio sed iliaj lingvoj jam ekzistas tie ? Veku kaj vidu cxirkau vin kara Penjo. Cxu tiu estas mia fina respondo al vi. Mi ne havas tiun tempon por fari nenion cxe libera folio. Bonsanchon.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-12-06 13:10
Nia kara s-ro ENG nomas sin aliloke "Onklo Eng". Jen tipa vere harstarige fuŝlingva afiŝo de tiu ĉi bona "onklo" nia.

http://jespako.blogspot.de/[…]/kial-multaj-fekuloj-en-esperantujo.html

Tie li demandas: "kial multaj fekuloj en esperantujo?"

Evidente laŭ li troviĝas pli da "fekuloj" ĉe Libera Folio ol "sciantoj". Ĉu eble nun mi montru al li vertikalan mezfingron? :}

Parenteze, mi mallongatempe kredis, ke li skribas en la Angla kaj produktas Esperanton pere de la fifama Guglilo. Sed rapida testo montris, ke la aktuala elmeto de la Gugla tradukilo estas notinde pli komprenebla.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-12-07 06:22
Indas prezenti la funkciantan ligilon al la blogo de Onklo ENG
http://jespako.blogspot.de/
Tie li insultas la Esperantistaron, ke faras nenion.
Estas simile agresema stilo, kion ni konas de S-ro Künzli (Cetere kie li estas?), sed Künzli regas la lingvon Esperanto stile, terminologie kaj gramatike.

Sinjoro ENG faras la tradician trudeman propagandon, ekzemple pri Esperanto kaj scienco (en anlgalingva blogo):
http://www.loyarburok.com/author/sinjoroeng/
Rigardu la blogerojn kaj preparu vian propran opinion, ĉu Sinjoro ENG estas helpo aŭ malhelpo al Esperanto.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-12-08 11:41
En Malajzio li nepre estas helpego. Eble estas dubinde ĉu li estus same granda helpo en mondopartoj kie Esperanto antaŭe prosperis multe pli ol nun, do precipe Eŭropo. Mi komparus sinjoron Eng kun Renato Corsetti, ne kun Andreas Künzli.
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2013-12-08 11:56
Mi timas, ke mi konsentas kun vi, sed el tuta alia vidpunkto.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-12-09 14:50
Helpego? Mi iomete dubas tion. Mi citu sinjoron Eng:

"Esperanto requires 150 hours of learning"

Se oni min demandus, mi dirus, ke Eng mem estas la vere absolute pinta ekzemplo de tio, kiel Esperanto tute ne funkcias, kaj eĉ aldone, kiel ĝi rekte malfunkcias post la de li proponataj 150 horoj de lernado.

Aŭ ĉu eble li mem lernis iel akcidente nur 150 minutojn?

Kiel ni ĉiuj scias, la lingvo ja funkcias, tamen nur post sufiĉe da studado. Tamen tio ne estas tio, kion Eng volas kredigi al ni. Li fanfarone propagandas pri Esperanto samkiel iu kaj iu fraŭdisto propagandas pri iuspeca multekosta mirakla ĉiokuracilo, kiu en vero konsistas nur el akvo el la krano plus iomete da farbo.