La Esperanta Civito invitas IJK-n 2021 al si

Aperis kvin kandidatoj, pretaj aranĝi la Internacian Junularan Kongreson en 2021. Unu el ili estas la Esperanta Civito, kiu proponas ke la kongreso okazu en Svisio. Ĝis la fino de februaro ĉiuj kandidatoj devos prezenti detalajn proponojn.

La origina limdato de kandidatiĝoj por aranĝi la IJK-n 2021 pasis fine de novembro 2019. La sola teamo, kiu tiam proponis sin estis el Britio, kaj la plano estis okazigi la junularan kongreson en Belfasto en Norda Irlando, samurbe kie en tiu jaro okazos la Universala Kongreso.

Tamen dum la komitata kunsido de TEJO en la Junulara Esperanto-Semajno jarŝanĝe la brita teamo retiris sian kandidatiĝon, kaj subite tute mankis kandidatoj. Tial TEJO denove malfermis la eblon kandidatiĝi – la limdato estis plilongigita ĝis la fino de januaro 2020.

La 1-an de februaro la kasisto de TEJO, Mung Bui (Feliĉa), anoncis al la komitato, ke ĝis la nova limdato venis kvar kandidatiĝoj: Kultura Centro Esperantista (Svislando), Junulara Organizo de Tanzanio Esperantista (Tanzanio), Ukrainia Ligo de Esperantista Junularo (Ukrainio) kaj Korea Esperanto-Junularo (Koreio).

”Ni anoncas ke 4 kandidatoj daŭre iros al la 2-a etapo. La limdato por tiu ĉi etapo estas la 28-a de Februaro 2020”, ŝi skribis en la komitata diskutejo. Tio signifas, ke kandidatoj kiuj volas pluiri en la selekta procezo devos ene de 26 tagoj prezenti detalan proponon pri la organizado de la kongreso, kun subskribitaj oficialaj dokumentoj.

Se la elekto de ejo por IJK 2021 pasus laŭ la normala tempoplano, la kandidatoj post la sinanonco havus tri monatojn por prezenti siajn detalajn planojn al TEJO. Pro la manko de kandidatoj kaj la retiriĝo de la brita teamo la marĝenoj nun estas multe pli striktaj. Aliflanke, se efektive kandidata teamo en malpli ol kvar semajnoj sukcesos pretigi seriozan, detalan planon de kongreso, tio jam per si mem estos pruvo de organiza kapablo.

El la kandidatoj nur Korea Esperanto-Junularo estas forta, internacie konata junulara organizaĵo. KEJ havas longan sperton de internaciaj aranĝoj interalie pro la Komuna Seminario, junulara aranĝo kiu jam ekde la jaro 1982 alterne okazadas en Suda Koreio, Ĉinio kaj Japanio. En 1994 la 50-a IJK okazis en Ĉonano en Suda Koreio. KEJ estis fondita en 1958 kaj estas junulara sekcio de TEJO ekde 1964.

La du aliaj junularaj organizaĵoj kiuj kandidatas por organizi la venontjaran IJK-n, ŝajnas multe malpli solidaj. Junulara Organizo de Tanzanio Esperantista estis formale fondita en 2017, kaj ne estas landa sekcio de TEJO. Ukrainia Ligo de Esperantista Junularo ja estas landa sekcio de TEJO, sed malmulte aktivas.

Malantaŭ la kvara kandidato, Kultura Centro Esperantista, fakte staras la Esperanta Civito. “Por realigi la kongreson KCE probable petos la helpon de la stabo de la Esperanta Civito”, la Civito skribas en sia retejo.

La regulaj provoj de la Esperanta Civito logi TEJO-n al pli proksima kunlaboro ne plaĉas al ĉiuj, kaj la demando estis aparte diskutita en la komitata kunsido jarŝanĝe. La konkludo de la diskuto estis komitata decido, laŭ kiu la estraro de TEJO ĉiam devas informi la komitaton antaŭ ajna formala kunlaboro kun la Civito.

Kvankam pri la elekto de la loko por la venontjara IJK respondecas la estraro, eventualan decidon kongresi en KCE povus malaprobi, per plimulta voĉdono, la komitato.

Dimanĉe posttagmeze laŭ eŭropa horo montriĝis, ke venis ankaŭ kvina kandidatiĝo, de privata turisma firmao en Tjumeno en Rusio. Pri tio atentigis Mung Bui (Feliĉa) en la komitata diskutejo de TEJO:

– Pardonu, ni ĵus ricevis mesaĝon, kiu atentigis pri 5a kandidato Societo kun Limigita Respondeco ”Selfriĝ Ink” el Rusio. La kandidatiĝo venis en spamo de mia retpoŝto, do mi ne atentis. Do ni anoncas ke ankaŭ Rusio iros al 2-a etapo.

Kiel respondeculo pri la invito estas indikita la konata esperantisto Stanislav Belov.

37 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
kanjo
kanjo
2020-02-02 12:57

Nu! Hodiaŭ mi lernis, ke la “Esperanta Civito” estas en Svisio.

Bill Chapman
Bill Chapman
2020-02-02 13:51
Respondo al  kanjo

Ne. Esperanta Civito estas dise tra la mondo. Kultura Centro Esperantista estas en Svisl;ando.

Iu ulo
Iu ulo
2020-02-02 14:48
Respondo al  Bill Chapman

Ni fakte ne havas pruvon ke, loke, la Esperanta Civito estas pli ol KCE…

kanjo
kanjo
2020-02-05 14:38
Respondo al  Iu ulo

Estis tre strange trovi la retejon de la Esperanta Civito kiel komencanto kaj provi diveni, pri kio temas. Post naŭ jaroj mi devas konfesi, ke mi ankoraŭ ne scias.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2020-02-05 15:03
Respondo al  kanjo

La Civito estas pseŭdo-lando inventita de Silfer por ke li povu deklari sin Reĝo de Esperanto.

Iu ulo
Iu ulo
2020-02-05 15:29
Respondo al  Yves Bellefeuille

Lia nomo eĉ ne estas Giorgio Silfer, ĝi estas “stiliga” pseŭdonimo.
Li fakte nomiĝas Valerio Ari.
Krome, nenio pruvas ke li havas ajnan kapablon aŭ titolon, laŭ mi temas simple pri senserioza parolamasumado.
Tial, malgraŭ la reagoj, mi konfirmas mian lastfojan komenton : #OKBoomer

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2020-02-05 19:56
Respondo al  Iu ulo

Mi ne scias kiu estas “iu ulo”; mi bondeziras al li, ke li kapablu atingi la studtitolojn kiujn atingis Giorgio Silfer; mokoj kaj akuzoj kulturon ne konstruas

Iu ulo
Iu ulo
2020-02-06 1:01
Respondo al  CARLO MINNAJA

Mi ne pretendas havi ajnan titolon, kaj certe, eble bonus al mi havi iom de la studprovizon kiun atingis Silfer. Mi ĝuste estas “iu ulo” inter ĉiuj aliaj.

Iu ulo kiu faras konstaton : La informoj kiujn ni havas pri la Esperanta Civito kaj pri Silfer ĝis nun ne sufiĉas por konvinki pri seriozeco de eventuala IJK en KCE. Disponeblas al ni multege da vortoj sed neniu pruvo, neniu konkreta ago.
Uzante la popularan ikonon #OKBoomer mi neniel pretendas moki, mi indikas mankon da atentkaptopovon de la paroloj de la Civito, kiuj emigas min simple respondi “Okej, mi aŭdis viajn parolojn sed tio ne konvinkas min”.
Krome, mi invitas vin indiki al mi kiujn akuzojn mi estus farintaj.

Mi ne pretendas esti pli ol “iu ulo”, ĉar mi ne prenis ajnan respondecon aŭ engaĝiĝon sub tiu nomo.
Tamen la Civito ja prenis kandidatiĝante por la IJK. Tio estas engaĝiĝo.

Kion faras aŭ jam faris Silfer pere de siaj studtitoloj ? Oni ne vidas tion.
Kial fakte li eĉ uzadas pseŭdonimon tiel ĉiukontekste ? Ĉefe konsiderante ke lia vera nomo estas konata.
Pri la Civito, kial tiom multe da prestiĝnomaj establoj por neniu ago publike montrata ? Ekzemple, ĉu la civita justica instanco jam sendis esperantistojn al gulago ? Se jes, ni ĉiuj certe ŝategus scii.
Por la IJK estos bezonataj loĝrimedoj por almenaŭ 200 personoj (fakte, 200 personoj estus eĉ IJK-eto), KCE estas averaĝgranda domo kaj estis indikita ke simple ĝi estu la IJK-ejo.

Studtitoloj kiujn oni uzas nur por paroladi sen konstrui ion utilan ja estas aperkialo de la ikono #OKBoomer.
Do, okej bumero Valerio, mi aŭdis viajn diritaĵojn, provu nun konvinki nin.
Vi engaĝiĝis.

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2020-02-06 10:36
Respondo al  Iu ulo

Ĉu taŭgas IJKongresi en Ĉaudefono, kie iam okazis du SAT-kongresoj, prefere ol en alia loko, tion TEJO pritaksos. Sed la longa debatado nur transiris al Silfer, la Civito, pri kiu mi rimarkas fortan nescion kaj malamikecon tute principan, kaj do malpravan ĉar pro nescio (kaj plejparte nevolo informiĝi). “Iu ulo” diras, ke li ne vidas, ion faris/as Silfer per siaj studtitoloj; ne estas mia tasko advokati al Silfer, se iu ulo ne rigardas al la longa listo de aktivadoj, kujn mi nur etparte listigis en aliaj mesaĝoj, tiu ne vidas. Silfer estas vera nomo sur lia svisa pasporto (Valerio Ari, dit Giorgio Silfer), cetere amaso da verkistoj ĉiulande havas plumnomon; artikolo pri li troviĝas en ĉiuj encikopedioj esp-istaj (kaj ankaŭ en italaj kaj svisaj), do lia agado estas vaste konata; la demandon “kion li faras?” mi respondus simple: “informiĝu”. Eĉ la nur kelkaj linioj en OLE de Johansson donas bazajn informojn. Alia, diris, ke en Ĉaudefono estas nur KCE; jes. Sed la literaturaj kafejoj okazas en Budapeŝto, la administrado de la Esperanta PEN kaj la presado de ĝia revuo estas en Bulgario, la konsulo (nomo uzita jam de Hodler samepoke kiam fondiĝis UEA) estas en Japanio. Mi nur instigas la diversajn “ulojn” informiĝi, legi Literaturan Foiron kaj enveni en la diskuton kun malpli supraĵecaj diroj.

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2020-02-05 19:51
Respondo al  kanjo

Sufiĉas gugli “Esperanta Civito” kaj oni tuj trovas la historion (jam dudek jarojn longan), la Konsitucion, la funkciadon, la diversajn establojn kaj ĉion

Iu ulo
Iu ulo
2020-02-06 1:13
Respondo al  CARLO MINNAJA

Bone, morgaŭ mi kreu organizon mian, nomu ĝin “La bela esperanta organizo kiu mojosas, “funkcias” kaj havas multajn establojn” kaj diru ke ĝi lokiĝas en mia domo, ke ĝi estas la ununura kredinda esperanta asocio, ke ĝi havas establojn pri financoj, justico, ekologio, scienco, literaturo, kaj ornitorinkoj, kaj havas kaj eĉ ambiciajn planojn kiel konkeri aliajn planedojn, forigi tutmondan malsaton, atingi finan venkon, kuraci kanceron, kaj trovi metodon por dividi per 0. (kaj se la planoj ne montras konkretajn rezultojn, tio estas ĉar ili estas progresantaj sed bezonas tempon…fidu kaj ne forgesu fari mondonacojn).
Kial ne ?
Neniu povus pruvi ke mi ne pravas.

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2020-02-06 10:44
Respondo al  Iu ulo

Ja kreu tian organizon, mi volonte atendas la rezultojn, artikolojn, paĝojn verkitajn, premiojn ricevitajn… kreu, kreu, mi ŝatos legi pri ĝi (Parenteze dirite: kial vi disertacias pri nomoj aŭ plumnomoj de Silfer, se vi la vian ne eksplicitas?)

Roland Schnell
2020-02-02 14:32

Ĉu la “Civito” aŭ KCE intertempe estas tiom juna? Ĝis nun mi nur rimarkis veteranojn apud aŭ eĉ super la aĝo por emeritiĝi. Estus interesa eksperimento kunigi la generaciojn. Supozeble ne okazos, tamen estas interesa propagandista elpaŝo de la generacio 60+ kun imponaj titoloj.

Iu ulo
Iu ulo
2020-02-02 15:02
Respondo al  Roland Schnell

#OKBoomer

Andreas J. PENK
Andreas J. PENK
2020-02-02 17:19

La vortoj, ke la fakto, ke la “Esperanta Civito log[as] TEJO-n al pli proksima kunlaboro, ne plaĉas al ĉiuj” estraranoj de TEJO, pruvas – laŭ mi – denove la “nivelon” de ĉi tiu societo. Anstataŭ kunlabori kun ĉiu ajn por plifortigi la Esperanto-movadon, kiel ekzemple Zamenhof dum sia tuta vivo, kelkaj el ĉi tiuj estraranoj pensas ne per la cerbo sed per la stomako (en la Germana lingvo por homoj, kiuj agas sen uzi la prudenton).

Ke la Esperanto-junularo el Tanzanio proponis sin kiel gastigonto de la kongreso IJK en 2012, vere tre ĝojigas min. Mi admiras la entuziasmon inter la Afrikaj samideanoj. Mi opinias, ke la Esperantistoj en Afriko estas la veraj heredantoj de la eminentuloj Muamar Kadafi, Patrice Lumumba, Nelson Mandela, batalantoj por tute sendependa Afriko. Almenaŭ en la Nigra Kontinento ankoraŭ regas la lingvoj – kaj per tio ankaŭ almenaŭ parte la kulturo – de la koloniistoj.

Hejmano
2020-02-02 17:49
Respondo al  Andreas J. PENK

Persone mi ne kutimas kompari Kadafion al Nelson Mandela.

Robert Nielsen
2020-02-02 18:18
Respondo al  Andreas J. PENK

Sed ĉu la Civito plifortigas la movadon? Mi opinias ke ĝi pli malhelpas ol helpas nin. Ĝi preferas kvereli kaj plendi kontraŭ UEA ol proponi iun pli bonan. Kion ĝi ofertas al TEJO? Laŭ mi, nenio valora.

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2020-02-05 12:22
Respondo al  Robert Nielsen

La Civiton konsistigas kuno de pluraj paktintaj establoj kiuj laboras diversloke kaj diversfake (KCE, LF-koop, PEN-centro sed ne nur). Se TEJO anoj vizitus la literaturajn kafejojn en Budapeŝto, la atelierojn en Ĉaŭdefono, legus Literaturan Foiron, studus la verkon “HIstorio de la Esperanta LIteraturo” (dufoje premiitan ĉe fondaĵo Grabowski kaj ĉe OSIEK, afero neniam okazinta), partoprenus la lingvajn kolokvojn de KCE, frekventus la kursojn pri tradukado, ĉeestus lekciojn de la Esperantologia Fakultato, studus por alfronti la ekzamenojn de la KEFR ĝis nivelo C-2 (kiun nur KCE proponas), aŭskultus (ankaŭ trarete) prelegojn pri la esperanta kulturo organizatajn de la Esp-a PEN-centro ĉe tuta aro da lokaj grupoj diverslande, certe ili profitus. Ĉiu proponas tion kion ĝi kapablas, UEA siajn eventojn, la Civito la siajn; iuj civitanoj kritikas (ne ĉiam senkaŭze) UEA-n, UEA malpermesas al KCE partoprenon en la UK-a “Movada Foiro” kaj la Szilvasi-kalendaro prisilentas la eventojn de la Civito-paktintaj establoj, elstara UEA-membro eĉ mokas la diplomojn de nivelo C-2… Konkludu mem pri malhelpo…

Robert Nielsen
2020-02-05 14:17
Respondo al  CARLO MINNAJA

“iuj civitanoj kritikas”? Ne, la tuta Civito kritikas! Mi neniam vidis eĉ en bona vorto pri UEA en HeKo, ĝi ĉiam nur atakas. Ĉu Silfer kaj la aliaj ĉefuloj iam fari ion krom kritiki? Ŝajnas al mi kvazaŭ la tuta celo de la Civito estas plendi kontraŭ UEAn.

Do, ĝi senĉese atakas kaj nun plendas ke ĝi ne estis invitita al UK. Ĉu vere estas surprizo?

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2020-02-05 19:32
Respondo al  Robert Nielsen

La paktintaj establoj, kiel legeble en mia antaŭa mesaĝo, ofertas plurajn allogaĵojn al TEJO-anoj. Tiu estis la temo de la diskuto. Kiu ne ilin vizitas ne havas elementojn por ekvilibre juĝi. Espereble TEJO definitive elkokoniĝos el la UEA-ŝelo kaj forlasos la antaŭjuĝojn de la antaŭaj UEA-estraroj. UEA, kiu estas la plej granda asocio kaj do havas la plej grandan respondecon, devus ne plu rigardi al aliaj esp-aj establoj kun malamika aŭ skeptika sinteno.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2020-02-06 3:52
Respondo al  Robert Nielsen

Silfer pensas, ke se li kritikas kaj insultas aliajn, tiam lia prestiĝo kompare altiĝos. Li eraras pri tio, bonŝance.

BeNil
BeNil
2020-02-06 12:55
Respondo al  Robert Nielsen

Roberto Nielsen skribas “la tuta Civito kritikas”. Fakto estas ke mi kiu estas parto de “la tuta Civito” neniam kritikis UEA-n. Chu tio el la aserto de Robert Nielsen faras veron au mensogon?

Hejmano
2020-02-02 17:48

Svislando… kial ne?

Szilvási László
2020-02-03 0:05

Laŭ mia memoro laŭ la regularo la invitanta organizo devas garantii la partopreneblon al ĉiu deziranto el ajna lando. Du esperantistaj aktivuloj, ambaŭ ĵurnalistoj, Kalle Kniivila (el Finnlando) kaj mi (Szilvási László el Hungario) tamen havas la honoran distingon “persona non grata” ĉe la Esperanta Civito. Do por plenumi la postulojn de libera partopreno, kiel unua paŝo Giorgio Silfer devus publike pardonpeti al Kalle kaj ankaŭ al mi. – Mi tre atendas tiun momenton… 🙂 🙂

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2020-02-05 19:47
Respondo al  Szilvási László

Mi tre atendas la momenton en kiu Kalle pardonpetos pri sia falsa anonco “La Civito transiras al la angla” kaj tiun kiam Szilvasi enmetos en la kalendaron la eventojn orgnizatajn de la Civito-paktintaj establoj

Kalle Kniivilä
2020-02-05 19:57
Respondo al  CARLO MINNAJA

Mi pardonpetas pro tio, ke mi ne povas trovi ajnan anoncon aŭ alian tekston kun la titolo menciita de vi. Mi ja trovas en la arkivo de Libera Folio la jenan artikoleton:

https://www.liberafolio.org/arkivo/www.liberafolio.org/2012/la-civito-adoptis-la-anglan.html

Eĉ se vi mismemoris la titolon, mi tre admiras vian memorkapablon. Mi mem jam tute forgesis tiun sensignifan teksteton, kiu aperis antaŭ ok jaroj.

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2020-02-05 21:07
Respondo al  Kalle Kniivilä

tamen tiu titolo ne estis “sensignifa teksteto”: ĝi estis intence falsa kun la intenco miskreditigi la Civiton; tion honesta ĵurnalisto devus konscii (kaj pardonpeti)

Szilvási László
2020-02-03 0:16

Havi IJK-n en Siberio estus brila, historia okazaĵo, neniam okazinta ĝis nun en la historio de Esperanto! – Plaĉas al mi tiu ideo! Kaj Blinov ne estas iu komencanta esperantisto…!

Aŝkenaz
Aŝkenaz
2020-02-03 1:30
Respondo al  Szilvási László

Pri Siberio, mankas hebreoj hodiaŭ en la t.n. Hebrea Aŭtonomio; eble tie povus esti Esperantista Aŭtonomio. Jam ekzistas la ekzila registaro; nun necesas peticii al s-ro Putino.

Stano
2020-02-03 10:27
Respondo al  Aŝkenaz

Centre de Tjumeno funkcias bela malnova singago. Nonvenon!

Gecxjo
Gecxjo
2020-02-04 8:28
Respondo al  Aŝkenaz

Kiun rilaton havas “mankas hebreoj” al okazigo de IJK, des pli kie estas Tjumeno kaj kie situas Hebrea Aŭtonomio (3-4 tagoj per trajno, 5-6 horoj per aviadilo…)

Tuomo Grundström
Tuomo Grundström
2020-02-03 20:14
Respondo al  Szilvási László

Siberio vere estas brila ideo, en kiu ehxas historio. Kiam la 36-a IJK okazis en mia hejmurbo Rauma (kies nomon poste acxe kompromitis uzurpantoj de la ”Manifesto de Rauxmo verkita dum la kongreso) en sudokcidenta Finnlando, la tiujara UK okazis en Stokholmo. Do la IJK iom pli oriente. En tiu IJK unuafoje partoprenis konsiderinda grupo el Sovetunio, kun anoj el cxiu respubliko. Mi tiam pensis kaj esprimis kredon al tia monda evoluo, ke, kiam sekvan fojon la UK okazos en Finnlando, la IJK siavice povos okazi iom pli oriente. Tiel okazis, post la UK en Tampere la IJK okazis unuafoje en Rusio.
– Venontjara UK en la okcidenta rando de la kontinento, IJK en la orienta, estas esperantisma vizio, efektivigebla. Se la mondo sukcesas ne fusxi sin.

Szilvási László
2020-02-03 23:47
Respondo al  Szilvási László

Ah, pardonu, mi volis skribi Belov, ne Blinov! (Ankaŭ Blinov estas aktiva kaj agema esperantisto, sed nun ĉi tie mi volis mencii Belov…)

Gecxjo
Gecxjo
2020-02-04 8:32
Respondo al  Szilvási László

Jes, Aleksandro Blinov povus aktivi por IJK, sed li jam elkreskis el junulara aĝo. Kaj li nun multege laboras por lingvoinstruado en Ĉuvaŝio, i.a. por ĉuvaŝa lingvo. Kaj e-to, tutcerte.
Lia filo jam kreskis, eble li povus aktive kontribui…

Gecxjo
Gecxjo
2020-02-04 8:25
Respondo al  Szilvási László

Estimata Szilvási! Mi konfesas sekreton – propono de S. Belov vekis viglan diskutadon en Rusia E-rondo (almenaŭ inter estraranoj de REU).
1. Estis sperto okazigi IJK en Rusio — estis 2 (evidente Vi tion scias).
2. Tjumeno — estas sufiĉe riĉa urbo, estas tie esperantistoj, ho ve, ne tiom junaj. Pli-malpli bone atingebla (eble el eŭropaj dimensioj tio ne aspektas proksime, tamen laŭ siberiaj distancoj – jes. {fojfoje oni krias, ke Rusio planas konkeri najbarajn landojn — kion fari kun kun nunaj vastegaj teritorioj???}).
3. Okazigo de IJK en Rusio povontus aktivigi ĝuste junularan movadon (ho ve, nunaj aktivuloj maljuniĝas…, aperas junaj fortoj, tamen ne tiom amase kiel en 60-70-80 jaroj. Nuna kurso al kapitalismo orientigas junulojn alsuĉiĝi al la angla kun espero abrupte riĉiĝi…)
4. Nun julie en Siberio povas esti tre varme. Ni testos tion dum RET-2020 apud Krasnojarsk.
5. Minuso — en Rusio estas planata SAT-kongreso. Tamen, eble tio plie interesas ne junulojn 😉

Do, intereso estas, kurzo povas esti favora, almenaŭ por eŭropanoj.

Sandor Hideg
Sandor Hideg
2020-02-04 13:48

IJK-j perdas siajn du ĉefajn rolojn kiel kongreso kaj festivalo daŭre okazi en lokoj kun nematuraj cirkonstancoj, teorie povus plifortigi la lokan movadon, sed praktike estas nur kiel kosmoŝipo, venas-foriras. Plifotigi lokan movadon eblas unue per regionaj festivaloj, seminarioj, al kiuj krom la lokanoj partoprenas kelkdek riĉaj (mondvojaĝkapablaj) gastoj. Fakte tio okazas ankaŭ nun, nur oni ne devus nomi ilin IJK, ĉar ili estas kongreso por komitatanoj, festivalo por ĉiuj. Sed kutime ĉeestas nur kelkaj komitatanoj kaj manke de kvorumo ne eblas fari decidan komitatkunsidon, krom tio okazas komitatkunsido en alia renkonto ekzemple jarfine. Festivalon celi kun kelkdek personoj estus ankaŭ troigo, amika vizito prefere, ankaŭ ne malbone.

Mi proponas daŭre nomi kaj okazigi IJK tie, kie estas maturaj kaj atendeblaj kodiĉoj por kongresi kaj festivali, eĉ se tio rezultas ofte en la samaj kelkaj landoj. Por la aliaj kiel mi menciis supre.
Eble tiu propono ne estas populara, sed estas nur ŝajnigo de tutmonda organizi nomi sian seminarion IJK.

Hejmano
2020-02-05 20:57

Lau mia freŝbakita menso, estas bone mirinda afero, ke la Esperanto-movadoj estas tiel multaj, ke ili kapablas intermilitumi unu la alian. Desmontras, ke ili estas multe.
Kaj miakrede UEA (almenau la TEJO-sekcio) estas “raumisma finvenkisto”, ĉu ne? Do kial tiom da egaj rivalecoj inter ĝi kaj raumistoj?
Tamen kompreneble tiuj malkonsentaĵoj ne estas bonaj por la kunigo de la esperantistaro.