TEJO decidis ne publikigi la membronombron

Du estraranoj estis aŭtomate eksigitaj pro pasiveco, sed unu estis tuj reelektita. Estis elektita ankaŭ nova ĝenerala sekretario. La komitato malpermesis al la estraro formalan kunlaboron kun la Civito sen konsultiĝo kun la komitato. 

La komitato de TEJO kunsidas. Foto: Ivo Miesen.

Dum la ĵusa Junulara Esperanto-Semajno en Karłów, Polujo okazis komitatkunveno de TEJO je la lasta tago de la jaro. Krom la devigaj diskutoj pri buĝeto kaj realigplano estis du ŝanĝoj en la estraro, kaj estis propono pri dungo de ĝenerala direktoro. Ankaŭ diversaj aliaj temoj aperis en la kunsido kaj en laborgrupoj.

Antaŭ la kunsido mem la TEJO-estraro organizis malferman diskutrondon pri la demando, ĉu dungi oficiston, kiu kunordigus la volontulojn, subtenus la ĝeneralan sekretarion, kaj gardus la kontinuecon de la asocio. La ekzakta rolo ne estis konkludita, sed sekvatage la komitato mandatis la estraron serĉi monfontojn kaj fari plian analizon.

La komitatkunveno komenciĝis per kalkulo pri tio, kiuj komitatanoj maltrafis la tri sinsekvajn retajn voĉdonojn, aŭ du retajn voĉdonojn kaj komitatkunvenon, kaj tial laŭ la ĝenerala reglamento estu konsiderataj demisiintaj. Inter la kvin demisiintaj komitatanoj troviĝis la estraranoj Hoan Tran (Ĝojo) kaj Koffitché Koufionou.

La dua estis tuj reelektita, ĉar la maltrafoj okazis pro vojaĝado nome de TEJO, sed Ĝojo restis demisiinta. Aliflanke la elekta komisiono prezentis kandidaton por la vaka posteno de ĝenerala Sekretario, José Querino de Macêdo Neto, kiu estis senkontraŭe alelektita.

Al la proponitaj buĝeto kaj realigplanoj apenaŭ estis amendoj, kaj ambaŭ estis facile akceptitaj. Tamen la komitato petis la elektan komisionon trovi estraranon respondecan pri landa agado, kaj taskis la estraron aldoni agojn pri landa agado al la realigplano post sukcesa alelkto de tiu estrarano.

Fine estis du ensenditaj proponoj de komitatanoj. La propono pri tuja publikigo de la membrokvanto, kion la estraro taksis nerealisma, ĉar ne ĉiuj sekcioj raportis siajn membrokvantojn, estis malakceptita kun malgranda diferenco.

La demando pri kunlaboro kun la Esperanta Civito rezultis en komitata peto, ke la estraro ĉiam informu la komitaton antaŭ formala kunlaboro kun specife la Civito.

Sekvatage, je la 1-a de januaro okazis kvin laborgrupoj: pri Pasporta Servo, juro, genra egaleco, intereskonfliktoj, universitata agado kaj landa agado.

Rogier Huurman

13 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2020-01-03 19:16

TEJO tiom multe malsamas de tiu kiam mi estis estrarano (1961-1966) kaj Ĝenerala Sekretario (1963-1966), kiu mastrumis ankaŭ la landajn sekciojn kaj sciis precize la membronombrojn, ke mi ne havas ĝeneralajn komentojn, krom la bondeziroj por prospera engaĝo kaj sukcesaj rezultoj. Min surprizis la neceso de komitata informiĝo kiam la estraro formale kunlaboras ĝuste kun la Civito, nura institucio menciita en tiu teksto. Ĉu la Civito rolas kiel la baghya Mefisto (tuŝu ĝin nur la Satano / estas mi TEJO-estrarano)? La Civito konsistas el paktintaj establoj, kiel ekzemple KCE, LF-koop, literatura Foiro, PEN-centro; ĉu la decido signifas, ke neniu estrarano povas, sen antaŭa informo al la komitato, verki artikolon por Literatura Foiro, aŭ partopreni en lingva kolokvo de la KCE (la UEA-Szilvasi-kalendaro rifuzas mencii ilin), aŭ pretigi referaĵon pri la verkistoj en prizono (specifa komisiono de la internacia PEN, partoprenata de la Esp-centro)? Interesus scii, kia estas/os la interpreto de tiu (laŭ mi bizara) decido.

Robert Nielsen
2020-01-03 19:54
Respondo al  CARLO MINNAJA

Vi maltrafis la gravan vorton “formala” en la decido de la komitato. La estraro devas konsulti la komitaton antaŭ iu “formala” kunlaboro.

Raúl J. García
2020-01-04 17:28
Respondo al  CARLO MINNAJA

Laŭ raporto ĉe la Esperanta Civito ŝajnas, ke temas pri formala agado “laŭ kontrakto.” Tiel mi interpretas “formala” kiam temas pri organizaĵo, sed verdire ne estis klare dirite en la artikolo de LF. En tiu kadro, rilate al kontratoj, havas sencon, ke la komitatu estu informita – rilate al ajna formala engaĝiĝo.

>> Fine de sia mandato, la Konsulo ĝojas pro la orientiĝo de TEJO, ĉar “ĉiu formala kunlaboro kun eksteraj subjektoj devas baziĝi sur kontrakto, kaj estas oportune ke, en la kazo de TEJO, ties plej supra instanco estu informita; des pli ke telematiko igas tion tre rapida kaj facila”. <<
(el esperantio.net [HeKo 725 5-C, 1 jan 20])

Robert Nielsen
2020-01-04 21:40
Respondo al  Raúl J. García

Neniu el la Civito ĉeestis la kunsidon, sia artikolo tute baziĝas sur ĉi tiu artikolo. La propono akceptita de la komitato temis pri iu ajn “formala” kunlaboro, ne nur “kontrakta” kunlaboro.

Roland Schnell
2020-01-08 8:28
Respondo al  CARLO MINNAJA

En informo de la “Civito” [HeKo 725 5-C, 1 jan 20] la rezulto dum JES estis interpretita tiel: “…. dum sia ĵusa kunveno en Pollando, la Komitato sin esprimis favore al rilatoj kun la Esperanta Civito ….”
Aldone estas kelkaj proponoj pri kunlaboro.
Fonto: https://esperantio.net/index.php?id=3964
Malklare, kiel kutime in “informoj” de Civito estas la konstato: “ekzemple Kultura Centro Esperantista jam la trian jaron pretas asigni du stipendiojn al TEJO-anoj por partopreni en la Esperantologia Fakultato. Kaj mi ĝojas ke tiu studado stimulas ilin al aktivado: ne hazarde, du stipendiuloj post la kurso iĝis prezidantoj de landa sekcio de TEJO”. Pri kiuj personoj kaj landoj temas?

Arturo Crespo
2020-01-04 4:30

Mi scias la precizan membronombron…

Pro tio, antaux unu jxaro mi zorgis pri la divastigado…

European Anti-Fraud Office
European Anti-Fraud Office
2020-01-04 12:43
Respondo al  Arturo Crespo

Saluton Arturo,

Ĉu vi volas iĝi mia amiko ?
Ni kunsidu kaj trinku bieron kune…

Arturo Crespo
2020-01-07 1:38

Hehehehheheheh…

La tre influaj juna-esperantostoj malamas min…

Ne estas bona ideo kunsidi min…

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2020-01-04 13:43
Respondo al  Arturo Crespo

“Mi scias la precizan membronombron… ”

La legantoj kaj verŝajne ankaŭ la komitato kaj la estraro de TEJO dankos vin pro publikigo de tiu informo.

Krome la komitato kaj estraro de TEJO montros sin aparte dankemaj, se vi samtempe (aŭ poste) malkaŝos al ili vian miraklan metodon ebligantan al vi akiri informon, pri kio ili absolute malkapablas.

Ankaŭ ekz. eŭropaj instancoj scivolos (aŭ ne) pri la dancanta membronombro de TEJO.

Arturo Crespo
2020-01-07 1:51

Nur diru du vortojn al viaj amikoj komitatanoj kaj estraranoj… kaj vidu viajn vizagxon…

– Junaj amikoj + ONU

Tie vi trovas la vojon…

Sebastiano
Sebastiano
2020-01-12 10:46
Respondo al  Arturo Crespo

Vi estas blufulo, bedaŭrinde.

Ivano
Ivano
2020-01-05 12:56

Membronombron aŭ membrokvanton?

Sola Malsamideano
Sola Malsamideano
2020-01-07 20:42

Koncerne de TEJO. Kiam la supersxato donas ion al TEJO, estas bona afero. Kiam la supersxtato petas ion ajn el TEJO aux maldonas aux nedonas ion al TEJO do estas malbona afero, cxu ne? Kial ne mensogu por gajne pli ol el la supersxtato? Kial ne plendu kiam la donantoj petas realan informon aux ecx unu paperon intersxangxe por la sxtatomono?