Libera Folio deziras al siaj legantoj feliĉan 2020

La redakcio de Libera Folio deziras al ĉiuj siaj legantoj kaj aŭtoroj bonajn jarfinajn festojn kaj sukcesan novan jaron!

Ekde la komenco de 2020 la redaktoran postenon reprenos Kalle Kniivilä, kaj daŭrigos la tuta redakcia teamo, kies nomojn vi trovas en la kolofono.

Ni daŭre serĉas novajn kunlaborantojn por vastigi nian temaron, kaj aparte bonvenigas okazajn aŭ regulajn kontribuantojn por la rubriko Vidpunkto, kun opinioj ne nepre kongruaj kun tiuj de la redakcio. Se vi interesiĝas, kontaktu la redakcion!