Ĉu TEJO havas 25.000 membrojn?

Al EU-instancoj TEJO raportis, ke ĝi havas 25.000 membrojn. Efektive la asocio en 2018 havis nur 549 individuajn membrojn kaj 1.123 asociajn membrojn. La cifero raportita al EU do estas 15-oble pli alta ol la efektiva kvanto de pagintaj membroj, sed laŭ la prezidanto de TEJO la pli alta cifero donas pli ĝustan impreson pri la agado de TEJO. 

Individuaj membroj de TEJO
En 1990 la aĝolimo por individuaj membroj estis altigita de 26 jaroj al 30. En 2017 la limo estis refoje altigita, nun al 35 jaroj. Ambaŭ altigoj videblas kiel saltoj en la statistiko. Fonto: la revuo Esperanto.

Jam de pluraj jaroj la gvidantoj de TEJO ĉiel evitas publike mencii ajnajn ciferojn rilate la membronombron de la asocio. Reprezentantoj de la asocio estas instigataj eviti la demandon en kontaktoj kun aliaj organizaĵoj, kaj kiam en la komitata kunsido dum la IJK en Liptovský Hrádok leviĝis la demando pri membronombro, la videoelsendo el la kunsido estis provizore ĉesigita.

La sekretumado estas iom mirinda, se konsideri, ke TEJO spite sian juran sendependecon plu restas la junulara sekcio de UEA, kaj sekve la efektivaj membronombroj facile troveblas en la tabelo, kiun UEA ĉiujare publikigas en sia oficiala organo, la revuo Esperanto. Laŭ tiu statistiko, TEJO en la fino de 2018 havis entute 549 individuajn membrojn kaj 1.123 asociajn membrojn, do sume 1.672.

En 2016 la kvanto de individuaj membroj estis nur 353, sed tiam la asocio decidis altigi la aĝolimon de 30 jaroj al 35. Similan trukon TEJO faris pasintfoje en 1990, kiam la aĝolimo estis altigita de 26 jaroj al 30. Tiam oni sukcesis provizore altigi la kvanton de individuaj membroj de 430 al pli ol 700. Post la jaro 2000 la kvanto de individuaj membroj tamen neniam plu atingis eĉ 600.

Se rigardi la statistikon pri aligitaj membroj, la falo okazis eĉ pli frue, lige kun la drastaj politikaj ŝanĝoj en centra kaj orienta Eŭropo. Dum en 1984 TEJO havis preskaŭ 10.000 aligitajn membrojn, en 1991 restis nur 4.000. Post 1997 la kvanto de aligitaj membroj nur unufoje atingis 2.000. Tio okazis en la jaro 2005.

Membroj de TEJO 1984-2018

La suma membraro de TEJO en tiu jaro estis 2.607. Post tiu jaro la membrokvanto de la asocio neniam atingis 2.500, kaj en la lastaj jaroj ĝi restadis klare sub 2.000.

En 2018 la suma membrokvanto de TEJO kiel dirite estis 1.672. Spite tion, al la oficialaj instancoj de Eŭropa Unio TEJO raportas, ke ĝi havas 25.000 membrojn. La raportita informo do estas 15-oble pli alta ol la vera cifero. La koncerna informo en la publika registro de EU estis ĝisdatigita komence de julio 2019.

Informoj pri TEJO en retejo de EU.Libera Folio demandis al la prezidanto de TEJO, Joop Kiefte, kial TEJO raportas tiajn ciferojn. Laŭ li, la oficiala statistiko pri pagantaj membroj donus malĝustan impreson:

– En TEJO, ĉiuj membroj estas pagantaj membroj, kaj ne vere reprezentas la tutan atingon de TEJO, tiujn, kiuj efektive partoprenas en TEJO-rilataj aferoj, ĉu internacie ĉu nacinivele. Tio memstare estas tute enorda afero, sed simile kiel la kialo por la altiĝo de la supra aĝo por junuloj, ne kongrua kun la plimulto da normaj organizoj. Tio kaŭzas praktike ke TEJO raportante la dokumentitajn membrokvantojn donas malĝustan impreson pri sia agado.

En la estonteco TEJO laŭ li volas atingi ciferojn kiuj donas ”pli realecan bildon” pri la asocio, popularigante la novan membrokategorion “junaj amikoj de Esperanto“:

– Ni havas planojn ankaŭ korekti tion tamen en la faktaj membronombroj per facila registriĝo de tiuj kiuj iel ajn rilatas al TEJO per la kategorio de Junaj Amikoj de Esperanto kaj la pli bona atingo de ĉiuj esperantistoj nun kiam la tutmonda esperantistaro interrete estas pli facile atingebla.

Libera Folio: Sed tamen nun tiu 25.000 ne havas ajnan rilaton al la vera membrokvanto de TEJO, do ĉu vi ne timas, ke EU-instancoj povus trovi ĝin falsigo?

Joop Kiefte

– Tio certe eblas. Vi pravas ke laŭ la striktaj reguloj povas okazi problemo kiam venas kontrolo, sed aliflanke ni estas sufiĉe valorigataj, do ni ŝatus ambaŭflanke eviti problemojn pri tio. Laŭ plej bona eblo, ni rapide korektu la administran situacion por ke ne estu problemoj.

Libera Folio: Kion vi celas per ”korekti la administran situacion”?

– Ke TEJO fakte registru kiom da junaj Esperantistoj efektive agas TEJO-etose/influe.

Belaj membrociferoj gravas, ĉar TEJO volas plu havi aliron al diversaj EU-subvencioj. Por tio necesas membri en Forumo Junulara Eŭropa, sed la efektiva membrokvanto tute ne sufiĉas por tio.

Laŭ la reguloj de Forumo Junulara Eŭropa, membro-organizaĵoj havu minimume 5.000 membrojn en 10 eŭropaj landoj, kaj en neniu el tiuj landoj malpli ol 300. Tiun postulon TEJO verŝajne neniam plenumis, kaj nun tutcerte ne plenumas.

La statuto de Forumo Junulara Eŭropa tamen enhavas la eblecon esti membro sen plenumi la nombran kriterion, sed tiukaze necesas aparta rekomendo de ĝiaj decidaj organoj.

87 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Esperantisto
Esperantisto
2019-09-02 22:11

Tia mensogo estas normala merkatiko kaj burokratio, bedaŭrinde.

kanjo
kanjo
2019-09-03 14:15
Respondo al  Esperantisto

Mi ne dubas, ke ankaŭ la nombroj antaŭ la falo de pseŭdokomunismo en Orienta Eŭropo estis falsaj pro la fama blufemo de tiaj ŝtatoj.

Malzorga leganto povas esti miskredigita, ke Joop mem falsis la nombrojn, kvankam la blufaj nombroj laste registriĝis antaŭ ol li iĝis prezidento de TEJO. Antaŭaj prezidentoj simple evitis respondi pri la blufaj ciferoj… sed el la faraĉo fariĝas kaĉo.

Krizipo
Krizipo
2019-09-03 20:26
Respondo al  Esperantisto

La “Esperantisto” evidente ne spertas pri merkatiko kaj burokratio.

Mensogisto vendas – eble – unufoje, sed neniam havos klientojn dumvivajn. Kaj kiu provas mensogi al burokrato, devos konvinki juĝiston.

kanjo
kanjo
2019-09-03 21:04
Respondo al  Krizipo

Klarigu do bonvole kiel Donald Trump, kiu mensogadis sian tutan vivon pri eĉ la plej bagatelaj aferoj, estas nun prezidento de Usono. Li estas pura merkatiko.

Sebastiano
Sebastiano
2019-09-03 22:47
Respondo al  kanjo

Mi estas agrable surprizita, ke vi komparas TEJO-prezidantojn Francesco Maurelli kaj Joop Kiefte al la granda usona prezidento kaj prezentas lin kiel sekvindan ekzemplon por la junula E-movado. 😀

kanjo
kanjo
2019-09-03 23:47
Respondo al  Sebastiano

Vi malbone sekvas la diskuton. Mi neniel faris tion. Mi defendas nek la falsajn ciferojn, nek la naivajn diraĵojn de Krizopo pri vero en merkatiko.

Jens Stengaard Larsen
2019-09-07 16:44
Respondo al  Krizipo

La problemo de tiu komparo estas ke la legantoj de la falsaj membronombroj ne estas “klientoj”, sed aŭtoritatoj. Ne ĉio estas reduktebla al merkata logiko, eĉ se gravas respekti ĝin en tiuj sferoj kie ĝi efektive validas.

Grigorii Arosev
2019-09-03 7:32

Sincere dirante, mi ne kredas miajn okulojn, cxu vere TEJO tiom forte kaj aroge mensogas. 🙁

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2019-09-03 8:51

Oni ne povas legi tiun ĉi artikolon sen kapskuo. Sen fari mensajn akrobataĵojn plenajn je bonvolemo malfacilas kompreni kaj interpreti frazojn de jena kalibro:

“TEJO fakte registru kiom da junaj Esperantistoj efektive agas TEJO-etose/influe”
“ĉiuj membroj estas pagantaj membroj, kaj ne vere reprezentas la tutan atingon de TEJO”
“ni rapide korektu la administran situacion”
“TEJO raportante la dokumentitajn membrokvantojn donas malĝustan impreson pri sia agado”

Kaj raportante fantaziajn membrokvantojn donas eĉ pli malĝustan impreson, sed dirlididi.

UEA finfine lernu de la lertaj (eĉ se ne tute veramaj) junuloj: UEA registru (kiamaniere, pri tio demandu TEJO), kiom da esperantistoj agas UEA-etose/influe. Mi donas proponon: UEA registru kiel membron ĉiun ajn homon, kiu iam partoprenis esperantan kongreson, legis la vorton “Esperanto” en ĵurnalo aŭ preterpromenis la pordon de la CO – ja klara zono de UEA-etoso.

La fraŭdo igas tremi eĉ la ĉielon.

Roland Schnell
2019-09-03 9:17

Kompreneble oni povas ŝerci pri la afero. Sed eble la problemo helpas kompreni, ke ekzistas Esperanto ekster la fermitaj cirkoloj de UEA kaj tejo. Indus pripensi centran registradon de ĉiuj, kiuj inklinas al Esperanto, sendepende de membreco en iu organizo. Provo ekzistas: adresaro.org, kie oni mirinde trovas en la kolofono: Estraro de la fondaĵo “Esperanto-Internacia” Martin Schäffer (Prezidanto). !!! La nomo estas iel konata kaj temas pri unu el liaj kaŝaj aktivecoj. Tamen ne vere kaŝa, ĉar Libera Folio informis: Tutmonda Esperanto-Adresaro — de Aleksander Korĵenkov — Laste modifita: 2012-11-19 16:24 – Poste silento?
Kelkaj informoj en http://www.mlboleslav.cz/esperanto/?p=1102 – Evidente oni ne planis kunlabori ekzemple kun Pasporta Servo, kiu uzas la samajn informojn pri persono kaj nur post jaroj kapablis reaperi. Tiom das paralela laboro kaj perdo da eblecoj.

leganto
leganto
2019-09-03 15:52

“La fraŭdo igas tremi eĉ la ĉielon.”

Kaj se la TEJO-estroj kuraĝas pravigi sen ajna sento de honto la malhonestan mesogegon de la membronombro por akapari eŭropajn subvenciojn, mi imagas kiom honestaj estas la financaj raportoj pri tiuj subvencioj. Tiu estas la nova sento kiun TEJO portas al UEA.

Mi estas mi
Mi estas mi
2019-09-03 10:51

kurioze la komenco de la falo okazis en 1987-1988 (antaux la “eksplodo” de interreto). Post la 2000a jaro, la kvanto estas suficxe konstanta.

Sen koni la problemo, ne eblas solvi gxin. Sed certe, mensogi solvas nenion

W. Diestel
W. Diestel
2019-09-06 12:20
Respondo al  Mi estas mi

Tio estas la tempo kiam falis la fera kurteno kaj disfalis la E-asocioj en ekssocialismaj landoj.

Sola Malsamideano
2019-09-03 18:25

ankaux la socialisma partio de Cxinio kiam estis malsatego en Cxinio tiam mensogis pri la kvanto da mangxajxo produktita.

potenco etas mavo kaj mavo estas potenco. Mi tre sxatas ke esperantio ne havas potencon kiel Usono aux Cxinio aux Euxropunio havas

leganto
leganto
2019-09-04 8:05
Respondo al  Sola Malsamideano

Eble la membronombroj el orienteŭropaj landoj en la komunisma tempo ne reprezentis konkretajn homojn, sed temis pri *pagitaj* kotizoj, do UEA tute prave aperigis tiujn ciferojn en siaj statistikoj. Sed la anoncitaj 25000 membroj de TEJO estas nekredebla mensogego neniel pravigebla, krom eble se oni kalkulas kiel membrojn ĉiujn tiujn kiuj preterpasis budon de TEJO ĵetante rigardon sen halti. Tio montras fraŭdeman pensmanieron kaj homoj kun tia pensmaniero ne devus havi gvidajn postenojn en la movado sed devus stari antaŭ juĝisto en tribunalo, la ĝusta loko por ili.

Sola Malsamideano
2019-09-03 18:29

TEJO agas kiel 30 jaragxa “junulo” kiu vivas en la kelo de siaj gepatroj ( UEA ) kaj pretendas havi cxiujn respondecojn sed en la realo havas nenion ajn respondecon sed atingi la necesejon kiam necesas necesi necese? Cxu Aux Ne Necese? Sencxese?

kanjo
kanjo
2019-09-04 0:14
Respondo al  Sola Malsamideano

Kiel 34-jaraĝa psikmalsanulino, kiu nur antaŭ ĉ. kvin jaroj transloĝiĝis el la hejmo de siaj gepatroj, mi petas, ke vi estu pli kompatema al la malkapablaj kaj malriĉaj. Oni ne devas insulti grandan aron da marĝenigitaj homoj por kritiki TEJOn.

Sola Malsamideano
2019-09-04 0:29
Respondo al  kanjo

Vi Pravas. Pardonu Min!

kanjo
kanjo
2019-09-04 0:57
Respondo al  Sola Malsamideano

Certe mi pardonas; dankon pro via bonkora volonteco korekti vin.

Roland Schnell
2019-09-04 6:33
Respondo al  kanjo

La interpretado per “psikaj malsanoj” ne estas celdirkta. Gravas analizi, kiuj senperaj interesoj (persona profito aŭ potenco) gvidis la evoluon de tejo dum la lastaj jaroj. Kaj kutime eksjunuloj aperas en UEA por apliki, kion ili lernis en la ludejo.

Sebastiano
Sebastiano
2019-09-03 18:49

Vidalvide al tia tikla situacio, mi komprenas, ke estis malfacile trovi kandidaton por la posteno de TEJO-prezidanto. Subvencioj fraŭde akaparitaj kutime estas repagendaj.

Mi ja komprenas la tendencon, prezenti sin pli granda kaj signifa ol oni vere estas. Sed la dimensio de la mensogado de la TEJO-estraro (1672 veraj kontraste al 25000 fantaziaj membroj) kaj la ŝajne plena manko de hontosento pri tiu mensago ĉe la nova TEJO-prezidanto estas ja iom malagrablaj.

Joop Kiefte skribis en sia postelekta artikolo en Libera folio: »Ni kreis modelon de pli bona mondo. Ekzemplo por la mondo kiun oni povas referenci por konsciigi homojn ke alia mondo ne nur eblas, sed jam ekzistas kaj kreskas, ĝis fine plene forpuŝi ĉion kio ne sukcesas adaptiĝi al la spirito de nia tempo.« – Ŝajne veramo kaj honesto kaj, se necese, modesteco ne apartenas la la Mirinda Nova Mondo de s-ano Kiefte. Mi konfesas, ke mi ne sukcesas adaptiĝi al la spirito de tia tempo.

Sola Malsamideano
2019-09-03 18:52

Mi povas diri ion pozitivan. Neniam ajn grupo de Esperantistoj alprenis fusilojn kaj poste pafis grupon de Loĵbanistoj. Do Bonege!

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2019-09-04 9:32

Ŝajnas klare, ke ni ĉiuj estas forte ŝokitaj de ĉi tuta afero, vigle malaprobas tiajn nekompreneblajn kaj neakcepteblajn praktikojn kaj bonvenigus honestajn, veramajn gvidantojn provantajn plibonigi la situacion per agoj anstataŭ per mensogaj vortoj kaj pufaj ciferoj.

Ĉu vere ĉiuj estas forte ŝokitaj? Ne! La TEJO-uloj, kiuj senhonte pravigas eĉ nepravigeblan agmanieron, kuraĝe rezistas ŝokiĝon. Ili verŝajne sentas sin gaŭla vilaĝo maljuste sieĝata de damnindaj romiaj legioj.

Se la TEJO-uloj vere ne kapablas vidi ĉion tion… nu, perdita, korupta generacio. “TEJO-uloj” inkludas ne nur la prezidanton (kiu ĝis nun almenaŭ havis la kuraĝon elmontri sin publike) sed la tutan estraron kaj (neforgesende) komitatanojn, komisiitojn, komisiulojn, komisiantojn kaj plej diversajn agantojn, kiuj rekte aŭ nerekte, en lumo kaj (neforgesende) en ombro, faras tiajn naŭzajn agojn aŭ per sia permesemo kaj indiferento ebligas ilin.

Sebastiano
Sebastiano
2019-09-04 9:51

En la tempo, kiam Germana E-Junularo estis ankorau forta (kaj ricevanto de shtataj subvencioj), en ghi ekzistis kelkaloke similstilaj mahhinacioj (kvankam ili ne estis samskalaj). Pri tiuj tamen ech multaj komisionanoj ne sciis, simple pro tio, ke membroadministrado kaj raportado de membronombroj al aliaj instancoj estas afero, kiu koncernas nur malmultajn homojn kaj estas sufiche seninteresa. Tial mi dubas, ke vere “komitatanoj, komisiitoj, komisiuloj, komisiantoj kaj plej diversaj agantoj” konscias pri la TEJO-fraudado.

Estas ankau malfacile korekti la aferon sen kauzi neniigan damaghon al TEJO. Do, jen eble plej urgha tasko, al kiu povus dedichi sin la prezidanto. Sed prefere ne per daurigo de la blufado al eksteruloj, kiuj li aludas en siaj respondoj al Libera folio.

kanjo
kanjo
2019-09-04 10:28
Respondo al  Sebastiano

Dankon pro tiu saĝa kaj bonvola rimarko.

Mi kredas (eble erare; mi ja vivas transmare de la granda plimulto el Esperantistoj), ke Joop nur alprenis la ŝarĝon pro sincera deziro plenumi neplenumatan devon (li ja ofte partoprenas en etaj, volontulaj projektoj, kiuj bezonas subtenon), sed eble pro spertomanko ne sciis, kiel trakti la hereditajn problemojn. Iusence tio estas bona, ĉar ĝi ebligis la lumigon de ĉi tiu severa falsaĵo.

Evidente Joop estas iom naiva, sed ankaŭ bonintenca, miaopinie. Laŭ mia scio, li ankaŭ malofte alprenas ĉi tiajn gvidantajn postenojn, preferante simple kontribui al projektoj. Mi petas al ĉiuj honestuloj, kiuj antaŭe traktis problemojn ĉi tiajn: bv. etendi la manon al Joop kaj proponi viajn konsilojn kaj spertojn.

Klara
Klara
2019-09-06 10:03
Respondo al  kanjo

Mi ne povas pli konsenti, ĉar laǔ mi estas malhelpega, prezenti ĉiujn TEJO-anojn kiel fiuloj pro tiu afero. TEJO konsistas el nekredeble laboremaj, talentaj, bonvolaj homoj kiel Joop, kaj male al “naǔza permesemo”, neniu estas pli kritika al TEJO ol ĝia Komitato mem, kiu enhavas sufiĉe da membroj kiuj alprenas la taskon regule starigi necesajn demandojn kaj peti klarigojn. La ĉi-tiea debato estas same debata debato en la Komitato mem.

Tobiasz Kazmierski
Tobiasz Kazmierski
2019-09-04 14:34

Mi revas vidi almenaŭ unu aŭ du milonojn de tiu kvanto en Arkones, kiu okazas sub aŭspicoj de TEJO.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2019-09-04 19:10

La artikolo estas por mi volapukaĵo. 😭 Mi komprenas vere nenion de la klarigoj, malgraŭ ke ili estas en Esperanto kaj mi penis lerni la lingvon de la plej bonaj ĝiaj uzantoj plej eble bone. 🤔 Ne Joop tamen devas respondi demandojn pri la mispaŝoj de la antaŭa(j) estraro(j). Se ili okupiĝus pli pri Esperanto ol pri mono, propraj aferoj aŭ rajtoj kaj saĝe ekuzus la subvenciojn, TEJO havus nun multege pli ol 25.000 membrojn kaj neniam bezonus falsi la datumojn kaj konstrui kastelojn en aero. TEJO havas nun bonegan estraron kun amindaj homoj, kiuj decidis sindediĉi al tre malfacila tasko, kiun ili ne povas komenci post forviŝo de la pasinteco (=malsana ŝvelaĵo). Ni helpu ilin laŭeble. 🙏 Sed certe ne per senkonstrua kritiko aŭ malmodestaj pretendoj. Eble plej bona helpo estus bona ekzemplo?

Miko de Amsterdamo
Miko de Amsterdamo
2019-09-04 21:59

Min memorigas pri difinio de la vorto ”realo” kiun mi iam legis: tio kio restas, spite ĉiun deziron, kiam vaporiĝas ĉiuj mensogoj.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2019-09-04 21:25
Respondo al  Miko de Amsterdamo

Miko, kara, mi ĝojas renkontiĝi kun vi almenaŭ tie ĉi, malgraŭ ke mi pli ŝatus reale renkontiĝi kun vi kaj babili en Amsterdamo. Mi ne konsentas kun legita de vi difino de la realo… mi konas realojn kiuj estas konstruitaj de mensogoj, kaj se mensogoj vaporiĝus restus nenio. 😢

Miko de Amsterdamo
Miko de Amsterdamo
2019-09-05 17:22

Vi estas ĉiam bonvena ĉe mi, se ni ne Rondumas en Amsterdamo ❤️

Ricardo
Ricardo
2019-09-05 17:42

Joop Kiefte eble estas aminda sed li ne estas infano kiun oni eduku distingi veron de malvero. Ne necesas iĝi 36-jara por kompreni, ke TEJO deklaris malveron al eŭropa instanco kaj okaze de kontrolo ĝi riskas perdi statuson, monon kaj eble bankroti. La problemo estas, ke Kiefte provas pravigi la mensogon anstataŭ agnoski, ke estis farita eraro kaj diri ke ekde nun, sub lia gvido, TEJO agos honeste kaj travideble. Ĉu diri tion estas senkonstrua kritiko?

Kompreneble ne li pretigis tiun subvencion. Tiu estis verko de Francesco Maurelli, kun kies firmao Kosmo TEJO faris kontrakton por aranĝigi subvenciojn.
https://www.liberafolio.org/2018/08/14/tejo-ne-havas-informojn-pri-siaj-financoj/
En Lahtio Maurelli estis elektita en la financan komisionon de UEA, kies tasko estas pretigi planon por solvi la financajn problemojn de UEA. Mi ne miros, se inter la solvoj de Maurelli estas anstataŭigi oficistojn per volontuloj, kies akiradon bonvolos aranĝi lia firmao Kosmo, kompreneble kontraŭ pago, kaj eble kun la samaj sukcesaj metodoj uzitaj en TEJO. Ni vidos, ĉu ankaŭ en UEA disvastiĝos mensogo-kulturo kaj ĉu denunci tion estos konsiderata senkonstrua kritiko.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2019-09-08 14:52
Respondo al  Ricardo

Se malantaŭ tiu ĉi deklarita malvero kaj fraŭdema agado kaŝiĝas unu deklaranto de malvero kaj fraŭdulo, eble la solvo estus simple devigi la fraŭdulon porti la respondecon kaj sekvojn de sia faro. Silento estas konsento, sed nun la fraŭdo estas jam konata. Ek do al la adekvata reguligo de la afero, kiu finos espereble la senfruktan disputadon kaj ebligos la laboron por la nova estraro . Ne vortoj, sed agoj. TEJO kaj la nova estraro ne povas fariĝi propeka kapro de unu fraŭdulo.

Sebastiano
Sebastiano
2019-09-08 17:48

Kiun malveron vi celas? Ekzistas almenaŭ du eblecoj:

1. deklaro de 25’000 TEJO-membroj al EU,

2. deklaro de almenaŭ 5’000 membroj al FoJE.

Pri 1.: TEJO-uloj asertas, ke en la tabelon oni ne petis la nombron de membroj sed la nombron de personoj, kiuj iel estis tuŝata de TEJO-aktiveco. Kaj iuj TEJO-uloj volas kredi, ke 25’000 TEJO-tuŝitoj estas almenaŭ iel kredinda. Almenaŭ la mensogo estas malpli facile pruvebla.

Pri 2.: TEJO estas plena membro de FoJE. Por plena membreco ĝi devas plenumi unu el la jenaj du kriterioj:

a) havi almenaŭ 5’000 membrojn en dek eŭropaj ŝtatoj kaj en neniu el tiuj ŝtatoj malpli ol 300,

b) havi rekomendon de FoJE-instanco.

TEJO ne plenumas a), sed, kiu scias, eble ĝi ja plenumas b)? Do ankaŭ en tiu ĉi okazo la mensogo estas ne tute facile pruvebla.

Ĝenerala aldona problemo estas, ke TEJO-uloj ŝatas kredi, ke TEJO havas amason da membroj, kiuj ne estis menciitaj en la malica LF-artikolo, nome la membrojn de aligitaj fakaj asocioj (t. e. de BEMI) kaj la Junajn Amikojn de Esperanto. Bedaŭrinde TEJO mem ne scias, kiom grandaj estas tiuj grupoj, sed malica LF prisilentis ilin!

La veraj informoj estus facile livereblaj, sed TEJO ne liveras ilin kaj, kiel kutime, ankoraŭ longe ne liveros ilin, ĉiuokaze ne al la E-a publiko. Atendi veran kaj aferecan informon de orgojluloj kiel s-anino Ertl estas vana espero. De tiaj homoj neniam venos io alia ol akuzadoj kontraŭ tiuj, kiuj ne kredas je la sanktuleco de la TEJO-elituloj.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2019-09-08 19:00
Respondo al  Sebastiano

Malvero, mensogo, malversacio ene de iu ajn Esperanto-organizaĵo… estas por mi same neakcepteblaj, kiel la manko de informoj, manko de travidebleco kaj la rifuzo de la havigo de ĝustaj informoj. Por la nekredeblaj pravigoj de nepravigebla mi havas nek nomon, nek atenton. La longaj disputoj kiel tiuj sub tiu ĉi artikolo nur deprenas atenton de la plej grava afero. Se TEJO-anoj ne volas liveri la informojn, oni povas simple devigi ilin fari tion, aŭ facile informiĝi ĉe la Nederlanda Komerca Ĉambro. https://www.kvk.nl/orderstraat/product-kiezen/?kvknummer=24413030

Sebastiano
Sebastiano
2019-09-08 19:22

»Se TEJO-anoj ne volas liveri la informojn, oni povas simple devigi ilin fari tion« – Kiel? Se vi konas manieron, bv. fari. Mi ne konas manieron »simple devigi ilin« al io ajn.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2019-09-08 19:37
Respondo al  Sebastiano

Oni povas demandi ĉiujn deponitajn informojn ĉe la Komerca Ĉambro en Nederlando. Ĉiu jura persono en Nederlando devas deponi ĉiujare ĉe la KĈ la jarbilancon, financajn informojn. Tio estas jura devigo. Oni povas tre facile konsulti ilin ĉe KĈ por eta sumo. Surbaze de la jarbilanco (=kotizoj) oni povas vidi kiom da membroj la organizaĵo havas. Escepte eble se la organizaĵo havas 25.000 nepagindajn membrojn…

Sebastiano
Sebastiano
2019-09-08 20:06

Kiel vi volas el la jara bilanco kalkuli la membronombron? Eĉ nur por la individuaj membroj ekzistas multmultaj diversaj kotizoj laŭlande kaj laŭkategorie. Tio multobliĝas ĉe la aligitaj membroj, ĉar la aligitaj societoj havas siavice diversajn kotizosistemojn. Kaj aldoniĝas la fakasocioj kaj la senkotizaj Junamikoj.

Mi certe ne povas el la jara bilanco elkalkuli la membronombron de TEJO.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2019-09-08 21:53
Respondo al  Sebastiano

Por mi la bilanco estas grava informo kaj indikilo. Sed mi entute ne volas gisi. Mi esperas, ke TEJO-anoj simple liveros ĉiujn verajn informojn, kaj la membrokvanto aperos rekte el la TEJO-administrado.

Sebastiano
Sebastiano
2019-09-08 22:09

Pardonon, vi skribis: »Se TEJO-anoj ne volas liveri la informojn, oni povas simple devigi ilin fari tion« – La jara bilanco, kiel ni ĵus konstatis, ne liveras tiun informon. Tial mi ripetas mian demandon: Kiel vi volas »simple devigi« ilin?

Sed nun vi skribis, ke vi esperas, ke ili »simple liveros«. En la TEJO-komitato de pluraj monatoj estas peto, ke la estraro liveru. Kaj la estraro ne liveris. Ĉar ne estas tiel »simple«, kiel vi daŭre skribas.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2019-09-10 12:13
Respondo al  Sebastiano

Sebastiano vi pravas, ke mi tro ofte skribas „simple”. Sed mi … simple… ŝatas la simplecon, laŭ la devizo “Simplex sigillum veri”. Simpleco karakterizas pravon. Tio ne estas tiel komplika. Mi ŝatas kiam homoj diras en tre simpla maniero la aferojn kiujn ili havas por diri. Ni ĉiuj, ĉi kaze TEJO-anoj, miaopinie, devas liberiĝi de nia (sia) propra retoriko. La elparoloj de TEJO-anoj estas … mi ne havas por tio Esperantan-vorton… tenenkrommend (= kurbiĝantaj la piedfingrojn… en la Nederlanda). 😭
TEJO-anoj ŝajne forgesas, ke TEJO-ne ekzistas por si mem kaj por la membroj, sed por Esperanto. 💚 Laŭ mi la disputo kaj la postuloj ne devas direktiĝi al la eltrovo de kiom la membroj havas TEJO aŭ BEMI, sed al la eltrovo de la kialoj kaj fontoj de la fraŭdema (?), kaŝema, sekreta agado kaj manko de travidebleco, superrigardo kaj… simpleco.

Sebastiano
Sebastiano
2019-09-10 13:26

Jes, Jolanta. La respondo al via lasta demando estas simpla: Char ili estas malbonaj homoj.

Ech se la estraro aktuale ne havus kompletan superrigardon pri la tuta membrarokvanto, ghi povus tamen sciigi pri tiuj membrokategorioj, pri kiuj ghi havas superrigardon kaj nomi tiujn sekciojn (kun limdato), kie eble prokrastighas la kalkulado. Sed tion ili ne kuraghas. Char ili estas malbonaj homoj. La kashemo, sekretemo, maltransparenco, prisilentado, nerespondado ne povas havi alian kialon.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2019-09-10 13:38
Respondo al  Sebastiano

Sebastiano, mi plene konsentas kun vi. Ankaŭ mi ne ŝatas ke TEJO-anoj parolas abunde kaj superflue pri ĉiuj kromaferoj kaj silentas pri la esenco. Paca silento, ke ne blovas eĉ vento. 😉

Emilio Cid
2019-09-05 17:54

Kun konsterno mi legas riproĉajn komentojn de ŝokitaj homoj, kiuj estas la heroaj defendantoj de la pureco. Anstataŭ krii kaj akuzi, faru ion por helpi. Ekzemple invitu viajn amikojn kaj parencojn je TEJO-aĝo viziti la retejon https://esperanto.net kaj aliĝi al Amikoj de Esperanto.

Sebastiano
Sebastiano
2019-09-05 18:23
Respondo al  Emilio Cid

Ne. Plej saniga helpo por TEJO estus sciigi Forumon Junularan Eŭropan pri la daŭra fraŭdado fare de TEJO kaj peti la Forumon esplori la aferon por trovi vojon el la ĝangalo de mensogoj de TEJO.

Miko de Amsterdamo
Miko de Amsterdamo
2019-09-05 19:28
Respondo al  Sebastiano

Bonvolu ne fari… tio estus malica paŝo. Mi ne estas amiko de la nuna situacio nek de la nova prezidanto, sed mi neniel deziras detrui TEJO-n. Vi certe agus tiurezulte se vi farus tion.

Ricardo
Ricardo
2019-09-05 19:30
Respondo al  Emilio Cid

Renversita mondo. Vi devus konsterniĝi vidante evidentan trompon, sed vi konsterniĝas ke aliaj konsterniĝas. Ĉi-tie estas homoj kiuj subtenis finance la asocion dum sia tuta vivo, kredante ke ĝi agas etike kaj honeste kaj jen venas homo kiu estis UEA-estrarano, kiu primokas ilin kiel ‘heroaj defendantoj de la pureco’. Tio diras multon pri via morala nivelo kaj dubigas, ĉu UEA havis taŭgajn gvidantojn dum la lastaj jaroj. TEJO dum jaroj donis nenian atenton al membreco kvankam ĝi estas asocio, do aro da membroj. Membreco estis rigardata kiel io malmoderna, eĉ estraranoj ne estis membroj kaj la tuta atento estis donita al subvencioj kaj aktivulaj renkontiĝoj. Membrovarbadon ili forgestis kiel ion kio koncernu nur maljunulojn. kaj nun, dum TEJO plu havas la saman sintenon, vi petas ke maljunuloj invitu siajn junajn parencojn aliĝi al Amikoj de Esperanto? Kial tio necesu? Se eĉ nur triono de tiuj 25.000 efektive “agas TEJO-etose/influe” (kion ajn tio signifas), estas simpla ago por ili registriĝi kiel Amiko de Esperanto inter la aliaj TEJO-etos/influaj agadoj, kaj havi imponan, realan membraron.

Sed bone, TEJO faru kion ĝi volas, mensogu, trompu, misagu aŭ kion ajn. Sed mi ne volus ke tiu sinteno regu en UEA. Sed kun (eks)gvidantoj kiel vi oni perdas la esperon.

Emilio Cid
2019-09-05 19:59
Respondo al  Ricardo

Mi fieras esti esperantisto, kiu ĉiam agadas por la progreso de esperanto. Vi estas nur anonima kritikanto kaj NENION faras. Fermu la buŝon kaj eklaboru. Por juĝi min, unue malkaŝu vian veran nomon, malkuraĝulo.

Ricardo
Ricardo
2019-09-05 22:01
Respondo al  Emilio Cid

Interesa sinteno. Vi ne konas homon kaj DIKLITERE akuzas lin fari nenion. Estus kvazaŭ vi irus surstraten kaj krius al ĉiuj homoj kiujn vi ne konas ke ili estas trompistoj, nenionfarantoj aŭ kio ajn ĝis ili montras al vi pasporton. Verŝajne oni vokus ambulancon.
Ĉi tie ni havas faktojn kies evidenteco ne dependas de la okuloj de tiu kiu rigardas: TEJO asertis havi 25.000 membrojn; la TEJO-prezidanto ne agnoskas ke tio estis nerepetenda eraro sed iel provas pravigi la aserton; homoj (membroj aŭ ne, aktivuloj aŭ ne, anonimuloj aŭ ne) konsterniĝas pri la evidenta blufo, ankaŭ ĉar pro ĝi TEJO riskas perdi monon kaj reputacion; vi diras ke ili ne konsterniĝu, sen koni ilin primokas ilin kiel “la heroaj defendantoj de la pureco” (kvazaŭ insinuante ke ili estas hipokrituloj), kaj diras ke ili anstataŭ konsterniĝi silentu kaj helpu TEJOn kreskigi sian membraron.

Nu, vi rajtas opinii ke la sinteno de TEJO estas en ordo kaj sekvenda modelo, sed vi ne rajtas malpermesi al aliaj eldiri sian opinion, nek vi rajtas primoki ilin se ili kritikas malhonestaĵon. En la movado kreskas la influo de tiuj kiu opinias ke ĉio, ankaŭ kontraŭregula, estas permesebla por atingi siajn celojn. Se TEJO volas agi tiel, ĝi faru kaj frontu la konsekvencojn, sed mi ne volus ke UEA same agu. Se vi estas inter tiuj kiu pensas ke en UEA la celo pravigas la rimedojn, ne plendu kiam aliaj forlasas la asocion.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2019-09-05 22:18
Respondo al  Emilio Cid

Emilio, via solvo estas do konsterniĝi pri pravaj kritikoj kaj ordonproponi al ni ceteraj , ke ni ignoru la evidentajn mensogojn kaj fraŭdon de TEJO kaj invitu proprajn, senkulpajn konatojn viziti retejon kaj aliĝi kiel “amiko de Esperanto”. Kaj tiel, post akiro de “nur” kelkaj dekmiloj da “amikoj de Esperanto”, finfine TEJO pravos – ĝi nur iom tro frue antaŭvidis la futuron. Tia sorto ofte trafas viziulojn.

Imagu: mi volas aĉeti domon, subskribas ĉiujn dokumentojn, ekloĝas en la domo – kaj nur tiam montriĝas, ke mi ne havas sufiĉan monon, kvankam mi ja siatempe aplombe asertis mian evidentan riĉon. Anstataŭ akuzi min kiel trompulon, oni (patrono de latrono) konsterniĝas pri miaj kritikantoj (ja homoj, laŭ oni, neniam konstruintaj domon) kaj memfide proponas al eksteruloj helpi min per donacado de mono. Tiel mia riĉo ja estos fakto: mi nur iom tro frue antaŭvidis ĝin. Mi dankos, tiuj “vendintaj” la domon verŝajne ne tre.

Cetere, eble mi maltrafis ion en la lastatempa movado, sed ekde kiam “amiko de Esperanto” estas membro de TEJO?

Emilio Cid
2019-09-06 3:34

Ne Francisko. Mia solvo estas provi helpi TEJO. Tion ankaŭ vi ĉiuj devus fari, anstataŭ nur krii.

Klara
Klara
2019-09-06 10:38
Respondo al  Emilio Cid

Dankon, Emilio. Homoj bedaurinde tendencas ŝokiĝi antau ol havi la tempon pensi. Kritikado gravas, sed malhelpas peti klarigojn kaj samtempe krii je skandalo antau ol ricevi ilin. Ankau mi ĉiam skribos sub mia nomo kaj amike invitas la skandalkriantojn renkonti min vervive ĉe la Malferma Tago kaj nomi min nauza, sekretema “TEJO-ulo”. Karaj, ni ĉiuj konas nin kaj povas paroli unu al la alia normale, krom se vi evitas kongresojn ĉar vi tro timas renkonti iun ajn Esperantiston sub la aĝo de 35, pro la risko amikiĝi kaj interkompreniĝi kun unu el tiuj TEJO-fiuloj.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2019-09-06 11:56
Respondo al  Klara

Klara, se fine de 2018 TEJO havis 1672 membrojn kaj tamen en julio 2019 deklaris al EU havi 25000 membrojn, kiam estas la taŭga momento ŝokiĝi?

Kiel “veterano” atentigis en alia mesaĝo: ĉi tie ni havas faktojn, kies evidenteco ne dependas de la okuloj de la rigardanto. Ne ŝajnas necese multe atendi por ŝokiĝi. Sed ŝokiĝo superfluus, se TEJO povus pruvi, ke inter fino de 2018 kaj julio 2019 ĝi havigis al si 23328 ekstrajn membrojn. Ni ĝojus pri tio (kredu min, ni ne celas faligi TEJO), sed vi povas kompreni, ke ni forte dubas pri tia varbokapablo.

Neniu diris, ke ĉiuj TEJO-anoj estas malhonestaj fiuloj. Sufiĉas tamen, ke estas kelkaj tiaj en gvidaj/decidaj postenoj por ruinigi zorgan kaj sindediĉan laboron de ĉiuj kaj detrui reputacion pene akiritan tra la jaroj. Kaj ni, normalaj eksteraj gvatantoj, ricevas pli kaj pli la impreson, ke ĝuste tiaj homoj (kiom ajn malmultaj ili estas) sidas en ĝuste tiaj postenoj.

Cetere, argumenti per “ne ĉiuj estas tiaj” (pri kio ni certas, ne necesas emfazi) memorigas pri la taktikoj de politikaj partioj, kiuj havas unu, du, tri… cent koruptokazojn, sed kun ofendiĝo kaj indigno substrekas, ke ne ĉiuj en la partio estas koruptaj. Ni certas, ke ne ĉiuj en la partio estas koruptaj, same kiel ni certas, ke ne ĉiuj en TEJO estas fiuloj. Tamen korupto de (kelkaj) partianoj ne helpas veki fidon pri la partio ĝenerale, kaj simile tiaj kondutoj de (kelkaj) TEJO-anoj ne helpas veki fidon pri TEJO ĝenerale.

Klara
Klara
2019-09-06 13:02

Francisco, mi konsentas kun preskau chiu vorto de via mesagho. Mia rimarko direktighis ne al tiuj kiuj, kiel vi, skribas respekte kaj argumentas racie. Ghi direktighis al tiuj, kiuj skribas anonime, insultas TEJO-n kiel tuton, kaj diras nenion utilan. Persone, mi komprenas la senton de shokigho, sed ghi malhelpas al diskutado kaj kunlaboro. La nombro de 25 mil same novas al mi kiel al vi, kaj mi atendas pacience detalan klarigon de miaj kolegoj en la Komitatlisto pri ghia kielo kaj kialo. Kaj mi ne pensas, ke tiuj kiuj donis tiun nombron, estas simple malhonestaj fiuloj, kion vi ja shajnas pensi. Eble nur estas mia nekorektebla fido al la homaro kaj mia menso de psikologo, sed lau mi tro facilas vidi ilin tiel por eviti pripensi kial Esperantisto farus tion, kaj tiel solvi la mensan kontraudiron de mensoganta Esperantisto.

Miko de Amsterdamo
Miko de Amsterdamo
2019-09-07 0:56
Respondo al  Klara

Malestimi vidpunkton ĉar ĝin afiŝis anonimulo estas speco de argumentum ad hominem. Ĉiam estas tri ebloj: reagi enhave, reagi ne-enhave aŭ ne reagi entute. Mem estante trafito de personaj atakoj mi povas imagi kial homoj deziras afiŝi anonime.

Cetere, ĉu kafon en A’damo?

Ricardo
Ricardo
2019-09-07 11:24
Respondo al  Klara

Klara, vi volas ke anstataŭ ŝokiĝi ni helpu. Sed kiel helpi? Mi iris legi la diskutojn en la publika forumo de la TEJO-komitato:
https://groups.google.com/forum/#!topic/tejo-komitato/FB9beQKF3CU
https://groups.google.com/forum/#!topic/tejo-komitato/Fm-V9dSmhO8

Krom neeviteblan konsterniĝon, oni ne povas ne senti empation por tiuj komitatanoj kiuj provas akiri tiom bazan informon kiel la membronombron de la asocio kiun ili gvidas, kaj frontas silenton aŭ eĉ sengravigon flanke de la estraro. Do:

– se vi volas helpon scii kiom da individuaj kaj aligitaj membroj havas TEJO: ĉu la TEJO-komitatanoj ne mem estas individuaj membroj de TEJO/UEA? Se jes, en la retejo de UEA
https://www.uea.org/?ensalutu
ili povas konsulti numerojn de la revuo Esperanto. Ĉiu-jare aperas tie la membrostatistiko de UEA kun indiko de la kvanto da junaj membroj (=TEJO). La statistiko 2018 aperis en la maja numero de 2019, tiu de 2017 en la maja de 2018 ktp. Se ili ne estas membroj, nu, rapide membriĝu.

– se vi volas helpon scii kiom da Amikoj de Esperanto TEJO havas, mi mem ne scias. Mi dubas ke ili estas registritaj ĉe UEA ĉar, se jes, ili aperus en la revua membrostatistiko, ĉar laŭ la statuto de TEJO
https://www.tejo.org/dokumentoj/statuto/
ili estas efektive membroj de la asocio. Mi aparte sendos rimarkon pri AdE por ne transiri la limon de 2000 karaktroj de tiu ĉi teksto.

– se vi volas helpon atingi la kvanton de 25.000, ĉiuj ni kiuj provis varbi membrojn dum sia tuta vivo kaj donacadis al Canuto scias ke tio estas ĥimera celo.

– se vi volas ke homoj ne esprimu malaprobon al la praktikoj de TEJO, vi estas en malĝusta forumo. Tiu ĉi nomiĝas ”Libera” Folio kaj estis kunfondita de via patro ĝuste por ebligi liberan sinesprimadon pri movadaj temoj, precipe kritikon pri la misfaroj kiujn la gvidorganoj emas kaŝi. Se iu transiras de enhava (eĉ akra) diskuto al puraj insultoj la moderigantoj intervenas kaj, kiel okazis en la pasinteco, blokas la insultinton.

Klara
Klara
2019-09-07 18:42
Respondo al  Ricardo

Kara Miko kaj veterano, mi pardonpetas ke ne klaris miaj komentoj. Mi ne ŝokiĝas, sed mi komprenas tute kial aliaj jes ŝokiĝas, kaj ili rajtas ŝokiĝi kaj esprimi ĉiun ajn vidpunkton libere. Mi nur libere esprimis ke insultado, aliflanke, malhelpas ajnan debaton, kaj diversaj homoj ĉi tie skribis insulteme; tial mi volis nur memorigi ilin, ke TEJO-anoj ankaŭ estas homoj, eĉ amikoj, kaj proponis min kiel reprezentanto de la fia junularo kaj ricevanto de ilia verviva insultado/batado dum nia sekvonta renkontiĝo. Evidente, kio kalkuliĝas kiel insulta estas subjektiva, sed ni ĉiam strebu kritiki respekteme.
Ke homoj helpu, tion ne diris mi sed Emilio, do mi invitas lin respondi al veterano. La nombron de 25 mil ne mi donis kaj mi ne strebas atingi ĝin. De kie ĝi venas devos klarigi tiuj kiuj entute scias- do tiuj kiuj donis ĝin. La nombron da membroj donas LF kaj ni atendas de tio konfirmon. Junaj Amikoj estas plimalpli mil laŭ kion mi aŭdis, sed ankaŭ de tio venos konfirmo. La 9-kapa estraro silentas ĉar ĝi ekoficis ekzakte unu tagon antaŭ la apero de ĉi tiu artikolo. Tuje decidita tutteama respondo, se ĝi entute eblus, malutilus pli ol ĝi helpus.

Roland Schnell
2019-09-08 9:50
Respondo al  Emilio Cid

Ekzakte tion mi aŭdas de jardekoj de la Esperanto-ĉefoj. Ili malbone laboras, sed konstante petegas subtenon. “Faru ion, ne kritiku”. Ĉu vere helpas al Esperanto, akcepti ĉiujn fŭsojn? De jaroj mi vane provis atentigi Emilion, ke la rezulto de lia informaj aktivejoj estas nula, sed li daŭrigas, daŭrigas. Kaj tiu nur estas unu ekzemplo.

Sebastiano
Sebastiano
2019-09-05 18:33

Tiu ĉi artikolo estis publikigita la duan de Septembro. Hodiaŭ estas la kvina de Septembro. Ĝis nun mi vidis neniun reagon de TEJO, nek ĉi tie nek sur la retejo de TEJO.

En sia artikolo de la 13a de Aŭgusto prezidanto Kiefte skribis en LF, ke li volas havi »pli sencan ĝeneralan dialogon pri tio kion ni faras.« Jes, bona ideo. Sed por dialogo necesas, ke partoprenu ĝin ankaŭ la dua dialogulo.

Kie restas la reago de TEJO respektive de ties prezidanto? Ĉu TEJO almenaŭ preparas reagon kaj partopreni la dialogon? Ĉu ili entute jam rimarkis, ke brulas la domo?

Klara
Klara
2019-09-05 23:07

Sen eniri la komplikan debaton pri la membrokvanto, mi ŝatus komenti pri io alia. Ĝi ŝajnas detalo, sed ne estas, ĉar estas ne la unua fojo, ke tio aperas en LF-artikolo, kaj estas aldona, senpaga kritikado. Nome la komentado, ke la Komitato haltigis la videoelsendadon en tiu-kaj-tiu momento: Ho, rigardu kiom signifa do devis esti tiu momento, kaj kiom sekretema estas TEJO! La Komitatkunsidoj de TEJO estas kompreneble publikaj, do ĉiu ajn ĉeestanto de la kongreso povas ĉeesti. Tio garantias ke LF facile povas ekscii ĉion kio okazas dum la kunsido, ĉu filmata aǔ ne. La filmado estas tute nova, aldona afero, kiun TEJO decidis fari sed kiu nenie aperas en la reguloj. Ni tute ne bezonas filmi ion ajn. Sed ĉar ni ja faras, subite kiam ni ne faras, ni iĝas ”sekretemaj”.
Kio estis priparolata dum ĉi-tiu ĉesado de filmado? Ekzakte la sama afero kiun priparolas Joop ĉi tie, kun la samaj demandoj, samaj respondoj kaj samaj argumentoj, nur ne estis LF kontraǔ Joop, sed komitatano kontraǔ alia komitatano.

Spertetulo
Spertetulo
2019-09-06 5:53

La eŭropaj sistemo funkcias tiel ke ĝi akceptas tre diversajn specojn da membreco. En kk organizoj estas registritaj eĉ la membroj de aliaj organizoj (Ekzemple junaj membroj de sindikatoj estas aŭtomate kalkulitaj kiel membroj de socialisma politika organizo). Kiam TEJO raportis nur siajn individuan membrojn al Konsilio de Eŭropo antaŭ kk jaroj ties administrado petis al TEJO raporti nombrojn pli kompareblajn al aliaj organizoj kiuj ĝuste raportas laŭ multege pli vasta difino de membreco. Do ne temas pri trompo sed pri klopodo sekvi la rekomendojn eŭropajn.

Roland Schnell
2019-09-06 7:49
Respondo al  Spertetulo

Bone, fino de la debato. Kulpas, kiel kutime, la aliaj: La fiaj socialistoj kiuj premis la bonkorajn junajn Esperantistojn adapti sian trompan sistemon. En tejo agas nur honestaj junuloj por la progreso de Esperanto. Aŭ ĉu iu alie opinias?

Spertetulo
Spertetulo
2019-09-06 9:34
Respondo al  Roland Schnell

Evidente la socialistojn min ne priparolis kiel kialon, sed kiel ekzemplon de praktike grandega vario de membronombrado pri kio tute konscias la eŭropaj instancoj.

Sebastiano
Sebastiano
2019-09-06 9:52
Respondo al  Spertetulo

Nu, TEJO ja povas raporti la nombron de ne nur la individuaj, sed ankau la aligitaj membroj. Tamen ech tiu nombro estas simple tro malgranda por ke TEJO havu ian ajn signifon en la elitaj sferoj de europuniaj subvenciricevantoj. Simple agnosku realon.

Kion vi diris pri la membrodifino, kiun iu administranto de Konsilio de Europo iam diris — tion mi ne kredas. Tio estas mita rakonto. Montru al mi la paragrafon, tiam mi ekkredos.

Roland Schnell
2019-09-08 9:42
Respondo al  Sebastiano

Ne temas pri paragrafo, sed pri konfida konsilo de iu: Se vi intencas ricevi subvencioj de ni, vi devas indiki minimume tiom da membroj, alie ni kore bedaŭras. En tejo on cerrte fidis, ke neniu en EU komprenas Esperanton – krom la Glyphosat-komisaro Vytenis Andriukaitis (la abeloj dankas).

Klara
Klara
2019-09-06 9:55

Se TEJO ŝtelas monon de EU, do almenaǔ ni faras ion utilan kun ĝi. Ĉu mi bezonas doni ekzemplojn de aĉaĵoj, en kiujn EU investas grandajn monsumojn, al kiuj niaj subvencioj kompariĝas kiel tardigrado al mamuto?
Pli serioze, mi diras “ni” kiel TEJO-komitatano, sed memorindas ke la plejmulto de la Komitato kaj nuna Estraro ne sciis pri la nombro de 25 mil ĝis tiu ĉi artikolo, kaj estas ŝame ŝokitaj kiel ĉiuj aliaj. Mi dankas pri ĝia publikiĝo, ĉar ĝi reblovis energion en la komitatan debaton kiun ni jam komencis dum IJK pri la membronombroj. Mi konsilas spiri profunde, preni paŝon malantaǔen, kaj pripensi ke la realo malantaǔ tiu mensogo, kiun ni certe baldaǔ ekscios, pli komplikas ol la surfaca skandalsento. TEJO ne estas ia malbonintenca komplotteamo, ni estas bonvolaj aktivistoj samkiel vi, kaj ni strebu ĉiuj kunlabori, kompreni la kialojn kaj solvojn de problemoj kaj lerni de ili. Skandala sinteno utilas nur por fermi la okulojn, orelojn kaj menson.

Sebastiano
Sebastiano
2019-09-06 9:56
Respondo al  Klara

“Se TEJO ŝtelas monon de EU, do almenaǔ ni faras ion utilan kun ĝi. ” — Fi!

Klara
Klara
2019-09-06 12:43
Respondo al  Sebastiano

Nu, mi volis komenci paroli pri vendado de militiloj kaj la Libia marbordgardistaro, sed mi timis ke oni ne prenos min serioze. Feliche mi nun vidas ke mia timo estis senbaza, char che miaj aliaj komentoj sur chi tiu artikolo mi konstatas, ke mi ne bezonas fari shercojn por ke oni malshatu miajn kontribuojn. Esperantujo spegulas la reston de la mondo: junuloj provadas kashi kaj etigi siajn erarojn, dum maljunuloj postkuras ilin kriante “Fi!” Saluton, kara Sebastiano, mi estas Klara Ertl, kaj mi ankau ghojas renkonti vin. Se tio sentigos vin pli bone, vi rajtas kunporti bastonon al la sekvonta UK kaj unue bati min, antau ol ni priparolos de kie aperis la nombro 25 mil kaj kion fari por solvi la problemojn de nia movado.

Sebastiano
Sebastiano
2019-09-06 16:43
Respondo al  Klara

»vi rajtas kunporti bastonon al la sekvonta UK kaj unue bati min« – Mi akceptas vian publike faritan inviton.

Klara
Klara
2019-09-07 17:51
Respondo al  Sebastiano

Dankon! 🙂

kanjo
kanjo
2019-09-08 17:24
Respondo al  Sebastiano

Ĉu do tio estas “sekvinda ekzemplo por la junula E-movado”?

Sebastiano
Sebastiano
2019-09-08 20:27
Respondo al  kanjo

Mi ne scias. Eble.

ĵeromo vaŝe
ĵeromo vaŝe
2019-09-06 17:05
Respondo al  Sebastiano

antaŭ 32-o da jaroj mi sidis en armea manĝejo. ĉe la najbara tablo sidis du militservantoj. la aŭdeble pli sperta klarigadis al la aŭdeble pli nova, kiel en la rezervejo de la establo, ĉe kiu ili servis, nur la unuaj vicoj de stokoj estas plenaj. la surpapera stoko de la malantaŭaj vicoj mankas delonge ĉar la antaŭaj generacioj de servantoj forvendis ĝin por la bono de la propra felo. la mensogon ili povis nur daŭrigi, se ili volis eviti akuzon.

antaŭ proksimume la sama tempo, eble unu jaron pli aŭ malpli frue mi hazarde okulis al la tiama jarlibro de eŭrope agnoskitaj junularaj asocioj. tejo estis registrita kaj anoncis multajn milojn da anoj, kiujn ĝi ne havis. mi faris skandaletan artikoleton pri tio – eble en la ‚kancerkliniko’ mi bedaŭrinde ne povas doni precizajn referencojn, ĉar la kolekton de tiu gazeto mi eble havas en iu ŝranko sed ne facile retrovos. en la sekva numero min honoris respondo de bernard golden mem, kiu riĉige al mia vortprovizo nomis min „flavbekulo” kaj klarigis ke tiel agas multegaj asocioj kaj ke tio ne estas novaĵo.

ŝajne la bonaj onkloj-konsilantoj ne estis tiutempe same akraj, kiel nun. kaj ŝajne la nuntempaj novaĵoj ne estas tre novaj.

Klara
Klara
2019-09-07 18:26
Respondo al  ĵeromo vaŝe

La nura novaĵo, efektive, estas ke nun ne bezonatas papera jarlibro, ĉiu ajn povas ekscii tiun skandalan aferon en la retejo de la Eŭropa Komisiono. Kaj ke tiel agas multegaj ankaŭ veras – junularaj kaj neregistaraj organizoj estas financa malprioritato de Eŭropaj instancoj, do estas konstanta batalo ricevi subvenciojn. Aldone al la simpla kaj jam klarigita fakto ke la plej grandaj (ne nur junularaj) asocioj kutime tial grandas, ĉar ili havas bone regatan, tute laŭleĝan kategorion de nepagantaj, pasivaj membroj. Ne surprizus min se mi estus senscie membro de Amnesty International, Greenpeace k.s. kaj aperus en iliaj statistikoj.
Tio ne estas ekskuzo, simple surprizas ke homoj estu tiom surprizitaj kaj ŝokitaj, ke TEJO ne estu insulo de morala supero en ĉi tiu korupta mondo. Aŭdinte kelkajn kiuj aktivis en TEJO en pli malnovaj tempoj, debatoj kaj skandaloj pri ĝi ĝenerale tendencas ripetiĝi kiel en lavmaŝino, nur kun malsamaj nomoj. La nuna generacio de junuloj ĉiam kulpas pli ol la antaŭaj, jam ekde Sokrato.

Miko de Amsterdamo
Miko de Amsterdamo
2019-09-07 21:47
Respondo al  Klara

Veterano jam diris en alia afiŝo ke insultoj ne akceptiĝas en LF, kaj mi mem ne vidis ajnan krudaĵon en la tuta paĝo, do laŭ mi ne utilas ripete ve-diri pri insultoj. Plue, estas tre facile deklari (akran) kritikon kiel insulton, kaj lasi la aferon. Se vere temas pri insulto, ne meritiĝas respondo.

Cetere, ĉu vi kaptis ke la artikolo inkluzivas reagon/klarigon/pravigon de la prezidanto de TEJO? La kvanto de 25 mil ne estas nur fantaziaĵo de LF.

Kafon, baldaŭ?

Amike,
Miko

Klara
Klara
2019-09-07 22:29
Respondo al  Miko de Amsterdamo

Nu jes, vi pravas pri tio 🙂 Mi ja konsideris kelkajn komentojn insultajn, sed ne volis komenci tutan debaton pri tio, do ni lasu la aferon.
Mi ne diris ke estas fantaziaĵo?? Ja mi mem vidas ĝin en la retejo de la eŭropa komisiono. Laŭ la klarigo devus esti takso petita de EU de la kvanto da homoj atingitaj per nia agado. Mi tutsame scivolemas pri tio, sur kio baziĝas tiu takso. Veterano helpeme metis ligilon al la komitata diskuto, por tiuj kiuj ne scias ke ĝi publikas. Tie mi kaj aliaj komitatanoj starigadas la demandon.

Tutcerte, mi alskribos vin telegrame!

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2019-09-08 0:41
Respondo al  Klara

Nombroj devas esti pruveblaj; taksi kvanton da homoj atingitaj per la agado de TEJO ŝajnas al mi ekstreme subjektive.

Klara
Klara
2019-09-09 11:20
Respondo al  CARLO MINNAJA

Vi tutcerte pravas, Carlo. Sed se EU petas ghuste tion, do ili petas tion. Ili decidas kion ili volas scii, ne ni.

Sed ech la oficiala membronombro de TEJO ne estas certa fakto. Homoj indignighas pensante ke ekzistas “vera” nombro kiun ni ne volas doni. La komplika vero estas ke ni ne scias kiom da membroj ni havas. Ni havas almenau tiom da, kiom la artikolo mencias. Tiuj estas la facile kalkuleblaj. Sed poste estas multaj aliaj el aliaj membrokategorioj, kiuj ghis nun ne kalkuleblis/ne estis bone kalkulataj. Kial tio estas, estas klarigita en la tria mesagho chi tie. Estas problemo de efikeco/precizeco/administrado/laborfortoj, ne problemo de malhonesto.
https://groups.google.com/forum/#!topic/tejo-komitato/FB9beQKF3CU

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2019-09-09 12:21
Respondo al  Klara

Eble mi miskomprenis ion, sed la EU-formularo demandas pri “Total number of members that are natural persons”. Tio aspektas kiel tre klara demando kaj ne kiel demando interpretenda en la senco “atingeblaj homoj” en la “influzono”.

> La komplika vero estas ke ni ne scias kiom da membroj ni havas

Tiom komplika ne devus esti la vero. La nura fakto, ke organizo ne kapablas scii, kiom da membroj ĝi havas, diras ion pri la organizo. Ne nepre ion pozitivan.

Mi bedaŭras diri, ke ni normalaj gvatantoj ricevas pli kaj pli la impreson, ke oni pli aŭ malpli lerte kaj per pli aŭ malpli trafaj kialoj provas pravigi la nepravigeblan. Ni ne forgesu, ke la LF-artikolo ne simple disŝutis (verajn aŭ falsajn) informojn, sed intervjuis la TEJO-prezidanton, do donis rektan ŝancon al TEJO forigi dubojn kaj malklaraĵojn. Ĝis nun, nek li nek aliaj aktivuloj plene sukcesis.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2019-09-09 13:04
Respondo al  Klara

Surprizas jenaj vortoj (https://groups.google.com/d/msg/tejo-komitato/FB9beQKF3CU/9Tt9aOtJAwAJ):

“Krome la ekzemplo de BEMI montras ke akurata respondo al la demando estus en si mem absurda. BEMI estas faka sekcio de TEJO, sekve ĉiuj biciklistoj sub la aĝo de 35 parolantaj EOn estas membroj de TEJO”.

Unue, akurata respondo al demando neniam estas absurda. Sed se flankenlasi filozofiaĵojn: ĉu mi bone komprenis, ke ĉiu ajn E-parolanta biciklisto (aŭ biciklanto?) sub 35 estas BEMI-membro? Aŭtomate? Sen eĉ demandi ilin?

Ne maloftas povi iĝi membro de organizo, eĉ senpage, post nura montro de interesiĝo. Ekz. Veksilologia Esperantista Tutmonda Organizo (http://esperanto.ac/vento/) atentigas en sia revuo: “VENTO deziras esti la faka asocio de la Esperanto-movado rilatanta al flagoscienco. La aliĝo al la asocio estas tute senpaga […] Por aliĝi vi nur devas sendi mesaĝon al nia adreso”. Do: aliĝo al VENTO estas senpaga kaj ajna “oficiala atesto” pri flagointeresiĝo ne necesas. En ordo. Sed oni almenaŭ devas peti: aŭtomataj membriĝoj fremdas. Sekve VENTO povas ĉiam ajn scii kaj raporti, kiom da membroj ĝi havas: du, tri, cent, dek mil… Ĉu BEMI vere ne kapablas?

Sebastiano
Sebastiano
2019-09-09 15:03

Francisko: “ĉu mi bone komprenis, ke ĉiu ajn E-parolanta biciklisto (aŭ biciklanto?) sub 35 estas BEMI-membro?” — Ne, tio ne eblas. Neniu (ne shtata) organizo povas tiel deklari homojn membroj.

Sur sia malnova pagharo BEMI sciigis, ke sufichas anonci sin che BEMI por farighi membro. BEMI ne kolektas kotizon. Kompreneble tiel BEMI ankau ne rimarkas, se homoj kabeas au simple mortas. Tial neniu havas superrigardon pri la kvanto de BEMI-membroj. Jen unu el la principaj problemoj por TEJO.

(Estas cetere interese: Unufoja sinanonco che BEMI sufichas por farighi TEJO-membro, ech se mi fajfas pri TEJO au ne akceptas la TEJO-statuton.)

PS: Cetere, la statuto de TEJO postulas de fakasocio, ke ghi estu “lauorde organizita” (§ 9, alineo 2, punkto D). Char BEMI ne havas lauordan membroadministradon mi tre dubas, ke BEMI povas lau la statuto de TEJO esti kalkulita kiel fakasocio de TEJO.

Sebastiano
Sebastiano
2019-09-09 18:55

Legi la TEJO-statuton estas entute tre distre. En § 10 — Membroj — estas traktataj la diversaj membrokategorioj. TEJO havas 1. individuajn, 2. aligitajn, 3. asociajn membrojn kaj 4. Junajn Amikojn. Por BEMI aplikiĝas 3. asociaj membroj:

»La asociaj membroj estas la membroj de la unuopaj landaj aŭ fakaj sekcioj … por kiuj la koncerna landa aŭ faka sekcio pagis kotizon egalan al la kotizo por aligita membreco de UEA.«

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2019-09-09 19:45
Respondo al  Sebastiano

Alivorte: ne nur ne estas absurde demandi pri la membroj de BEMI sed TEJO povas (teorie) tre facile scii kaj raporti, kiom da membroj BEMI deklaris KAJ pagis. Ke tio ŝajnas esti nesuperebla obstaklo, donas klaran impreson pri la misorganizo. Aŭ tiaj tedaj administraĵoj eble estas konsiderataj antikvaĵoj neindaj je la reta epoko.

Sebastiano
Sebastiano
2019-09-09 20:38

Mi ne scias. Mi pensas, ke BEMI pagu ne por ĉiu unuopa membro, sed nur unufoje jare la kotizon por aligita membreco (de tuta BEMI) de UEA. Tio aktuale egalas al triobla MB-kotizo. Do el l a kotizo, kiun pagis BEMI (se ĝi pagis ĝin), tamen oni ne povas elkalkuli membronombron. (Mi miras tamen, kiu en BEMI pagas la trioblan MB-kotizon [kaj laŭ kiu lando?] al TEJO, se BEMI ne prenas kotizon de siaj membroj.)

Sed kompreneble ne estas afero de TEJO elkalkuli la nombron de membroj de BEMI, sed estas afero de BEMI raporti la membronombron. (Bedaŭrinde statuton de BEMI mi ne trovis en la reto.)

Mi tamen ne scias, kies tasko estas dekalkuli de la membroj de BEMI 1-e tiujn personojn, kiuj jam estas individuaj TEJO-membroj, kaj 2e tiujn personojn, kiuj jam estas aligitaj membroj de TEJO. Hm, ĉu BEMI laŭ eŭropunia datenprotekta leĝaro rajtas pludoni la adresojn kaj individuajn datenojn al TEJO (se BEMI entute disponas pri tiuj)? Ĉu ĉiu BEMI-membro donis sian permeson?

Pri ĉio ĉi tio ni aŭdas nenion. TEJO-estraro plu silentadas. 🙂

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2019-09-10 11:24
Respondo al  Sebastiano

La TEJO-statuto estas efektive distra kaj instrua.

Artikolo 10.4.B.i.c: [Juna Amiko de Esperanto] “estis individua membro, sed la membreco eksvalidiĝis pro nepagado de kotizo sen eksplicita peto je eksmembriĝo”.

Tio estas malbona. Membreco – ankau senpaga – devus esti io libere kaj aktive elektata, ne io trudata pro nefaro. Do, se oni unu fojon iĝas membro de TEJO kaj poste forgesas Esperanton aŭ mortas, aŭ eĉ plene intence forlasas la organizon sed ne venas al la ideo eksplicite peti eksmembriĝon, oni tamen estas daŭre konsiderata TEJO-membro ĝis 36-jariĝo. Se oni entute forstrekas maljuniĝintajn membrojn: ĉe la ĥaosa TEJO-misorganizo mirigus min, se ĝi atentus tiajn detalojn neindajn je modernjunstila organizo.

Kun tia truko nun UEA havus dekmilojn da membroj.

Jens Stengaard Larsen
2019-09-07 17:26

La problemo estas ke UEA/TEJO reprezentas la tutan movadon, kvankam ĝia membraro estas nur malgranda frakcio de la Esperanto-parolantoj. Se ekzistus alia monda organizo kun simila kaj iel kredinda pretendo reprezenti la tutan parolantaron (kiel dum la tempo de IEL), tiam havus sencon raporti la ĝustajn ciferojn. Sed ne ekzistas, do fraŭdo havas pli da senco. Ĝuste ĉar lingvo en si mem estas politike tiel marĝena temo, iuj en TEJO kuraĝas riski la fraŭdon kaj neniu en UEA vere havas la energion indigni pri ĝi.

Kompreneble, estus pli bone se UEA/TEJO anstataŭ fraŭdi organizus almenaŭ duciferan procentaĵon de la monda Esperantistaro. Oni povas iom fliki la situacion enkondukante kategorion de “Amikoj”: homoj kiuj aŭ ne parolas la lingvon sed simpatias kun la afero, aŭ havas tro da aliaj prizorgendaj idealoj por praktiki Esperanton, aŭ ne povas pagi la pli altan kotizon de aktiva membro, aŭ ne ŝatas la aktualan estraron sed ne vidas alternativon al la asocio, aŭ io ajn. Se estas homoj pretaj prizorgi tian kategorion, mi tre favoras ke ni havu ĝin. Al la fundamenta problemo ĝi tamen funkcias kvazaŭ plastro kontraŭ kancero, ĉar la fundamenta problemo estas ke homoj ne scias por kiu _etapa venko_ UEA klopodas aktuale.

La partnereco kun Unesko estas ekzemplo de tia etapa venko. Kiu estas la sekva etapo survoje al la fina venko? Ĉu ĝi rilatas al la UN-sistemo same kiel la pasinta, aŭ eble estas io tute nova? Neniu scias! Ne gravas ĉu ni ĝuste komprenis kiel aspektu la fina venko — tiun oni ĉiam povas redifini laŭbezone. Sed ni bezonas ETAPAN! Se UEA mem ne difinas la etapan venkon, ja povas eĉ esti ke oni malhelpos ĝian efektiviĝon membriĝante al la asocio!

Sebastiano
Sebastiano
2019-09-10 11:17

La artikolo en LF aperis la 2an de Septembro. Hodiau estas la 10a de Septembro. Pasis pli ol unu semajno. Chu okazis reago de TEJO?

Jam en Majo en la komitata dissendolisto komitatano konstatis: “la estraro ne publikigas la nombron de membroj. La nombro de membroj en TEJO estas granda sekreto.” — Mi miras, ke la komitato intertempe ne ekagis. La komitato estas “la supera instanco” de TEJO. “[K]omitata decido … nuligas kontraŭan estraran … decidon”, deklaras la Reglamento pri la Komitato.

TEJO havas 4 grupojn da membroj (§ 10 de la Statuto de TEJO):

1. individuajn membrojn (de UEA ghis 35 jaroj),
2. aligitajn membrojn (de UEA ghis 35 jaroj),
3. asociajn membrojn (de landaj + fakaj organizoj ghis 35 jaroj)
4. Junajn Amikojn de Esperanto.

De UEA ni ekscias pri la membronombroj de kategorioj 1. kaj 2.: 549 + 1123 = 1672 membroj fine de 2018.

Pri kategorio 3.: En retmesagho en la komitata dissendolisto de la 20a de Majo K. Schönfeld skribis, ke shi kontrolas la informon pri la nombro de membroj de la landaj sekcioj (kaj ke tial komitato ne bezonas detale koni ghin). Do TEJO konas la membronombron de la landaj sekcioj.

Restas la du fakaj organizoj (BEMI kaj EUROKKA). Se ambau estas “lauorde organizitaj” (tion postulas la TEJO-statuto), ili devas scii, kiom da membroj ili havas kaj devas povi transdoni tiun informon al TEJO. TEJO devas simple demandi. Do TEJO konas ankau la membronombron de la fakaj sekcioj.

Finfine pri kategorio 4.: § 10 alineo 7 de la Statuto konstatas, ke “[l]a Estraro havas la registron de la nomo kaj adresoj de … ĉiuj Junaj Amikoj de Esperanto”. Do TEJO-estraro konas ankau la membronombron de la Junaj Amikoj.

Jam en Majo en la komitato levighis demando pri la membronombro de TEJO. Intertempe estas Septembro. Ech ne guteto da informo. Plena silento. Kia koterio.