TEJO ne havas informojn pri siaj financoj

La financoj de TEJO estis unu el la plej gravaj aferoj, kiujn pritraktis la komitato de la asocio dum la IJK. Tamen malmulto povis esti decidita, ĉar mankis propono de buĝeto por la venonta jaro, kaj eĉ bilanco de la pasinta jaro. Laŭ la estraro de TEJO pri la problemoj kulpas UEA.

La komitato de TEJO kunsidas. Foto: TEJO.

Laŭ la mankohava financa raporto de la estraro, TEJO ankaŭ en 2017 havis deficiton, eĉ se ĝi estas iomete pli malgranda ol en 2016 – 35.223 eŭroj anstataŭ 37.921 eŭroj. La deficito ĉefe rilatas al la salajroj de oficistoj kaj la kostoj de volontuloj.

La estraro interalie informis, ke la poŝmono al volontuloj estis multe pli alta ol kutime en Nederlando, kaj tial anoncis ĝian malatigon. Oni tamen ne menciis precizajn sumojn.

La estraro ne povis antaŭvidi, ĉu estos deficito por 2018, ĉar la ekonomia rezulto dependas de tio, ĉu TEJO ricevos subvenciojn por la oficistoj. Oni petis subtenon de UEA kaj ESF, kaj atendas la respondon. Nek la kasisto de TEJO, Feliĉa, nek vizprezidanto Maurelli dum la komitata kunsido povis montri la buĝeton 2018 aŭ respondi al demandoj pri ĝi.

Mankas ankaŭ bilanco por la pasinta jaro. La kasisto asertis, ke ne eblis fari bilancon por 2017 ĉar UEA faris la librotenadon kaj fakte ne donis la informon al TEJO. Laŭdire pro la sama kialo la estraro ne havas informon por fari bilancon por 2016, ĉar tiam la kontoj de TEJO kaj UEA estis intermiksitaj kaj ne eblis ĝis nun apartigi ilin.

Ekde 2018, TEJO kaj UEA havas apartajn librotenadojn, do ekde nun bilancoj laŭ la estraro ja estos fareblaj.

Pro tio, la komitato voĉdonis (sen kontraŭo) por apartigi la financan raporton el la jarraporto, ĉar oni ne povis akcepti ĝin en la nuna stato, sen bilanco.

Oni ankaŭ voĉdonis por peti ke la kasisto denove petu la informojn de UEA kaj donis limdaton de la 30-a de septembro por ricevi kompletan financan raporton. Oni esperis ke la limdato ne nur instigos la kasiston, sed ankaŭ igos UEA-n pli rapide respondi.

Estis diskuto pri la stato kaj estonteco de la revuo Kontakto, principe rilate al la novaj membraj reguloj de UEA. Ĉu daŭre presi Kontakton por bazaj membroj, se UEA ne plu faros? La plej malmultkosta membra kotizo estos nur 2 eŭroj – ĉu tiuj membroj plu ricevadu la revuon (kiu signifos grandan malprofiton)?

La komitatanoj kontraŭis la ideon ke iuj membroj ricevu la revuon kaj aliaj ne. Nome de egaleco ili volis ke aŭ ĉiuj ricevu aŭ neniuj. Oni diskutis ankaŭ, ĉu sendi nur unu ekzemplon jare al ĉiuj, kaj la aliajn 5 nur al tiuj kiuj pagis.

Tamen ankaŭ pri tio la komitato ne povis decidi, ĉar oni ne ricevis informojn pri tio, kiom kostas la presado de Kontakto, nek kiom oni ŝparus per la aliaj metodoj. Oni eĉ ne povis ricevi informon pri tio, kiom da abonantoj havas Kontakto, nur ke 146 estas abonantoj sen TEJO-membreco.

La jaran raporton oni ne povis diskuti dum la unua tago, ĉar ĝi pretiĝis nur je la 3-a horo matene en la sama tago, kaj la komitatanoj ne havis tempon konatiĝi kun ĝi. Laŭ la komitata reglamento de TEJO la raporto devas esti sendita al ĉiu komitatano ĝis la 31-a de januaro, do la raporto pri 2017 malfruis pli ol duonjaron.

En la fine liverita raporto cetere tute mankis informoj pri tio, kiom da membroj havas TEJO. Laŭ la estraro la kialo de tiu manko estas EJF (Eŭropa Junulara Forumo), en kiu TEJO membras. En la tempo de sia aliĝo TEJO supozeble plenumis la kriteriojn de EJF, tamen poste la kondiĉo pri membrokvanto estis altigita al 5.000 membroj, klarigis la estraro.

Se EJF eltrovus ke TEJO ne havas tiom da membroj, ili eksigus TEJO, do tial TEJO ne povas publikigi sian membrokvanton, la estraro argumentis. Pri la risko de eksigo raportis Libera Folio jam antaŭ du jaroj, kiam estis diskutata la altigo de la aĝolimo.

Kiam oni dum la komitata kunsido menciis, ke la jarraporto de UEA fakte enhavas informon pri la kvanto de membroj en TEJO, la estraro diris ke ili ne ŝatas tion kaj ke ili petis UEA-n ne disdoni tiun informon.

UEA tamen apenaŭ povas sekretigi sian jaran raporton, laŭ kiu TEJO en 2017 havis 505 individuajn membrojn. En 2016 la kvanto de individuaj membroj de TEJO estis 353. Dum la pasinta jaro la kvanto de individuaj membroj do kreskis je 152. Tamen tio ĉefe okazis, ĉar la aĝolimo estis altigita de 30 al 35 jaroj. Sen tiu altigo, la membrokvanto laŭ la estraro restus pli-malpli stabila.

Se temas pri la kvanto de aligitaj membroj, tiu laŭ la statistiko publikigita en la maja numero de la revuo Esperanto pasintjare estis 1.155. Do kiel ajn kalkuli, TEJO neniel povas atingi la suman kvanton de 5.000 membroj, kiu estas la minimuma postulo de EJF.

La prezidanto de TEJO manpremas kun la dua vicprezidanto de TEJO kaj la direktoro de Kosmo post subskribo de kontrakto. Foto: TEJO.

Estis granda diskuto pri la kontrakto inter TEJO kaj la entrepreno Kosmo, ĉefe pro la konflikto de intereso por Francesco Maurelli, kiu estas samtempe estrarano de TEJO kaj la direktoro de Kosmo. Ĉu li sidas ĉe ambaŭ flankoj de la tablo, oni demandis.

Francesco Maurelli konsentis, ke estis ia konflikto, sed asertis, ke li neniam voĉdonis en decidoj rilataj al Kosmo aŭ partoprenis la estrarajn diskutojn pri la kontrakto inter TEJO kaj Kosmo. Li ankaŭ diris, ke la kontrakto estis subskribita antaŭ ol li iĝis estrarano.

Unu komitatano demandis, kial TEJO pagas por oficisto specife pri subvencioj, se oni samtempe pagas Kosmon por trovi subvenciojn. Ĉu oni do pagas dufoje por ricevi unu aferon? La estraro klarigis ke unu homo ne povus fari ĉiujn laboron kaj tiel oni bezonis ambaŭ.

Francesco Maurelli aldone klarigis, ke kvankam li ja estas la direktoro de Kosmo, li estas preskaŭ volontulo, ĉar li ne ricevas salajron de sia entrepreno. Lia edzino Sara Spanó same faras multajn laborojn por Kosmo, sed ankaŭ ŝi laŭ la propraj vortoj laboras “preskaŭ kiel volontulo”.

Tamen estis maltrankvilo inter iuj komitatanoj pri la situacio. Ĉu indas pagi Kosmon, se TEJO havas grandan deficiton?

Francesco Maurelli krome asertis, ke multaj homoj ĉe la kunsido ricevis monon de Kosmo, ne nur li. Ankaŭ tio maltrankviligis la komitatanojn, kiuj ektimis pri la neŭtraleco de la komitato. Ili petis ke Maurelli nomu ĉiujn, kiuj ricevis monon de Kosmo, kaj fine evidentiĝis ke neniu komitatano fakte ricevis.

La sola alia ĉeestanto, kiu ricevis monon de Kosmo, estis Sasha Murr. Ŝi kandidatis al la estraro kaj estis rekomendita de la elekta komisiono, sed fine ne estis elektita.

La kasisto poste informis la komitatan retliston, ke ekde 2015 TEJO sume ricevis 372.000 eŭrojn pro laboro kun Kosmo, dum Kosmo siavice ricevis de TEJO 20.863 eŭrojn. El tiu sumo Kosmo poste donacis 5.000 eŭrojn al la IJK en Afriko.

TEJO nun subskribis novan kontrakton kun Kosmo dum la IJK, sed pro manko de tempo, la kontrakto ne estis diskutita dum la komitataj kunsidoj. Nun ĉiukaze ne eblas aserti, ke Maurelli ne estis estrarano kiam la kontrakto estis subskribita, ĉar li membras kaj en la eliranta kaj en la nova estraroj de TEJO.

Propono laŭ kiu nur jama estrarano rajtu esti elektita prezidanto estis malakceptita per 13 voĉoj kontraŭ tri. Anstataŭe oni decidis, ke nur “aktivaj membroj” povas esti elektitaj. “Aktivaj membroj” laŭ la decido inkluzivas volontulojn, oficistojn, komisiitojn kaj komitatanojn.

La proponintoj de la limigo volis certigi, ke la prezidanto havu sufiĉan sperton kaj scion pri TEJO, sed aliaj diris ke oni ne voĉdonus por kandidato sen sperto.

Propono limigi komitatanojn al nur du mandatperiodoj estis malakceptita per 15 voĉoj kontraŭ tri. La komitatanoj forte kontraŭis la ideon ke oni bezonus limon. Ili ankaŭ diris ke estas maltro da komitatanoj, ne tro da homoj kiuj volas aktivi.

Tri homoj kandidatiĝis por esti komitatanoj Ĉ kaj ĉiuj estis elektitaj: Rakoen Martens el Belgio (kun 21 voĉoj), Paulína Jalakšová el Slovakio (20) kaj Joop Kiefte el Nederlando (18)

Ne okazis voĉdonado pri komitatano C, ĉar laŭ klarigoj de la estraro, TEJO unue devas plenumi la postulojn de Ĝenerala datum-protekta regularo de EU (ĜDPR) por povi konservi la personajn informojn kiuj estus bezonataj por kontakti la junajn amikojn de Esperanto.

La komitato petis ke la estraro preparu raporton pri tio ĉu la strategia plano de TEJO por la jaroj 2014-2017 atingis sukceson.

La mandatperiodo de la estraranoj en 2017 estis mallongigita al nur unu jaro. Estis propono denove longigi ĝin, sed la propono ne estis populara. Nur Mung Bui (Feliĉa), la kasisto de TEJO, parolis favore al ĝi, ĉiuj aliaj komitatanoj kiuj parolis, kontraŭis ĝin.

Fakte la kritiko konvinkis ankaŭ la ĝeneralan sekretarion Charlotte Scherping Larsson. En la voĉdonado neniu subtenis ĝin, 19 kontraŭis kaj 7 sin detenis. (Ĉiuj estraranoj krom Charlotte sin detenis.) Oni tamen akceptis ŝanĝi la komencan daton de la oficiperiodo al la unua de septembro, por ke la nova estraro havu tempon prepari sin por la tasko.

Aldone estis akceptita ŝanĝo de la regularo, kiu permesas ke ofichavantoj restu ĉe sia posteno kvar sinsekvajn periodojn. Tio signifas, ke eĉ se la mandatperiodo de la estraranoj kaj la prezidanto nun estas unujara, ili same kiel antaŭe rajtos ofici sume kvar jarojn, se ili kandidatos kaj estos reelektitaj.

La plej aktiva kaj parolema komitatano dum la kunsidoj certe estis Michael Boris Mandirola, kiu havis demandon pri preskaŭ ĉiu afero. Francesco estis la plej aktiva estrarano, kiu respondis al preskaŭ ĉiuj demandoj.

Robert Nielsen

Korekto: La artikolo pli frue enhavis la aserton, ke mankus buĝeto de TEJO por la jaro 2018. Skiza buĝeto ja estis prezentita en decembro 2017. Tamen mankas protokolo kiu montrus, ke ĝi efektive estis akceptita de la komitato.

5 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Sola Malsamideano
Sola Malsamideano
2018-08-15 0:23

Esperas Mi,

ke cxi tiu situacio ne estas kazo de 30 jaragxa plenkreska infano kiu neniam forlasas la kelon de sia gepatra domo.

Respondeco Gravas… Respondeco Bezonas…

Ricxlandulaj Problemoj Jen,

Ricardo
Ricardo
2018-08-15 9:17

La konflikto de intereso de Maurelli estas klara kaj nepridiskutebla. En serioza organizo ne eblas ke estraro faras kontrakton kun la privata firmao de unu el siaj membroj. Maurelli devus elekti ĉe kiu flanko de la tablo sidi: esti privata firmao kiu ofertas siajn servojn al la estraro sen havi internajn konojn, aŭ esti estrarano kiu kundecidas la politikon de la asocio kaj ĉu kontrakti firmaojn por efektivigi tiun politikon. Ke li sindetenas en voĉdonadoj pri lia firmao tute ne ŝanĝas la naturon de lia konflikto de intereso.

Zorgoplena
Zorgoplena
2018-08-18 13:00

TEJO dancas laŭ fajfilo de Maurelli. La problemo estas nur ke Maurelli fajfas false…

Mi Estas
Mi Estas
2018-09-21 16:50

Komprenite !!!

Mi Estas
Mi Estas
2018-09-21 16:51

Komprenite!!!