TEJO-anoj volas resti junaj ĝis 35

Por kontraŭbatali la malkreskon de la membraro de TEJO, la nova prezidanto Michael Boris Mandirola proponas ke oni altigu la aĝolimon de 30 al 35 jaroj. Simile oni faris en 1990, kiam la aĝolimo por membreco estis altigita de 26 al 30 jaroj. Tio tamen nur provizore haltigis la membrofalon.

Antaŭ tri jardekoj TEJO havis sume preskaŭ dek mil membrojn. Tamen jam tiam la gvidantoj de la junulara asocio ĉagreniĝis pro la falanta membronombro – la kvanto de individuaj membroj dum tri sinsekvaj jaroj restis sub kvarcent.

Por pliigi la membronombron oni tiam decidis permesi al esperantistoj resti junaj pli longe. Oni altigis la aĝolimon por membreco ĝis 30 jaroj, kaj tio provizore helpis: la kvanto de individuaj membroj dum kelkaj jaroj saltis al proksimume okcent.

Samtempe tamen daŭris la falo en la kvanto de aligitaj membroj, grandparte pro la ŝanĝoj okazintaj en orienta Eŭropo. En 1994 la suma kvanto de aligitaj kaj individuaj membroj falis sub kvar mil, en 1998 sub tri mil, kaj en 2002 sub du mil. Poste okazis iometa stabiliĝo, sed sur malalta nivelo.

Ankaŭ la kvanto de individuaj membroj baldaŭ denove malkreskis, kaj en la lastaj jaroj TEJO stabile havas malpli ol kvincent individuajn membrojn. Nuntempe la suma membrokvanto estas nur kvinono de tio, kio ĝi estis antaŭ tri jardekoj. La asocio fakte nenie afiŝas sian efektivan membronombron, sed la ciferoj troveblas en la jaraj raportoj de UEA.

La sekretemo pri la membronombro povas parte esti kaŭzita de tio, ke la membroj estas tute tro malmultaj por plenumi la postulojn de Eŭropa Junulara Forumo, kies membro TEJO estas. En 2014 TEJO havis sume 1.926 individuajn kaj aligitajn membrojn en la tuta mondo, dum devus esti 5.000 en minimume 10 eŭropaj landoj kaj en neniu el ili malpli ol 300 membroj.

La statuto de Eŭropa Junulara Forumo tamen enhavas la eblecon esti membro sen plenumi la nombran kriterion, sed tiukaze necesas aparta rekomendo de la decidaj organoj de EJF. Sekve ekzistas la risko, ke TEJO facile povus esti eksigita el EJF, dum ĝi ne plenumas la kriteriojn pri la membrokvanto.

En letero sendita al la komitato de TEJO, prezidanto Michael Boris Mandirola atentigas, ke la altigo de la aĝolimo pliigus la kvanton de membroj en la asocio kaj ebligus al spertaj aktivuloj pli longe resti en la asocio. Aldone la ŝanĝo laŭ li povus utili al la landaj sekcioj de TEJO:

– Pluraj el ili nun malfortas kaj estus granda helpo por multaj el ili povi kalkuli je la homoj inter 30 kaj 35.

Laŭ Michael Boris Mandirola la estraro de TEJO “plene subtenas la proponon”.

Tamen ne ŝajnas, ke la altigo de la aĝolimo multe utilos por pliigi la membronobron de TEJO. La membraro de UEA estas relative aĝa, kaj kredeble nur kelkdeko da individuaj membroj troviĝas en la aĝo 31-35 jaroj. Ankaŭ finance la ŝanĝo sekve ne multe utilus al TEJO, kies buĝeto por la jaro 2016 cetere ĝis nun ne estis prezentita al la komitato.