TEJO havas novan estraron

Hoan Tran Thi (Ĝojo) daŭrigos kiel prezidanto de TEJO. Dum diskuto pri volontuloj oni kritikis la negativan sintenon al la angla en la Centra Oficejo.

Ĉeestintaj novaj estraranoj: Olga Şevcencko, Feliĉa, Francesco Maurelli, Ĝojo, Leon Kamenicky kaj Hanso Becklin. En la foto mankas Arturo Crespo, Kingslim Edah kaj Tuŝka. Foto: TEJO.

La komitato de TEJO dum la pasinta semajno plurfoje kunsidis dum la Internacia Junulara Kongreso en Badaĥozo, Hispanio, por diskuti la agadon dum la pasinta jaro kaj elekti novan estraron.

Post longa diskuto kaj multaj voĉdonoj, la komitato de TEJO per 14 voĉoj kontraŭ 10 decidis, ke la estraro havu naŭ anojn. La subtenantoj de tiel granda estraro menciis la kvanton kaj kvaliton de la kandidatoj – sen sufiĉe da estraranoj, gravaj taskoj laŭ ili restos neplenumitaj. La kontraŭantoj timis ke tro granda estraro malpli facile kunlaboros.

Kiel la solaj kandidatoj por siaj postenoj, Hoan Tran (Ĝojo) el Vjetnamio estis elektita prezidanto, Konstanze Schönfeld (Tuŝka) el Germanio iĝis ĝenerala sekretario, kaj Mung Bui (Feliĉa) el Vjetnamio kasisto.

En la balotado pri la vicprezidenta posteno Léon Kamenický el Slovakio ricevis 24 voĉojn kaj Francesco Maurelli el Italio 17 voĉojn, el 24 entute. Kiam oni informis la komitaton ke la estraro decidos, kiu estu la unua kaj kiu la dua vicprezidanto, kelkaj komitatanoj kontraŭis tion. La komitato anstataŭe per voĉdono decidis, ke la unua vicprezidanto estu la kandidato kiu ricevis pli da voĉoj, en ĉi tiu kazo Léon.

Cyprien Guiya, kiu estis estrarano ĝis la IJK kaj estis rekomendita de la elekta komisiono, nuligis sian kandidatecon pro “personaj kialoj” en la tago de la voĉdonado. La elekta komisio rekomendis kiel estraranon Sasha Murr (Oleksandra Kovjazina), sed ŝi ne estis elektita.

Ŝi ricevis unu voĉon malpli ol Kingslim Edah. Li estas la sola el la novaj estraranoj, kiu ne estis rekomendita de la elekta komisiono. Tri el la kandidatoj tute ne ricevis subtenon de la komitato. La sumaj rezultoj de la voĉdonado por la kvar ordinaraj estraranoj estis jenaj:

Elektitaj: Hanso Becklin (Usono) – 22 Arturo Crespo (Kolombio) – 21
Olga Şevcenco (Moldavio) – 14, Kingslim Edah (Benino) – 14.

Ne elektitaj: Sasha Murr (Ukrainio) – 13, Bernard Gnancadja (Benino) – 0, Joel Muhire (Kongolando) – 0, Kevin Morel-Fourrier (Francio) – 0.

Laŭ la nova reglamento, la nova estraro ekoficos la 1-an de septembro.

Okazis longa diskuto pri la volontuloj. Du el la tri nunaj voluntuloj ĉeestis la kunsidon: Olga Şevcenco kaj Paul Helly. Ili rakontis pri siaj spertoj kaj donis rekomendojn por plibonigi la sistemon.

Paul plendis pri la “stranga etoso” en la Centra Oficejo, kiu malkomfortigis la volontulojn kaj malhelpis iliajn spertojn. Li sentis ke UEA ne estis bonveniga aŭ helpema al la volontuloj.

Unu ekzemplo estis la kvazaŭa malpermeso de la angla kaj negativaj reagoj al la uzo de tiu lingvo, kvankam la volontuloj ne havis alian komunan lingvon. Li klarigis ke laŭ la reguloj de EVS, volontuloj ne povas simple transpreni aliulan laboron, do li petis malpli da sekretaria laboro kaj pli da utila laboro.

La volontuloj petis pli da subteno kaj forte rekomendis ke estu kunordiganto de la volontuloj. Ili sentis ke tiu ĉi estas nepra, ĉar ili bezonas iun al kiu ili povas sendi demandojn.

Kiam Olga alvenis, ne estis loĝloko por ŝi, kio kompreneble ne estis bona afero. La volontuloj petis pli da helpo, principe por neparolantoj de Esperanto, ĉar alveni al nova lando kaj nova lingvo estas tre malfacile. Ili petis lingvokursojn de Esperanto kaj ankaŭ de la nederlanda.

Oni ankaŭ menciis la “polemikan” artikolon de Libera Folio pri la volontuloj kiuj uzis la anglan ĉar ili ne scipovis Esperanton. Sed la estraro opinias ke elekti neesperantistajn volontulojn funkciis tre bone kaj daŭrigos tion por novaj volontuloj.

Scio de Esperanto laŭ la estraro ne estas la sola kriterio kiun oni serĉas en volontuloj, kaj ofte estas manko de taŭgaj esperantistoj. Olga estis montrita kiel sukcesa ekzemplo de la afero, ĉar kiam ŝi komencis la volontulan laboron, ŝi ne scipovis Esperanton, sed nun estas estrarano de TEJO.

Tamen la estraro agnoskis, ke el la tri neesperantistaj volontuloj kiuj lernis esperanton dum sia volontulado, nur Olga restis en la komunumo. La aliaj du ne plu aktivas. Laŭ la estraro tio ĉi montras ke oni bezonas labori por plibonigi la sperton de la volontuloj.

Robert Nielsen

17 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Jorge
Jorge
2018-08-13 8:43

Mi rekomendas esperantigi Badajoz per Badaĵozo. Ĝenerale mi preferas esperantigi hispanlingvajn nomojn pli laŭ la skribo kaj la etimo, malpli laŭ la sono. Tio des pli validas por urbo tiom proksima al la portugala landlimo (nur 4 km). Cetere, la fakta prononco de la hispana “j” tre ofte estas ne [ĥ] sed [h] (ankaŭ la esperantaj literoj “b”, “d” kaj “z” havas aliajn sonojn ol la hispanaj).

Robert Nielsen
2018-08-13 11:04
Respondo al  Jorge

Dum la kongreso, la organizantoj uzis Badaĥozon

Jorge
Jorge
2018-08-13 12:38
Respondo al  Robert Nielsen

Surbaze de kiuj argumentoj? Ĉu iu el ili estas aŭ iam estis badaĵozano? Mi, jes, en mia infanaĝo, ĝis la 9a vivojaro.

Robert Nielsen
2018-08-13 15:08
Respondo al  Jorge

Mi ne scipovas la hispanan, do mi fidis ilin por ĉi tiu artikolo. Mi opiniis ke Badaĥozo estis la plej taŭga vorto, ĉar la organizantoj mem uzis ĝin. Mi ne scias kiel forte estas iliaj ligoj kun la urbo.

Jorge
Jorge
2018-08-13 13:36
Respondo al  Robert Nielsen
Rogier Huurman
Rogier Huurman
2018-08-13 11:14

Menciindas, ke Kingslim Edah estis rekomendita de GEJ post la malkandidatiĝo de Cyprien.

Krizipo
Krizipo
2018-08-13 10:18

Kial UEA prizorgu la volontulojn de TEJO? Se TEJO nepre volas volontulojn, kiuj ne parolas Esperanton kaj opinias sekretarian laboron malutila, TEJO mem okupiĝu pri ili. Aŭ UEA postulu pagon por prizorgado de la volontulo-turistoj de TEJO.

Ĉu la firmao de Francesco Maurelli ricevas monon por ĉiu unuopa volontulo, kiu ĝenas la funkciadon de la CO de UEA? Aŭ ĉu ĝi ricevas monon sendepende de la volontulo-kvanto? Ĉu la TEJO-vicprezidanto rajtas decidi pri kontraktoj inter TEJO kaj sia propra entrepreno?

Zamenhofano
Zamenhofano
2018-08-13 10:15
Respondo al  Krizipo

Bedauxrinde, Maurelli havas tre grandan influon al TEJO kaj li uzas gxin por gajni monon por la propra firmao. La argumento estas, ke cxiam valoras ricevi iun monon de la EU. Mi nur bedauxras, ke TEJO pagas firmaon de sia estrarano kaj ne scipovas mem ricevi monon por vere utila kaj ne ajna agado.

Robert Nielsen
2018-08-13 11:07
Respondo al  Krizipo

UEA ne prizorgas la volontulojn de TEJO sed ili ambaŭ laboras en la sama oficejo. Tiel la ago de unu influas la alian.

Francesco diris ke li sindenis ĉiujn estranaj decidojn rilate al Kosmo (baldaŭ aperos artikolo pri ĉi tiu temo).

Sennomulo
Sennomulo
2018-08-13 14:39
Respondo al  Krizipo

Saluton!
La subvencipetoj por EVS (kadre de Erasmus+) estas verkitaj de dungita oficisto de TEJO, Mounir Abjiou: https://www.tejo.org/our-staff/mounir-abjiou/ Kosmo neniel rilatas al la EVS-subvencipetoj.

Raul J Garcia
2018-08-13 11:51

Volontuloj, simile al staĝantoj, estas iom malfacile laborigi. Ja eblas, sed oni devas atente prizorgi ilin kaj ili ja bezonos iun kiu estos dediĉita al ilia prizorgo kaj taŭga laborigo. Ĉar homforto estas problemo en la tuta Esperantujo mi opinias ke ja indas zorge subteni ilin ĝis iu grado kiam ili eklaboras kaj dum la laborado en la C.O.

Ĝuste ĝis kiu grado estas interesa kaj priparolinda demando. Oni menciis ”amikoj de esperanto” en kunsido ĉe U.K. kaj laŭ mi tiuj volontuloj estas ĉe la rando de Esperantujo, simile al tiuj ”amikoj.” Do ni konsideru almenaŭ esperant-lingvan kurson (fulman) kaj akceptu la uzadon de la angla respekte de kelkaj skribitaj kaj konsentitaj kondiĉoj.

Lee Miller
Lee Miller
2018-08-13 18:01

Organizo kies celo estas Esperanto ne devus rezigni pri Esperanto kiel komuna laborlingvo, eĉ se tio signifus ke oni devus rezigni pri volontuloj.

Ĉu homoj vere ne kapablas vidi la ironion en la situacio?

”Ni laboras por neŭtrala internacia lingvo, sed pardonon, niaj kunlaborantoj parolas inter si nur angle”.

Robert Nielsen
2018-08-13 18:07
Respondo al  Lee Miller

Ĉiuj volontuloj lernas esperanton dum sia volontulado kaj ĉiuj povas paroli ĝin bone je la fino. Ekzemple, Olga tute ne sciis Esperanton kiam ŝi komencis labori, sed nun parolas tre bone. La angla ne estas la ĉefa laborlingvo de la laborantoj

Lee Miller
Lee Miller
2018-08-13 23:51
Respondo al  Robert Nielsen

“Unu ekzemplo estis la kvazaŭa malpermeso de la angla kaj negativaj reagoj al la uzo de tiu lingvo, kvankam la volontuloj ne havis alian komunan lingvon. “

Sola Malsamideano
Sola Malsamideano
2018-08-13 19:06

Kia Freneza Situacio ! Ho Ve!

Zorgoplena
Zorgoplena
2018-08-20 19:55

Kiom aĝa estas (ĉiuflanke aganta) Maurelli? Ĉu ankoraŭ oni ne bezonas plialtigi la membro-aĝon de TEJO-anoj?

Krizipo
Krizipo
2018-08-21 10:14
Respondo al  Zorgoplena

La aĝo-limo de 35 jaroj ne estos ŝanĝita. Kiam Maurelli fariĝos 35-jaraĝa, lia koterio difinos la maksimuman TEJO-aĝon kiel minimuman. Tiel Maurelli ankoraŭ en ĉerko povos opinii sin juna.