Duonhoroj donis perspektivon pri la librorikolto

Kio plej plaĉis al vi en la programo de la Universala Kongreso de Lisbono? Tiu estas unu el la demandoj en formularo sendita de UEA al la partoprenantoj de la kongreso. La aŭtoraj duonhoroj, respondas Carlo Minnaja.

En la Lisbona libroservo.

Mia aŭdkapablo rimarkinde malboniĝis, do malgraŭ la sendube efika laŭtparolila aparataro en la diversaj ĉambroj mi rezignis pri prelegoj, kiujn mi tre verŝajne povos legi en posta papera eldonaĵo. Mi estas ankoraŭ zeloto de la presita paĝo, poŝtelefonoj prezentas al mi literojn tro malgrandajn por trankvila kaj nelaciga legado.

Male, mi spektis preskaŭ ĉiujn aŭtorajn duonhorojn, en kiuj oni parolas vid-al-vide kun la personoj, povas komenti rekte iliajn dirojn, ne nur ilin aŭskulti; la ejo por tio estis perfekte aranĝita en balkono super la libroservo, kun kelkdeko da seĝoj plene sufiĉaj por aŭskultantoj ne bezonantaj laŭtparolilojn. La sube aranĝita tablaro de la libroservo ne aspektis riĉpropona kiel kutime, eble tial ke la organizo laŭ temoj (lernolibroj, antologioj, literaturo k.a.) kaŭzis, ke iuj tabloj estis duone malplenaj.

Se mencii nur kelkajn aŭtorajn duonhorojn, plej plaĉis al mi la prezento de Javier Alcalde kaj José Maria Salguero pri Antaŭ unu jarcento, kiu aspektis al mi originalaĵo, malgraŭ ke aperis pri la unua mondmilito centoj kaj centoj da memorverkoj. La kunmeto de la eroj ŝajnis al mi bone konstruita, kun la aŭtora modesteco, ke multo mankas, sed la aŭtoroj prezentis la verkon kiel ankoraŭ nefermitan kaj petis pri aldonoj, kiuj konsistigu kompletigon aŭ eĉ duan volumon.

Esperantistoj estas diverslandaj kaj, kutime, respektaj al alilandanoj, do kolekto de iliaj leteroj, agadoj, verkoj donis la garantion, ke ne estos nur tradukoj de naciismaj vidpunktoj, kiuj tamen necesis por kompreni kial Eŭropo eniris tunelon kondukantan al tiom enorma katastrofo.

Dum la minutoj kun parolrajto de la ĉeestantoj mi havis okazon rimarkigi, ke tiu kolekto estas manka je du gravaj detaloj: la traktado de la suda milit-fronto kaj la sinteno de la katolikoj. Eble ĉiu membro de la Entento atribuas al sia lando la meriton meti finon al la konflikto, sed sendube la venko de Italio kontraŭ Aŭstrio-Hungario en la batalo de Vittorio Veneto estis grava ero en la kapitulaco de la Centreŭropaj Imperioj. Tiurilate mi estis afable invitita al aldonoj.

Pri la kunmetintoj de ĉi tiu valora antologio, se licas strikte persona opinio, Alcalde ŝajnas al mi nova stelo kun malofta vasta kompetenteco kaj ekvilibra juĝkapablo ankaŭ pri temoj, kie la pasio estas nature grava komponanto.

Flankateme, la iberia roto, dum jardekoj prestiĝe ĉeesta en la Akademio de Esperanto sed nun ne plu post la demisio de la sola restinto Miguel Gutiérrez, povus denove reformiĝi en la lingva institucio kun la enveno de Alcalde, Miguel Fernández kaj la reveno de Gonçalo Neves, siatempe maloportune nekonfirmita post nur trijara deĵoro (sed la kaŭzo de tio devas esti serĉata en la kampo de simpatioj kaj mal- inter akademianoj, ne ja ĉe lingva kompetenteco).

Antaŭ unu jarcento montris ankaŭ revigliĝon de la eldona fako de SAT, kiu produktis ĉi-jare ankaŭ la poemaron Rev-ene (vidu sekvajn liniojn) kaj la tradukon (fare de la aŭtoro de ĉi tiu artikolo) de Anarkio, ĉefa teksto pri tiu socia teorio verkita de la italo Errico Malatesta.

Miguel Fernández atutis per prezento de du grandaj verkoj: la traduko kaj komentado de Tagoj kaj ruinoj de Jaume Grau Casas, iama vicprezidanto de la Akademio, transfuĝinto al Francio dum la enlanda hispana milito, kaj la poemaro Rev-ene, tute freŝa fakte “reveno” en la poezian arenon post pli ol dekjara silento.

La unua rakontas pri la aventuroj de tiuj rifuĝintoj, akceptataj kontraŭvole sed malamataj de la gastiganta lando, en kiu ili estis transloĝigataj de unu koncentrejo al alia; en la dua esprimiĝas kaj la forta kondamno de la nuna egoisma kapitalisma socio kaj la amo al ĉio bela kio ankoraŭ restas en la mondo, en la personoj, en la amikoj. Temas pri kantoj, la vortoj konformas al muziko en originalaj tonaloj, kiel plor’ maĵora, aŭ am’ diesa maĵora: ja Fernández estas tenoro en grupo.

Same kantis ĉe sia aŭtora duonhoro Mikaelo Bronŝtejn, akompanate de gitaro; bedaŭrinde preskaŭ neniu konis liajn versojn publikigitajn delonge en liaj verkoj kaj diskoj, tial apenaŭ kreiĝis voĉa akompano fare de la publiko, kiu kreus plaĉan koruson en atmosfero jam dekomence agrabligita per biskvitoj kaj vodko. Bronŝtejn havis siaflanke, kun la bardo Sergeo la Terura el Latvio, plenplenan salonon ĉe pli ampleksa koncerto.

Christer Kiselman redaktas la revuon Esperantologio – Esperanto Studies. La ĉefa manko de ĉi tiu revuo estas, ke ĝi aperas sen fiksa ritmo: inter unu numero kaj la posta pasas jaroj (la lasta aperis en 2015), tiel ke abonado apenaŭ sencas; unuopaj numeroj estas ja altnivelaj, sed ili preskaŭ perdiĝas en la oceano de la diverstipaj eldonoj, kaj ankaŭ ilia eldonejo Kava-Pech ne havas tiel fortajn informkanalojn.

Tial, preskaŭ kiel numero de la revuo, aperis sub ĉefredaktado de Kiselman Aliroj al Esperanto, fakte longe atendata plenumiĝo de projekto startinta antaŭ kelke da jaroj. Kiselman ĝin prezentis kiel memstaran verkon, antologion kunigantan eseojn de dek kvin aŭtoroj, inter la plej elstaraj esperantologoj (ok estas akademianoj).

Kiel kaj kial personoj aliras nian lingvon? Ĉiu eseinto interpretas iun allogon de Esperanto, en kiu leganto povas trovi sin mem. Se mencii nur tri, mi trovis aparte elstarajn tiujn de Javier Alcalde, de Giorgio Silfer kaj de Humphrey Tonkin: ĉiuj startas de analizo de dokumentoj. Alcalde rakontas pri la pacisma aliro, kun la pluraj klopodoj kandidatigi Zamenhofon al la Nobel-pacpremio, kaj pri la fakte sennombraj esperantistoj kiuj agadis partoprenante en la institucioj kiuj ja la premion ricevis; la bibliografio estas elĉerpa.

Silfer ekzegezas du leterojn de Zamenhof, origine ruslingvajn, kiuj pritraktas la internan ideon de esperantismo kiel integriĝon en homaranismon kaj devenigas el tio identecon de la Esperanta popolo, temo ofte pridebatata ankaŭ ekster la bazo de objektiva pritakso. Tonkin per sia historia aliro fakte resumas la tutan evoluon de la Esperanto-movado, alvenante ĝis la polemikoj diversfontaj pri ĉefaj verkoj freŝe aperintaj kun ekvilibra juĝo pri ilia konsisto.

Spomenka Štimec havas precizan ideon pri sia partopreno en la beletra kampo: la kroata literaturo povas same bone flosi kaj progresi eĉ sen ŝiaj verkoj, sed ŝia verkado en Esperanto havas ian utilon, ĉar ĝi alportas voĉon, kiun aliaj ne alportas. La renkontoj de verkistoj en ŝia bieno en Kroatio estas utilaj en medio kiu ne havas konstantajn kaj regulajn eblojn de kontaktado.

Ŝia lasta sukceso estas la italigo, fare de la aŭtoro de ĉi tiu artikolo kaj Giulio Cappa, de Ombroj sur interna pejzaĝo, ŝia romano de 1984, kiu estos prezentita en Padovo post kelke da semajnoj, ĉe fama libroeldona evento.

Suso Moinhos estis kunresponsulo de la bone kaj belbilde redaktata kongresa bulteno Taĵo nia, tial li ofte estis enfermita en la redaktejo. En lia aŭtora duonhoro la publiko konatiĝis kun lia debuta poemaro Laminarioj, kiu jam ricevis brile analizan recenzon en Literatura Foiro; samrevue aperis recenzo de lia majstra traduko de Memoraĵoj de kampara knabo en la serio “Oriento-Okcidento”.

Estis ankaŭ aliaj aŭtoraj duonhoroj, inter kiuj la mia. Pri ili eventuale raportos aliulo.

Carlo Minnaja


Pliaj raportoj pri la UK bonvenas. Pro la demisio de Kalle Kniivilä Libera Folio daŭre serĉas novajn kunlaborantojn. Anoncu vin al la redakcio!

4 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Roland Schnell
2018-08-17 22:25

Veterano laŭdas la produktojn de aliaj veteranoj pri aferoj al pasinta tempo. Kie estas la junaj aŭtorinoj kaj la aktualaj temoj?

Ricardo
Ricardo
2018-08-18 10:18
Respondo al  Roland Schnell

Do, tiuj malnovepokaj veteranoj silentu, pretiĝu por forpaso kaj nur zorgu heredigi al UEA, ĉu ne? La junaj aŭtorinoj verkas blogojn, ne librojn…

Sola Malsamideano
2018-08-19 1:20

Por persono kiel mi kiu ne emas viziti en Esperantio, mi bezonas legi por uzi la lingvon. Do, io estas la pocento da iam presitaj libroj kiuj oni povas acxeti ekster la fizika libroservo de la fizika cxambro? 2% ? 4% ??

almenaux ekzitas retkatologoj kiel cxi tie

http://katalogo.uea.org/

Krizipo
Krizipo
2018-08-19 9:43
Respondo al  Sola Malsamideano

Kiom da elcentoj de presitaj libroj estas aĉeteblaj ekster la libroserva ĉambro? Preskaŭ ĉiuj, ĉu ne? (Se ili estas en stoko.)

Jam antaŭ Interreto librovendado en Esperantujo funkciis precipe per katalogoj kaj poŝtaj sendoj. Tion Interreto nur faciligas.