Esperanto en la Granda Milito

En 2018 estos pasintaj cent jaroj post la fino de la Granda Milito, kiel la unua mondmilito estis konata ĝis okazis milito eĉ pli granda. Lige kun tio aperis la ampleksa, multfaceta verko “Antaŭ unu jarcento – La granda milito kaj Esperanto”. Ni petis la redaktorojn Javier Alcalde kaj José Salguero rakonti pri la libro.

Sur la kovrilo de la pli ol 370-paĝa libro oni povas vidi Eŭgenon Lanti, la fondonton de SAT, en franca uniformo. Li dum la unua mondmilito servis kiel ambulancisto – kaj lernis Esperanton. Li estas unu el la kvardeko da aŭtoroj, kies tekstoj formas la libron.

La verko enhavas rakontojn de esperantistoj pri la milito kaj tekstojn kiuj en diversaj manieroj prilumas kiel la Esperanto-movado sintenis al ĝi. En interesa eseo, kiu pli frue estis publikigita en la reto en kvar partoj, Javier Guerrero esploras la dummilitan Esperantan gazetaron.

Aperas ankaŭ artikoloj el Germana Esperantisto kaj Sennacieca Revuo de tiu tempo. Jen unu el ili: Vizito en Lager Lechfeld.

En aliaj tekstoj Humphrey Tonkin rakontas pri la travivaĵoj de Tivadar Soros kaj Julio Baghy en siberiaj militkaptitejoj kaj Mikaelo Bronŝtejn pri Vasilij Nikitoviĉ Gasiĉ, kiu lernis Esperanton en germana kaptitejo per kurso instruita de franca militkaptito. Poste la lingvo helpis lin fuĝi kaj reveni hejmen.

La enkondukon por la libro verkis neesperantisto, profesoro Brigid O’Keeffe. La anglalingvan originalon de la enkonduko eblas legi en la retejo Languages and the First World War.

La Esperanta libro aperis ĉe la eldonfako de SAT. Libera Folio petis la redaktorojn Javier Alcalde kaj José Salguero respondi al kelkaj demandoj pri ĝi.

Libera Folio: Temas pri kolektiva verko kun tre bunta enhavo. Kiun parton vi mem opinias plej interesa, kaj kial?

José Salguero.

José Salguero: – Laŭ mi plej interesa estas fakte la kolektiveco mem, tio estas, ke multaj esperantistoj kunlaboris diversmaniere per siaj propraj fortoj por produkti la verkon. Kelkaj priesploris profunde aŭ verkis dum monatoj aŭ eĉ jaroj, dum aliaj rapide vortumis sian sciaron prie. Tamen en tiom bunta mozaikeco ĉiu kapablos trovi sian preferatan parton. Kelkaj el ili resumas iel la tutan militon. Aliaj pritraktas ties efikon en preciza mondoparto. Kaj multaj fokusiĝas al personaj impresoj. Kompare kun aliaj verkoj primilitaj, kortuŝis min aparte la taglibro de brita soldato kiu militis preskaŭ turisme.

La enkonduko estis verkita de profesoro Brigid O’Keeffe en la angla lingvo. Kial ŝi ricevis la taskon? Ĉu atendeblas apero de iuj partoj de la verko ankaŭ en la angla lingvo, aŭ ĉu ĝi alimaniere ligiĝas al ŝiaj esploroj?

Javier Alcalde: – Ni celis kapablan homon ekster la movado por plifirmigi la rilaton kun universitataj medioj kaj tiel diskonigi la ideon, ke ja eblas (kaj indas) studi Esperanton kiel historian temon. Tiusence, Brigid taŭgas pro pluraj kialoj. Ŝi estas verkanta libron pri Esperanto kaj internaciismo en Rusio kaj Soveta Unio antaŭ la dua mondmilito. Pro tio ŝi havas bonan komprenon pri la tuta fenomeno Esperanto, ĉefe en tiuj jaroj. Eĉ se ŝi ne kuraĝis verki rekte en la zamenhofa lingvo, ŝi perfekte komprenas ĝin. Kaj ŝi verkas belege.

– Por elkatakombigi la verkon kaj veki intereson ekster niaj rondoj, ni decidis aperigi ŝian tekston ankaŭ angle en blogo de esplorprojekto pri lingvoj kaj la unua mondmilito. Laŭ la prizorgantoj de tiu blogo, nia iniciato tre sukcesis. Post sep tagoj, ili kalkulis pli ol 400 vizitantojn el 54 landoj de ĉiu kontinento: “Easily, our most successful week!” (“Tute eblas, ke temas pri nia plej sukcesa semajno!”). Espereble ni daŭrigos tiun kunlaboradon.

Ĉu la personaj rakontoj de esperantistoj pri la milito laŭ vi multe diferencas de rakontoj de neesperantistoj? Kiel?

José Salguero: – Mi ne esploris la personajn rakontojn de neesperantistoj, sed ĉefe de esperantistoj; do, mi ne povas bone kompari. Unu el la celoj de la verko estis utili kiel atestilo de la sentoj de esperantistoj mem, kaj tiamaj kaj nunaj. Kiel pasis tra ni tiu jarcento? Eble esperantistoj ĝenerale havas pli humanan mondorigardon ol eksteruloj, sed tio ne ĉiam okazas.

– Ni vidas, ke kelkaj tiamaj esperantistoj ne nur militemis, sed eĉ uzis Esperanton por tiaj celoj. Aliflanke, multaj detaloj de la familia vivo de esperantistoj estis ege interesaj, rilate al tiu milito kaj rilate al aliaj aferoj. Certe nia historio ne devas resti kaŝita en la arkivoj aŭ en la malnovaj paperoj kiuj iras rubujen. Plej kurioza atestilo estas tiu de la nura kontribuinto kiu jam vivis en la jaroj de la milito kaj ankoraŭ aktivulas.

Javier Alcalde:  – Esperantistoj estas homoj kiel la aliaj. Tio estas, ili manĝas, dormas, revas… kaj dummilite suferas. Tiusence, ne estas apartaj diferencoj. Tamen, ja estas unu aspekto, kiu eble pli senteblas en nia kazo. Temas pri transnacieca aliro al aferoj de memoro kaj historio. Verŝajne la personaj rakontoj de esperantistoj pri la milito ĝenerale pli substrekas tiun dimension kompare al rakontoj de neesperantistoj.

Kian influon la unua mondmilito laŭ via opinio havis al la plua evoluo de la Esperanto-movado?

José Salguero: – Mi opinias, ke la influo estis ne rekta, sed nerekta. La unua mondmilito tute ŝanĝis la mondon (poste ankaŭ la dua faros same). Kaj en la nova Eŭropo kaj en la nova mondo Esperanto estos alia afero. Aperis la Ligo de Nacioj, la unua komunisma granda kaj daŭra ŝtato, la landlimoj ŝanĝiĝis en Mezoriento, Orienta Azio, Balkanio, do en tiu mondo Esperanto kaj esperantistoj alimaniere kondutos. Certe tio estos alia esplorfako. Ankaŭ tio estis celo de nia nuna verko, ke aperu sekvaj kontribuoj kiuj profitos, pliampleksigos aŭ korektos la aperintajn informojn.

Javier Alcalde.

Javier Alcalde: – La unua mondmilito diversmaniere influis la Esperanton-movadon. Unuflanke, multaj esperantistoj mortis. Aliflanke, tiuj kiuj transvivis restos porĉiame profunde influitaj de ĝi. Du ekzemploj, kiuj aperas en la libro, estas Zamenhof kaj Lanti. La unua, ekstrema pacifisto (laŭ Otto Simon en Enciklopedio de Esperanto, vidu *pacifismo), iel faciligis la proksimecon inter la pacisma movado kaj la Esperanto-movado, pere de (iom nebulaj) komprenoj de la interna ideo.

– Tamen, en la periodo tuj post la unua mondmilito, la ĉefaj sociaj kaj politikaj rilatoj de la esperantistoj estos kun la proleta movado, kaj en tiu historio ĉefrolos ĝuste Lanti, kiu revenos el la milito profunde ŝanĝita. La dudekaj jaroj estos granda oportuno por tiuj internaciismaj ideoj celitaj (interalie) al mildigo de konfliktoj kaj al evito de estonta granda milito. Jen alia esplorinda temo, nome sukcesoj kaj malsukcesoj tiurilate.


Pli pri la temo:

10 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Roland Schnell
2018-01-24 18:27

Mi ege dezirus scii, ĉu kaj kiel la libro mencias la projekton “Internacia Bulteno” de la eldonisto Friedrich Ellersiek el Berlin. Per mona subvencio de la imperiestra germana registaro li dissendis tradukojn de la oficialaj sciigoj de germanio. Vi povas imagi, ke la germanoj nur celis la plej bonan kaj ke la malamikoj eksterlande estis fiuloj kaj friponoj. La germanaj Esperantistoj opiniis, ke oni rajtas uzi Esperanton por ĉiuj aferoj (neŭtrala lingvo) kaj esperis, ke post la milito (per venko de Germanio kompreneble) la registraro pli favore rigardu Esperanton kaj subtenu la lingvon oficiale.
Mi prelegis pri la temo germanlingve en konferenco de “Gesellschaft für Interlinguistik” germanlingve. La intereso de Esperantistoj estis neglektinda.

J. Alcalde
J. Alcalde
2018-01-24 20:35
Respondo al  Roland Schnell

Tre interese, dankon pro la sciigo. Internacia Bulteno ja estas menciita en la libro, sed ne ĝisfunde pritraktita. Pro tio eble ni interesiĝus pri tio por eventuala aperigo de speciala numero de Sennacieca Revuo aŭ eĉ por dua eldono de Antaŭ unu jarcento. Nuntempe ni kolektas novajn erojn pri tiuj ĉi temoj. Se la ideo ŝajnas al vi bona, bonvolu skribi al ni por priparoli la detalojn: saliko69(ĉe)hotmail.com

Cyril Brosch
2018-01-30 15:03
Respondo al  Roland Schnell

Jen lligilo al la germanlingva artikolo (kun du pliaj germanlingvaj artikoloj el la sama kajero pri E-o en la Unua Mondmilito):

http://www.interlinguistik-gil.de/wb/pages/tagungsakten/22-24.-tagung-2014.php

IronMike
IronMike
2018-01-24 19:31

Kiel k kie mi povas gxin acxeti? Mi ne trovis la libron cxe la SAT-pagxo.

J. Alcalde
J. Alcalde
2018-01-24 20:28
Respondo al  IronMike

Dankon pro la intereso. La libro aperas ĉe SAT-EFK http://www.satesperanto.org/eldonkooperativo/spip.php?article112
Nuntempe la ĉefaj ebloj por mendi ĝin estas libroservo(ĉe)sat-amikaro.org (sendas el Francio) kaj saliko69(ĉe)hotmail.com (sendas el Hispanio).

IronMike
IronMike
2018-01-25 7:56
Respondo al  J. Alcalde

Dankon por la informon. Mi sendis mesagxon al la libroservo k saliko.
Amike,
Mike

Kani
Kani
2018-01-24 21:42
Respondo al  IronMike

Plej facile jam ĉe SAT-Amikaro, Poste ankaux en aliaj libroservoj. En SAT estas ĉe la loko de SAT-EFK.
Kani

ekzistas
2018-01-25 10:54

Komentis en persona renkontigho en jaro 2017 la historiisto de Esperanto , Autoro de ” danghera lingvo ” d-ro Ulrihh Lins.

La miliraportoj de germana Esperantistoj ja estas grava atingo !

ekzistas
2018-01-30 8:59

Zamenhof tute ne estis ekstrema pacifisto : en FdE , ekzercaro legighas: morti pro patrujo estas agrable , krome li komplotis kun la hispana regho en 1909 Barcelono, kaj la imperistro de saksujo en Dresdeno.
La “proleto” Lanti skismis el revolucia sovetunio , k. kontraubatalis ghin .

ekzistas
2018-02-12 10:29
Respondo al  ekzistas

La lasta frazo de ” S-ano” Alcalde shajnas al mi sarkasmo. Post la unua mondmilito okazis ech pli kruela dua mondmilito – poste la malvarma milito kun milionoj da mortintoj – ghis hodiaua tago – la mond` eterne militanta