Vizito en Lager Lechfeld 1915

En la libro ”Antaŭ unu jarcento – La granda milito kaj Esperanto” estas reproduktitaj pluraj tekstoj el la Esperanta gazetaro, aperintaj dum la unua mondmilito. Libera Folio republikigas tekston el Germana Esperantisto pri vizito de germana UEA-delegito en militkaptitejo en 1915.

El la amasego da militkaptitoj, kiun Germanujo lokigis ĝis nun interne de siaj limoj, pli ol 7000 francoj kaj rusoj estas internigitaj en la bavara manovrejo Lager Lechfeld, sude de Augsburg, sur la sama historia starejo, kie reĝo Otto 1-a en la jaro 955 venkegis la timindajn hungarojn kaj liberigis Germanlandon por ĉiam de iliaj dezertigaj invadoj.

Fine de Aŭgusto, nelonge post la batalego en la Vogezoj, alvenis la unuaj transportoj de francoj, inter ili preskaŭ la kompleta, apud Manonviller militkaptita sesa artileria regimento; krome ĉiuspecaj soldatoj el Belfortaj regimentoj, infanterianoj kaj alpĉasistoj. Ĉu estas mirige, ke baldaŭ nekalkuleblaj aroj el Augsburg kaj ĉirkaŭaĵo, piede kaj bicikle, pilgrimadis tien por inspekti la fremdajn gastojn, kiuj prezentas en siaj multkoloraj uniformoj treege pitoreskan aspekton? Jam de malproksime iliaj ruĝaj pantalonoj kontrastas je la verda herbokovro, kaj la longaj surtutoj flirtas en la vento. Kia malegala societo! Ni komencas la rondiradon. Jen ni ekvidas artilerianojn, maldikaj, graciaj, facilmoviĝemaj homoj, kies malhela har- kaj vizaĝ- koloro rakontas pri pli sudaj regionoj; jen interesas nin aro da maltimemaj montaj pafistoj, similantaj en siaj nigregaj uniformoj al timigaj tombistoj; ĵus preterpasas altkreskaj filoj de Nordafriko, kiuj batalante certe ne estos facilvenkeblaj malamikoj; jen diversaj nekonataj soldatspecoj, portantaj metrolongan skarpon ĉirkaŭ la ventro. Entute la aspekto ŝajnas al germanaj okuloj iomete malmilita, eĉ operetmaniera; nenia kasko videbla, anstataŭ tio ruĝaj, nigraj, bluaj ĉapoj, laŭ ni tute ne konvenaj al la kruda, severa militmetio. Kaj kiel la vestaro, tiel la militistaro. Ili fakte jam ne aspektas kiel soldatoj, kiuj antaŭ nelonge bataladis ankoraŭ meze de la kanonoj kaj de la terura morto. Feliĉaj homoj vi, kiuj scias forgesi tiom rapide la neeldireblajn teruraĵojn de la milito!

Evidente ili jam bone alkutimiĝis al la nova situacio. Bonhumore la unuaj lavas siajn tolaĵojn, la aliaj altrenas ageme sitelegojn por purigi la eluzitajn surtutojn; tie ili gaje kartludas antaŭ la barakoj aŭ kaptas monerojn en la herbejo, tie ĉi ili skulptas cigaringojn aŭ ventludaĵojn, ĝuadante la freŝan aeron de sia somera restadejo. Ni aliras al junulo kun simpatiaj trajtoj; li estas sufiĉe babilema kaj rakontas pri sia hejmurbo kaj travivaĵoj. Aliajn ni demandas pri la ŝancoj de la milito. Plejparte ili estas plenesperaj kaj tute ne pridubas la finan venkon de Francujo. Aŭdinte pri la plej novaj sukcesoj de la germanaj armiloj, nekredeme ili ridetas respondante: “Kion valoras kelkaj fortikaĵoj! Cetere viaj gazetoj trograndigas kaj mensogegas same kiel la francaj. Atendu ni la pluajn batojn, kiujn faros niaj armeoj. La fina venko estos al ni!” Kelkaj ja ne estas tiom esperemaj kaj eĉ tre pesimistaj. “Ni ja ne volis tiun ĉi malbenitan militon!” Kaj rigardante ilin, oni bone kredas al ĉi tiuj kompatinduloj. Jen maljuna Belfortano, kiu rakontas al ni pri la komenco de la milito. Al la manovroj li estis vokita, kaj de el la manovrejo oni subite formarŝis. “Kien do…?” “Nu, denove la manovrojn!” Kaj oni faris pafistfosaĵojn, kuŝis tie kelkajn tagojn, malsatis, malbenis kaj atendis la manovran malamikon – ĝis subite la grenadoj alflugis kaj germanaj kugloj. “Sed jen ja la milito!” Certe, la vera milito, kaj nun oni sciiĝis pri ĝi.

Daŭrigante nian rondiradon, ni alparolas kvindekjarulon flanke starantan kaj melankolie aspektantan. Ĉu li eble malkontentas pri traktado kaj nutrado? “Certe ne”, li rapide kaj akcente rediras, “mi ne havas iun kaŭzon por plendi kaj estas laŭ la cirkonstancoj tute kontenta; sed boras en la koro, se  restadas tiom malproksime de siaj karuloj, vivantaj en zorgo kaj mizero.” Ankaŭ aliaj konstatas la saman, kaj ilia freŝa aspekto pruvas, ke ilia korpa bonfarto estas nepre kontentiga. Jen ilia tagmanĝaĵaro: matene kafo kun pano, tagmeze legomo kun viando kaj pano, vespere kolbaso kun pano. Krome la plej multo posedas sufiĉan monon por aĉeti laŭplaĉe limonadon, ĉokoladon kaj fruktojn. Estas nekredeble, kiom ili formanĝis speciale da blanka pano dum la unuaj semajnoj de sia restado. Plie ili fumadas preskaŭ la tutan tagon, ĉu la anglan pipeton ĉu cigaredojn, tiel forte kaj pasie ke oni komprenas la oftan ftizon. Fine la kaptitoj havas ĉie purajn kuŝejojn, la nevunditoj en dormejoj provizitaj je pajlo kaj du lanaj kovriloj, la vunditoj kaj malsanuloj en solidaj ŝtonkonstruaĵoj. La grave vunditoj – troviĝas kelkaj, kiuj ricevis tri aŭ kvar trafpafojn – trovas en aparta granda lazareto sindoneman vartadon kaj flegadon. Ni alproksimiĝas al la blanka, ruĝkruca standardo, sub kies signo ses kuracistoj, helpataj de multnombraj geflegistoj plenumas nelacigeble sian noblan oficon. Mi eniras, sub la gvidado de ĉefleŭtenanto, en la salonegon, kie granddistance en puregaj litoj ĵus 53 francoj ĉiuaĝaj kuŝas, en la kuirejon, kie lertaj manoj preparas la fortigajn manĝaĵojn, kaj fine en la operaciejon provizitan je ĉiuspecaj modernaj instalaĵoj. Ĉio neriproĉinda, de la banujo ĝis la operacia tablo, kaj kun varmaj dankoj la flegitoj unuanime laŭdas la sindonemecon de la kuracistaro. Ankaŭ por la antaŭforigo de infektoj la necesaj preparoj estas faritaj, aparte per inokulado kontraŭ variolo, kiu estas entreprenata ĉe ĉiuj kaptitoj kaj kaŭzas ofte grandegan ŝercon ĉe la kandidatoj.

Sambone estas prizorgata la pastrado de la fremdaj gastoj. Militajn pastrojn, kiel ni havas, la franca armeo ja ne posedas depost la fama disiga leĝo inter ŝtato kaj eklezio. Tamen, por ne forpreni ĉian pastran helpon al la soldatoj, multaj pastroj envicigis sin en la armeon kiel simplaj militistoj kaj plenumas laŭdezire sur la batalkampo la pastradon. Tiaj pastroj troviĝas nun en Lager Lechfeld sep el Langres, kiuj provizite de sia episkopo je ĉiuj rajtoj de la antaŭaj militpastroj (Aumoniers), elmarŝis siatempe kun la trupoj kaj poste estas kaptitaj kune kun ili. Kristnaske ili ricevis pluan kolegon en S-ro Rev. Jean Regnier, kiun la Augsburga episkopo solene pastrigis, je kiu festa okazo la aliaj sep pastroj ĉeestis kaj instruisto-kaptito ludis la orgenon.

La oficiala pastrado apartenas al la rev. abato de la najbara monaĥejo Lechfeld. Preskaŭ al ĉiuj grave vunditaj francoj, kiuj antaŭsentis sian lastan horeton, li plifaciligis la mortadon, konsolante la kompatindulojn, donacante la sakramentojn kaj fermante la okulojn al la militistoj, kiuj forte fordonis la vivon por sia patrujo. Neniu franco estas enterigata sen simpla funebra parolado, kaj ofte la samlandanoj de la mortintoj verŝas varmajn larmojn ĉe la impresaj vortoj de la abato. Kiam la lasta beno estas dirita kaj la modesta ĉerko glitas profunden, krakadas salutpafoj; ĉar Germanujo honorigas la mortintan malamikon same kiel la heroon de la propra lando.

Kortuŝiga epizodo okazis je tia enterigo fine de Oktobro. Kiam la Deputitaro, post la funebra soleno, revenis tra la malgranda tombejo, starigita jam en 1870/71 de francaj kaptitoj, subite unu el ili ĵetis sin sur simplan tomboŝtonon ekkriante: “Ho mia patro, mia kara patro!” Rigardante la tombajn enskribojn, hazarde li estis leginta la nomon de sia patro, kiu 1871 trovis tie sian lastan ripozon. Oni permesis al la filo, restadi laŭplaĉe ĉe la tombo kaj informi letere sian patrinon pri la fino de la malaperinta patro.

La certaj esperoj, kiujn la francoj komence ĉie kaj ĉiam esprimadis pri feliĉa fino de la milito, en la lastaj monatoj evidente malpliiĝis, post kiam la sopiritaj venkoj interdume ne efektiviĝis. Krom tio, vidante la tute apude okazantajn manovraĵojn kaj la supreflugantajn aeroplanojn, ili iom post iom devis konvinkiĝi pri la nerompitaj kaj neelĉerpeblaj militfortoj de nia lando. Kaj aŭdante, ke ĉie en tuta Germanujo niaj kazernoj, ekzercadejoj kaj lernejoj estas plenplenaj de rekrutoj, rezervistoj kaj libervoluloj, la kaptitoj malĝoĵe kaj melankolie skuas la kapon, rezignite aldonante: “Bedaŭrinda Francujo, tio estos via fino!”

La alveno de kelkaj miloj da militkaptitaj rusoj ankaŭ ne povis revivigi la esperojn. La unua transporto eniris en Lager Lechfeld fine de Novembro, nelonge post la glora venko de Hindenburg apud Soldau. La novaj gastoj estis preskaŭ senescepte bone, eĉ militgrize vestitaj, kaj prezentis sin impone en siaj karakterizaj peltĉapoj kaj streĉita sintenado; nur la malviglaj, ruzegaj trajtoj iomete malpliigis la simpatian impreson. Unue aparte internigitaj, depost fino de Decembro ili prove estis kunigataj kun siaj federitoj en unu tendaro, kaj laŭdire, spite la grandaj karaktero-diferencoj, ili harmonie inter sin vivadas. Dum la franco tuttage estas plejparte vigla kaj bonhumora, la ruso montras sin serioza kaj malĝoja kaj prefere ignoras la publikon, kun kiu la franco senĝene kaj volonte babiladas. Plua speciala kriterio de la rusa kaptito estas lia senmezura, nekredebla apetito, aŭ pli ĝuste nesatigebleco, kiu restas ĉiam samgrada. Kontraŭ la franco, kiu eĉ la germanan militpanon nebone digestas, la ruso englutas laŭdire eĉ kuirejajn forĵetaĵojn; ekzemple naturaj terpomaj ŝeloj ŝajnas esti por li frandaĵo. Ĉe la laboro li montras sin pli taŭga kaj daŭrema ol la franco, kiu plejvole malŝatus ĉian seriozan okupon. Fosante plejparte en piritejoj kaj ĉe vojkonstruadoj sub la ordono de samlandaj serĝentoj – la oficiroj estas aliloke internigitaj – da, ili ricevas malgrandan pagon, potage 10 pfenigojn, kiuj restas je ilia laŭplaĉa dispono.

La kaptitejo, multvizitita aŭtune de sennombraj scivoluloj, kuŝas hodiaŭ dezerta kaj forlasita. Diversaj malagrablaj okazintaĵoj instigis la komandanton de Lager Lechfeld, generalo Slevogt, tute malpermesi la eniron al privataj personoj, escepte de gazetraportantoj. Multaj naciaj kaj neŭtrallandaj raportistoj jam inspektis la tendaron, sed ĉiuj konsentis, ke la traktado kaj nutrado de la kaptitoj estas nepre humana kaj inda je civilizita nacio.

Esperu ni, ke niaj germanaj militkaptitoj en Francujo, Anglujo kaj Rusujo trovu samnoblan cedemon!

D-ro R. Lederman, Augsburg
Delegito de U.E.A.

Germana Esperantisto, 5a milit-numero, n-ro 169 (2A), januaro 1915, paĝoj 16-17.

Germana Esperantisto, 6a milit-numero, n-ro 171 (3A), Marto 1915, paĝoj 25-26.


Pli pri la temo:

1 Komento
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
ekzistas
2018-01-24 12:17

Chu eble Esperantistoj estus pli pacemaj ?
Jen la demando !