La libroj de la jaro 2017

En sia trarigardo de la Esperanta libromerkato Paweł Fischer-Kotowski prezentas la plej atentindajn verkojn eldonitajn dum la pasinta jaro. Inter la atentindaĵoj laŭ li estas ankaŭ la papera libro de Pasporta Servo, kiu reaperis post sesjara paŭzo. 

La jaro 2017 estis avara je novaj Esperanto-libroj. En la lastaj 12 monatoj sur la bretoj de la Libroservo de UEA aperis nur iom pli ol 150 novaj varoj, plejparte libroj. Ne temas nur pri libroj esperantlingvaj. Tiuj, kiuj ne estas en Esperanto, estas tradukoj el Esperanto aŭ ili temas pri la lingvo kaj movado.

Ĉiuj novaj libroj estas menciataj en la rubriko “Laste aperis” de la revuo Esperanto kaj en la samtitola reta novaĵletero. Ĉi-jare la rubriko aperis en 7 numeroj, dum pasintjare la listo publikiĝis 10 fojojn. Eĉ se la kvanto de novaĵoj estas malpli granda, ne nepre estas facile orientiĝi en la merkato. Kiuj interesaj titoloj surmerkatiĝis en 2017? Same kiel pri 2016, mi pretigis subjektivan trarigardon.

Prozo originala

Dum la ĵus finiĝinta jaro surmerkatiĝis tri novaj originalaj romanoj, ĉiuj el plumoj jam konataj al la publiko. La unua el ili estas Amo inter ruinoj de Trevor Steele, kiu fakte eliris el la presejo ankoraŭ fine de la antaŭa jaro kaj tial portas la jaron 2016 titolpaĝe. Kvankam la intrigo disvolviĝas en la Esperanto-medio de la komencaj 1990-aj jaroj, la titolaj “ruinoj” ne priskribas nian movadon, kiu tiutempe estis pli vigla, sed aludas la disfalantan tiam Sovetunion. La ĉefrolulo estas la aŭstraliano Travis, kio povas pensigi kiagrade la rakonton diktis la realo. La libro estas verkita en Steele-a stilo, spicita per manpleno da kuraĝaj scenoj.

Ĉe la sama eldonejo aperis fine de 2017 ankaŭ Murdo en la teatro, la sepa krimromano de Ronald Cecil Gates. Li estas sendube nun la plej fekunda aŭtoro de tiu genro en Esperanto. Ĉi-foje la trovita mortinto estas aktoro, kiu baldaŭ devus surscenejiĝi en la universitata teatro. Ankaŭ ĉi tiun fojon la murdiston serĉas la komisaro Roberto Elis, sed verŝajne li bezonis por tio pli da tempo, ĉar la libro, kun 150 paĝoj, estas pli longa ol la antaŭaj verkoj de Gates.

Tute alia estas la tria romano, El ombro de l’ tempo de Sten Johansson, kun psikologiaj ambicioj. En la romano la nuntempo interplektiĝas kun la 1970-aj jaroj. Tiel la bildoj el la juneco de la protagonisto helpas nin kompreni liajn hodiaŭajn sentojn kaj decidojn. Interese kiom aŭtobiografia estas tiu libro, en kiu la ĉefrolulo estas verkisto…

Ne romano, sed ene de la limoj de la rubriko “prozo originala”, estas la libro de Kalle Kniivilä La strato de Tanja. Ĉi tiu nefikcia rakonto, verkita surbaze de dokumentoj kaj rememoroj, pentras historion de unu el la sankt-peterburgaj stratoj en la lasta jarcento. La aŭtoro uzas la 1,5 kilometrojn longan vojon kiel pretekston por rakonti pri la vojo de Sovetio kaj la post-soveta Rusio. Same kiel la tri antaŭaj libroj de Kniivilä, ankaŭ ĝi aperis preskaŭ samtempe en finna, sveda kaj Esperanta eldonoj.

Prozo tradukita

Malofte ni spertas ke iu romano freŝe aperinta nacilingve kaj aprezata de vasta landa publiko, tuj ricevas Esperanto-tradukon. Tiel okazis pri La nigra patrino Tero de Kristian Novak, kiun elkroatigis Josip Pleadin. Alia atentinda traduko estas la galega Memoraĵoj de kampara knabo de Xosé Neira Vilas, kiun esperantigis Suso Moinhos. Ĉi tiu dua eniris la prestiĝan Serion Oriento-Okcidento kun n-ro 53.

Notindas ankaŭ Kara mia homo kaj Mi respondas pri ĉio, la du lastaj volumoj el la trilogio La afero al kiu vi servas de la fama soveta verkisto Jurij German, en la Esperanto-versio de Jurij Finkel.

Poezio

Legu po-ete estas krono de la traduka laboro de Gerrit Berveling. Sur pli ol 400 paĝoj ĝi kolektas liajn disajn poemojn tradukitajn tra la lastaj jardekoj. Jam la titolo sugestas, ke engluto unufoja de la tuto ne eblas.

Por tiuj, kiuj konas Dialogo de Júlia Sigmond, longa enkonduko pri la nova Doloro ne necesas. Originala – tre bela! – Esperanta poemo de Sigmond aperas en kelkdeko da tradukoj (ĉi-foje 54). La tuto en bela formo, kiu igas la eldonaĵon taŭga ideo por donaco. Mi mem ne povas ĝui la tuton, sed laŭ la interparoloj kaj komparoj mi konkludas ke iuj el la tradukoj estas etaj majstroverkoj.

Esperanto-movado

La plej grava primovada libro en 2017 estas sendube Kie miozotas memor’ de Ed Borsboom, kiu eble unuavide ne ŝajnas tia pro sia malgranda formato. Kolekto de trideko da esperantistaj portretoj en mallonga, anekdoteca formo estas io, kio povas ekinteresi eĉ tiujn, kiuj “ĉi tien venis por ebriiĝi …”. Kvankam seriozaj esperantologiaj studoj, ankaŭ biografioj, estas bezonataj – kaj Borsboom mem estas sukcesa sur tiu kampo kun siaj “Vivo”-j de Lanti kaj Cseh – tiu ĉi formo povas atingi pli vastan publikon. Tio ne nur kontribuas al konstruo de komuna fundamento por la esperantistaro (kaj ne nur novuloj!), sed ankaŭ povas sproni al pliaj esploroj kaj legaĵoj pri unuopaj personoj kaj fenomenoj. Nepre rekomendinda!

Lige kun la 100-a mortodatreveno de L. L. Zamenhof UEA edonis Zamenhof en Varsovio de Roman Dobrzyński, Esperanto-version de la pollingva originalo eldonita samjare. La libro pretendas esti samtempe iom gvidlibro pri Varsovio, iom historia verko pri la urbo, iom pri Zamenhof mem. La aŭtoro nenecese serĉas polecon de D-ro Esperanto.

Alia libro kiun mi klasis primovada, kvankam ĝia teamo estas iom pli vasta, estas biografio pri “eksterordinara homo” (eĉ laŭ la subtitolo) Francisko Valdomiro Lorenz, verkita en la ĉeĥa de Vlastimil Novobilský (Esperanto-traduko de Margit Turková). Omaĝe al Tibor Sekelj estas kolekto de kvar prelegoj prezentitaj en la samtitola seminarieto en Bjelovar en oktobro 2016.

Reeldonoj

La eldonejoj Libro-Mondo kaj Fonto daŭrigas laŭdindan reeldonan agadon. Ĉe la unua reaperis interalie la versdramo de Geraldo Mattos, Ivan la Sesa. La originala tragedio aperis unuafoje en 1953 kaj estis tre avangarda por sia tempo.

Aliaj reeldonoj de originalaĵoj estas Karlo de Edmond Privat – per ĉi tiu 16-a el la oficialaj eldonoj la rakonto certigas al si la unuan lokon inter la plej ofte reeldonitaj Esperantaj beletraĵoj. Ĝi ja estas konata al preskaŭ ĉiuj esperantistoj, verkita en facila lingvaĵo kaj legata kutime tre frue post la unua kurso. Nun por la unua fojo en iom arta eldono, kun malmola kovrilo.

Sur la merkaton revenis ankaŭ Printempo en la aŭtuno de Julio Baghy, kiu laŭ la intencoj de la eldoninto malfermas novan eldonserion, en kiu aperos la tuta verkaro de Paĉjo – fakte tiu, kiu legigis la vastajn tavolojn de esperantistoj en la 1930-aj jaroj kaj ĝis nun restas aŭtoro ŝatata kaj konata en nia komunumo, eĉ por tiuj, kiuj ne aparte interesiĝas pri literaturo.

La fama traduko de la pola Faraono de Bolesław Prus en la plenumo de Kazimierz Bein fermas la liston de la reeldonoj de Fonto de la verkoj de Kabe. Ankaŭ nun la rakonto pri malnova Egiptio aperas en tri volumoj, kvankam aspekte pli modestaj ol la antaŭaj du eldonoj, kun kovrilpaĝoj laŭ la stilo de la fruaj 1990-aj jaroj. Tamen, ĝi ja estas interesa por iu, kiu ne volas aŭ ne povas legi ĝiajn polvokovritajn antaŭulojn (la lasta el 1957).

La eldonejo Riveroj rehavigis al ni la novelaron Pri arto kaj morto de nia plej fama japana literaturisto, Miyamoto Masao. Temas pri represo de la kolekto de nefikciaj originalaj rakontoj el 1967. Atentinda ne nur pro la “ekzotikeco” de la aŭtoro, la ĉefa reprezentanto de la Oriento en la Esperanto-literaturo, sed ankaŭ pro ĝiaj artaj valoroj. Alia orientaĵo estas kolekto de noveloj, kiun Korea Esperanto-Asocio aperigis lige kun la 102-a UK en Seulo. Nome, la koreaj samideanoj pretigis duan eldonon de la interesa Korea antologio de noveloj.

Pro kronikista devo mi menciu ankaŭ la reeldonojn de la astronomia manlibro La kosmo kaj ni de la duopo David Galadí-Enríquez – Amri Wandel, kaj de la brila eseo de Claude Piron Psiĥaj reagoj al Esperanto, kiu verŝajne nur pro la fantazio de la eldoninto ricevis novan ortografion (origine: Psikologiaj reagoj…). Estas io perversia en “bonlingvigo” de la titolo donita de iu, kiu aŭtoris La bona lingvo… La 55-paĝa pironaĵo enhavas ankaŭ la eseon Afazio kaj du aliajn lingvorilatajn tekstojn.

Faka literaturo kaj (inter)lingvistiko

Da fakaj verkoj ne venis abundo. Krom la tradicia IKU-libro, ĉi-jare eldonita sur luksa, peza papero, kun malmola kovrilo (tute netaŭge por tia libro, kun same netaŭga prezo), venis ankaŭ Elektitaj tekstoj pri internacia juro de Ivo Lapenna. Temas pri kvardeko da tekstoj publikigitaj en la jaroj 1949–1992 tra la gazetaro, nun kolektitaj kaj eldonitaj unuvolume kaj tiel pli facile konsulteblaj.

El la kampo (inter)lingv(istik)a menciindas nur la eldonaĵoj de André Cherpillod. Precipe la kolekto Promenante tra la lingvoj…, en kiu la aŭtoro malkovras plej diversajn strangaĵojn kaj mirindaĵojn de niaj lingvoj, sed ankaŭ la broŝuro Universalglot pri la unua planlingvo de natureca tipo el 1868 kaj lia traduko de la 35-paĝa lernolibreto Okcidentalo en kvin lecionoj.

Vortaroj kaj terminaroj

La nove aperintaj vortaroj estas la Serba-Esperanta (27 mil kapvortoj), Esperanta-vjetnama (10 mil kapvortoj, abundaj ekzemploj) kaj Esoeranta-ĉeĥa (16 mil kapvortoj). Krome, aperis Rekomendata terminaro Esperanto-angla kaj angla-Esperanto por tradukantoj de oficialaj dokumentoj kaj gazetaraj komunikoj, kompilita de Humphrey Tonkin kaj Victor Sadler. La nomoj de la aŭtoroj sufiĉu kiel recenzo pri ĝia kvalito – nepre havenda por ĉiu, kiu en nia movado serioze okupiĝas internacinivele pri eksteraj rilatoj.

Alilingvaj libroj

El la novaj libroj en la roterdama libroservo, kiuj ne estas en Esperanto, la plej grava estas la anglalingva eldono de La danĝera lingvo (Dangerous Language) de Ulrich Lins en la traduko de Humphrey Tonkin. Iom kosta (ĉi-jare ĝi okupas la unuan lokon en la listo de la plej multekostaj: € 192,30!), bele eldonita ĉe neesperantista eldonejo, en du volumoj. Tiu libro ebligas iom komprenigi la Esperanto-movadon al neesperantistaj sciencistoj. Mi supozas, ke malmultaj emos aĉeti ĝin kaj meti poste sur la propran librobretaron, sed se vi havas la komforton libere elspezi tiujn ducent eŭrojn, eble konsideru fari donacon por iu proksima al vi universitata aŭ alia scienca biblioteko?

Alia bombo estas la germana traduko de Tur-strato 4 (Turmstrasse 4), verkita de Hans Weinhengst kaj tradukita de Christian Cimpa. Ne ofte aperas nacilingvaj tradukoj de niaj originalaj romanoj, kaj tiun germanigon de verko el 1934 oni tute ne atendus. Tamen, la tradukinto sukcesis konvinki la eldonejon aperigi la tradukon kaj la rezulto estas admirinda. Mi mem ne konas la germanan, sed de aliaj mi aŭdis nur laŭdojn pri la lingvaĵo. La aspekto estas modela. Ho, se niaj Esperanto-libroj povus aperi tiel bele eldonitaj!

La specie bambina estas itala traduko de la ĉefverko de William Auld el la plumo de Nicolino Rossi. Kiom malfacile tradukebla estas La infana raso scias ĉiu, kiu almenaŭ trafoliumis la libron. Pri la rezulto mi ne kompetentas juĝi, sed mi instigas niajn italajn samideanojn ĝui la verkon. Aldonan legoplezuron devus certigi la spegulpaĝa preso de la originala teksto en Esperanto.

Aliaj

Atenton meritas ankaŭ la 100-a numero de Informilo por Interlingvistoj. La jubilea eldono de tiu bulteno konsistas sole el la indekso de la ĝisnuna enhavo, kompilita de Ino Kolbe kaj Till-Dietrich Dahlenburg. Eĉ se oni ne havas la tutan kolekton ekde 1992, kun la indekso oni povas almenaŭ orientiĝi ĉu indas serĉi la bezonatajn informojn kaj en kiuj numeroj. Cetere, estas ĝojige ke post la morto de la fondinto kaj unua redaktoro, Detlev Blanke, troviĝis personoj, kiuj daŭrigas la eldonadon de tiu kvaronjara publikaĵo.

Inter la menciindaj libroj el 2017 estas ankoraŭ la nova eldono Pasporta Servo, kiu revenis en la presita formo post 6-jara paŭzo. Eĉ se ĝi enhavas diversajn misteraĵojn el la tipo de Jarlibro 2017, pro la nunaj cirkonstancoj ĝi estas laŭdinda jam pro la fakto mem ke ĝi entute aperis.

La fama lernolibro de Stano Marček, Esperanto per rekta metodo, ĉi-jare ricevis tradukojn en la latva kaj araba lingvoj kaj estas jam certe lernolibro nesuperebla de iu ajn alia per nombro de tradukoj. Precipe al tiu lasta mi deziras merkatan sukceson, al kiu certe multe kontribuos Renato Corsetti.

Paweł Fischer-Kotowski

La teksto aperas samtempe en Parenteze.net

21 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Jorge Camacho
2018-01-17 9:55

Kvankam eble ne atentinda, mi tamen rekomendas mian pasintjaran poemaron Brulvunde 😉

https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9544

Federico Gobbo
2018-01-17 17:49
Respondo al  Jorge Camacho

Nepre atendinda!

Jorge Camacho
2018-01-18 12:23
Respondo al  Jorge Camacho
Federico Gobbo
2018-01-17 17:27

Alia nepreteratentinda volumo estis ‘Aliroj al esperanto’, eldonita de Kava-Pech, ĉefredaktita de Christer Kiselman, kunredaktita de Renato Corsetti kaj Probal Dasgupta. Kontribuis alfabetorde: Javier Alcalde, Detlev Blanke, Cyril Brosch, Probal Dasgupta, Sabine Fiedler, Federico Gobbo, Kimura Goro Christoph, Christer Kiselman, Ilona Koutny, Haitao Liu, Carlo Minnaja, Hiroshi Nagata kaj Renato Corsetti, Orlando E. Raola, Giorgio Silfer, Humphrey Tonkin. 227 paĝojn entute.

Paweł
2018-01-17 18:37
Respondo al  Federico Gobbo

Kvankam estas jam mezo de januaro 2018, la menciita libro ne estas (ankoraŭ) vendata en la Libroservo de UEA. Estas, do, nemirinde, ke ĝi ne aperas en la resumo pri la jaro 2017.

Gecxjo
Gecxjo
2018-01-18 9:11

“de la brila eseo de Claude Piron Psiĥaj reagoj al Esperanto, ” — mi ekenterisiĝis. Dankon pro la artikolo!

Roland Schnell
2018-01-18 17:23

La libromerkato estas afero de maljunaj viroj:
Trevor Steele, Sten Johanson, Ed Borsboom, Roman Dobrzyński, Stano Marček, William Auld, Julio Baghy, Ulrich Lins, Geraldo Mattos, Miyamoto Masao.
kaj unu virino.
Kie estas la junaj aŭtoroj?

Licxjo
Licxjo
2018-01-18 21:30
Respondo al  Roland Schnell

Tre bona demando.

Licxjo
Licxjo
2018-01-18 21:32
Respondo al  Licxjo

Ili ĉiuj efektive okupiĝas pri Interretaj aferoj kaj diversaj sociaj forumoj.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2018-01-18 23:32
Respondo al  Roland Schnell

> La libromerkato estas afero de maljunaj viroj

Kaj?

Gecxjo
Gecxjo
2018-01-19 6:00
Respondo al  Roland Schnell

Se Vi estas juna – plumon aŭ kio estas pli moderna – klavaron al manoj! 😉

Jorge Camacho
2018-01-19 7:12
Respondo al  Roland Schnell

Chu mi estas “sufiche juna”? Mi naskighis en 1966.

Licxjo
Licxjo
2018-01-19 14:26
Respondo al  Jorge Camacho

Nu, vi ja estas tre juna. Kompare al pluraj grandaj arboj en la mondo, aŭ eĉ kompare al mi.

Sed mia demando–malgraŭ mia ŝerca komento pri Interreto kaj sociaj forumoj–estas ĉu aperas ie nova generacio de kompetentaj verkistoj en Esperantujo. (La sama demando validas pri nova generacio de instruistoj, verkistoj de lernolibroj, gramatikistoj, leksikografoj . . .)

Mi ne vidas ilin. Sed mi loĝas en la fora sovaĝa sudo de Usono, kie lupoj hurlas nokte kaj oni ne portas ŝuojn, kaj estas tute eble ke mi ne scias.

Jaume Grau Casas
Jaume Grau Casas
2018-01-18 20:27

La plej interesa libro de la jaro estis Tagoj kaj Ruinoj https://www.nodo50.org/esperanto/Libroservo/TkR.htm

Roland Schnell
2018-01-21 16:43

Post certa problemo de la retejo “esperanto.berlin” almenaŭ la germana versio de la komento estas legebla. Kun reago al la obĵetoj en privataj retlistoj.
https://esperanto.berlin/de/libroj-de-2017/

Zlatko Tišljar
Zlatko Tišljar
2018-01-22 9:29

Mi kompreneble ne shatas chi tie paroli pri mi, ja ankau mi maljunas, sed mi malghojas pro tio ke nuntempe la respondeculoj pri recenzoj en multaj E-gazetoj kaj revuoj ne atentas pri tio kion la homoj sendas por recenzoj. Mi sendis mian lastan libron NEKUTIME PRI MULTIO aperinta antau 4 jaroj al dek redakcioj (po du ekzempleroj). Temas pri analizoj kaj artikolooj je 7 subtemoj, rilataj al chefe esperanta mondo, sed tamen ankau al politiko. Ghis nun neniu aperigis recenzon pri ghi. Mian libron aperinta kelkajn jarojn pli frue “Ekzistado – kibernetika klarigo de la mondo” recenzis nur Esperanto-Revuo kaj Ondo de Esperanto. Nu tiun chi lastan eblas legi ankau rete.
Pri tio ke pri altkvalita literaturo ne plu okupighas gejunuloj estas logika klarigo. La novaj esperantistoj ne atingas la konon de Esperanto kapabli legi verkojn kun multmilo da vortoj kaj dekmiloj da kunmetajhoj. Iun tagon mi audis jenan raporton: Iu junulo en gimnazio de Maribor jem pli ol dek monatojn tre entuziasme lernis E-on per duolingo, Tiam venis viziti Mariboron bona eksterlanda esperantisto kaj oni renkontigis ilin. La junulo ne kapablis respondi al la demando: Kio estas via nomo? por ne paroli pri Kiel vi nomighas? Duolingo estas alloga formo ludi, sed ghi instruas ekskluzive pasivan lingvon. Tial pli ol miliono da tiuj kiuj iom lernis ghin tiel neniel helpas estigi kvalitajn lingvokonantojn. Retaj kursoj devus instrui rapide chefe parolkapablon. Pro sia interaktiveco ili havas avantaghon povi krei ekzercojn en kiuj la gelernantoj devas mem krei frazojn (tion duolingo ne faras) kaj ne instrui lau la modelo de naciaj fremdlingvoj sed lau la interna strukturo de Esperanto. Ekzistas tia kurso, kiun malmulataj uzas kaj ne komprenas ke ghi faras ion tute kontrauan ol estas duoling : aktiva kono de parola lingvo en kiu oni lernas ne 2000 radikojn sed nur 500 plej oftajn morfemnojn kun multaj ekzercoj krei frazojn. http://www.learn.esperanto.com

Licxjo
Licxjo
2018-01-22 13:25
Respondo al  Zlatko Tišljar

Pri viaj libroj, mi konfesu ke la temoj (kaj titoloj) simple ne allogas min (kiu ankaŭ estas maljunulo, dank’ al la paso de la jaroj).

Sed pri via ĉefa punkto, mi plene konsentas.

Duolingo (kaj aliaj retaj kursoj) havas tre klare videblajn limojn. Ili povas nur prezenti materialon, kaj lernantoj povas nur respondi ene de jam fiksita kadro. En Usono, la rezultoj estas miksitaj. Foje aperas homoj kiuj bone lernis bazan Esperanton pere de Duolingo. Sed egale ofte aperas homoj kiuj “iomete” lernis, kaj kiuj tute ne kapablas partopreni simplan konversacion.

En la “kalkulado”, mi ne vidas grandan kreskon de la komunumo de aktivaj parolantoj de Esperanto. Sed estas tro frue por vere scii kio estos la vera efiko de tiaj kursoj. Minimume, homoj vidas la vorton “Esperanto” kaj konscias ke ĝi estas lingvo, kiel aliaj lingvoj. Kio mankas, tamen, estas tio, ke Esperanto NE estas “kiel aliaj lingvoj”, sed baziĝas sur interna ideo kaj aparta celo.

La Usona somera kursaro de Esperanto, preskaŭ 50-jaraĝa, vidis ian kreskon antaŭ 4-5 jaroj (t.e., antaŭ la apero de Duolingo, interese). Sed post tio, la kvanto de partoprenantoj restis sama; ne plu okazas kresko.

Tamen, mi taksas bona ke homoj scias iomete pri Esperanto kaj ne mokas ĝin, aŭ komplete ignoras ĝin.

Roberto
Roberto
2018-01-22 15:41
Respondo al  Licxjo

Mi mem komencis lerni Esperanton per malnova libro, kiu me aĉetis en brikabraka vendejo kiam mi estis 14-ja. Mi legis ĝin kaj tute forgesis la aferon. Post, kiam mi iris al universitato, mi trovis E-klubon tie kaj mi fakte lernis. Do Duolingo ne estas tute senutila eĉ se nur konigas la ekzistadon de la lingvo.

Roberto
Roberto
2018-01-22 15:42
Respondo al  Roberto

Mi mem komencis lerni Esperanton per malnova libro, kiun mi aĉetis ! Ho mia dio!

Lee Miller
Lee Miller
2018-01-22 17:40
Respondo al  Roberto

Ĉu iu eĉ minimume diris ke Duolingo “estas tute senutila”? Mi kredas ke mi diris precize la malon supre.

Christian Cimpa
Christian Cimpa
2018-01-22 16:51

Ne konante la plej novajn librojn de Jorge Camacho kaj Zlatko Tišljar mi tamen certas, ke ili meritus mencion en tiu listigo, ĉar ili kutime verkas sur tre alta nivelo. Fakte al mi ne estis tute egale, kiam mi ĉi tie vidis “Turmstraße 4”. Mi ĝojis, ke mia kontribuo estas honorigita kaj dankas al Paweł – kiel ajn li elektis la kriteriojn. La reeĥo en la naciaj amaskomunikiloj fakte estis tre ĝojiga, kio utilis malpli al la verko mem ol al Esperanto ĝenerale. Tion mi sufloras al vi por ke vi rigardu la libron ne tute senmerite lokita ĉi tie.