Tur-strato iĝis Turmstrasse

La 5-an de septembro venas el la presejo la germana traduko de la originala Esperanta romano Tur-strato 4. La tradukinto Christian Cimpa rakontis al Libera Folio kiel okazis, ke ordinara nacilingva eldonejo volis aperigi tradukon de jam iom aĝa Esperanta klasikaĵo.

La kovrilo de la aperonta germanlingva eldono de Tur-strato 4

Libera Folio: Kia verko estas Tur-strato 4, kaj kial ĝi laŭ vi meritas la atenton de nuntempaj legantoj?

Christian Cimpa: – Ĝi estas romano okazanta en la laborista medio de Vieno dum la intermilita tempo, precize en 1929. La ĉefa ideo de la verko estas priskribi la senesperajn cirkonstancojn de la subaj sociaj tavoloj, al kiuj en kelkaj distriktoj apartenis la granda plimulto de la loĝantaro. Temas do pri literaturo kun politikaj implicoj, oni eĉ povus paroli pri “tendenc-literaturo”. Bonŝance la temo povas esti rigardata kiel malaktuala kaj historia, sed eĉ kun tia aliro la verko daŭre restas interesa, ebligante surprizajn renkontojn kun personoj tre mirigaj el hodiaŭa vidpunkto kaj iliaj faroj. Multaj aŭtobiografiaj rakonteroj kuniĝas por krei aŭtentan bildon pri la vivsituacio de laboristaj familioj post la unua mondmilito (ne nur en Vieno).

Kiel okazis, ke ĝi estis tradukita kaj eldonita en la germana?

– La ideon havis Kurt Lhotzky, loka esperantisto. Kiel posedanto de multe vizitata librovendejo, en kies bretaroj staras ankaŭ Esperanto-libroj, li ne bezonis pensi tro fore. Kiam li foje vizitis la leg-salonon de la Viena Esperanto-muzeo, kie mi laboras, ni iom interbabilis – kun la rezulto, ke samvespere mi jam sidis ĉe bona botelo da vino super tiu fama klasikaĵo de la Esperanta literaturo por kontroli, ĉu la entrepreno realigeblas. Mia kolegino Andrea Sochurek tuj promesis sian subtenon, kaj kelkajn monatojn poste mi liveris la pretan manuskripton al Kurt, kiu pro siaj profesiaj kontaktoj sciis, kiujn eldonejojn valoras alparoli. Kaj li tuj sukcesis. La stabo de la eldonejo Edition Atelier senhezite kaj eĉ iom entuziasme akceptis la proponon.

Kian signifon laŭ vi havas ĝia apero en la germana?

Christian Cimpa; fotis Uwe Stecher

– Laŭ mi tre gravan, almenaŭ portempe kaj surloke. Mi rimarkis, ke esperantistoj foje tendencas formi enklavojn ene de siaj sociaj kaj lingvaj medioj. La sperto de daŭra rifuzo flanke de la ĉirkaŭa medio ofte gvidas al rezignacio kaj al nobla, sed ermiteca mempercepto de miskomprenata elito. Tiel veraj interŝanĝoj de ideoj, substancaj konversacioj, egalnivelaj diskutoj kun la ĉirkaŭaĵo malofte okazas.

– Aliflanke la traduko de Esperanto-literaturo nacilingven kvazaŭ “nature” kreas la bezonon, almenaŭ la okazon, paroli pri tiu fenomeno. Kaj tiel la nepenetreblaj membranoj, kiuj firme enŝlosas la Esperanto-socion kvazaŭ en vezikojn kaj forbaras ĝin de la granda plimulto de nia socio, iĝas trarompeblaj. Ĝenerale mi ĝojus, se la esperantistoj ne vivus (nur) en paralela universo, kun ĉiam la samaj sen- aŭ eĉ kontraŭefikaj provoj trovi ian atenton de aliuloj. Kio mankas, estas komunaj terenoj kun la “ekstera mondo” aŭ almenaŭ portempaj rendevuejoj kun la realo. Tian renkontiĝejon klopodis havigi per tiu traduko Kurt Lhotzky kiel iniciatinto, Andrea Sochurek per provlegado kaj konsiloj, kaj mi mem, tradukanto.

Kiajn malhelpojn (se iajn) renkontis la projekto eldoni en la germana Esperantan originalaĵon? Ĉu aperis iaj antaŭjuĝoj?

– Ĝis nun neniajn malhelpojn. Kontraŭe, ĉe la eldonejo ni trovis ekskluzive simpation pri tiu nova – kaj kompreneble ankaŭ iom ekzota – aspekto. Krome la fascino de la libro eliras el la fakto, ke oni devas ĝin kalkuli al la (ĉefe) germanlingva ĝenro de la tiel nomata “laborista literaturo”, kiu iom floris en Vieno kaj kelkaj aliaj urboj en Aŭstrio kaj Germanio. Aperinte en 1934 la romano vere estas unika, ĉar tiutempe en ambaŭ landoj diktatoraj reĝimoj jam subpremis ĉian socialisman agadon. Estas do ne nur la libro, kiu hodiaŭ povas servi al Esperanto, ankaŭ Esperanto tre grave servis al la libro ĉe ties naskiĝo.

– Hodiaŭ literaturemaj fakuloj jam tre scivole atendas la aperon de Turmstraße 4, kaj tre certe ĝi meritas kaj ricevos atenton. La nombro de la antaŭmendoj estas tre ĝojiga kaj la ĝisnunaj reagoj de la publiko al diversaj anoncoj senescepte favoraj. La veraj defioj estos la publikaj prezentadoj, la diskutoj, la personaj renkontoj kun la publiko. Dum miaj ĝis nun 27 jaroj kiel deĵoranto en la Esperanto-muzeo en Vieno mi konfrontiĝis kun multaj antaŭjuĝoj kontraŭ planlingvoj kaj lingvoj entute. Mi ĝojas pri la – esperinde multnombraj – ebloj korekti aŭ almenaŭ kontraŭargumenti la plej drastajn malĝustajn imagojn pri Esperanto. Kaj tio sen blinda fervoro aŭ zelotismo, ĉar, kiel la multjara direktoro de niaj biblioteko kaj muzeo, Herbert Mayer, kutime diris: Por varbi pri Esperanto oni ne bezonas propagandi, sufiĉas rakonti pri ĝi.

17 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Leganto
Leganto
2017-09-05 18:04

Trafaj rimarkoj. Gratulon pro la traduko!

johano
johano
2017-09-06 1:07

Lastsabate mi informis dum estrarkunsido de Berlina Esperanto-Ligo kaj Brandenburgia E-Asocio pri la baldauxa apero de la germana traduko de la libro. Cxiuj senescepte lauxdis la projekton kaj sur la retpagxo Esperanto en Berlin jam aperis moderna informo pri la interesa projekto. Gratulon al la iniciatintoj kaj realigintoj.

Roland Schnell
2017-09-06 12:20
Respondo al  johano

“johano” kiel kutime senhonte troigas! Ke “Cxiuj senescepte lauxdis la projekton” estas mensogo, ĉar almenaŭ mi nenion diris en ĉi tiu direkto. Tute male! Mi miras, kial oni tradukas malnovan verkon, kies temo estas tute ekstermoda. Nur la nostalgio de maljunaj socialdemokratoj de Aŭstrio povas klarigi la projekton.
Mi metis ĝin al nia retejo “esperanto.berlin” ĉar la aŭtoro mortis “en Berlin”, sed la aŭstraj adeptoj ne povis klarigi la kondiĉojn. Estas simpla tasko de dokumentado sen prijuĝo de la valoro.
Kion mi legis pri la romano ne povas instigi mi al legado, nek en esperanto, nek en la germana. Liaj poemoj kaj tradukoj de poemoj estas eble pli amuzaj, sed ili ankoraŭ kuŝas trankvile en iuj socialdemokrataj aŭ SATaj revuoj.

johano
johano
2017-09-06 13:45
Respondo al  Roland Schnell

Roland Schnell, vi ne estas membro de estraro en la menciitaj asocioj. Mi donis opinion de la estraranoj dum nia menciita estrarkunsido. Ecx la cxeestinta nuna GEA-prezidanto samopinis. Skribi cxi-tie ke mi kiel kutime senhonte troigas, tio estas “publika” ofendo de mia persono.

Christian Cimpa
Christian Cimpa
2017-09-06 13:52
Respondo al  johano

Kompreneble ekzistas kaŭzoj, kial ĝuste tiu romano estis elektita por proponi ĝian tradukon al Viena eldonejo. Tre certe mi ne vidas iun „nostalgion de maljunaj socialdemokratoj“. Mi ne estas tia. Kvankam mia supra aserto, ke la temo hodiaŭ ne plu aktualas, mi vidas certajn retropaŝojn en la politika, socia kaj ekonomia terenoj. Ofte junaj personoj kredas la atingojn de la lastaj jardekoj eternaj homaj rajtoj, sen konscii, ke oni devas ilin gardi por ne perdi ilin. La aŭtentika prezento de cirkonstancoj de la pasinto do ne nepre estas io „ekstermoda“, sed eble tute aktuala. La ĉefa motivo elekti tiun libron estis la senpera rilato de la romano al Vieno, kiu tre faciligis trovi lokan eldoniston. Nenio pli. Kaj kompreneble mi dankas al vi por disvastigi la informon en Berlin, ĉar eventuale sekvantaj projektoj samdirektaj dependas de la (ekonomia) sukceso de tiu ĉi.

Sebastiano
Sebastiano
2017-09-06 18:58
Respondo al  johano

Johano, vi asertis, ke en tiu kunveno “ĉiuj senescepte laŭdis la projekton”. Evidente tiel ne estis. (Rolando, cetere, havas, se mi ne eraras, oficiale taskon de la estraro, do sidis en la kunveno ne pro privata amuziĝo.)

La impreson, kiun vortigis Rolando, cetere ne nur li ricevis en la pasintaj jaroj, sed multaj, kiuj en Berlino iam kunlaboris kun vi. Diversaj s-anoj (ankaŭ estraranoj, ankaŭ federacinivele) ĉiam denove plendis pri tio – ankaŭ rekte al vi -, kaj ĝuste tiu emo al “senhonta troigo” kaŭzis multan amaron inter Berlinaj e-istoj en la pasintaj jaroj kaj signife kontribuis al disfalo de Berlinaj projektoj.

Ni kutime ne “publike” parolas pri tio, sed la internajn diskutadojn vi evidente ĝis nun neniel komprenis.

johano
johano
2017-09-07 0:26
Respondo al  Sebastiano

Sebastiano, Roland ne estas estrarano. Ne volis esti. Li ankaux ne cxeestis mian rektan konversacion pri la libro kun la estraranoj unuope . Kial Roland skribis ke mi mensogas. Kial ne skribis kiel vi, ke ricevis la impreson ke mi mensogas? La diferenco estas granda. Kial li ne unue skribis rekte al mi?
Entute min mirigas komenco de laux mi superfluaj kontribuoj.
Tial mi kun bedauxro denove rezignas informi kaj diskuti en tiu cxi-forumo.
Ankaux mi ne volas iun diskuton pri de vi komencita priskribo de okazajxoj en la pasintaj jaroj en Berlin. Jes, okazis tiuj, tre bedauxrinde, kaj mi gxojas ke mi ne perdis mian korpan sanon kaj ecx vivon pro acxatakoj. Perditaj tamen estas multe da sxancoj kaj mono por investi al planitaj E-projektoj, cxefe en Berlin. Malgraux tio diversaj Berlinaj projektoj tamen ne disfalis, kaj novaj realigxi/as, malgraux ke mi kontribui/as. Nun fino de mia kontribuo en “libera folio”.

Krizipo
Krizipo
2017-09-06 19:13
Respondo al  Roland Schnell

Rilate al intervjuo pri nove eldonita traduko de esperanta romano ŝajne egege gravas, ke iu en iu estrarkunsido ne laŭdis la aperon de tiu verko!

Mike JONES
2017-09-06 7:11

Bonege! Gratulojn!

“Kio mankas, estas komunaj terenoj kun la “ekstera mondo” aŭ almenaŭ portempaj rendevuejoj kun la realo.”

Pri tio, mi ĵus ekhavis la ideon traduki la plej kernan parton de libere-uzeblaj ‘malgrandaj’ novaĵ-raportoj el mia denaska lingvo – la angla – al Esperanto, kaj afiŝi miajn tradukojn al mia retejo en libere-elŝutebla formato. (Temas pri ‘malgrandaj’ ĉar pri ‘grandaj’ ĉiuj tuj informiĝas en sia denaska lingvo per la amaskomunikiloj.) Nu, kio plenumas tiujn postulojn? La natura respondo estas: nekrologoj ĵus-anoncitaj fare de la anglalingva Wikipedia pri famaj fakuloj. La persono pri kiu temas la nekrologo jam havas artikolon en la anglalingva Wikipedia, sed preskaŭ certe ne en la Esperantlingva Wikipedia (Vikipedio). La artikolo estas tipe iom longa, sed kial ne traduki simple la plej kernan parton de ĝi? La artikolo estas libere-uzebla, ĉar la fonto estas Wikipedia, kaj havas la karakteron de novaĵo, ĉar la persono ĵus mortis. Do, per nur kelk-minuta tradukado mi povas liveri atutan, aktualan, legaĵon al la Esperantlingva publiko. La unuan tiaĵon mi ĵus kreis. Temas pri la fama muzikisto Walter Becker. Vi povas legi mian tradukon pri la novaĵo ĉi tie: http://www.public-domain-materials.com/dosierujo-nekrologo-pri-walter-becker.html

ekzistas
2017-09-06 14:57

Antau multaj jaroj mi legis la libron . Restis en mia memoro la rolo de angla lingvo kiel signo de progreso.

pistike65
pistike65
2017-09-08 13:37

Spronite de tiu chi bona novajho, mi pensis verki artikoleton por Libera Folio pri la temo “Tradukoj el Esperanto”, sed ne trovis tempon. Nu, mi afishu almenau miajn rilatajn notojn.

– Esperanto en Perspektivo* (1974) havas en sia indekso la kapvorton “tradukoj el E” kaj traktas la temon en
7.4. Esperanto kiel fonto-lingvo, p. 241-244
7.4.3. scias pri 131 volumoj en 35 lingvoj
temas ne nur pri beletro

– Bibliografio de la nacilingvaj tradukoj de esperantaj literaturaĵoj – Willem Verloren van Themaat
http://meeuw.org/verloren/
kolekto haltinta en la 90aj jaroj (WVvT mortis en 1996; en eble 1993 transdonis sian kolekton sur disketo al la CO, mi mem sporade aldonis erojn en la 90aj, sed mi ne plu certas chu tiuj eniris chi tiun retan version, vershajne jes, almenau parte certe; WVvT skribas: “Pri la informoj en ĉi tiu bibliografio oni povas fari multajn interesajn statistikajn esplorojn. Kelkajn tiajn esplorojn mi mem jam faris en “Kelkaj statistikaĵoj pri el-Esperantaj literaturaj tradukoj” (Fonto, januaro 1993).”

– Tradukoj de La Infana Raso, kaj kelkaj aiaj verkoj de Auld tradukitaj al naciaj lingvoj:
http://www.everk.it/index.php?id=31,120,0,0,1,0

– Volumo kun tradukoj en la anglan, skotan kaj skotgaelan, chiu fare de Girvan McKay , angla versio prizorgita ankau de mi):
https://books.google.lu/books?id=d5PXCQAAQBAJ&pg=PA3&lpg=PA3&dq=%22La+Infana+Raso%22+english&source=bl&ots=Sd92ZDvWUI&sig=OnJyvAXgfxfnCzZW2CRbDMkVeHQ&hl=fr&sa=X&ved=0ahUKEwiUuNzh5YrWAhWEKFAKHUG8AZ8Q6AEILjAB#v=onepage&q=%22La%20Infana%20Raso%22%20english&f=false

(daurigote)

István Ertl
2017-09-09 9:28
Respondo al  pistike65

Tute freshe aperis anglalingve Kroata milita noktlibro de Spomenka Štimec! https://www.worldliteraturetoday.org/2017/september/croatian-war-nocturnal-spomenka-stimec

JULIA SIGMOND
JULIA SIGMOND
2017-09-10 23:13
Respondo al  István Ertl

TUTKORE MI GRATULAS AL SPOMENKA STIMEC! JULIA SIGMOND

pistike65
pistike65
2017-09-08 13:38

(daurigo)
– Ghis la periodo de “Esperanto en Perspektivo” la plej tradukitaj autoroj estis Baghy, Sekelj (aparte Kumewawa, kun ech du hungarigoj, unu el ili la mia) kaj iom Fethke. Nun nepras aldoni “Maskerado” de T. Soros, kun eldonitaj tradukoj angla, cheha*, franca, germana, hungara itala, japana, rusa, turka. Fine de la 80aj, eke de la 90aj la krimromana ondo de la E-beletro rikoltigis almenau tri hungarigojn (Varmas en Romo, Shia lasta poshtkarto; Kazinski venas tro malfrue) kaj unu poligon (Kazinski), chiujn vendatajn sufiche bone.

*okaze de ghi Tonkin faris prelegon, kiu aperis en Beletra Almanako nro 21, sed pri nia nuna temo ghi diras malmulte

– El la lastaj jaroj nepre menciindas
http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8852
http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9126

– Kelkaj konsideretoj (por fini kun Tonyo sen legho):

http://www.delbarrio.eu/2010/01/oni-bezonas-profesiajn-eldonistojn.htm
Amike, István Ertl

Kurt Lhotzky
2017-09-08 19:02

Mi havas la honoron prezenti la germanan tradukon en Berlino. Kiu volas konvinki sin ke mi ne estas maljuna socialdemokrato ? venu!

BERLIN
Literaturmagnet

Lesung & Gespräch. Kurt Lhotzky stellt den Roman Turmstraße 4 des österreichischen Autors & Esperantisten Hans Weinhengst vor, der Verbrecher Verlag präsentiert die Erzählung Es wird schon nicht so schlimm! von Hans Schweikart.

Wann: Fr, 29.9., 20 Uhr
Wo: Buchhandlung Montag, Pappelallee 25, 10437 Berlin

Roland Schnell
2017-09-09 11:51
Respondo al  Kurt Lhotzky

Mi aktualigis la german version de la retpagxo pri Weinhold.

https://esperanto.berlin/de/weinhengst-turmstrasse/

pro informoj de alia germana Esperantisto: Li mortis kiel
suboficiro en 1945, kaj lia soldatotombo troviĝas en tombejo In den Kisseln
en la Berlina distrikto Spandau. Oni serĉu en Block 113 Reihe 3 Grab 28.

Espereble okaze da la prezento de la libro estos ebleco viziti lian tombon.

Christian Cimpa
Christian Cimpa
2017-09-22 16:18

Je la 21a de septembro okazis la publika prezentado de la libro. Tre bona sukceso. Chiuj ekzempleroj sur la librovendeja tablo vendighis. Ni parolis du horojn pri Esperanto kaj pri Esperanta literaturo kun neesperantista publiko. Venonta prezentado: 29a de septembro en Berlin!