Vizitrekordo ĉe la Esperanto-muzeo en Vieno

Grupo de infanoj vizitas la muzeon.

La Esperanto-muzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko pasintjare havis pli ol 20.000 vizitantojn. Tio estas rekordo por la muzeo, kiu estis fondita antaŭ 90 jaroj, rakontas la estro de la muzeo, Bernhard Tuider.

La Esperanto-muzeo situas en la centro de Vieno, unu el la plej grandaj urboj en Eŭropo. Tial ĝi estas rimarkata de multaj personoj kaj ankaŭ estas tre grava pordo al la publiko. Dum la pasintaj jaroj la nombro de vizitantoj daŭre kreskis.

En 2017 rekorda nombro da 21.256 personoj vizitis la Esperanto-muzeon, kompare kun la jaro 2016 (15.937) tio estas rimarkinda plialtiĝo de 33 %, kompare kun la jaro 2006 (5.025) eĉ 323 %.

Inter la vizitantoj estas ne nur personoj el Vieno kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, precipe gelernantoj kaj gestudentoj, sed ankaŭ multaj turistoj. Same daŭre venas esperantistoj el diversaj partoj de la mondo en la Esperanto-muzeon, kiu – fondita en 1927 – konservas kaj disponigas mondskale la plej ampleksan kolekton pri Esperanto kaj planlingvoj.

Tiu ege pozitiva evoluo baziĝas precipe sur la pliampleksigo de la deĵorhoroj, la enkonduko de novaj laŭaĝaj atelieroj kaj sur eventoj kun specialaj laŭtemaj gvidadoj.

Ĉiujare la Esperanto-muzeo – kaj la kvar aliaj muzeoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko – partoprenas plurajn naci- kaj internacikadrajn kulturajn aranĝojn.

Dum la “Longa Nokto de la Muzeoj” kaj la “Tago de la Malfermita Pordo” ni proponas specialajn gvidadojn kaj Esperanto-fulmkursojn. Dum la “Tago de la Monumentoj” kadre de la Eŭropaj Tagoj de kultura heredaĵo ni precipe parolas pri Esperanto kadre de varia speciala temo: 2014 Illusion (“Iluzio”), 2015 Feuer und Flamme (“Fajro kaj flamo”), 2016 Gemeinsam unterwegs (“Kune survoje”), 2017 Heimat großer Töchter (“Patrujo de elstaraj filinoj”), 2018 Schätze teilen (“Dividi trezorojn”).

Ekzemple en 2017 ni pli koncentris nin pri la elstaraj filinoj ol pri la patrujoj kaj informis pri “Lidja Zamenhof kiel eminenta filino” memorigante pri la 75-a datreveno de ŝia morto.

Por lernejaj klasoj la Aŭstria Nacia Biblioteko ofertas aĝospecifajn programojn, la tiel nomatajn “Wissenswelten” (sciomondoj), pro kiuj dum la pasintaj jaroj pli kaj pli da infanoj kaj gejunuloj ĝuis gvidadojn kaj Esperanto-fulmkursojn.

Ankaŭ grupoj de plenkreskuloj – precipe universitatanoj – volonte kaj regule mendas Esperanto-kurson aldone al gvidado.

Tiel ĉiujare inter 40 kaj 50 grupoj ricevas dum 30, 60 aŭ 90 minutoj bazajn konojn pri Esperanto, ili povas efektoplene sperti, ke la lingvo bone funkcias, kaj ili ankaŭ ekscias, ke ĝi estas ĉiutage uzata en nia instituto – de dungitoj kaj de vizitantaj esperantistoj.

Krome vizitantoj povas percepti, ke la Esperanto-muzeo estas ne nur muzeo, sed – ekde sia fondo en 1927 – ankaŭ biblioteko kaj arkivo, kiu nuntempe konservas kaj disponigas jenan havaĵon:

  • 40.000 faldfolioj
  • 35.000 volumoj
  • 25.000 gazeteltondaĵoj, precipe el la tempo 1900–1920
  • 22.000 fotoj kaj fotonegativoj
  • 10.000 manuskriptoj kaj aŭtografoj
  • 3.700 diversaj periodaĵoj
  • 3.000 muzeaj objektoj
  • 1.500 afiŝoj
  • 850 aŭd-vidaj materialoj
  • 56 antaŭlasaĵoj, postlasaĵoj kaj arkivoj (de asocioj, eldonejoj kaj revuoj)

Se oni konsideras, ke la Esperanto-muzeo disponas pri ekspozicia spaco de nur 80 kvadratmetroj, la statistiko estas elstara: ekde 2005, kiam la nova ekspozicio en Herrengasse 9 estis inaŭgurita, vizitis ĝin pli ol 130.000 personoj, okazis preskaŭ 700 gvidadoj kaj pli ol 350 Esperanto-fulmkursoj (regule nur ekde la jaro 2009), kiujn partoprenis entute pli ol 8.000 personoj.

Pli da informoj troveblas en la retejo de la Kolekto por planlingvoj kaj en la retejo de la Esperanto-muzeo.

Bernhard Tuider

19 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Markos Kramer
Markos Kramer
2018-01-16 12:03

Pasintjare mi ĉi tie en Luksemburgo ekkonis virinon el Vieno, kiu jam scii pri Esperanto pro vizito al la Esperanto-muzeo. Ŝi tamen estis tre surprizita, kiam ŝi eksciis de mi, ke Esperanto estas vivanta lingvo, kiun eĉ uzas miaj infanoj kun samaĝaj infanoj el aliaj landoj. La impreso, kiun ŝi havis post vizito al la Esperanto-muzeo antaŭ kelkaj jaroj, estis, ke temas pri afero de la pasinteco, kiu ne plu estas aktuala. Repensante pri mia propra vizito al la Esperanto-muzeo en somero 2014, mi povis bone kompreni ŝian impreson, ĉar ankaŭ tiam la muzeo montris ĉefe historiaĵojn de la periodo 1887 ĝis ĉirkaŭ 1960, kaj praktike tute ne informis pri la nuntempa komunumo kaj movado ĉirkaŭ Esperanto. Ĉu iu scias, ĉu la situacio pliboniĝis de 2014? Ja estus bedaŭrinde, se la plejmulto el tiuj multaj vizitantoj forlasus la muzeon kun la impreso, ke ili lernis ion pri la pasinteco, ne pri la nuntempo.

Raul J Garcia
2018-01-16 12:25
Respondo al  Markos Kramer

Oni devas krei sekcion en la muzeo, se ĝi ankoraŭ ne ekzistas, kiu nomiĝas, “Esperanto Hodiaŭ.”

amuzulo
amuzulo
2018-01-16 12:55
Respondo al  Markos Kramer

Mi longe diskutis tion kun Bernhard kiam mi estis tie kaj laŭ mia kompreno ili jam survojas al solvoj por tiu problemo.

Bernhard Tuider
Bernhard Tuider
2018-01-16 14:54
Respondo al  Markos Kramer

Fakte la Esperantomuzeo ankaŭ informas pri Esperanto en la nuntempo, ekzemple ĉe interaktiva komputilo, kiu nomiĝas „Praktiko“. Tie ni prezentas mondmapojn, kiuj montras:

– kie kaj kiam nun, en 2018, okazas Esperanto-aranĝoj
– kie nuntempe funkcias aliaj Esperanto-bibliotekoj, -arkivoj kaj -muzeoj.
– kie loĝas personoj, kiuj estas sur la listo de Pasporta Servo
– kie loĝas delegitoj de la Universala Esperanto-Asocio

“Praktiko” ankaŭ informas pri la propedeŭtika efiko de Esperanto kaj pri la Universala Esperanto-Asocio, kies retpaĝon oni povas senpere viziti. Krome Esperanto en la nuntempo estas ĉiam temo dum la gvidadoj en la Esperantomuzeo – en 2017 okazis 125.

dennis keefe
2018-01-16 12:47

Gratulon al la teamo de Vieno kiu starigis ĝis nun 350 fulmokursojn! Fulmokursoj povas esti unu el la plej efikaj metodoj por motivi homojn lerni Esperanton en postaj, pli longaj kursoj, ĉu ĉeestaj, ĉu virtualaj kiel en Duolingo.

Historie, Andre Cseh, kiu enkondukis grandskale la rektan metodon en Esperantujon, multe uzis tian fulmokurseton por altiri multnombrajn gelernantojn al postaj, pli longaj kursoj. Fulmokurso de unu horo; posta kurso de 24, ekzemple.

En Lingvaj Festivaloj, kiuj ofte sukcesas altiri novajn, bonajn lernantojn de Espernato (Francio, Rusio, Ĉinio), fulmokursoj estas la kerno de la tuta festivalo. Oni “gustumas” la lingvon dum festivalo; poste. kelkaj serioze lernas ĝin. La unuaj jaroj de la Lingva Festivalo de Ĉeboksari (Aleksandre Blinov), per la enfestivalaj fulmokursoj altiris CENTOJN da novaj lernantoj en postaj, pli longaj esperantaj kursoj.

Estus utile, eble en la paĝoj de IPR – la Internacia Pedagogia Revuo – havi longan detalan priskribon de la fulmokursoj en Vieno, por ke eventuale lokaj kluboj kaj asocioj de Esperanto, aŭ eĉ individuaj Esperantistoj, povu ankaŭ povu profiti je tiu metodo. Certe estas plurstilaj fulmokursoj, kaj lerni pri la metodo de Vieno helpos al ĉiuj pripensi kaj eventuale plibonigi sian propran metodon.

Fulmokursoj estas multe pli efikaj ol altrudaj, reklamaj, argumentaj, merkatikaj, disputoplenaj metodoj, kiujn Esperantistoj bedaŭrinde relative tro ofte uzas, Anstataŭ provi konvinkadi al homoj lerni Esperanton, tutsimple lasu al ili provi mem per mallonga fulmokurso. Permesu al homoj decidi ĉu Esperanto taŭgas aŭ ne por ILI. Ne altrudu, ĉu ne?

Lu_
Lu_
2018-01-16 14:48

Kio estas la enhavo de la "Esperanto-fulmkursoj"? Ĉu estas nur instruado de Esperanto aŭ ĉu estas ankaŭ informado pri Esperanto, pri ĝia hodiaŭa tutmonda uzado ktp.? (Ĉu eble mi pretervidis tiun informon?)

Christian Cimpa
Christian Cimpa
2018-01-17 12:44
Respondo al  Lu_

Saluton! Mi estas Christian Cimpa, deĵoranto en la Viena Esperantomuzeo. Dum la fulmkursoj ni prezentas bazajn sciojn pri la gramatiko kaj la vortfarado de Esperanto. La partoprenantoj (plej ofte infanoj aŭ studentoj) lernas formi simplajn frazojn kiel sinprezenton, mempriskribon, priskribon de amiko aŭ de ŝatata dombesto… Ĝenerale tiuj kursoj estas kombinitaj kun duonhora gvidado tra la ekspozicio, kies lasta stacio estas dediĉita al la nuntempo de Esperanto (UEA kaj aliaj gravaj Esperantaj institucioj, Pasporta Servo, Universalaj Kongresoj, aktualaj, do ĉijaraj aranĝoj …). Kompreneble dum kaj la kursoj kaj la gvidadoj plej diversaj demandoj estas adresitaj al ni kaj ofte okazas viglaj interparoladoj.

Lu_
Lu_
2018-01-16 14:54

Mi havas la impreson, ke la nomo "Esperanto-muzeo" gvidas la pensojn de la vizitantoj en direkton malfavoran por la progreso de Esperanto. "Muzeo" sonas kiel io pasinta, ekz. muzeo pri malnova historio. Jes, mi konscias, ekzistas ankaŭ muzeoj pri io, kio ankoraŭ ekzistas (muzeo pri ŝipoj…), sed ĉe Esperanto la aparta, aldona problemo estas, ke la plimulto de la publiko kredas, ke temas pri afero de la pasinteco, ke neniu plu parolas Esperanton. Se kun tia antaŭscio oni aŭdas pri Esperanto-"muzeo", tre facile tiu vorto plifortigas la misan ideon.
Eble io kiel "Esperanto-ekspozicio", Esperanto-Ausstellung, estus tiurilate pli taŭga. Ĉu?
(Jes, mi konscias pri la tradicio… – sed mi ankaŭ scias, ke antaŭ la fondiĝo de la viena institucio la nocio "muzeo" ne estis la sola pripensita vorto, kiel mi lernis laste en prelego de Bernhard Tuider.)

Licxjo
Licxjo
2018-01-17 15:48
Respondo al  Lu_

Efektive tio kio plej mankas en la aktuala mondo de Esperanto estas konscio pri la historio, la estiĝo kaj disvolviĝo de la lingvo, kaj la longa fadeno de realviva, aktiva uzado de Esperanto.

Pli ol miliono da homoj almenaŭ komencis esplori Esperanton pere de Duolingo, ekzemple. Sed ili ĝenerale havas nenian ideon ke multaj generacioj de parolantoj, verkistoj, instruistoj, kaj movadanoj ekzistis antaŭ ili. Estas ia ĝenerala sento ke Esperanto estas nova fenomeno, interesa lingvo-projekto, logiko-ludo . . . sed ke ekzistas kulturo, normoj pri uzado, jam fiksitaj gramatiko kaj sintakso, komunumo . . . ne.

La Interreto provizas bonan perspektivon pri "Esperanto, aktuale". La muzeo en Vieno prezentas la bildon de 1887 ĝis nun.

Lu_
Lu_
2018-01-21 9:27
Respondo al  Licxjo

Multan dankon pro la interesa rimarko, Liĉjo. Jes, efektive multaj homoj, eble en la Esperanto-komunumo, sed tre certe ankaŭ ekster la Esperanto-komunumo, ne vere konscias pri la historio (eĉ apenaŭ pri tiu ekde 1960). Ofte mi jam legis en komentoj sub artikoloj pri Esperanto, ke la lingvo ne havas historion. Kaj same, ke ĝi havas belan historion, sed nur malmultan nuntempon. Do indas montri kaj historion kaj nuntempon. La "Esperanto-muzeo" do estu "muzeo pri historio kaj nuntempo de Esperanto" (Museum der Geschichte und Gegenwart des Esperanto), ĉu?

Erinja
Erinja
2018-01-19 5:16
Respondo al  Lu_

Ĉio dependas de la prezentado mem. En mia urbo ni havas muzeojn pri la scienco, pri arto, pri diversaj kulturoj; kompreneble scienco, arto, kaj homaj kulturoj ankoraŭ ekzistas. Pli gravas la enhavo de la muzeoj kaj la prezento de la materialoj. Mi rimarkas tion precipe kiam mi vizitas judajn muzojn de diversaj urboj kaj landoj. Foje mi sentas ke oni prezentas nur historion, kaj praktike ignoras ke temas pri vivanta kulturo, ke modernaj versioj de la iloj por diversaj ritoj ankoraŭ estas en ĉiutaga uzo. Aliaj pli bone prezentas ne nur la historion de judoj en iu loko, sed ankaŭ la vivantan religian komunumon.

Federico Gobbo
2018-01-16 16:22

Mi volas publike gratuli al Bernhard Tuider pro lia profesieco kaj atingo de grava rezulto. Mi havis la okazon spekti du prezentojn de li en la lastaj tempoj, en Zamenhofa Tago en Romo, ĉe la Pola Akademio de la Sciencoj, kaj en Varsovio dum la esplorateliero kiun mi kunorganizis honore al la heredaĵo de Zamenhof, kaj miaopinie liaj prezentoj estas elstaraj.

Etuleto
Etuleto
2018-01-16 20:19

Kaj kiel fartas nia plej grava movada biblioteko, tiu en la Centra Oficejo de UEA?

Krizipo
Krizipo
2018-01-16 20:26
Respondo al  Etuleto

La plej grava biblioteko por la Esperanto-movado estas la Aŭstria Nacia Biblioteko. La biblioteko en la CO estas ne uzebla ekster Roterdamo.

Sudtirolano
Sudtirolano
2018-01-17 9:06

Mi devas defendi la vienanojn kaj ilian laboron. Mi ofte estas tie kaj studas. La Esperantomuzeo estas la afero ekster la reto, kiu en la lastaj jaroj prosperis kaj daure progresis. Multo alia au malaperis au kadukighas en Esperantujo. Multaj esperantistoj simple ne konscias, kion Vieno donacas al ili, char al ili mankas dimensio.

Simple ne veras ke la muzeo ne montras la nuntempon. Sed eble ghenas al kelkaj, ke la muzeo prezentas, ke Esperanto ne estas strangajho, sed havas historian kaj kulturan dimension. La postulo, ke oni parolu pri Ausstellung estas simple idiotajho. Sur tiu nivelo estas kelkaj movadanoj!!!

Vienaj geamikoj, daurigu vian vojon malgrau kelkaj esperantistoj kaj restu ekster la movado. Ne diskutu senutile. Via laboro estas pli valora. Mi ankau ne plu reskribos al reagoj chi tie, char ne gravas, kion kelkaj diras. Mi nur volis danki vin kaj doni al vi bonan senton .

Lu_
Lu_
2018-01-17 11:44
Respondo al  Sudtirolano

Kun intereso mi notas viajn komentojn.
Ĝi montras unu plian fojon, ke la lernado de Esperanto ne ĉiam kondukas al pli pacaj rilatoj inter la homoj 😀
Kun sinceraj salutoj
Lu Wunsch-Rolshoven, Berlino

ekzistas
2018-01-17 9:23

La Esperanto- muzeo en Chinio lau mia opinio estas la plej avangarda – plej moderna .
Kutime la naciaj E- muzeoj estas polvokovritaj – ekz. en svislando la CDELI kaj en Francio la museo de Graj ( Gray)

Lu_
Lu_
2018-01-17 11:56
Respondo al  ekzistas

Por interesitoj: Jen la retpaĝo de la Ĉina Esperanto-Muzeo, http://www.e-muzeo.com/ev/
Jen filmeto kiu prezentas ĝin, https://www.youtube.com/watch?v=AD_9suU8oWE

Sudtirolano
Sudtirolano
2018-01-17 10:14

Karaj gelaborantoj en la muzeo kaj la biblioteko! Via instituto estas la rara kazo de Esperanta afero, kiu daure progresis kaj interrete kaj ekster la reto. Daurigu vian vojon kaj restu ekster la movado. Nur tiel vi povis kaj povas atingi la nivelon senkompareblan. Ne lasu vin gheni de movadanoj, kiuj ne konscias, kion vi donacis al la mondo.

Vi havas pli valoran aferon por fari ol diskuti kun iu Lu pri Ausstellung. Estas multaj homoj, kiuj komprenas. Sed kelkaj neniam komprenos.