Kvin virinoj en la nova estraro de TEJO

Joop Kiefte estas la nova prezidanto de TEJO. Li estis la sola kandidato kiu sin proponis por la tasko. La nova estraro estis elektita por unujara mandatperiodo dum la IJK en Liptovský Hrádok en Slovakio. Kvin el la naŭ estraranoj estas virinoj, dum UEA havas neniun virinon inter siaj ok estraranoj.

La komitato de TEJO kunsidas. Foto: TEJO.

La komitato de TEJO elektis novan estraron kaj faris kelkajn modifojn en sia statuto. Estis ankaŭ propono ŝanĝi la nomon de la organizaĵo, sed tio estis rifuzita. La kunsido estis vive elsendata rete, sed ne plene – okazis paŭzoj en la elsendado “por pli libere diskuti” pri tiklaj aferoj, inter kiuj estis la demando pri tio, kiom da membroj TEJO fakte havas.

Komence de la komitata kunveno Michael Boris Mandirola, kiu mem proponis plurajn ŝanĝojn en la statuto, estis elektita al la voĉdona komisiono. Tio donis al li la privilegion gvidi la voĉdonojn kaj en ĝusta momento tre videble levi ambaŭ manojn por instigi al voĉdono laŭ sia prefero. (Li havis du voĉojn en la kunsido, unu kiel komitatano B kaj unu kiel anstataŭanto por komitatano A de Burundo.)

La eliranta vicprezidanto Francesco Maurelli dum la kunsido aŭdeble komentis:

– La voĉdona komisiono ne devus esti tiom entuziasma, indika kiel voĉdoni.

La elekta komisiono havis problemon trovi kandidaton por prezidanteco ĝis la fino de junio, kiam pasis la limdato. Tial oni ŝovis la limdaton por kandidatiĝoj ĝis la 10-a de julio. En la dua raŭndo por la posteno de prezidanto kandidatiĝis nur Joop Kiefte el Nederlando. La komitato elektis lin per 17 voĉoj, kun 8 kontraŭoj kaj 2 voĉoj nevalidaj, en kiuj oni markis “0” apud lia nomo.

Kiel vicprezidantoj estas elektitaj Mounir Abjiou (Maroko) kaj Hoan Tran – Ĝojo (Vietnamio), kiel ĝenerala sekretario Catherine Neilson (Usono) kaj kiel kasisto Mung Bui – Feliĉa (Vietnamio). La aliaj estraranoj estas: Karina Oliveira (Brazilo), Jung Yuro – Unika (Korea Respubliko), Luis Miguel Obando (Kolombio) kaj Koffitché Koufionou (Togolando). La naŭkapa estraro oficos unu jaron ekde la 1-a de septembro 2019.

La voĉdonado pri Catherine Neilson estis prokrastita, ĉar mankis certa informo pri tio, ĉu ŝi efektive estas individua membro de TEJO. Ŝi diris, ke ŝi ja antaŭ unu semajno aliĝis tra la retejo de UEA, sed ke la retejo iel misfunkciis. Fine la konfirmo pri ŝia membreco estis trovita.

La elektoj forrabis multe da tempo dum la komitata kunsido, ĉar ĉiu kandidato estis detale prezentata kaj poste la surlokaj kandidatoj estis intervjuitaj en formo de debato, en kiu tamen ne povis aktive partopreni la komitato.

En la ĉi-jara IJK la komitatajn laborojn partoprenas nekutime multaj personoj. Se ne ĉeestas komitatano de iu landa sekcio, tiam reprezentas ĝin anstataŭanto. Nur manpleno da sekcioj ne uzis ĉi tiun rajton.

La komitato sendiskute akceptis la ŝanĝojn en la regularo pri kunlaboro inter UEA kaj TEJO. Laŭ la nuna ĝenerala sekretario, Konstanze Schönfeld, oni ne devus dediĉi tro da tempo al ĉi tiu temo, ĉar la afero jam estis traktita de la komitato de UEA kaj oni laŭ ŝi devus fidi tiujn, kiuj laboris pri ĝi en Lahtio.

Sekvis trakto de la proponoj pri ŝanĝoj en la statuto. Laŭ la propono de Mia Nordentoft, unu el la nunaj TEJO-volontuloj en Roterdamo, la komitato ŝanĝis la esprimon “seksa orientiĝo” al “genra orientiĝo” kaj aldonis “genro” ĉie, kie menciiĝas “sekso”, ekzemple: “TEJO kontraŭas diskriminacion rilate al nacieco, raso, sekso, genro, genra orientiĝo, (…)”.

Pli da diskuto vekis aliaj statutaj ŝanĝoj proponitaj de Michael Boris Mandirola. La komitato rifuzis interalie proponitan ŝanĝon de la nomo de la organizaĵo. Laŭ Mandirola la nomo de TEJO en Esperanto devus esti Tutmonda Esperanto-Junulara Organizo, anstataŭ la nuna Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Li argumentis por la nova nomo per merkatiko. Laŭ li estus pli bone por eksteraj rilatoj se la nomo enhavus la vorton Esperanto.

Alia rifuzita propono pri modifo en la statuto rilatis al ŝanĝo de la vorto “raso” al “etno” kaj “haŭtkoloro”. Ankaŭ ĉi tiun proponon faris Mandirola.

– Ne plu ekzistas malsamaj homaj rasoj, li klarigis pli frue en la komitata diskutlisto.

Plia propono rilatis al aŭtomata remembrigo de ĉiu individua membro, kiu eksiĝis per nepago de la kotizo. Laŭ la propono tiuj homoj devus esti aŭtomate membrigitaj kiel Junaj Amikoj de Esperanto “por iel gardi [ilian] ligon kun ni kaj samtempe ni ne perdu ilin en nia membrokvanto”.

Kiam unu el la komitatanoj refutis, ke TEJO devus labori por havi pli da membroj anstataŭ mensogi pri la membronombroj, Mandirola tuj faris proceduran proponon pri ĉesigo de la videoelsendado “por pli libere diskuti ĉi tiun temon”, ĉar li “ne volas ke la diskutoj de ĉi tie disaperu”. La komitato akceptis ĉi tiun proponon kaj la viva elsendo estis haltigita.

Simile, la viva elsendo estis paŭzigita kiam unu el la volontuloj plendis pri sia rilato kun oficistoj de UEA en la Centra Oficejo. En la fermita parto de la sesio la komitato akceptis la proponon pri aŭtomata remembrigo de nepagintoj, sed mankis tempo por trakti plurajn aliajn, sekve la komitato havis aldonan sesion ne antaŭe planitan. La aldona sesio ne estis vive elsendata kiel la antaŭaj.

La nova sekretemo kredeble estas inspirita de la komitato de UEA, kiu pasintan semajnon unuafoje dum jardekoj havis plenan fermitan sesion. En tiu okazo en la komitata kunsido de UEA tamen rajtis ĉeesti neniu eksterulo. TEJO aliflanke malŝaltis nur la retan elsendon, sed en la salono sidis nekomitatanoj.

Pli frue la komitato voĉdone decidis forigi la malpermeson al la nemembroj eniri dum la komitatkunsido.

Tio signifis, ke ili ne devis atendi ĝis paŭzo por ekpartopreni. Inter la eksteruloj, kiuj do povis ĉeesti ankaŭ la partojn de la kunsido kiuj estis forcenzuritaj el la reta elsendo, troviĝis ankaŭ Giorgio Silfer. La korifeo de la Esperanta Civito dum la kunsido staris en unu flanko de la ĉambro kaj ofte marŝadis tien-reen.

En sia komuniko pri la komitata kunsido de TEJO la Esperanta Civito poste anoncis, ke unuafoje inter la estraranoj de TEJO estas persono kun “Esperanta civitaneco”. Ŝajne temas pri Koffitché Koufionou, kies nomo ofte aperadas en la retejo de la Civito.

25 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
gasto
gasto
2019-07-31 14:09

>aŭtomata remembrigo de ĉiu individua membro, kiu eksiĝis per nepago de la kotizo.

Bedaure pri tio komitato de TEJO havas ne multe por decidi, kiel la sendependa organizo, ne posedas la propran datumbazon. Kion ech konfirmas la fama “regularo” al diskuto pri kiu ! la generala sekretario advizis ne dedichi tro da tempo. Intrese. Kiam la komitato (komitatanoj ) deUEA diskutis unuopajn punktojn de tiu “regularo”? Au eble ankau ili rapide sendiskute vochdonis?
Kiel ajn, estus grandega risko se UEA siavice konservus kaj disponigus tiajn membrodatumojn al kiu ajn tria partio. Se kredi googlo tradukilon [se estas iu nederlandano kiu legas lf-n, eble povus (mal)konfirmi], ne longe antaue, unu el la nederlandaj malsanulejoj ricevis subite punon egalan al valoro de chiuj aktivoj de UEA, pro neglekto de datumprotekta regulo (temis pri nur unu paciento). Chu vere ghenerala direktoro riskus tion? Hm….. des pli ke la decidoj de TEJO komitato estas protokolataj, do – publikaj, eblus referenci al la publike alirebla protokolo. Malgrau la malshalto de kamerao……..

Roberto Ribeiro
Roberto Ribeiro
2019-08-01 2:58
Respondo al  gasto

Ĉu vi jam legis Apokalipson? Vi tre ŝatus.

gasto
gasto
2019-08-01 6:06
Respondo al  Roberto Ribeiro

Dankon pro la advizo. Ne, mi ne legis ajnan el la apokalipsaj verkoj, antau ol vi menciis. Mi konsultis la vikipedian resumon pri tiu ghenro kaj fakte ne indas perdi la tempon por akiri libron sed pli utilas alighi al Belfasta UKo. La naskighloko de Titanic.

Jens Stengaard Larsen
2019-07-31 15:56

Plimulto da virinoj kaj nur unu Eŭropano! Jen almenaŭ ia progreso. Interese estos vidi kiel ili laboros.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2019-07-31 16:40

> Plimulto da virinoj kaj nur unu Eŭropano! Jen almenaŭ ia progreso.

El kio ni ŝajne povas indukti, ke nur virinoj kaj neniu eŭropano estus kompleta progreso.

(Oni bonvolu rimarki la ironion kaj ne mistrumpeti “FJM subtenas pure inajn kaj neeŭropajn estrarojn!”)

kanjo
kanjo
2019-08-03 21:58

Mi neironie konsentas.

kanjo
kanjo
2019-08-09 15:04
Respondo al  kanjo

Necesas proporciigi la absolutajn kvantojn tra tempo.

Sebastiano
Sebastiano
2019-08-10 11:39
Respondo al  kanjo

Ne. Necesas havi taǔgan estraron.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2019-08-05 14:10

Miaopinie ĝenerale la plej granda progreso estas apero de novaj junuloj en la estraro de TEJO. Dum lastaj jaroj TEJO ŝajnis malgranda rondeto de reciproka adorado kaj persona profitado. 😭 Nur kelkaj TEJO-anoj vere okupiĝis pri Esperanto. 💚 Feliĉe ankaŭ ĉe TEJO ekzistas brilaj esceptoj. 😍

leganto
leganto
2019-08-05 20:09

Tiu malgranda rondeto nun transiras al UEA. Atendu revidi ĝiajn ĉefrolulojn en la venontaj estraroj.

carlo minnaja
carlo minnaja
2019-07-31 16:25

Mi legas kun ĝojo, ke estas specife rimarkite ke unu TEJO-estrarano havas la Esperantan Civitanecon, kontraŭ la fakto ke la estraro de UEA rifuzis inviton al la movada foiro de Kultura Centro Esperantista (registrata en la UEA-jarlibro kaj aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito) kun la motivigo, ke UEA rajtas ostracismi asociojn kun kiuj UEA mem “ne havas bonajn rilatojn” (mesaĝo de Anna Lowenstein, respondeculo pri la Movada Foiro). Sed kial UEA havas malbonajn rilatojn kun prestiĝa, agema kaj jardekojn malnova kultura asocio? Ege feliĉe, se kiam la nuna TEJO-generacio anstataŭos la nunan UEA-generacion (eĉ prefere jam tuj), tiuj “malbonaj rilatoj” ĉesos.

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2019-08-01 0:26
Respondo al  carlo minnaja

El la proporcia multego da negativaj poleksoj mi deduktas, ke forta plimulto ŝatas, ke UEA havu malbonajn rilatojn al iuj elstaraj esperantistaj establoj, kiuj organizas kursojn, simpoziojn, atelierojn, literaturajn kafejojn, tradukojn, verkadon, eldonadon, ekzamenojn laŭ la Eŭropa referenckadro ĝis nivelo C-2… Ba, male mi plu opinias, ke UEA devus klopodi amiki al ĉiuj, kaj, eĉ pli en sia nuna situacio, forte bezonus flegi amikecon.

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2019-08-05 18:56
Respondo al  CARLO MINNAJA

mi plu vidas ke la deziro ke UEA malamiku al prestigxaj institucioj estas pli kaj pli populara cxi tie; male, kiam mi eldiris la absolute samajn tezojn en la UKa ero “la estraro sin prezentas”, mi ricevis varman aplauxdon; evidente la kongresintoj ne skribas cxi tie kaj la cxi tie skribantoj ne vizitis la UKon

Gasto
Gasto
2019-08-08 23:24
Respondo al  CARLO MINNAJA

Estimata Carlo Minnaja, estus utile aldoni la respondon, kiun faris al vi la prezidanto de UEA, Duncan Charters, kiam vi faris tiun proponon dum ”La Estraro sin prezentas”.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2019-08-09 13:11
Respondo al  Gasto

Nun la tuta legantaro atendas kun scivolo tiun respondon. Do?

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2019-08-09 13:13
Respondo al  Gasto

La estrarano Orlando Raola proprainiciate diris ke oni ne devas plu paroli pri finvenkistoj raumistoj kaj simile

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2019-08-10 10:02
Respondo al  CARLO MINNAJA

Ĉu la “proprainiciata” komento de Raola estas la respondo de prezidanto Charters? Se ne, kaj se Carlo ne volas aŭ ne povas redoni tiun respondon, ĉu gasto aŭ iu alia povas?

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2019-08-10 21:15

La proprainiciata sinprezento de Raola, ke oni (supozeble li parolis nome de la nova UEA-estraro) devas fini kun la konflikto finvenkistoj/raumistoj estis tio kio movis mian intervenon, ke UEA ne flegu “malbonajn rilatojn” kontrau aliaj esperanto-institucioj (mi menciss ostracismon al esperanto-institucio registrata en la UEA-jarlibro kiu ricevis forrifuzon en la Movada Foiro char UEA “ne havas bonajn rilatojn” kun ghi). Mi substrekis ke esperanto kaj UK estas de chiuj, ne nur de UEA (mi menciis ke mi supozas esti kvazau UK-dojeno, vizitinte mian unuan UKon en 1951 en Munkeno; forta aplaudo). Tiu mia interveno ke UEA bezonas ne havi malamikojn estis, fine di mia parolo, forte aplaudata. Cxu Charters diris ion kontrauan al sia kunestrarano Raola au mia interverno? Konkretan eksplicitan kontrauan respondan frazon mi ne audis, aplaudojn certe absolute neniajn. Cheestintoj povas konfirmi, chu mia raporto estas tute fidela. Tio tamen estas simple raporto pri sinprezenta kunsido de la nova UEA-estraro. Chi tie mi konfirmas mian personan pozicion kiel DM de UEA: UEA ne devas havi ( = devas ne havi) malbonajn rilatojn kun aliaj esp-institucioj, precipe se en ghia jarlibro kaj se kreantoj de altnivelaj kulturaj eventoj.

Roland Schnell
2019-08-11 17:24
Respondo al  CARLO MINNAJA

Finfine ataketo kontraux la kvazauxmonopolo de UEA! Estas longa kaj trista historio, kiel la cxefoj de UEA kreis la fikcion, ke UEA estas “LA Movado” kaj same trista estas, ke multaj Esperantistoj pretas kredi tion. Multe faris tiurilate iu s-ro Lapenna, kies nomo intertempe estas malofte menciita.
La rezulto estas sterila, intertempe ecx bankrota administracio, anstataux bunta movado.
Tamen mi ne kredas, ke la organizo por kiu argumentas s-ano Minnaja, estas pli bone kaj povus savi la aferon. Por mi estas la cxefa problemo ke ecx pli ol cxe UEA tie mankas la “travidebleo” kaj la preteco akcepti kontribuojn de membroj aux subtenantoj.

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2019-08-11 19:14
Respondo al  Roland Schnell

Che la UEA-estrara prezento mi simple protestis kontraux la pretendo de UEA ekskludi altnivelan organizajhon; kiu ne kredas je ghia altnivleco iru al la de ghi organizataj kunvenoj, simpozioj, semiarioj, atelieroj; cxies bonaj kontribuoj estas larghe akceptataj, sed ne pri tiu organizo estis la demando (kiun oni povus trakti en alia interveno); ghi estis pri la monopola sinteno de UEA, che UEA-sinprezento, do tute lautema.

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2019-08-12 0:01
Respondo al  Roland Schnell

Ne veras, ke Lapenna estas malofte menciata. Salono kun nomo Lapenna estas en chiuj UKoj (kaj sekve en chiuj kongresaj libroj) de la lastaj 30 jaroj. Li forte emfazis, ke “unueco estas forto”, opiniante ke chiuj devas unuigxi sub UEA (ekz. li forte kaj sukcese agitis por ke TEJO farighu la junulara sekcio de UEA, kio rezistis ghis antaux ne longe); foririnte de UEA en 1975 li kunfondis alian asocion NEM, poste ICNEM, kiu kunigis cxiujarajn internaciajn konferencojn, kies daurigo estis la nun dissolvighanta OSIEK. Diplomo (antaue premio) daure distingas indajn universitatajn disertaciojn pri esperanto kaj chirkauaj temoj. “Eseoj memore al Ivo Lapenna” daure ekspoziciighas che la UEA-librostando, liaj verkoj pri juro kaj historio havis freshajn reeldonojn en tute lastaj jaroj.

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2019-08-12 17:44
Respondo al  CARLO MINNAJA

> (ekz. li forte kaj sukcese agitis por ke TEJO farighu la junulara sekcio de UEA, kio rezistis ghis antaux ne longe)

TEJO daŭre estas junulara sekcio de UEA. Anstataŭ diskonigi malverajn informojn, bonvolu konsulti koncernajn statuojn:
– de TEJO:
“2. Junulara sekcio de UEA
(1) TEJO estas la junulara sekcio de UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO (“UEA”), internacia organizo ekzistanta kun jura personeco laŭ la leĝoj de Nederlando.”
– kaj de UEA:
“G. Junulara sekcio
30. Organizo.
La junulara sekcio de UEA, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), estas jure memstara asocio, al kiu UEA konfidas la organizadon de siaj junaj membroj, laŭ kondiĉoj difinitaj en la Regularo pri Kunlaboro inter UEA kaj TEJO.”

Krizipo
Krizipo
2019-07-31 16:35

Gratulon! TEJO havas nun Ĝeneralan Sekretarion, kiu fariĝis membro de TEJO nur unu semajno antaŭ la elekto.

Sola Malsamideano
Sola Malsamideano
2019-08-01 1:05

Kia Blago!

Aleks
Aleks
2019-08-11 21:02

Kie oni povas spekti la elsendaĵon de la kunsido? (se tio eblas)