La komitato ne tuj buĉos la oficejon

La komitato de UEA en Lahtio diskutis la proponojn de Mark Fettes pri pliaj drastaj tranĉoj en la Centra Oficejo, sed postulis pli profundan analizon antaŭ ol fari konkretajn decidojn. La buĝeto por 2020 kun planata deficito de 63.000 eŭroj estis aprobita senŝanĝe.

La komitato diskutas la buĝeton 2020.

La raporto de la eliranta prezidanto pri la financa situacio de UEA kaj pri drastaj paŝoj laŭ li bezonataj por savi la asocion estis unu el la ĉefaj temoj dum la kunsido de la komitato de UEA en lundo. La temo estis traktita en fermita kunsido de la komitato, kiu daŭris du horojn.

Al la fermita kunsido, laŭ propono de komitatano Ans Bakker, sed kontraŭ la deziro de Mark Fettes, estis invititaj ankaŭ la du oficistoj kiuj ankoraŭ laboras en la Centra Oficejo kaj estas rekte tuŝataj de la tranĉoj deciditaj de la estraro pli frue ĉi-jare. Laŭ la propono de Ans Bakker ili devis rakonti pri la efikoj de la tranĉoj al la funkciado de la oficejo kaj ilia persona laborsituacio.

Fermitaj kunsidoj de la komitato de UEA estas ekstreme malofta okazaĵo. Pasintfoje tia kunsido kredeble okazis iam dum la prezidanteco de Ivo Lapenna.

Post la fermita parto de la kunsido la komitato formale notis ricevon de la raporto pri evoluvojoj de UEA, sed postulis pli profundan analizon antaŭ ol pluiri kun la proponataj paŝoj. Laŭ la komita decido necesas pli da alternativoj kaj analizo de iliaj konsekvencoj. Tiun laboron faros la komisiono pri financo, kiun gvidos komitatano Renato Corsetti.

Fordonaci la bibliotekon, fermi la libroservon, luigi la domon en Roterdamo kaj movi la reduktitan oficejon al malpli kosta lando estas kelkaj el la paŝoj kiujn la raporto de Mark Fettes proponas por solvi la financajn problemojn de la asocio. Laŭ Corsetti la financa komisiono nun planas kolekti kaj trastudi proponojn de ĉiuj membroj rilate la raporton:

– La komitato donis la taskon al la financa komisiono en la daŭro de ses monatoj pretigi konkretan planon kun alternativoj kaj kostoj rilate al la punktoj tuŝitaj en la raporto de la antaŭa prezidanto. Certe ni ekiros de la proponoj de Mark, sed ankaŭ novaj proponoj estas akcepteblaj.

Konkretaj dedicoj pri pliaj tranĉoj do estos faritaj plej frue en januaro 2020. Renato Corsetti supozas ke la realigo de iuj el la decidoj povos komenciĝi jam en 2020.

– Laŭ mia nuna ideo la paŝoj proponitaj de Mark estas bezonataj, sed la realigo certe postulos iom da tempo. Mi ĝojus, se ĉiuj povus esti realigataj en la daŭro de du-tri jaroj. Certe oni komencos en 2020, sed kelkaj el ili, ekzemple nova loko por la Biblioteko Hodler, bezonos tempon.

La buĝeto por la jaro 2020 estis aprobita senŝanĝe en la vendreda komitata kunsido. La buĝeto antaŭvidas deficiton de proksimume 63.000 eŭroj. La buĝetita deficito por la jaro 2019 estas iom pli ol 141.000 eŭroj.

En la rubriko “movada evoluigo”, same kiel ĉi-jare, la sola planita elspezo temas pri prizorgado de la retejoj de UEA. Por tiu celo estas buĝetitaj 3.200 eŭroj.

Por la Jarlibro estas buĝetita nenio. La presita Jarlibro estis nuligita per decido de la komitato en Lisbono pasintjare, sed tiam oni promesis, ke oni anstataŭe plibonigos la retan Jarlibron. Tio tamen apenaŭ eblas sen financado, des pli kiam oni draste tranĉas la laborfortojn en la Centra Oficejo.

La kosto de la oficistaro estas buĝetita je proksimume 168.000 eŭroj, el kio la malnetaj salajroj estas 125.000 eŭroj. La salajrokosto estas tranĉita je 43 procentoj kompare kun la nuna jaro. En la rubriko “oficistaro” la sola buĝetero kiun oni ne tranĉis estas “kafo, teo, lakto”. Por tio oni daŭre buĝetas 100 eŭrojn, do iom pli ol dek cendojn tage por ĉiu oficisto.

Kontraŭ la akcepto de la buĝeto voĉdonis Ileana Schrøder kaj Rob Moerbeek, pro deklarita solidareco kun la oficistoj. Aldone Osmo Buller anoncis, ke li voĉdonus kontraŭ la buĝeto, se li ne devus foriri por kunsido pri postkongresa ekskurso kiun li gvidos. Laŭ Buller la buĝeto estas “farita en la spirito de la ĝisnuna financa politiko, kiu baziĝas sur tendencaj aŭ rekte falsaj informoj”.

Neniuj formalaj ŝanĝoproponoj estis faritaj. Sin detenis naŭ komitatanoj, sed la buĝeto estis aprobita per klara majoritato.

Surbaze de la esploro fare de la ĝisnuna vicprezidanto Stefan MacGill, la komitato ricevis proponon pri eksigo de du aliĝintaj landaj asocioj, kiuj ĉesis plenumi la kondiĉojn. Ili ne plu aktivas kaj ne donas esperon pri reaktiviĝo. Temas pri Kotdivuara Esperanto-Asocio kaj Malta Esperanto-Grupo. La eksigon de tiu unua priprotestis Jérémie Sabiyumva, novelektita estrarano de UEA.

– Se ni nuligos ĝian membrecon, ni perdos fidon ne nur de esperantistoj en ĉi tiu lando, sed ankaŭ en aliaj. Tio damaĝus niajn rilatojn.

Post ioma diskuto la komitato decidis eksigi nur la landan asocion de Malto, malgraŭ rekomendo de la Afrika Komisiono de UEA.

– Mi pli fidas al Jérémie ol al la Afrika Komisiono, diris Renato Corsetti.

34 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2019-07-26 20:05

Kiun aldonan valoron havas translokigo de la CO ien ajn kaj rezigno pri la plej bona loko kiun ĝi havas nun?

Nederlando estas la plej bona lando en la mondo se temas pri: infrastrukturo, teknologio, kulturo, scienco, premiitaj sciencaj publikaĵoj, sekureco, preslibereco, homaj rajtoj, sanzorgo, malavereco pri la helpo por bonaj celoj kaj iniciatoj, paco… ktp. ktp.

Neniu lando en la mondo kontribuas tiel multe al pli bona mondo kaj estas tiel bona por la homaro kiel Nederlando. Kaj la estraro de UEA konsideras forlason de Nederlando, ĉar iu diris, ke (manko de) mono estas la kaŭzo de ĉio?

Ĉar la ununura oficisto de la CO “ne trafita de la reduktoj” estas la KKS (mi ŝategas Clay kaj opinias, ke li faras brile sian laboron!) mi komprenas ke la ideo de la estraro estas koncentriĝi sur la UK-oj. Sed por kiu oni organizos tiujn kongresojn, se la nombro de la membroj ŝrumpas kaj la agado por atingi ne-esperantistojn estas nula? Nu, eble tamen mia ideo eldoni la Unuan Libron en ĉiuj eblaj lingvoj ne estis tiel sensenca?

Iuj homoj lasas sin blindigi per mono kaj aliaj preterlasas la plivastigadon de siaj horizontoj kaj dum sia tuta vivo faras la samon… Intertempe en Nederlando daŭras disputo inter, precipe ne-esperantistoj, ĉu kaj kiamaniere savi Esperanton… kelkaj el tiuj homoj ne sciis ankoraŭ ke Esperanto vivas.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2019-07-26 21:52

Karaj ” ŝatantoj” kaj “malŝatantoj” havu almenaŭ kuraĝon skribi argumento(j)n de via klako. Sen argumentoj via klakado perdas iun ajn valoron. Mi volonte legos vian opinion.

Kara redakcio de “Libera Folio”, ĉu eblas videbligi anonimajn komentojn kaj anonimajn klakojn? Libera Folio estas unu el malmultaj lokoj, kie ankoraŭ povas renkonti seriozajn esperantistojn, sed bedaŭrinde ĝin pli kaj pli dominas senpripensaj klakantoj.

Roberto Ribeiro
Roberto Ribeiro
2019-07-26 22:35

Vi, klare havas orgojlon de via lando. Kompreneble. Sed mia Portugalio ne estas tiel sovaĝa lando, ekzemple.

Tjeri
2019-07-27 6:23
Respondo al  Roberto Ribeiro

Kaj pri kuirarto Portugalio ege superas Nederlandon…

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2019-07-27 10:44
Respondo al  Tjeri

Tjeri, ĉu Nederlando havas kuirarton? Mi ne sciis tion.

leganto
leganto
2019-07-27 10:52
Respondo al  Tjeri

Pli ol pri manĝejoj la diskuto temas pri malmanĝejoj.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2019-07-27 10:42
Respondo al  Roberto Ribeiro

Roberto, se la CO de UEA ekde 1955 troviĝus en via Portugalio, mi nun preferus, ke ĝi restu en Portugalio, kaj ĉiuj fortoj estus dediĉataj ne al translokiĝo, sed al la agado, por kiu UEA ekzistas. (Kaj kompreneble mi (ŝerce) ankaŭ mencias mian propran aldonan profiton. Se la CO translokiĝos, mi ne plu povos viziti ĝin bicikle. 🙁 )

Sebastiano
Sebastiano
2019-07-27 11:36

»Se la CO translokiĝos, mi ne plu povos viziti ĝin bicikle.« – Tio estas finfine vere kredinda motivo. Se CO troviĝus en bicikla distanco de mia domo, ankaŭ mi ne ŝatus translokadon de ĝi al fora loko. 🙂

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2019-07-27 13:13
Respondo al  Sebastiano

Sebastiano, mi revas pri tempoj kiam esperantistoj lernos bone legi, antaŭ ol ili komentas ion ajn. 😭 Mi kopias kion mi diris (atentu pri la vorto ŝerce) “Kaj kompreneble mi (ŝerce) ankaŭ mencias mian propran aldonan profiton. Se la CO translokiĝos, mi ne plu povos viziti ĝin bicikle. 🙁 ) Aldone: mi, bedaŭrinde, ne loĝas je bicikla distanco de la CO de UEA. Sed tamen bonega bicikla infrastrukturo en Nederlando, laŭ mi la plej bona en la tuta mondo, ŝajnas al mi bona argumento por ne translokigi la CO de UEA. 😎 Kial? Ĉar biciklado estas bona por la medio kaj bona por la “poŝo” de UEA. Kaj same bona por la buĝeto de UEA estas kiam la ĜD kaj la oficistoj venas al sia laboro per biciklo. 😉

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2019-07-27 13:26

> Kaj same bona por la buĝeto de UEA estas kiam la ĜD kaj la oficistoj venas al sia laboro per biciklo. 😉

Tamen ne: kiam mi laboris ĉe UEA, mi pagis mem miajn busbiletojn al la CO. Krom se tio ŝanĝiĝis, do por la buĝeto de UEA estas plene indiferente, ĉu oficistoj atingas la CO per biciklo, per buso aŭ per piedo (ne, ne konsideru mian komenton tro serioza – eĉ se vera! 😀

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2019-07-27 16:25

Francisko, mi ŝategas vian humoron, vi ja scias tion. Sed vian komenton mi tamen konsideras tre serioza. Ĉar vi pigris bicikli, vi devis pagi la busbiletojn… tio estis facile evitebla. Sed ĉu kiam vi laboris ĉe UEA, la ĜD kutime venadis al sia laboro per aviadilo?

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2019-07-27 16:52

Kiam mi laboris ĉe UEA, la ĜD paŝis al la CO, ĉar li loĝis (kaj laboris) en Roterdamo. Sed tiam UEA estis serioza organizo, ne la (ĜD-)fluganta cirko, en kiun ĝi lastatempe konvertiĝis.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2019-07-27 20:02

Francisco, sed klaŭni ili ja kapablas bonege! 👌

Sebastiano
Sebastiano
2019-07-27 14:33

Estimata s-ino van Holstein,

dividis mi Vian revon pri lego- kaj komprenokapablaj esperantistoj. Evidente mi vane esperis, ke Vi apartenas al tiu grupo.

Kun amikecaj salutoj

S.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2019-07-27 17:02
Respondo al  Sebastiano

Sebastiano, mi devas aldoni ke jes, mi bone legis vian mesaĝon, sed mi ŝajne ne bone komprenis ĝin. Mia kulpo, mi konfesas, pardonu. 😇 Sed ĉu vi vere bone komprenis mian mesaĝon? Mi dubas. 🤔
Entute ne temas pri mia inklino al biciklado. Mi pensis pri evidenta malemo de iama estaro de UEA al serĉo kaj elekto de la plej facilaj solvoj (biciklo kontraŭ aviadilo). Kiam (en 2015?) estis tempo elekti la ĜD-on, inter la kandidatoj estis ankaŭ la “biciklanta” kandidato, laŭ mi la plej bona. Sed la estraro elektis la plej malbonan (ĉu vi havas iun supozon kial?) Kaj ĉe la sekvontaj elektoj…ktp. ktp.

Lu Wunsch-Rolshoven
2019-07-27 13:09

Laŭ mia impreso la lando de la sidejo ne tre gravas por UEA. En Roterdamo ne ekzistas multa ligo al la lokuloj. Ŝajnas al mi, ke la CO de UEA neniam eldonas gazetaran komunikon por la nederlandaj gazetaro kaj amaskomunikiloj. La ĵusa artikolo en Trouw indikas, ke tiu redakcio ne deziras havi Esperanton en sia lando; pli frua artikolo en la enkonduko asertis, ke preskaŭ neniu plu parolas Esperanton – ne indas resti en landa kun tia malamikeco de gvida gazeto.

Krome ŝajnas ke Nederlando plenkore kredas je la angla kaj neniel komprenas, ke la kaŭzo estas parte, ke ili estas pli malpli najbaroj de Anglio kaj ke ilia lingvo tre parencas al la angla, do por ili multege pli facilas ol ekzemple por poloj, hungaroj aŭ ĉinoj. Do kial resti en tia lando? (Jes, mi scias, ekzistas ankaŭ la katedro en Amsterdamo, sed ŝajnas ke ankaŭ ties iama katedrulo, Van Oostendorp, estas malbone informita pri Esperantujo kaj kredas, ke la Esperanto-movado maljunuliĝus – sen povi doni ajnan fonton por tia misaserto.)

Do jam pro tio lando kiel Kroatio aŭ Pollando estas pli alloga – tie oni ŝtate rekonis Esperanton kiel kulturan heredaĵon. Ankaŭ aliaj landoj en sudorienta Eŭropo estas ŝajne pli amikaj al Esperanto ol Nederlando.

Krome kompreneble la kostoj en Nederlando relative altas kompare kun sudorientaj landoj.

Kaj fine estas tiel, ke oni ne plu bezonas tutan domon, ĉar la agado multe ŝrumpis. Do verŝajne ĉiukaze necesos translokiĝi, almenaŭ en la domo mem.

Sed kompreneble mi akceptas vian argumenton, ke estas bone havi CO-n en bicikla distanco 🙂 La personaj argumento estas la plej laŭfakaj 😉

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2019-07-27 16:32
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Lu, vi tute pravas, la sidejo de UEA ne vere gravas, sed ĝi jam estas en Roterdamo ekde 1955, kial do ĝuste nun kiam UEA havas grandegan krizon kaj havis probable la plej malbonan estraron en la tuta historio, serĉi la kialon de propra fiasko kaj malĝustaj decidoj en la CO?

Jens Stengaard Larsen
2019-07-27 19:01
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

La problemo en Nederlando (kaj similaj landoj) ne estas ke la Angla estas parenca al la loka lingvo kaj tial relative facila, sed ke nescio de la Angla simple estas indiko de nesufiĉa eduko. Se ne estas socia debato pri la afero, tiam la baza supozo estas ke neeviteble la Angla iom post iom fariĝas ĉies UNUA lingvo, ĉu salutinde, ĉu bedaŭrinde.

Kion oni devus enkonduki en la socian debaton en Nederlando (kaj, pli grave, en Anglalingvaj landoj) estas la nocio ke UNULINGVECO estas indiko de nesufiĉa eduko. Laŭ Esperantista vidpunkto ne tiom gravas ĉu la dua lingvo de la homoj estas la Angla, Esperanto, ambaŭ kune aŭ iu tria – nur ke unulingveco estu rigardata kiel strangaĵo, devio el la normalo, ankaŭ en Anglalingvaj landoj. Do, se Brexit kondukos al ekonomia kraŝo en Britio, tiam oni povus ekkonsideri translokiĝon al Londono (kie UEA ja ĉiuokaze iam rezidis). Ĝuste la Anglalingvuloj havas apartan nacian intereson ke la mondan dominadon ne transprenu iu alia nacia lingvo, kaj tial havas nacian intereson subteni Esperanton, kvankam oni ĝenerale ankoraŭ ne rimarkis tion.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2019-07-27 19:53

Jes jen Jens, la problemo en Nederlando estas nek la konvinko ke la nekono de la angla estas indiko de nesufiĉa eduko, nek unulingveco (laŭ la esploroj 94 % de Nederlandanoj parolas pli lingvojn ol nur la gepatran).
En Nederlando oni ne parolas nur la nederlandan kiel estran lingvon, sed ankaŭ frisan, limburgan, anglan, nedersaksan kaj Papiamento, kaj la popolo parolas en multegaj dialektoj kaj en ĉiuj lingvoj de la mondo. En Nederlando estas ankaŭ multege da internaciaj organizaĵoj, multnaciaj entreprenoj ktp. en kiuj laboras multege da eksterlandanoj, kaj en kiuj la parola, ofica lingvo estas la angla. Sed tamen en Nederlando ekzistas sufiĉe multege da kleraj homoj, kiuj entute ne parolas la anglan (kaj aliflanke multege da homoj kiuj entute ne parolas la nederlandan).
Sed ne tio estas la problemo, ke Esperanto ne estas faste konata kaj edukata en Nederlando kaj en la tuta mondo. Esperantistoj devas komenci serĉi la problemon ĉe si mem, kaj ne doni la kulpon al Nederlando, al la angla lingvo aŭ anglalingvanoj, al la redaktoro de Trouw kaj kiu ajn … 😭😭😭

Jens Stengaard Larsen
2019-07-29 12:47

Vi pravas, Jolanta, ke la sorto de Esperanto dependas unuavice de la Esperantistoj mem. Sed ĉu ni estas sufiĉe kleraj, imagemaj kaj ŝanĝopretaj por garantii nian propran pluekziston? Ĉu ni kuraĝas, ekzemple, aserti ke tiuj kiuj plej multe perdas pro la superrego de la Angla en internaciaj rilatoj estas la denaskaj Angleparolantoj mem? Ĉu ni kuraĝas prezenti “ĉies duan lingvon” ne kiel provizoran, sed kiel definitivan solvon? Ĉu ni kuraĝas reformi nian informadon (nelaste nian meminformadon) laŭ la scienca ekkono ke la lingvo ne estas komunikilo, sed esprimilo? Ĉu ni kuraĝas fronti la fakton ke lerni Esperanton estas suprize facile, sed post tio ĉio alia iĝas multe pli malfacila, ĉar nun ni povas ektrakti problemojn kiujn oni antaŭe devis simple ignori ĉar oni ne sciis ke Esperanto ekzistas?

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2019-07-29 16:55

Jes jen Jens, estas por mi malfacile respondi viajn gravajn demandojn per ❝jes❞ aŭ ❝ne❞. 😭 Sed se la estraro de UEA serioze pripensus kaj konsiderus viajn demandojn, kuraĝus enkonduki ŝanĝojn kaj komencus serioze agi, la respondo povus esti tre klara kaj evidenta. 😍 Mi supozas, ke ekde nun la estraro de UEA dum minimume 2 jaroj pripensos, analizos, enketos ktp. ktp. ĉiujn eblajn lando-kandidatojn por la nova sidejo de la CO de UEA kaj profunde, tre serioze esploros ĉion por veni al la plej saĝa decido. Kaj kie? Kompreneble en Roterdamo. Kaj kial? Ĉar Schiphol havas la plej bonan konekton kun la tuta mondo? 😌 Se unu artikoleto en Trouw sukcesis aktivigi homojn en Nederlando al disputo pri Esperanto… imagu kion povus kaŭzi saĝa kaj konsekvenca (informa kaj instrua) modela agado de Universala Esperanto-Asocio ekde la lando kiu havas ĉion por subteni tiujn penojn. 😍

Ulriko
Ulriko
2019-07-28 3:02

Estas malfacile prijuĝi ion kiel eksterulo, kaj estas facile kritiki sen havi solvojn. Mi pro tio nur volas diri, ke mi ĝis nun ne komprenis, kiel helpos la translokiĝo de la CO. La translokigo mem certe kostos monon, kaj por sume ŝpari tiom da mono, ke indas fari tiun paŝon, oni verŝajne devus moviĝi al lando, en kiu la ĝeneralaj kondiĉoj, kiujn vi, Jolanta, kiel kriterio jam aludis, estos verŝajne malpli bonaj ol en Nederlando (kaj kelkaj estontaj mankoj povas ja kaŭzi pliajn kostojn). Eble ekzistas ja tiurilate bona plano, kien iri sen rezigni pri infrastrukturaj kondiĉoj kaj tamen ŝpari multe da mono, sed mi neniam aŭdis pri tia propono. La fordono de servoj kaj la biblioteko certe estos aldona bato kaj kultura perdo, sed jes, mi ne konas sponsoron kiu savos la nunan staton. Do, terurige kiel la proponoj de Mark estas, mi ne povas diri, ke ili ne eble necesas. Escepte de la translokiĝo, kiu miaimprese, eĉ duavide, ne ofertas kontribuon por solvi la problemon. Sed eble mi eraras kaj estas tia lando kaj urbo kun nederlandnivelaj kaj moderngrandurbaj kondiĉoj, tamen nur duonaj prezoj.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2019-07-28 10:50
Respondo al  Ulriko

Ulriko, dankon por viaj pripensoj. Mi pensas, ke translokigo de la CO de UEA neniel helpos, sed estos eĉ katastrofa por UEA. 😭 Bedaŭrinde neniu havas tuj klaran solvon por problemoj ligitaj kun Esperanto, kiu ne vere estas konvena por multaj decidgrupoj kaj koterioj. ❝Ne vortoj, sed agoj❞, kaj por UEA multe helpus ĉesigi babiladon kaj transdonadon de medaloj kaj premioj al esperanistoj por “elstara agado”, kaj komenci poresperantan agadon. 💪 Finfine gravas ne agado, sed rezultoj de ĝi. En la tempo de krizo, ĉiu perspektive pensanta homo kaj entreprenisto pensas precipe ne pri ŝparado, sed pri ebloj gajni la monon. 💰 Mi rekomendas tralegon de la biografioj de intertempe mondfame konataj riĉuloj kiuj komencis siajn ideojn (entreprenojn) sen mono kaj tamen sukcesis konstrui imperiojn. Por ne esti nur teoriemulo mi povas doni kelkajn ekzemplojn de agado, kiun Ia estraro de UEA almenaŭ povus provi fari en Nederlando. Miaj pripensoj koncernas la ĉefan celon de UEA, do disvastigon de Internacia Lingvo Esperanto kaj ĝia uzado. Ekzemple: ➀ Eldoni revuon, gazeton, krei paĝon, io ajn… kun ekzemple mondaj novaĵoj, sciencaj artikoloj, amuzaĵoj…io ajn… sed ankaŭ informoj pri avantaĝoj kiujn Esperanto donas …(kiel ekzemplo interalie povus servi La Praktiko) en la angla (pardonu la blasfemadon! 😇) kaj traduki ĝin al diversaj lingvoj i.a. nederlanda kaj depende de la ĉeftemo, celgrupo ankaŭ al aliaj lingvoj. Varbi reklamanoncantojn, por ke la eldonaĵo ne postulu monon, sed liveru enspezojn. ➁ Establi Klubon (Komercan, Amikan, Koridumadan… ian ajn) por organizi kunvenojn (“networking”) dum kiu oni povas fari prelegojn pri diversaj temoj kompreneble ligitaj kun Esperanto. ➂ Interparoli kun ĉiuj organizaĵoj, entreprenoj… iu ajn… ekstere de Esperantio, kiuj havas samajn valorojn kaj celojn, nome kontribuon al pli bona mondo (tiuspecaj organizaĵoj amasas en Nederlando) kaj provi agi kune. ➃ Serĉi ambasadorojn… ➄ … ➅… ➆… ktp. sed ekstere de la muroj de la CO.

Pascal Dubourg Glatigny
Pascal Dubourg Glatigny
2019-07-29 22:37

Se UEA translokiĝus el Nederlando tio ne signifus ke UEA malŝatas Nederlandon. Se ĝi translokiĝus al Kroatio, Portugalio aŭ Latvio tio ne signifus ke ĝi pli ŝatas aŭ subtenas iun el tiuj landoj. UEA devas monerigi sian dormantan kapitalon kaj unu el la metodoj konsistas el translokiĝo. Ĉar por vi la CO en Nederlando estas tre grava, ĉu vi pretus, kiel estrarano de IEL, elpensi komunan koncepton pri uzo de nemoveblaĵoj ? Estus kontreta elpaŝo al kompromisa solvo.

En diversaj eŭropaj landoj la E-organizaĵoj posedas signifajn nemoveblaĵojn ŝvite akiritaj de la pasintaj generacioj kaj hodiaŭ subuzitaj de la nunaj aktivuloj. Ĉu ne havus senson dividi la ejojn por liberigi kapitalon cele al la agado? En Francio, iu eta E-centro kun tamen 14 dormoĉambroj organizas renkontiĝojn/staĝojn 5 semajnojn ĉiu jare! Ĉu laŭ vi estas racie vivteni tian ejon por tiom malmulte da uzado? Ĉu ne indus kunigi la fortojn?

Claude
Claude
2019-08-17 19:50

La afero ne estas tiel simpla. Vi supozeble aludas al Kvinpetalo. Kiel vi skribas, la E-organizaĵoj posedas signifajn nemoveblaĵojn ŝvite akiritaj de la pasintaj generacioj kaj hodiaŭ subuzitaj de la nunaj aktivuloj. Kaj? Kion fari el tio?

Roland Schnell
2019-08-18 10:19
Respondo al  Claude

Tutsimple: Pli intense utiligi! Kvinpetalo estas familia rondo de literatursxatantoj, kiuj kreis sian varman neston. Estas eble 10 similaj nemoveblaj en Euxropo. Nemoveblaj (sxtonigita) estas ankaux la sinteno de la posedantoj.

Raul J Garcia
2019-07-28 13:52

Certe indas fari la sekvan paŝon rilate al movi la oficejon al alia lando, nome, analizi la konsekvencojn de movo al specifaj lokoj. Ĉar ne ekzistas detaloj oni parolas pri la afero tre abstrakte. Kompreneble, oni ne ŝatus fari tion se ne necesas, tamen, finance jam oni montris ke reduktoj estas necesaj, kaj movo de la oficejo povas esti tre helpa. Nun oni devas klarigi kiom helpa tio estus, kaj ĉu vere indus fari.

Oni devas klare uzi utilajn kriteriojn, kaj laŭ tiuj kriterioj poentumi la lokojn. Verŝajne oni povas longe diskuti eĉ nur la kriteriojn mem, tamen, sen bona pripenso pri la kriterioj, oni povus entute malvalorigi la tutan esploron post ĝia verkado.

Mi atentigas, ke homoj verŝajne plendos se oni aŭtomate ekskludos iujn lokojn sen poentumado. Estus bone vidi, ke oni ja pripensis movi ĝin al orienta Azio, sudorienta Azio, Afriko, Sudameriko, kaj Nordameriko, Aŭstralio, Mezoriento, krom orienta Eŭropo. Kvankam en tiuj lokoj la movada forto estas malsama (kio estu kriterio), laŭ mi, UEA kiel tutmonda/internacia organizaĵo ne povas senklarige ekskludi regionon.

Fabrício Valle
2019-07-28 17:38
Respondo al  Raul J Garcia

Tre saĝa opinio. Nu, vi tute pravas rilate la kriteriojn. Ĉu ni helpu per listigo de kriterioj kiuj povos esti utila? Jen kelkaj, kiujn mi listigas, sen detalaj klarigoj: 1) laboristaj leĝoj; 2) nivelo de la sajajroj; 3) kio pri leĝo pri la tria sektoro (NRO-j); 4) eblo akiri ŝtatajn subvenciojn; 5) landa kaj loka E-movado; 6) bone funkcianta interreto; 6) prezoj de oficejoj (aĉeto aŭ luo); NRO kaj impostoj; 7)politika stabileco; 8) kiom multe oni ŝparos; 9) Geopolitiko de UEA(ĉu ekzistas?); 10) loka laborfortoj parolanta Eon, por ne dependi nur de enmigrado de oficistoj. Kio pli?

Ulriko
Ulriko
2019-07-29 3:44
Respondo al  Raul J Garcia

Raul, mi komprenas viajn ideojn, tamen, denove mi ne aŭdis bonan klarigon, kiel translokigo al alia ejo povas helpi. Mi opinias, ke tia paŝo pligrandigos la problemojn, ne helpos solvi ilin. Kial? Unue, kostas tempo kaj laborfortoj starigi la kriteriojn kaj valorigi la poentojn de ĉiu ebla nova urbo. Due, kostos monon translokigi la CO. Sekve, la kurantaj kostoj devas esti konsiderinde pli malgrandaj ol en Roterdamo, maksimume ili estu duono de la nunaj (por domluigado, lokaj laborfortoj ktp.) Trie, kiun ajn urbon oni elektos, la plimulto de la esperantistaro akre kritikos la decidon. Ĉiu ja havas siajn proprajn ideojn kaj opinion, kiuj kriterioj gravas, kiom ili valoras ktp. Aldone, se la listo de taksotaj urboj ne enhavas almenaŭ 200 urbojn en 100 landoj, la kritiko estos preskaŭ ĝenerala, ĉar ĉiu ja havas siajn proprajn favoritojn. Kaj fine, simple ne ekzistas urbo, kiun pli ol 2% de la esperantistoj trovas esti la plej taŭga. Kontraste al tio, la listo de taŭgaj landoj fakte estas malgranda, se oni pensas pri la kvar plej gravaj kriterioj: vivtenadaj kostoj estu 50% malpli altaj ol en Roterdamo kaj tia certe restos dum la sekvaj 20 jaroj (sekve, 40% de la landoj, falas el la listo). Due, estu loka esperantomovado kun pli ol 100 landaj kaj pli ol 20 urbaj membroj (-40%). Trie, politika stabileco kaj persona sekureco. En landoj kiel Rusujo, Filipinoj, Ĉinujo k.a. la registaro malamas “fremdajn” organizaĵojn kun iom eksterlanda personaro. Tio momente eĉ ekskludus Hungarujon. Kaj kvare, oni ne nur bezonas interretaliron, sed ekz-e stabilan elektran reton. La plej multaj afrikaj landoj ne havas ĝin, pro kio firmaoj instalas proprajn elektrogenerilojn. Tiuj tamen estas multekostaj por eta organizo kiel UEA, kiu ja – volas kaj devas ŝpari monon. Pli malkreskos la listo, se oni aldonas pliajn kriteriojn, kiel ekz-e ke la CO-urbo estu trafike bone atingebla por homoj el aliaj kontinentoj. Kiuj landoj kaj urboj restos?

Ulriko
Ulriko
2019-07-29 3:52
Respondo al  Ulriko

PS: Mi lastsemajne donacis 10 € al UEA. Estas ja nur eta sumo, sed se ĉiu UEA-membro, kiu disponas pri tia sumo, kaj ĉiu nemembro, kiu tamen jam vizitis UK-n, farus ĉiujare la saman, kolektiĝontus konsiderinda sumo kiu rimarkinde helpus al UEA.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2019-07-29 10:13
Respondo al  Ulriko

Ulriko, elkoran dankon por via aldono. Mi tre konsentas kun vi kaj kun via analizo. Persone mi ne estas kontraŭ translokigo de la CO. Se la argumentoj por la translokigo estas fortaj, bone motivitaj kaj konvinkaj (sed ili ankoraŭ ne aŭdiĝis 😪 ) mi volonte emas ŝanĝi mian opinion kaj ankaŭ donaci monon al UEA, por helpi ne nur per vortoj. Sed mi estas konvinkita ke nek translokigo de la CO, nek mono helpos al UEA. Nur bonaj ŝanĝoj kondutas al plibonigo kaj progreso. Mi supozas, ke la estraro konsideras translokigon kiel ❝nova espero❞… Sed kun tiu nova espero (krom novaj kostoj kaj perdo de fortoj kaj fokuso pri la celoj) estas ligitaj novaj problemoj… espereble ne pli grandaj ol nun… 😱

Roland Schnell
2019-07-29 11:44
Respondo al  Ulriko

Se stabila elektra reto estus kondicxo, la CO povas fari, kion cxiuj eksterlandaj organizoj faras: funkciigi generatoron aux (pli moderna) instali sunpaneloj. Estas bedauxrinde, ke oni diskutas sur la nivelo de la lastas jarcento. Lando, kiu estas de jaroj politike stabila, estas Ganao, kie oni serizoze laboras solvi la problemon de elektro. Impresoj de mia (ne turisma) vizito estas legebla cxi tie: https://esperanto.berlin/afriko-brilas-enghaco/
La telekomunika reto estas en Ganao pli bone ol in Germanio kaj tio validas por multaj afrikaj landoj.

Francisco Javier Moleón
2019-08-16 13:23

Eble la komitato ne tuj buĉos la CO sed tio ne detenas unuopajn komitatanojn antaŭenpuŝi siajn proprajn interesojn.

Vidu ekz. la insiston de komitatano Weidmann laŭdadi kaj kvazaŭ trudi la servojn de la propra edzino (https://groups.yahoo.com/neo/groups/komitato-de-uea/conversations/messages/12947). Estas simple neakcepteble, ke ŝi ricevas tian scenejon kaj tian insistan elstarigon kaj patronadon pro tio, ke ŝi estas edzino de komitatano. Netolerebla nepotismo. Eble aliaj homoj estas same aŭ eĉ pli kapablaj transpreni la taskon de kongresfilmado, sed ili ŝajne ne havas patronon en la komitato de UEA por daŭre tiri la atenton de la komitato kaj la estraro, kiel tiu ĉi komitatano ofte kaj volonte faras favore al sia edzino.

Se UEA vere volas filmi kongres(er)ojn – kio ja ne estas malbona ideo–, mi esperas, ke la asocio serĉos kaj elektos taŭga(j)n homo(j)n. Eble la famkonata edzino estos la plej taŭga, kiu scias. Sed oni elektu ŝin ne pro tio, ke la edzo konstante bombardas kaj kvazaŭ hontigas komitaton/estraron pri neago, sed pro tio, ke ŝi estas la plej bona EL INTER PLURAJ KANDIDATOJ.

Mi suspektas, ke kelkaj seriozaj komitatanoj sentas la saman ĝenon kiel mi pri tiu regula bombardado sed ne aŭdacas kritiki kunkolegon. Nu, mi ne estas komitatano.

Sebastiano
Sebastiano
2019-08-16 14:04

La estimata s-ano Weidmann estas, kiel ni chiuj, en zorgo pri eble baldauaj senteblaj elspezoreduktoj de UEA. Mi do povas kompreni, ke li nun iom pli urghe prezentas sian deziron.