La resto de la Centra Oficejo respondis

Ĵaŭde posttagmeze en Lahtio okazis la tradicia programero “Centra Oficejo respondas”. Pro la lastatempaj tranĉoj okazintaj en la oficejo la respondantaj oficistoj de la CO tamen estis nur du, kaj demandoj temis interalie pri tio, kiu post la maldungo de la purigisto purigas la necesejojn.

Centra Oficejo respondas en Lahtio.

“CO respondas” estas unu el la kutimaj kongresaj programeroj, kiuj allogas multajn partoprenantojn. Ne alie estis ĉi-foje, kvankam sur la podio sidis nur la kasisto kaj konstanta kongresa sekretario.

Apud ili staris la ĝenerala direktoro, kiu iom amare komencis la kunvenon:

– La nomo de ĉi tiu programero estas malĝusta. Ĝi nomiĝas “CO respondas”, sed nun devus esti “La resto de la CO respondas”, ĉar la situacio pri nia laboristaro estas malbona.

Laŭ lia takso UEA momente havas malpli da financaj rimedoj, kio estas kaŭzita de membroperdoj, precipe inter la iamaj membroj-abonantoj. Krome, la asocio formanĝas sian kapitalon, kio kaŭzas ke la rentoj kaj gajnoj el investoj konstante malpligrandiĝas.

Du laborantoj en la CO estas jam maldungitaj, al iuj aliaj oni limigas la laborhorojn kaj salajron. Efektive restas en la oficejo nun nur kvar dungitoj de UEA, el kiuj nur unu, la konstanta kongresa sekretario, laboros plentempe. La ĝenerala direktoro mem nur de tempo al tempo laboras en la oficejo.

Martin Schäffer certigis ke okazis analizoj kaj oni pripensis kiel organizi la laboron de la oficejo en la estonteco. Okazas plibonigoj kaj plurajn taskojn oni ne plu devas plenumi, ekzemple la sendadon de invitleteroj, kiu nun okazas per la interreto.

Li diris tamen, ke la tuta afero estas granda defio por la oficistoj.

Inter la kongresanoj kuradis nova estrarano, Jérémie Sabiyumva, kiu portis mikrofonon al ĉiu, kiu ricevis parolrajton.

Demandoj temis interalie pri tio, kial UEA ne vendas elektronikajn librojn, kaj ĉu oficistoj pretus translokiĝi, se oni movus la oficejon al alia loko.

El tiuj du demandoj neniu ricevis aparte klaran respondon. Unu el la ĉeestantaj oficistoj tamen demandis sin laŭte, ĉu la celo de ŝanĝo de la lando ne estus ĝuste liberiĝi de la oficistoj.

Post vico de demandoj estis tuŝita ankaŭ la temo pri maldungo de purigisto. Tia granda kaj malnova domo, en kiu troviĝas la oficejo, postulas profesian purigadon, oni atentigis.

– Ankaŭ mi purigas la necesejon, kiam mi estas en la CO. Kredu min, kvankam mi estas viro, mi scias purigi necesejon, replikis Schäffer.

15 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
kongresano
kongresano
2019-07-26 11:46

Kial “tamen nur du”? Dum la aliaj kongresoj ankau estis du, la libroservisto ne sidis che la tablo. Sed jes ja chiam estis la ghenerala direktoro, kiu akompanis la du oficistojn. En iuj kongresoj cheestis S-ro Pasquale kaj en Lisbono cheestis volontulino.
Chu chijare la direktoro mankis en la salono? au la direktoro NE estas oficisto de UEA? pro la pli fruaj sciigoj, ne povi dungi pesonaron por vakantaj postenoj, ne eblas imagi ke funkcio de la ghenerala direktoro estisghis – la ghenerala purigisto.
Se estas vero ke “du laborantoj en la CO estas jam maldungitaj” necesus komuniki tion al la eksa prezidanto, tiu asertis ke ili libervole foriris.
La nomo estas tute prava “CO respondas” nur ke la direktoro kiu ne scias kio okazas en CO, prave, ne povas respondi tiel la “resto” devas respondi. Chu tion li celis hazarde?
“kvar dungitoj de UEA” ? Chu la ghenerala direktoro ne plu estas dungito de UEA?
Se restas nur 4 oficistoj tiel la kapablo de la direktoro purigi la necesejon tute ne utilas. Se li neniam estas en CO…….ne bezonas purigi. Estas facile diri “Ankaŭ mi purigas la necesejon, kiam mi estas en la CO” sed se “kiam” estas x tagoj……estas sunutila kontribuo. En la artikolo estas nur indikoj ke la direktoro apenau venas al CO ech ne konsideras sin mem oficisto.
Ghis nun neniu povis legi KIO precize estas la analizoj kaj plibonigoj, male. Neniu membro povas trovi aliron al tiuj informojn, do tiuj argumentoj ne nepre estas fidindaj.
Invitleteroj – tio imageble povis esti tasko de KKS helpanto, Tobiasz, sed tiu jam rezignis pli frue. Estas malfacile trovi ligon kun la nunaj perdoj en la laborfortoj kaj sendo de la invitleteroj.
“la tuta afero estas granda defio por la oficistoj”
se estas la analizoj kaj la plibonigaj planoj, estas neniu defio. Do, denove malkongruas la infomojn.
Artikolo finas per: “ankau mi” kiu alia purigas la oficejon krom la direktoro?

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2019-07-26 13:30

> plurajn taskojn oni ne plu devas plenumi, ekzemple la sendadon de invitleteroj kiu nun okazas per la interreto.

“Okazas per la interreto”… ĉu tio signifas, ke la reto redaktas mem la retmesaĝon, ĝin provlegas mem, ĉerpas mem adresojn el adresprogramo, decidas mem al kiuj (ne) sendi, zorgas mem pri ĝusteco de ĉio, okupiĝas pri misaj sendoj kaj plendoj ktp.? Tiu frazo memorigas pri la fama frazo de Corsetti pri anstataŭo de la libroservo per “reta libroservo”, kvazaŭ reta libroservo estus ia magia ilo ĉiosolva, mem funkcianta, sen homa interveno.

> Ankaŭ mi purigas la necesejon, kiam mi estas en la CO.

Tre bone. Kaj? Kiu purigas ĉe lia malesto en la CO? (malestoj certe ne maloftaj, ĉar fora direktoro). Cetere, ankaŭ nenecesejaj ĉambroj emas malpuriĝi – damnaj ĉambroj!

> okazis analizoj kaj oni pripensis kiel organizi la laboron de la oficejo en la estonteco

Haleluja! Ekzistas ja tamen analizoj kaj pripensoj! Ontaj historiistoj povos atentigi, ke la falon de UEA antaŭiris analizoj kaj pripensoj, “evidente ne tre trafaj aŭ sukcesaj” (mi antaŭcitas la vortojn de ontaj historiistoj).

leganto
leganto
2019-07-26 13:59

Eble la konkludoj de la analizoj estas movi la COn al alia lando kie ne estas tiom da ĝenaj personarprotektaj leĝoj kiel en Nederlando kiuj postulas ke la labordonanto disponigu eĉ purajn necesejojn. En iuj landoj la necesejo estas kanalo apud strato kiu oportune puriĝas per pluvo.

Nicola
Nicola
2019-07-27 8:37
Respondo al  leganto

Prave. Ni povus serĉi landon kie eblas laborigi infanojn, ĉu ne?

gasto
gasto
2019-07-26 15:02

Por pli kompreni la bezonon de la neceso, indas legi kontribuon de Miyoshi Etsuo “Pura necesejo = pura animo” Kontakto 1-2008 pagho 8. Kie li parolas pri “Grupo por lerni el purigado”.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2019-07-26 18:16

Finfine konkreta kaj tute klara respondo kial oni ankoraŭ ne maldungis la telefunkciantan direktoron de la CO de UEA.

Sola Malsamideano
Sola Malsamideano
2019-08-01 19:01

Mi nur supozas ke,

La malbona sorto de UEA rilatas ne al la membrofalado sed pli al,

La manko de respondeco de la mastraro
Malbonaj decidoj de Fettes kaj aliaj
La malmatureco de interreta teknologio gxenerala
Pigreco, oni planu sed ne faru
Pigreco, oni forhaku servojn anstataux faru gxin bone
malkongro de kiel la reala mondo funkcias kaj kiel liberaluloj volas ke gxi funkciu
homoj volas havi cxion intersxange kontraux nenio
civilizacio estas regata per tendeco unuigi cxion ajn sed nur per potenco kaj Esperantujo mankas politikan potencon
la volo ne rigardu la budgxeton sed ignoru gxin

kion alian?

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2019-08-02 14:37

Jen konkreta rezulto de maldungo de sekretario: la “aktuala estraro de UEA” ne estas tre aktuala. En ĝi pelmelas kaj antuloj kaj intuloj (https://www.uea.org/asocio/estraro). Tian eraron tamen ni devas kompreni: malfacilas koncentriĝi pri la laboro inter necesejpurigaj sesioj.

Ĉu mondskua katastrofo? Certe ne. Ĉu averta heroldo de plimultiĝontaj okazaĵoj? Certe jes.

Osmo Buller
Osmo Buller
2019-08-02 18:55

Pasis du semajnoj, sed Fettes plu estas prezidanto laŭ la retejo de UEA kaj Charters nur membro sen taskoj same kiel la aliaj novuloj krom Amri Wandel, kiu eĉ ne estas menciita. Verŝajne tamen neniu estrarano, ĉu anta ĉu inta, rimarkis tion.

gasto
gasto
2019-08-03 6:57
Respondo al  Osmo Buller

Ankau estraro kaj komitato de tejo ne estas aktualaj…….kaj samideano Konijnenberg ech estas samtempe kaj komitatano a de UEA kaj de TEJO. Tiel aspektas senutila, bezoni la novan retejon se jam la bona retejo ne estas aktuale prizorgata.

Osmo Buller
Osmo Buller
2019-08-03 10:12
Respondo al  gasto

Komitatano de TEJO ja povas samtempe esti komitatano ankaŭ de UEA. Kaze de UEA necesas nur esti individua membro minimume en la du antaŭaj jaroj kaj resti konstante membro. TEJO siavice ne havas similan postulon pri antaŭa membreco, pro kio eblas iĝi eĉ ĝenerala sekretario post unusemajna membreco, kion mi trovas neserioza.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2019-08-03 10:50
Respondo al  Osmo Buller

Ankaŭ mi trovas miriga unusemajnan membrecon por tiom grava posteno kiel ĝenerala sekretario. Kapskue pri ludemo.

Aliflanke, laŭ mia scio, ĉe UEA oni ja devas esti membro dum la du antaŭaj jaroj, sed oni povas iam ajn pagi la kotizon ankaŭ por pasintaj jaroj. Ekz. sinjoro Ajna Oni membriĝas hodiaŭ por 2018 kaj 2017. El teknika vidpunkto li estis “membro dum la du antaŭaj jaroj” kaj, do, rajtas tuj komitataniĝi/estraraniĝi.

Se intertempe io ŝanĝiĝis (aŭ se fakte neniam estis tiel), bv. korekti min.

Osmo Buller
Osmo Buller
2019-08-03 11:33

Mi memoras unu provon komitatanigi kaj eĉ estraranigi iun helpe de tia truko, sed mi blokis ĝin. Pri la tempo post mia ĉeso kiel ĝen.dir. mi kompreneble ne scias, sed mi esperas, ke ankaŭ pri la plenumo de pure formalaj kriterioj ĉe elektoj oni agas honeste.

gasto
gasto
2019-08-03 15:48
Respondo al  Osmo Buller

Bedaure, ne tuj troveblas publikaj spuroj pri lia komitataneco en TEJO (nur kelkmonata estraraneco-ekde majo ’18) . Ech la Centra Reto de TEJO mencias nur “komisiito”. Tio kreas konfuzon.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2019-08-03 16:02

Malgraŭ atentigoj, la retejo de UEA ankoraŭ estas tre malaktuala, sed malsame malaktuala ol hieraŭ: Fettes plu estas prezidanto (kia obsedo), nun komplete malaperis Charters kaj Maia, Wandel plu forestas, enestas almenaŭ unu eksa estrarano, la novaj estraranoj ricevis fakojn (ĉu ĝustaj?)… Kia tohuvabohuo.

Ĉu ĉio tio tamen estas tiom grava? Nu, se UEA estus serioza organizo, jes. Sed… eble ĉio tio efektive ne estas tiom grava.