Rekorda nombro de verkoj en la Belartaj Konkursoj

La nomoj de la premiitoj en la Belartaj Konkursoj de UEA estis diskonigitaj en Lahtio en ĵaŭdo. La kvanto de la partoprenintaj verkoj estis rekorda: estis alsenditaj 171 verkoj el ĉiuj kontinentoj krom Antarkto. Tamen ne en ĉiuj branĉoj oni trovis verkon kiu laŭ la juĝantoj meritus la unuan premion.

Jen la rezultoj:

BRANĈO PROZO: partoprenis 31 verkoj de 22 aŭtoroj el 15 landoj (3 el Azio, 2 el Ameriko, 10 el Eŭropo).

Juĝkomisiono: Giulio Cappa, Tim Westover, Trevor Steele.

Tria premio: en egaleco al la verkoj “Fanjo”, de Ewa Grochowska el Francio, kaj “La plej granda tragedio”, de Ariel Bonkorpa el Britio.

Dua premio: al la verko “Venko de tempo”, de Christopher Lewis el Britio.

Unua premio: al la verko “La blua arbaro”, de Jesper Lykke Jacobsen el Francio.

 

SUBBRANĈO MIKRONOVELO: partoprenis 49 verkoj de 30 aŭtoroj el 19 landoj (2 el Oceanio, 6 el Azio, 16 el Ameriko, 25 el Eŭropo).

Juĝkomisiono: Giulio Cappa, Tim Westover, Trevor Steele.

Unua premio, premio Paula Adúriz: al la verko “Verŝajne”, de Christian Rivière el Francio.

La juĝkomisiono trovas menciindaj jenajn verkojn:

“Ŝafoj”, de Edmund Grimley el Britio, kaj “Teror-rakonto”, de Paulo Sergio Viana el Brazilo.

 

Jen la premiita verko:

Verŝajne

Miaj gepatroj arigis en si ĉiujn homajn kvalitojn. Ili kvazaŭ simbioze kompletiĝis. Objektive, oni almenaŭ rekonu, ke la evidentan senzorgecon de mia patro kompensis la konata memfido kaj efektiva fidindo de mia patrino.

La someron antaŭ mia naskiĝjaro mia patro maltrafis la starton de alloga krozado, en kiu mia patrino estis pasaĝero. Kun sia valizo en mano kaj memriproĉoj en la okuloj li korŝire konstatis, ke la ŝipo jam nereteneble foriras al la oceano.

Kiel konfirmis poste miaj du pliaĝaj gefratoj, se nia patro ne havus tiun fuŝan inklinon maltrafi jen ŝipon, jen nokto-trajnon, jen aviadilon, n i  v e r ŝ a j n e  e s t u s  n a s k i t a j.

 

BRANĈO TEATRAĴO: partoprenis 4 verkoj de 4 aŭtoroj el 4 landoj.

Juĝkomisiono: Wera Blanke, Serĝo Sir', Giuliano Turone.

Tria premio: al la verko “Tutkorajn bondezirojn malŝlosajn”, de Grupo de Esperantistoj de Francilio 2018-2019 el Francio.

La dua premio kaj la unua premio ne estis aljuĝitaj.

 

SUBBRANĈO MONOLOGO AŬ SKEĈO: partoprenis 6 verkoj de 4 aŭtoroj el 4 landoj.

Juĝkomisiono: Wera Blanke, Serĝo Sir', Giuliano Turone.

Unua premio, premio María Cuevas: al la verko “Maldikigi vortaregojn!”, de Roman Dobrzyński el Pollando.

La juĝkomisiono trovas menciindaj jenajn verkojn:

“Konfeso de murdunto”, de Asocio Esperanto-Grenoble el Francio, kaj “La tuta mondo estas teatro”, de Tatjana Auderskaja el Ukrainio.

 

BRANĈO ESEO: partoprenis 9 verkoj de 7 aŭtoroj el 7 landoj.

Juĝkomisiono: Gotoo Hitoshi, Antonio Valén, Giridhar Rao.

Dua premio: al la eseo "Stereotipaj komparoj en Esperanto", verkita de Suso Moinhos el Hispanio.
Unua premio, premio Luigi Minnaja: al la eseo "Kodado en 'La kato en la sako', de Mason Stuttard", verkita ankaŭ de Suso Moinhos el Hispanio.

 

INFANLIBRO DE LA JARO: partoprenis 5 infanlibroj de 5 eldonejoj el 5 landoj.

Juĝkomisiono: Edmund Grimley Evans, Ricardo Albert Reyna, James Rezende Piton.

La premio ne estis aljuĝita.

 

BRANĈO POEZIO: Partoprenis 67 verkoj de 35 aŭtoroj el 22 landoj (12 el Azio, 1 el Afriko, 17 el Ameriko, 34 el Eŭropo).

Juĝkomisiono: Krys Williams, Ĵak Le Puil, István Ertl.

Honoraj mencioj: al la poemoj “Knabo dum rifuĝado”, de Yida Wei (Vejdo) el Ĉinio, kaj “Revoluciulo”, de Tatjana Auderskaja el Ukrainio.

Tria premio: al la poemo “Tor fiŝkaptas”, de Evgenij Georgiev el Kazaĥio.

Dua premio: al la poemo “Terra Incognita”, de Evgenij Georgiev el Kazaĥio.

La unua premio ne estis aljuĝita.

Laŭ gazetara komuniko de UEA.

Lasi respondon

avatar
2000

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

  Aboni  
Avizi pri