Finna venko okazis en Lahtio

Duan fojon en la historio de Pokalo Zamenhof la esperantista futbalteamo gajnis en ludo kontraŭ loka teamo. Cento da spektantoj apogis la ludantojn per kantoj kaj krioj, kvankam la futbalado tempe koliziis kun aliaj publiklogaj programeroj.

La du teamoj post la ludo. Foto: Linda Weidmann.

Post salutvorto fare de la Ĝenerala Sekretario de UEA, Aleks Kadar, apoganto de TEFA ekde la unua matĉo en Bonaero en 2014, aŭdiĝis la himnoj de Finnlando kaj de Esperanto. La internacia Esperanto-teamo de TEFA, Tutmonda Esperanto-Futbala Asocio, en Lahtio ludis sian plej belan ludon ĝis nun.

La moderna historio de esperantista futbalo komenciĝis dum la Universala Kongreso en Bonaero 2014. Unuafoje oni ludis pri la Pokalo Zamenhof en Lillo 2015, kaj unuafoje la esperantista teamo gajnis en Seulo 2017.

En Lisbono la esperantista teamo malgajnis, sed la ludo en Lahtio estis granda sukceso. Neniam antaŭe la Esperanto-Selektitaro faris tiom da goloj. Neniam antaŭe estis tiom da virinoj en la teamo. La kvanto de virinoj estis 4, kaj la fina rezulto: 5-2. La kontraŭuloj ĉi-foje venis el la loka Lahtia teamo Tiinan Tiikerit.

Lunde, marde, merkrede trejnis sin la esperantista teamo. La plej multaj ludantoj estis varbitaj surloke komence de la kongreso.

Specialan dankon al Zdravka Boytcheva kaj Jimmy Stryhn Meyer, kiuj liveris kvin ludantojn al la teamo. La aliaj ludantoj venas el: Finnlando, Brazilo, Belgio, Pollando, Svislando.

La ĉielo kontribuis la sukcesan vesperon per birdlakta vetero.

Ĉeestis cento da spektantoj – kutima spektantaro. Povus esti pli, sed la ludo konkurencis komence kun la UK-programo, interalie la ḱomitata forumo pri komunumo, kaj fine kun la urba akcepto.

La verda publiko apogis la teamon per kantoj, krioj, ondoj. Finfine eblas uzi la ĝisostan ŝercesprimon: venis la Finna Venko. “Historia momento” estis esprimo ofte uzita dum kaj post la matĉo.

Gratulon al la trejnisto Juan Pablo Álvarez kaj al la la prezidantino de TEFA, Leticia Doormann.

Jen promesplena kaj vojmontra sukceso por la nova Estraro de UEA, elektita en Lahtio!

TEFA denove ludos, kun aliaj ludantoj, dum la IJK en Slovakio post unu semajno. Sukceson al TEFA!

La ludo spekteblas en la Facebook-paĝo de TEFA.

Aleks Kadar

8 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Esperantisto
Esperantisto
2019-07-25 19:28

Ne uzu “gajnis” sed “venkis”. Oni “gajnas” kiam oni akiras ion.

Esperantulo
Esperantulo
2019-07-25 19:51
Respondo al  Esperantisto

*gajn/i (tr)
1 Akiri monon aŭ valoraĵon en pli-malpli hazarda ludo: gajni al iu cent markojn je pokero; vi gajnis la grandan gajnonZ; (abs) gajni en loterioZ, en kartludoB; kiu ne riskas, tiu ne gajnasZ; pli bone malmulte gajni, ol multe perdiZ. ☞ elpoenti.
2 Superi la alian partion en ludbatalo: gajni la ludon, la matĉon, la partion, la veton; (analoge) gajni batalonB, militon. ☞ venki.
3 Ricevi ian abstraktan profiton el la cirkonstancoj, ne el sia propra merito aŭ penado: ĉu la flatita popolo mem ion gajnus de tio?Z (alpreno de nacilingvaj rad-oj); ŝi multe gajnis el la nova hararanĝo; (analoge) vi deziras gajni temponB; (abs) tiam (se la klopodo estas mallerta) nia afero anstataŭ gajni—povas esti tute mortigitaZ.
4 Akiri ies favoron, partianecon: la personoj, kiujn vi gajnis por nia aferoZ.
5 ⚓ Antaŭenveli, kiel eble plej bone uzante la venton: gajni venten. ☞ boardi.
6 (evi) = perlabori. ☞ lukri.

Ulriko
Ulriko
2019-07-29 4:29
Respondo al  Esperantulo

Tiu signifo por gajni estas PIVa, tamen ankaŭ miaopinie superflua kaj nelogika, sekve evitinda.

Roberto Ribeiro
Roberto Ribeiro
2019-07-29 5:26
Respondo al  Ulriko

Evitu ĝin vi laŭvole, sed ne evitigu ĝin al aliaj homoj.

Lu Wunsch-Rolshoven
2019-07-26 6:43

Konkludo: Por povi venki plej gravas saĝe elekti la kontraŭulon 🙂

leganto
leganto
2019-07-26 9:25

> Aleks Kadar, apoganto de TEFA ekde la unua matĉo en Bonaero en 2014

Tamen ne ĉiam apoganto. En Lillo li estis la plej laŭta subtenanto de la teamo de Okcidenta Saharo kontraŭ la esperanta.

Claude
Claude
2019-07-28 20:34

Kio estas “birdlakta vetero”?

Tjeri
Tjeri
2019-07-29 6:54
Respondo al  Claude

Mi supozas “blankĉiela”. Ekzistas blanka floro “ornitogalum”, en la finna “linnunmaito”, t.e. birdlakto. Tamen la esperanta PIVa nomo de tiu floro estas …ornitogalo.