Esperantistoj rakontas pri siaj urboj en filmkonkurso de UEA

Por instigi esperantistojn krei filmetojn pri sia loka asocio aŭ klubo, UEA lanĉis filmkonkurson kun premio de mono kaj aliĝo al UK. Ĝi ricevis 35 filmetojn el 5 kontinentoj. El tiuj 11 estis liveritaj de Ĉina Radio Internacia.

La 10an de septembro 2019, Universala Esperanto Asocio (UEA) kaj Ĉina Radio Internacia (ĈRI) lanĉis la filmkonkurson “Mia asocio, mia urbo” pro la 55-jariĝo de ĈRI. Laŭ la anonco: “La konkurso celas diskonigi Esperanto-asociojn en diversaj lokoj de la mondo samkiel la lokajn kulturaĵojn de la urboj, kie situas la E-asocioj.” La longeco de la filmetoj devis esti inter 2 kaj 10 minutoj, ili devis enhavi esperantajn subtekstojn, kaj la limdato estis la 15a de decembro.

La tri plej bonaj filmetoj ricevos senpagan aliĝon al la Universala Kongreso 2020 en Montrealo (aŭ repagon se ili jam aliĝis), senpagan loĝadon dum la kongreso kaj repagon de la vojaĝkosto al la UK ĝis 500 eŭroj. Dum la UK, la filmetoj estos montritaj kaj la gajnintoj ricevos formalan distingon. Por instigi partoprenadon, la unuaj 10 filmetoj senditaj al la konkurso ricevis po 100 eŭrojn. La juĝa komisiono konsistis el Selena Wang Fang, Wang Weishi, Qiu Jieming, Aleks Kadar, Fernando Maia Jr. kaj Trezoro Huang Yinbao.

Entute 35 filmetoj partoprenis la konkurson pri 30 asocioj el 15 landoj kaj 5 kontinentoj. 11 filmetoj venis de ĈRI pri ĉinaj urboj sed ili ne estis juĝitaj (por esti neŭtrala). La plejparto de la filmetoj ricevis kelkcentojn da vidoj ĉe Youtube, kaj la plej populara ricevis pli ol mil. La konkurso helpis kreskigi la abonantaron de la UEA-kanalo de ĉirkaŭ 700 al pli ol 1100.
Responde al demando de Libera Folio, Fernando Maia kaj Aleks Kadar nome de UEA klarigis, ke la konkurso celis “kuraĝigi kaj prifierigi lokan E-movadon, krom utili por laborkampoj de UEA kiel ĝemelaj urboj, landa agado, kulturo, edukado, komunikado (Youtube) kaj varbado, ĉar la konkurso malfermas aliron al pluraj E-grupoj tra la mondo.” Ili aldone diris, ke la konkurso utilis ankaŭ “por firmigi eĉ pli la rilatojn inter UEA kaj ĈRI, kion ni opinias ankaŭ valora al nia Asocio.”

La gajninto estis Alexandra Mendieta pri sia naskiĝurbo Minga Guazú en Paragvajo. La filmeto estas altkvalita kun klara parolmaniero kaj bona muntado, ĝi tenas la atenton de la spektantoj kaj evitas tedajn paroladojn.

Ne ekzistas klubo en ŝia urbo kaj Paragvajo neniam havis nacian asocion, sed anstataŭe ŝi parolis pri siaj personaj spertoj kun la lingvo kaj pri sia grupeto de lernantoj. La filmeto montras la urbon, parolas pri la indiĝena lingvo, la gvarania (oficala lingvo de Paragvajo), naturo en la urbo (preskaŭ ĉiu domo havas arbon) kaj populara loka trinkaĵo.

La duan lokon atingis Alekso Miller kaj la urbo Atlanto, en la ŝtato Georgio en Usono. La filmeto montras du renkontiĝojn de la loka klubo en trinkejoj kaj babiladon de la lokaj esperantistoj pri la klubo kaj siaj spertoj kun Esperanto. La dua renkontiĝo estas ĉe teatraĵo de Vilhelmo Ŝekspiro, Reĝo Lear. Fine, li montras sian domon (kie loĝas ankaŭ aliaj aktoroj kaj filmistoj) kaj invitas vizitantojn.

La tria premio iris al Gafur Mirzo pri Taŝkento, la ĉefurbo de Uzbekio, kiun li nomas la plej bela urbo en la mondo. La filmeto aspektas kiel turismaĵo kun esperanta parolado aldonita. Li parolas pri la kulturo kaj la bongusta manĝo en la lando. Li informas pri la aktivado de la asocio en la urbo kaj la kursoj por instrui la lingvon. La filmeto finiĝas per kanto pri Esperanto, kantata de la filmisto.

La juĝistoj decidis aldoni kvaran kaj kvinan premiojn kun senpaga aliĝo al UK kaj pago de 200 aŭ 300 eŭroj al vojaĝkostoj. La kvara loko estis gajnita de Daria Slonova pri la urbo Svitavy, Ĉeĥio, kiu enhavas muzeon pri Esperanto. Al la kvina loko venis François Randin pri la urbo Lausanne, Svislando, kaj la parolanto dum la filmeto estas pluŝa kuniklo.

Libera Folio ne sukcesis kontakti ĉiujn gajnintojn, tiuj kiujn ni kontaktis, esprimis ĝojon pri la rezulto kaj subteno. Alekso Miller diris pri sia dua loko:

– Mi ĝojas ke pli da homoj tra la mondo pli bone konos mian urbon kaj lokan klubon pro la konkurso kaj eble eĉ vizitos nin ĉi tie per la Pasporta Servo. Mi konsentas ke la filmeto de Alexandra pri Paragvajo estas la plej bona de la tuta konkurso. La premio ŝparos al mi monon, per kiu mi povos aĉeti pli bonajn film-aparatojn, kiujn mi uzos ĉe la UK.

Daria Slonova diris:

– Fari tiun ĉi filmeton estis tre agrable. Mi ne estas profesia filmfaristino kaj ne havas multe da sperto en tio. Tamen, miaj kolegoj, esperantistoj el la klubo de Svitavy, helpis min, kaj danke al tio mi ne nur partoprenis en la konkurso, sed eĉ sukcesis ekhavi novajn amikojn kaj samideanojn. La kvara premio estas granda instigo por daŭrigi kreadon kaj realigadon de filmoj. Ankoraŭ multe da ideoj pri filmoj troviĝas en mia kapo kaj atendas propran vicon por realiĝi.

Ili ambaŭ planas krei pli da filmetoj, kiuj estos videblaj ĉe Youtube. Aldone ok filmoj ricevis honoran mencion kaj senpagan aliĝon al UK 2020: Ĉiuj filmetoj estas spekteblaj en Youtube.

Robert Nielsen

4 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Tim Owen
2020-03-11 8:57

Koran gratulon al la gajnintoj, kaj aparte al Alexandra Mendieta pro sia unua loko. Krom la nomo kaj la golulo José Luis Chilavert, mi tute ne konis ŝian landon. Pro ŝia bonega filmeto, mi estas nun iom malpli nescia.

Inspire estas konstati, ke ŝi tiel bone regas Esperanton kaj sukcesis kunveni kun aliaj lernantoj en senasocia lando post nur 18 monatoj da studado. Ŝi certe havos interesaĵojn por rakonti al siaj samurbaj esperantistoj post sia vizito al Montrealo!

Hejmano
2020-03-11 18:16

Jen estas tre bonaj videoj. Esperantistoj talentas!
Sanon kaj feliĉon al niaj samideanoj de Ameriko, Azio, kaj de la tuta mondo!

roland schnell
2020-03-12 15:56
Respondo al  Hejmano

Kiel kutime oni devas investi tempon por trovi la perlojn inter la rubo. Esperantistoj inklinas al la pensmaniero, ke absolute ĉio, kiu estas en aŭ pri Esperanto indus laŭdon. Sed estas interesa sociologia dokumento, per kiu oni povas vidi, kion Esperantistoj rigardas montrinda al la tuta mondo. Feliĉe la plej hontaj kontribuoj ne gajnis premion.
Mi memoras, ke antaŭ deko da jaroj la Germana Esperanto Asocio organizis konkurson de mallongaj filmoj. Bedaŭrinde du vere elstaraj kontribuoj poste tute malaperis kaj ne plu estis montritaj, ekzemple dum kongreso aŭ por instigi komencantojn. Tiel oni perdas laborkapablon.

Roberto da Silva Ribeiro
Roberto da Silva Ribeiro
2020-04-18 22:05
Respondo al  roland schnell

Vere, esperantistoj devas mallauxdi sin kiel cxiuj aliaj homoj faras. Mi neniam auxdis pri alia grupo de homoj, kiu interesigxas pri siaj aferoj.